Diplomatio (libro)

Diplomatio
Aŭtoro: Henry Kissinger
Aliaj projektoj

Diplomatio (angle: Diplomacy) estas unu el ĉefaj verkoj de la usona diplomato, politikologo, geopolitikisto Henry Kissinger, aperinta en 1994.

Citaĵoj

redakti
 
« En la 20-a jarcento neniu lando havis tiom decidan kaj tiom ambiguan influon sur la internaciajn rilatojn kiel Usono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Historio de partopreno de Usono en internacia politiko estis la historio de triumfo de la kredo super la sperto»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kolapso de la sovetia komunismo signifis intelektan konfirmon de supereco de usonaj idealoj kaj, kiom ajn strange tio estas, ĝi starigis Usonon fronte al tia mondo, kian ĝi strebis eviti dum sia tuta historio. En kondiĉoj de formiĝanta internacia ordo naciismo ekhavis novan vivon. Landoj komencis ĉiam pli ofte sekvi proprajn egoismajn interesojn, ne altajn principojn, kaj pli konkuri unu kun alia ol kunlabori»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Vere nova en naskiĝanta monda ordo estas ke unuafoje Usono sukcesos nek resti flanke de tiu ĉi mondo, nek domini ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« John F. Kennedy kun plena konvinko deklaris en 1961, ke Usono estas forta ĝis tia grado, ke ĝi kapablas “pagi iun ajn prezon kaj elteni iun ajn ŝarĝon” por garantii venkon de libereco. Post 30 jaroj Usono estas jam ne tiom forta por insisti pri tuja efektivigo de ĉiuj siaj deziroj. Aliaj landoj atingis nivelon de potencoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nun antaŭ Usono staras problemo je atingado de siaj celoj, ĉiu el kiuj estas kombino de usonaj valoroj kaj geopolitikaj bezonoj. Unu el tiuj ĉi novaj bezonoj konsistas en tio, ke la mondo, konsistanta el kelkaj ŝtatoj de komparebla povo, devas konstrui sian ordon laŭe al koncepto de povekvilibro – ideo kiu neniam speciale kontentigis Usonon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Efektive ja usona kaj eŭropa aliro al ekstera politiko iĝis kreitaĵoj de iliaj propraj unikaj cirkonstancoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …tiu povekvilibro, kiun plejparto de la usonanoj traktis malestime, efektive garantiis usonan sekurecon ĝis kiam ĝi funkciis kiel ĝi estis konceptita. Kaj nome ĝia rompo kaŭzadis aliĝon de Usono al la internacia politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Eŭropo estis ekde komenco engaĝita je politiko de povekvilibro, kiam estis detruita ĝia origina elekto – mezepoka revo pri universala imperio, kaj kiam el la cindro de tiu ventoblovita antikva revo estiĝis amaso de ŝtatoj de pli aŭ malpli sama povo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sistemo de povekvilibro ne supozigas eblecon eviti la krizojn aŭ eĉ militojn. Kaze de normala funkciado ĝi estis destinita por limigado de same eblecoj de la ŝtatoj domini la aliajn, kaj de skalo de la konfliktoj. Ĝia celo estis ne paco mem, sed stabileco kaj sindetenemo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Efektive sistemoj de povekvilibro en la historio de la homaro estas tre malofta fenomeno. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Por plejparto de la homaro dum plejparto de la historia periodo tipa formo de regado estis imperio. La imperioj sentis neniun intereson pri agado kadre de iu internacia sistemo. Ili mem strebis iĝi la internacia sistemo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la ideoj de klerismo] Estis supozite, ke ĉiu ŝtato, sekvante proprajn egoismajn interesojn iel aŭ tiel servos al progreso kvazaŭ iu nevidebla mano garantius ke libereco de elekto, havata de ĉiu ŝtato, garantius bonfarton por ĉiuj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Usono neniam partoprenis en la sistemo de povekvilibro»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Neniu alia socio venis al konkludo ke principoj de etika konduto aplikeblas al la internacia konduto same kiel al konduto de apartaj individuoj – tiu nocio kontraŭas raison d`etat, do la nocion de naciaj interesoj, kies aŭtoreco apartenas al Armand Jean du Plessis de Richelieu»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La eksa Sovetunio estis milita superpotenco kaj samtempe ekonomia nano. Sed tre probable ke alia lando povus esti ekonomia giganto, sed milite signifi nenion kiel tio okazis al Japanio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la mondo post la fino de la Malvarma milito diversaj elementoj ŝajne ekhavas ĉiam pli da simileco kaj simetrio. Relativa milita povo de Usono estos poiomete falanta. Manko de klare difinita malamiko kaŭzos premon interne de la lando, celantan redirektadon de resursoj de defendo al aliaj prioritatoj – tiu procezo jam komenciĝis… Tiaj tendencoj estos eĉ pli rimarkindaj en la ekonomia sfero, en kiu usona dominado jam komencis fali kaj en kiu estos malpli danĝere defii Usonon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Je nivelo de rilatoj inter la ŝtatoj nova ordo pli similos al sistemo de eŭropaj ŝtatoj en la 18-19-a jarcentoj ol al malfleksa modelo de la tempo de la Malvarma milito. Ĝin partoprenos almenaŭ ses potencoj, inkluzive de Usono, Eŭropo, Ĉinio, Japanio, Rusio kaj eble Barato, kaj ankaŭ abundo de mezaj kaj etaj landoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum sia tuta historio Rusio estis aparta kazo… Limante tri diversajn kulturajn regionojn – Eŭropon, Azion kaj islaman mondon – Rusio laŭ loĝantaro konsistis el reprezentantoj de ĉiu el ili kaj sekve neniam estis nacia ŝtato en la eŭropa senco de tiu ĉi nocio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Analizistoj ofte klarigas la rusian ekspansiismon kiel rezulton de sento de sia sendefendeco. Sed rusaj verkistoj oble pli ofte pravigis eksteran direktiĝon de Rusio per mesia destino»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La postkomunisma Rusio aperis ene de la limoj, kiuj ne spegulas ĝian historian evoluon. Simile al Eŭropo ĝi devos elspezi multe da energio por rekonsidero de sia identeco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĝis komenco de la 19-a jarcento Ĉinio neniam havis najbaron, kapablan konkuri kun ĝia supereco kaj ĝi eĉ ne povis imagi, ke tia ŝtato povas aperi. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nocio de suverena egaleco de la ŝtatoj ne ekzistis en Ĉinio. Tiujn, kiuj loĝis ekster Ĉinio, oni konsideris barbaroj kaj tributuloj. Nome tiel oni akceptis en la 18-a jarcento en Ĉinio la unuan britan ambasadoron. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum 500 jaroj ĝis sia perforta malfermigo fare de komodoro Matthew Perry en 1854, Japanio eĉ ne disdegnis ĝis kreado de ekvilibro inter la barbaroj kaj ilia kvereligado inter si aŭ, kiel tion faris la ĉinoj, inventado de rilatoj de la suvereno kaj tributuloj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Koncerne Baraton, ŝtategon en Suda Azio, ĝia ekstera politiko laŭ pluraj parametroj similas al restaĵoj de iama eŭropa imperiismo, kreskanta sur gisto de tradicioj de la antikva kulturo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …Barato estas novulo kiel nacia ŝtato… ĝi ankoraŭ devos ekpreni rolon, konvenan por ĝia grandeco sur la internacia politika scenejo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Do eĉ ne unu el la plej gravaj landoj, kiuj devos krei novan mondordon, havas iun sperton de reciproka komunikado en la naskiĝanta sistemo de ekzistado de pluraj ŝtatoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Studado de la historio de donas gvidilon, aplikeblan aŭtomate. La historio instruas sur ekzemploj, montrante eventualajn sekvojn de similaj situacioj. Sed ĉiu generacio devas decidi memstare, kiuj el la cirkonstancoj efektive estas similaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĝis la komenco de la 20-a jarcento izolismaj tendencoj dominis en la usona ekstera politiko. Kaj poste du faktoroj lanĉis Usonon sur orbiton de la internaciaj aferoj: ĝia rapidege kreskanta povo kaj poioma kolapso de la internacia sistemo, kies centro estis Eŭropo. Oficperiodoj de du prezidantoj markis siaspecan limon de tia evoluo de la aferoj: Theodore Roosevelt kaj Woodrow Wilson»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Theodore Roosevelt estis sperta analizisto rilate la povekvilibron. Li insistis je internacia rolo de Usono pro tio, ke tion postulis ĝiaj naciaj interesoj kaj ĉar tutmonda povekvilibro, laŭ lia opinio, estis neimagebla sen la usona partopreno. Por Woodrow Wilson kiel pravigo de la internacia rolo de Usono servis mesiismo: Usono havis devon ne nur subteni la povekvilibron, sed ankaŭ disvastigi siajn principojn tra la mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Thomas Jefferson nomis la Napoleonajn militojn konkurado inter tirano de la tero (Francio) kaj tirano de la oceano (Anglio) – alivorte la partoprenantoj de la eŭropa lukto de morala vidpunkto estis nediferencigeblaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En Usono kombino de ĝia propra povo kaj malproksimeco estigis certecon ke iu ajn problemo povas esti solvita post ĝia apero. La eŭropaj landoj kun oble malpli granda individua rezervo de fortoj por postvivado, kreadis koaliciojn por alfronti la eblecon mem de la ŝanĝoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ideo ke la paco dependas unuavice de disvastiĝo de demokratiaj institutoj restas fundamento de la usona filozofia pensado ĝis nuntempo. En Usono oni kutimas opinii, ke la demokratioj ne militas unu kontraŭ la alia. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri izolismo kaj moraleco de la ekstera politiko de Usono] Ĉirkaŭ 1820 Usono trovis inter tiuj du aliroj kompromison, kiu donis al ĝi eblecon uzi ambaŭ ĝis la fino de la Dua mondmilito. Ĝi plu kondamnis tion, kio okazis trans la oceanoj kiel kondamnindan rezulton de la politiko de povekvilibro, traktante sian propran ekspansion laŭ la teritorio de Nordameriko kiel “Manifeston de la sorto”, do kiel destinon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la usona izolismo] Doktrino de Monroe, deklarinta tiun ĉi politikon, estiĝis pro la provo de la Sankta Alianco, kies ĉefaj partoprenantoj estis Rusio, Prusio kaj Aŭstrio, subpremi revolucion en Hispanio en la 1820-aj jaroj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La deklarita en 1823 doktrino de Monroe transformis la oceanon, dividantan Usonon kaj Eŭropon, je malfacile supereblan obstaklon… ĝi deklaris ke Eŭropo ne devas enmiksiĝi je la usonaj aferoj. Kaj imago de James Monroe pri la usonaj aferoj – kaj temis pri la tuta okcidenta hemisfero – havis vere ekspansiisman karakteron. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Strebo de Usono al ekspansiismo kaj ĝia kredo je tio, ke ĝi estas pli sankta kaj principa ol iu ajn alia lando de Eŭropo, neniam alfrontis iun kontraŭdiron. Ĉar Usono ne traktis sian ekspansion kiel aferon de la ekstera politiko, do ĝi povis apliki forton por efektivigo de sia dominado – super la indianoj, Meksiko, en Teksaso – kaj fari tion sen ajnaj konsciencriproĉoj. Unuvorte la ekstera politiko de Usono konsistis en ne havi la eksteran politikon. Ĝis 1885 Usono superis Brition, konsideritan tiutempe la plej granda industria potenco de la mondo, laŭ suma grandeco de la prilabora industrio. Ĝis la fino de la jarcento ĝi estis konsumanta pli da energio ol Germanio, Francio, Aŭstrio-Hungario, Rusio, Japanio kaj Italio kune. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la fino de la 19-a jarcento] Tamen la usona senato plu konservadis kiel celon internajn prioritatojn kaj fiaskigis ĉiujn ekspansiismajn projektojn. Ĝi tenis etan armeon (25 mil homoj) kaj malfortan floton. Ĝis 1890 la usona armeo okupis la 14-an lokon en la mondo post Bulgario kaj la usona mararmeo estis malpli granda ol la itala, kvankam laŭ industria povo Usono estis 13-oble pli granda ol Italio. Usono ne partoprenis en la internaciaj konferencoj kaj oni traktis ĝin kiel duarangan potencon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Fine de la 1880-aj jaroj Usono komencis konstruadon de sia milita floto, kiu en 1880 estis malpli granda ol tiuj de Ĉilio, Brazilo kaj Argentino»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum la tuta 19-a jarcento Britio estis konsiderata la plej granda problemo por la usonaj interesoj kaj la reĝa mararmeo kiel plej serioza strategia minaco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1902 Britio rezignis je siaj pretendoj pri gvida rolo en Centra Ameriko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Theodore Roosevelt eliris el premiso, ke Usono estas potenco same kiel ĉiuj aliaj, ne iu universala enkorpigo de la virtoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Theodore Roosevelt] …li traktis la tutmondan povekvilibron kun tioma fajneco, kiun montris neniu alia usona prezidanto, krom Richard Nixon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Poiomete Theodore Roosevelt venis al kompreno de tio, ke Germanio estas minaco al la eŭropa ekvilibro kaj li ekligis nacian intereson de Usono kun naciaj interesoj de Britio kaj Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum en Eŭropo Theodore Roosevelt konsideris Germanion la precipa minaco, en Azio lin zorgigis streboj de Rusio, pro kio li montris preferon al Japanio, la ĉefa kontraŭulo de Rusio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la rusa-japana milito] Venko de Rusio, kiel li [ Theodore Roosevelt ] rezonis, estus “la bato kontraŭ la civilizo”. Kiam Japanio ekstermis la rusian floton, li ĝojis: “Mi estis komplete kontenta je la japana venko, ĉar Japanio ludis nian ludon”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Theodore Roosevelt-on oni memoros pro liaj atingoj, sed nome Woodrow Wilson formis la usonan pensadon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Woodrow Wilson komprenis ke la intuicia izolismo de Usono povas esti superita nur per alvoko direktita al ĝia kredo je unika naturo de la idealoj de la lando. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Fakte akcento de la politiko de Woodrow Wilson havis karakteron tute kontraŭan al izolismo. Wilson promociis ne retiriĝon de Usono el la ekstera mondo, sed universalan aplikon de ĝiaj valoroj kaj post certa tempo sindevigon de Usono pri ilia disvastigado. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nek Woodrow Wilson, nek liaj postaj adeptoj, ĝis la nuntempaj, iam deziris kompreni ke ĉe la eksterlandaj gvidantoj, edukitaj je malpli altaj principoj, pretendo de Usono pri altruismo kaŭzas certan aŭreolon de neprognozeblo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …Theodore Roosevelt… estis politikisto-batalanto. Woodrow Wilson ja estis profeto-pastro. Ŝtataj agantoj, eĉ estante batalantoj, koncentras sian tutan atenton je la mondo, en kiu ili vivas. Profetoj ja konsideras “realan mondon” kiel la mondon, kiun ili deziras krei. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Laŭ opinio de Woodrow Wilson mankis grava diferenco inter libereco por Usono kaj libereco por la tuta mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri kiel Woodrow Wilson engaĝigis Usonon en la Unua mondmilito, libere traktante vortojn de George Washington] Kian teruran memfidon necesas havi por ricevi aprobon de monda interveno malgraŭ severega malpermeso de unu el la patroj-fonditoj pri enmiksiĝo je fremdaj aferoj, kaj por ellabori filozofion de neŭtraleco, kiu faris neevitebla aliĝon al la milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La 22-an de januaro 1917 antaŭ aliĝo de Usono al la milito Woodrow Wilson anoncis kiel sian celon atingi “pacon sen venko”. Tamen tio, kion Wilson proponis post la aliĝo de Usono al la milito evidentiĝis paco, kiun eblis atingi nur per kompleta venko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tio, kion Woodrow Wilson supozis sub “komunumo de fortoj” estis tute nova koncepto, kiu poste iĝis konata kiel la koncepto de “kolektiva sekureco”… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Por laŭleĝigi tiun ĉi konsenton Woodrow Wilson proponis ideon de establo de la Ligo de Nacioj, institucio de pure usona tipo. Sub gvido de tiu ĉi tutmonda organizaĵo la forto devis cedi al moralo kaj forto de armilo – al ordono de publika opinio. Wilson estis ĉiam substrekanta ke se publiko estus sufiĉe informita, la milito neniam okazus, ignorante ardajn manifestaciojn de ĝoja jubilado kaj senpeziĝo, per kiuj estis bonvenigata en ĉiuj ĉefurboj la komenco de la milito, inkluzive la ĉefurbojn de la demokratiaj Britio kaj Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Laŭ taksoj de Theodore Roosevelt nur mistikuloj, revuloj kaj intelektuloj subtenis la opinion ke paco estas natura stato de la homo kaj ke ĝin eblas subteni per neprofitcela konsento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Wilsonismo enkorpigis en si la ĉefan dramon de Usono sur la monda scenejo: la usona ideologio iusence estis revolucia dum la usonanoj mem hejme konsideris sin homoj, sufiĉe kontentaj je status quo. La usonanoj, emaj al transformado de eksterpolitikaj aferoj al lukto inter bono kaj malbono kutime sentas sin malkomforte kiam ili devas alfronti kompromisojn, same kiel kaze de partaj kaj nekonvinkaj rezultoj. La fakto ke Usono evitas serĉadon de grandskalaj geopolitikaj transformadoj ofte asocias ĝin kun defendado de teritoria kaj foje ankaŭ politika status quo. Kredante je la ordo bazita sur leĝoj, ĝi apenaŭ kapablas interpacigi kredon je pacaj ŝanĝoj kaj la historian fakton ke preskaŭ ĉiuj gravaj ŝanĝoj en la historio estis ligitaj al perforto kaj renversoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Se imperiestro de la Sankta Romia imperio sukcesus starigi centralizitan kontrolon super ĉiuj teritorioj, kiuj formale troviĝis sub lia jurisdikcio, rilatoj de okcidenteŭropaj ŝtatoj al la imperio similus al la rilatoj de la najbaroj de Ĉinio al la Meza ŝtato, ĉe tio Francio similus al VjetnamioKoreio kaj Brition oni povus kompari kun Japanio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sed la plej grava kialo estis ke en la Sankta Romia imperio kontrolo super la eklezio estis apartigita de la kontrolo super la registaro. Malsame ol iu ajn faraono aŭ romia imperiestro, la imperiestro de la Sankta Romia imperio posedis neniujn diecajn atributojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En Okcidenta Eŭropo potenciala kaj foje reala konflikto inter papo kaj imperiestro kreis kondiĉojn por konstituciismo kaj disigo de povoj, kio estas la fundamento de la nuntempa demokratio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kvankam teorie ĉiuj feŭdaj regantoj ĵuris je fideleco al la imperiestro [de la Sankta Romia imperio], en praktiko ili faris ĉion, kion ili deziris. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Reformacio donis al ribelantaj princoj novan liberecon de la agoj same en la religia kaj politika sferoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Principo de raison d'État supozigis, ke bonfarto de la ŝtato pravigas aplikon de ĉiaj rimedoj por garantiado de naciaj interesoj. Dume la nacia intereso anstataŭigis mezepokan imagon pri universaleco de moralo. Anstataŭ sopiro je universala monarĥio venis principo de povekvilibro, kiu kondolencis per tio ke ĉiu aparta ŝtato, sekvante proprajn egoismajn interesojn, tiel aŭ alie kontribuos al la sekureco kaj progreso de ĉiuj aliaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Armand Jean du Plessis de Richelieu estis la patro de la moderna ŝtata sistemo. Li deklaris la principon de raison d'État kaj senlace realigis en praktiko koncepton de defendado de naciaj interesoj je la bono de sia lando. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri kontraŭstaro de la Habsburgoj kaj Francio] La regantoj el la Habsburgoj estis homoj principaj. Ili neniam faris kompromison malgraŭ propraj konvinkoj, nur kaze de malvenko. Pro tio ekde la komenco de tiu ĉi politika odiseado ili estis tute sendefendaj kontraŭ senkompataj maĥinacioj de la kardinalo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Armand Jean du Plessis de Richelieu] Li timis unuiĝintan Centran Eŭropon kaj malebligis ke tio okazus al ĝi. Probable li prokrastis unuigon de Germanio kiel la unueca ŝtato por preskaŭ du jarcentoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Armand Jean du Plessis de Richelieu kreis obstaklojn por la Habsburgoj kaj la Sankta Romia imperio estis dividita inter pli ol 300 suverenoj, ĉe tio ĉiu el ili rajtis efektivigi sendependan eksteran politikon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Germanio estis batalejo de plejparto de la eŭropaj militoj, multaj el kiuj estis iniciataj de Francio, kaj pro tio ĝi maltrafis la unuan ondon de la eŭropa koloniado de transmaraj teritorioj. Kiam Germanio finfine tamen unuiĝis, ĝi havis tiom etan sperton pri difinado de propra nacia intereso, ke tio kaŭzis abundon da plej teruraj tragedioj de nia jarcento. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Raciaj ŝtataj agantoj de la 18-a jarcento malaperon de la konflikto (aŭ de ambicioj, de avideco) konsideris utopio; solvo konsistis en tio ke necesis bridi aŭ neŭtraligi denaskajn mankojn de la homa naturo por atingi laŭeble plej bonajn longdaŭrajn rezultojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tio sonas paradokse, sed absolutaj regantoj de la 18-a jarcento ne estis tiom ĉionpovaj por mobilizi ĉiujn resursojn por milito kiel tio okazis, kiam religio, aŭ ideologio, aŭ registaro elektita de popolo povis kaŭzi grandegan emocian leviĝon. Ili estis limigitaj per tradicioj kaj eble per malstabileco de propra stato, ne povis enkonduki enspezimpostojn kaj multajn aliajn impostojn, proprajn al nia tempo. Tio do limigis volumenon de la naciaj riĉaĵoj, kiu potenciale povintus esti destinita por defendo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Rolo de Britio kiel stabiligilo spegulis geopolitikan fakton. Postvivado de la negranda insulo ĉe la bordoj de Eŭropo estus minacata se ĉiuj resursoj de la kontinento estus sub regado de unusola reganto»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Fine de la 17-a jarcento brita publika opinio estis izolisma, kio estis grandparte simila al tiu usona du jarcentojn poste. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tamen Rusio estis kaŭzanta ambiguan rilaton al si: parte esperon kaj parte timon, kio iĝis ĝia sorto ĝis niaj tagoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Estante fortege influata de filozofoj de la epoko de Klerismo, Aleksandro la 1-a imagis sin morala konscienco de Eŭropo kaj troviĝis en la lasta etapo de arda entuziasmiĝo pri liberalaj institucioj. Estante en tia humorstato, li proponis al William Pitt nebulan skemon kiel atingi universalan pacon, konsistantan en alvoko al ĉiuj landoj rekonsideri siajn konstituciojn por likvidi feŭdismon kaj enkonduki konstitucian regadon. Post tio la reformitaj ŝtatoj rezignos je aplikado de la forto kaj estos transdonantaj disputojn kun la aliaj ŝtatoj al konsiderado de arbitracio. Tiel la rusa reganto iĝis neatendita antaŭulo de la Wilson-ideo pri tio, ke la liberalaj institucioj estas premiso por paco, kvankam li neniam efektivigis tiom tiujn principojn en praktiko kun sia propra popolo. Post kelkaj jaroj li entute ŝoviĝis al la kontraŭa, konservativisma ekstremo de la politika spektro. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Povekvilibro kreas obstaklojn por apero de eblecoj detrui la internacian ordon; interkonsento rilate komune akceptitajn valorojn kreas obstaklojn por deziro detrui ĝin. La forto, senigita je laŭleĝeco, provokas testi la fortikecon; laŭleĝeco, senigita je forto, provokas malplenan afektadon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post la Viena kongreso Eŭropo travivis la plej longdaŭran periodon de paco dum sia tuta historio. Dum 40 jaroj okazis eĉ ne unu milito kun partopreno de la ĉefaj potencoj kaj post la Krimea milito en 1854, la mondmilitoj ne okazis dum pliaj 60 jaroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Viena kongreso] Konsiderante ke la ideo de nacia memdetermino tiam ankoraŭ ne estis inventita, partoprenantoj de la kongreso estis plej malmulte interesitaj pri tajlado de etne homogenaj ŝtatoj el la teritorioj, forprenitaj disde Napoleono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …ekde momento de la fino de la Tridekjara milito interna aranĝo de Germanio estis stariganta antaŭ Eŭropo la saman dilemon: ĉiufoje kiam Germanio estis malforta kaj malunuigita, ĝi estis tento por siaj najbaroj, speciale por Francio, kaj por ilia ekspansiismo. Samtempe perspektivo de la germana unuiĝo timigis la najbarajn ŝtatojn, kio daŭras ĝis nuntempo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Germanio] Historie ekde la vidpunkto de la eŭropa mondo tiu ĉi lando ĉiam estis tro malforta aŭ tro forta. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Viena kongreso] Pli ol 300 ŝtatoj de la antaŭ-Napoleona tempo estis unuigitaj je proksimume 30 landoj kaj interligitaj je nova komunumo, nomita la Germana Unio kun konfederacia bazo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Puna paco ostaĝigas la tutan internacian ordon, ĉar ĝi postulas de la venkintoj, elĉerpitaj per militaj malfacilaĵoj, deteni landon, kiu sopiregas subfosi la reguligadon. Ĉiu lando, konsideranta sin ofendita, estas certa ke ĝi povos preskaŭ aŭtomate kalkuli pri subteno de malkontenta venkita flanko. Tio iĝos malbeno de la Versajla traktato»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la 19-a jarcento Francion oni rigardis kun la sama timo kiel Germanion en la 20-a jarcento – kiel al la ĉiam agresema kaj laŭ sia naturo malstabiliga forto. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum Woodrow Wilson konsideris demokratiojn pacamaj kaj raciaj pro ilia naturo, Klemens von Metternich nomis ilin danĝeraj kaj neprognozeblaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Aŭstrio, kiu ŝajne post la batoj de Napoleono estis mortanta, ricevis novan vivon danke al sistemo de Klemens von Metternich, kio ebligis al ĝi ekzisti pliajn cent jarojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Estante kosmopolito laŭ sia karaktero, Klemens von Metternich ĉiam kun pli granda deziro parolis en la franca ol en la germana»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Viena kongreso] Britio tamen malakceptis sistemon de eŭropa registaro, ĉar tio proksimis al la unuiĝinta Eŭropo kiun la britoj ĉiam kontraŭis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Viena kongreso] Partopreno en eŭropa registaro estis por la brita publika opinio ne pli alloga ol partopreno de usonanoj en la Ligo de Nacioj post 100 jaroj, kaj ĉefe pro la samaj kialoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [en la 19-a jarcento] Britio flankeniris de la sistemo de kongresoj, kiun elpensis ĝia propra ministro pri eksteraj aferoj [Robert Stewart, Viscount Castlereagh]. Same jarcenton poste Usono distanciĝos de la Ligo de Nacioj, proponita de ĝia prezidanto»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malforteco de la sistemo de kolektiva sekureco konsistas en tio, ke interesoj malofte estas samaj kaj sekureco malofte estas senriproĉa. Anoj de komuna sistemo de kolektiva sekureco pro tio plej verŝajne konsentos pri senagado ol interkonsentos pri komunaj agoj; oni detenos ilin kune per belaj ĝeneralaj politikaj alvokoj aŭ ili iĝos atestantoj de renegateco de plej pova el la membroj, kiu sentas sin plej bone protektita kaj pro tio malplej bezonanta tiun ĉi sistemon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Okazis tiel ke la “eŭropa koncerto” definitive frakasiĝis sur la amboso de la Orienta Demando. En 1854 unuafoje ekde la tempo de Napoleono ĉefpotencoj partoprenis la militon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kialo pro kiu la Viena reguligado funkciis dum 50 jaroj konsistis en tio, ke tri orientaj potencoj – Prusio, Rusio kaj Aŭstrio – en sia unueco vidis gravan obstaklon al la revolucia ĥaoso kaj franca dominado en Eŭropo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri sekvoj de la Krimea milito] Ekde nun diplomatio sin apogis plejparte sur malkaŝan forton ol sur komunecon de la valoroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum la 19-a jarcento Britio iĝis la ĉefa lando de Eŭropo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Britaj ŝtatestroj neniel konsideris disvastiĝon de reprezentaj institucioj kiel ŝlosilon al paco kiel tion kutime faris iliaj usonaj partneroj, kaj ili tute ne zorgis pri ekzistado de institucioj kiuj diferenciĝis de iliaj propraj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Estante mara potenco, kiu ne havis grandan konstantan armeon, Britio de tempo al tempo devis kooperi kun iu kontinenta aliancano, kiun ĝi preferis elekti nur tiam, kiam aperis konkreta neceso. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Britio pro sia sena je ĉia sentimentaleco persistemo kaj egocentra decidemo gajnis por si epiteton “kovarda Albiono”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum granda parto de la 19-a jarcento konservado de Aŭstrio estis konsiderata grava brita celo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Centre de politiko de Anglio staris tasko malebligi okupadon de la Dardaneloj fare de Rusio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la 19-a jarcento neniu povintus imagi ke venos tago kaj Britio iĝos aliancano de Rusio. Laŭ opinio de Palmerston, Rusio “sekvis sistemon de ĉiuflanka agreso en ĉiuj direktoj, parte pro personaj ecoj de imperiestro [ Nikolao la 1-a ] kaj parte pro senŝanĝa sistemo de regado”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Necesos jardekoj da germana militemo kaj sensentemo por transloki la ĉefan maltrankvilecon de Britio rilate sekurecon al Germanio kaj tio finfine okazis nur post la komenco de nia jarcento. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ekde 1700 publika opinio ludis gravan rolon en la brita ekstera politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la 18-a jarcento Tory kutime reprezentis la eksteran politikon de la reĝo, kiu emis al enmiksiĝo en kverelojn sur la kontinento; Whigs ja, simile al siro Robert Walpole, preferis gardi certan distancon rilate la kverelojn sur la kontinento kaj faris oble pli grandan akcenton je transmara ekspansio. Komence de la 19-a jarcento la roloj estis interŝanĝitaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En ĉiuj tempoj Britio traktis siajn reprezentajn instituciojn kiel unikajn. Ĝia politiko sur la kontinento ĉiam estis pravigata per la brita nacia intereso, ne per ideologio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Usono estis deklaranta siajn demokratiajn instituciojn ekzemplo por la tuta mondo; Britio traktis siajn parlamentajn instituciojn kiel senrilatajn al iuj ajn aliaj socioj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kolapso de sistemo de Klemens von Metternich baldaŭ post la Krimea milito estigis proksimume du jardekojn da konfliktoj: militon de Piemonto kaj Francio kontraŭ Aŭstrio en 1854, militon por Ŝlesvigo-Holstinio en 1864, aŭstro-prusan militon en 1866 kaj la franca-prusan militon en 1870. El tiuj ĉi perturboj en Eŭropo formiĝis nova povekvilibro. Francio, partopreninta en tri el tiuj ĉi militoj kaj provokinta la aliajn, perdis dominantan staton, cedinte ĝin al Germanio… anstataŭ la franca termino raison d`etat venis la germana termino Realpolitik, reala politiko, kio tamen ne ŝanĝis esencon de la afero. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …Napoleono la 3-a iĝis kaptito de krizoj, kiujn li mem organizadis, ĉar al li mankis interna kompaso, ebliganta al li moviĝi laŭ elektita kurso. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Napoleono la 3-a] Li havis ambiciojn de sia onklo, sed ne lian arogantecon, geniecon aŭ fakte lian praan povegon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Se Armand Jean du Plessis de Richelieu estis komprenanta ke la malforta Centra Eŭropo estas ŝlosilo al sekureco de Francio, do politiko de Napoleono, stimulata de soifo de gloro, estis koncentrita je periferio de Eŭropo, la sola loko kie eblis efektivigi akirojn kun minimuma risko. Kaj kiam pezocentro de la eŭropa politiko ŝoviĝis direkte al Germanio, Francio trovis sin soleca. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ju pli senespera iĝis ĝia [de Francio] pozicio, des pli despere Napoleono la 3-a provadis korekti la situacion per iu brila paŝo simile al pasia ludanto, duobliganta vetmonon post ĉiu sia malgajno. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri komenco de la Franca-Prusa milito] Otto von Bismarck, grave antaŭinta sian tempon, uzis tiam trukon, kiun ŝtataj agantoj de postaj generacioj transformis je siaspeca arto: li aranĝis likon al gazetaro de teksto de la tiel nomata Ems-depeŝo. Redaktita versio de telegramo de la reĝo aspektis kiel reĝa verdikto rilate Francion. Furiozinta franca publiko postulis militon kaj Napoleono la 3-a kontentigis ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Francio en la dua duono de la 19-a jarcento] Finfine la internacia politiko ekbaziĝis sur kruda forto. Kaj en tiu ĉi mondo aperis interna abismo inter imagoj de Francio pri si mem kiel la dominanta nacio en Eŭropo kaj ĝiaj eblecoj vivi laŭe al ili – la abismo, kiu plu detruas la francan politikon en niaj tagoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Problemo de Napoleono la 3-a konsistis en tio, ke li ne estis sufiĉe forta por insisti pri siaj deziroj kaj ke liaj planoj estis tro radikalaj por esti subtenataj per konsento. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Emo de Francio al partnereco kun tiaj landoj, kiuj estus pretaj akcepti ĝian gvidan rolon iĝis ĉiama faktoro de la franca ekstera politiko post la Krimea milito. Estante malkapabla domini en la alianco kun Britio, Germanio, RusioUsono kaj konsiderante statuson de malpli grava partnero kiel neakceptebla por si de vidpunkto de imagoj pri sia nacia grandeco kaj mesia rolo en la mondo, Francio serĉis gvidan rolon en paktoj kun malpli fortaj ŝtategoj. Temis pri Sardinio, Rumanio, mezaj germanaj ŝtatoj en la 19-a jarcento, pri Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio kaj Rumanio jam en la intermilita periodo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Jarcenton post la franca-prusa milito, problemo de la pli pova Germanio plu estas koŝmaro por Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la nuna tempo Francio periode ludis rolon de iu parlamenta opozicio al la usona gvida rolo, provante transformi la Eŭropan Ekonomian Komunumon je alternativa monda gvidanto kaj aktive subtenante ligojn kun landoj, super kiuj ĝi povas aŭ opinias ke povas domini. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Pika stilo de la franca diplomatio grandparte klarigeblas per provoj de estroj de tiu ĉi lando eternigi ĝian rolon de centro de la eŭropa politiko en cirkonstancoj, absolute malkonvenaj al tiaj streboj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Otto von Bismarck] Li ankaŭ estis la unua gvidanto, kiu enkondukis universalan voĉdonrajton por viroj, kune kun sistemo de sociala asekuro, kiu ne havis similaĵojn en la mondo dum sekvaj 60 jaroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sub influo de la reala politiko de Otto von Bismarck, Realpolitik, ekstera politiko transformiĝis je povkonkuroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Agoj de Otto von Bismarck estis same neatenditaj kiel lia personeco mem. La homo de “sango kaj fero” verkis prozon ege simplan kaj belan, ŝatis poezion kaj plenigis en sia taglibro tutajn paĝojn el George Byron»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kio estas revoluciulo? Se respondo al tiu demando ne ebligus ambiguecon, malmultaj revoluciuloj sukcesus. Necesas memori ke revoluciuloj preskaŭ ĉiam komencas de pozicio de malforteco. Ili atingas sukceson pro tio, ke ekzistanta ordo ne kapablas korekti siajn proprajn malfortaĵojn. Tio estas speciale ĝusta, kiam revolucia defio okazas ne forme de okupo de la fortreso Bastille, sed vestiĝas je konservativismaj vestoj. Malmultaj institucioj kapablas defendi sin de tiuj, kiuj elvokas esperojn pri ilia konservado. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Je la persono de Otto von Bismarck la Habsburgoj alfrontis la saman defion, kiun prezentis al ili Armand Jean du Plessis de Richelieupolitikon foran de iu ajn sistemo de valoroj krom la gloro de sia propra ŝtato. Kaj ĝuste same kiel tio estis kun Richelieu, la Habsburgoj ne sciis kiel trakti tion kaj eĉ kiel kompreni naturon de tia politiko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Laŭ opinio de Otto von Bismarck, por Prusio estis profite realigi tian politikon, ĉar ĝiaj ĉefaj eksterpolitikaj interesoj estis en sfero de fortiĝo de propraj pozicioj ene de Germanio, la aliaj aferoj zorgigis ĝin plej malmulte. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sistemo de Klemens von Metternich spegulis koncepton de la 18-a jarcento, kiam la universo estis traktata kiel grandega horloĝa mekanismo kun elementoj ideale alĝustigitaj unu al alia tiel ke kolapso de unu signifis misfunkciadon ankaŭ de ĉiuj aliaj. Otto von Bismarck reprezentis novan eraon en scienco kaj politiko. Li traktis la universon ne kiel mekanikan ekvilibron, sed en ĝia moderna versio – kiel konsistantan el eroj, troviĝantaj en senĉesa movado kaj reciproka influado, kio kreas por ni realon. Lia plej ŝatata filozofo-biologia doktrino estas la evolua teorio de Darwin, bazita sur principo de postvivado de plej bone adaptitaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Pro majstra kompreno de nuancoj en dispozicio de la fortoj kaj ilia distribuo, kiun havis Otto von Bismarck, li povis dum sia tuta vivo anstataŭigi filozofiajn limigojn, kaŭzatajn de la sistemo de Klemens von Metternich, per politiko de sinlimigo. Sed pro tio, ke tiuj ĉi nuancoj estis ne tiom evidentaj por sukcedintoj kaj imitantoj de Bismarck, laŭlitera sekvado al principoj de reala politiko kondukis ilin al troa dependeco de milita forto, kaj de tie iris rekta vojo al armilkonkuro kaj du mondmilitoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kvankam en la internaj aferoj li estis ege konservativisma, Otto von Bismarck vidis neniujn obstaklojn por ŝoviĝo de la prusa interna politiko maldekstren, se tio kongruis al celoj de la ekstera politiko. Ĉar la interna politiko ankaŭ estis instrumento de lia reala politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Efektive la plej grava dokumento rilata al la Krimea milito, estis depeŝo de Otto von Bismarck kun analizo de situacio post la fino de la milito en 1856. Rimarkindas ke tiu ĉi depeŝo montris ekstreman fleksecon de diplomatia metodo kaj mankon de konsciencriproĉoj ĉe serĉado de iuj ajn eblecoj. Germana historiografio donis al la depeŝo de Bismarck trafan nomon: “Prachtbericht” aŭ “ekzemplodona raporto”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malbeno de ĉia stabila internacia sistemo estas ĝia preskaŭ kompleta malkapablo antaŭvidi mortminacan defion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Otto von Bismarck] Sendube li agis same modere rilate la finon de siaj militoj, kiel senkompate li tiujn militojn estis komencanta. Tuj post kiam Germanio akiris limojn, kiujn li konsideris vive gravaj por ĝia sekureco, Bismarck komencis singardan kaj stabiligan eksteran politikon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Germana anekso de Alzaco-Loreno elvokis neestingeblan malamikecon en Francio, kio ekskludis ĉiujn diplomatiajn eblecojn por Germanio rilate Francion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post anekco de Alzaco-Loreno malamikeca rilato al Francio iĝis “natura manko de nia karaktero”, kontraŭ kio tiom persiste avertis Otto von Bismarck»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Eŭropa ŝtata aganto, kiu plej rapide komprenis influon de la unuiĝinta Germanio sur mondeventojn, iĝis Benjamin Disraeli, kiu estis sin preparanta por iĝi brita ĉefministro. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malkapablo de la “fera kanceliero” enradikigi sian politikon forme de iuj institucioj devigis Germanion turniĝi kiel sciuro en rado de diplomatio, de kio ĝi sukcesis liberiĝi nur komencinte armilkonkuron kaj poste uzinte militon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Otto von Bismarck, soleca persono dum sia vivo, estis eĉ malpli komprenita post foriro de sur scenejo, akirinte mitajn konturojn. Liaj sampatrujanoj memoris pri tri militoj, garantiintaj la unuigon de Germanio, sed forgesis pri malfacilegaj preparaj operacioj, kiuj ebligis tiujn ĉi militojn, kaj pri tiu modereco, kiu necesis por profiti iliajn fruktojn. Ili vidis manifestiĝojn de forto, sed malsukcesis penetri profundan analizon, sur kiu tiuj ĉi fortoj baziĝis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La kanceliero staris al imperiestro kaj Reichstag pli proksime ol ili ambaŭ unu al la alia. Pro tio en certaj limoj Otto von Bismarck povis kvereligi inter si germanajn internajn instituciojn same kiel li faris tion kun eksterlandaj ŝtatoj, realigante sian eksteran politikon. Neniu el posteuloj de Bismarck posedis por tio lertecon, nek kuraĝon. Rezulto de tio iĝis naciismo, kiu estante ne ekvilibrigita de demokratio, transformiĝis je ŝovinismo, dum senigita je ĉia respondeco demokratio iĝis senfrukta. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ambaŭ revoluciuloj, kiuj staris ĉe lulilo de la nuntempa sistemo de la eŭropaj ŝtatoj, enkorpigis plurajn el la dilemoj de la nuntempa periodo. Napoleono la 3-a, pasiva revoluciulo, simbolis tendencon de adaptiĝo de politiko al publika opinio. Otto von Bismarck, revoluciulo-konservativisto, spegulis tendencon de identigado de politiko kun analizo de distribuado. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Napoleono la 3-a realigis sian eksteran politikon je stilo de nuntempaj politikaj gvidantoj, por kiuj mezurilo de sukceso estis ofteco de mencioj de ili en vesperaj televidnovaĵoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Napoleono la 3-a iĝis antaŭveninto de stranga nuntempa fenomeno – politika figuro, kiu pasie sopiras difini kion deziras publiko, sed kiu fine estas rifuzata kaj verŝajne eĉ malestimata de ĝi. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post la unuigo Germanio iĝis la plej pova potenco en la kontinento kaj estis akiranta pli da povo kun ĉiu jardeko, per tio revoluciigante la eŭropan diplomation. Ekde momento de apero de la nuntempa sistemo de ŝtatoj en la tempo de Armand Jean du Plessis de Richelieu potencoj laŭ randoj de EŭropoBritio, Francio, Rusio – estis premantaj al ĝia centro. Nun ja unuafoje la centro de Eŭropo iĝis sufiĉe pova por okazigi premon sur periferion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [post la unuigo de Germanio fine de la 19-a jarcento] Sinplenumantaj profetaĵoj iĝis parto de internacia sistemo. Tio, kio plu nomiĝis la “eŭropa koncerto”, evidentiĝis splitiĝinta je du malamikaj partoj: malamikeco inter Francio kaj Germanio, kaj ankaŭ kreskanta malamikeco inter la Aŭstro-Hungara kaj Rusia imperioj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [en 1862 Otto von Bismarck sugestis al Aŭstrio transloki centron el Vieno al Budapeŝto] Tamen, malgajninte lukton pri dominado en Germanio, Aŭstrio estis devigita sekvi la sugeston de Otto von Bismarck. Budapeŝto iĝis egala kaj foje gvidanta partnero en la novformita dueca Aŭstro-Hungara monarĥio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post foriro el Germanio, sola direkto de ekspansio de la nova Aŭstro-Hungara imperio restis Balkanio… Tia politiko jam per si mem minacis konflikton kun Rusio. Racio devintus averti aŭstriajn gvidantojn pri danĝero de provokado de naciismo en Balkanio aŭ pri tiu de transformiĝo de Rusio je konstanta malamiko. Sed en Vieno racio estis ne tre disvastiĝinta kaj eĉ malpli da ĝi haveblis en Budapeŝto. Dominis jingoisma naciismo de grandŝtatega, ekspansia karaktero»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Germanio vidis neniujn naciajn interesojn en Balkanio. Sed ĝi montris egan interesiĝon pri konservado de la Aŭstro-Hungaria imperio. Ĉar oni opiniis ke kolapso de tiu ĉi dueca monarĥio kaŝis en si riskon de detruo de la tuta germana politiko de Otto von Bismarck. Germanlingvaj katolikoj de la imperio ekdezirus tiam aliĝi al Germanio, kio endanĝerigus dominadon de la protestanta Prusio por kiu Bismarck tiom pene luktis. Kaj la disfalo de la Aŭstria imperio senigus Germanion je ĝia sola fidinda aliancano. Aliflanke kvankam Bismarck deziris konservi Aŭstrion, li havis eĉ ne etan deziron defii Rusion. Tiun kaprompilon li dum kelkaj jardekoj lerte ŝovis en foran angulon, sed malsukcesis solvi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Otto von Bismarck foje diris ke kiam kunsidas kvin ludantoj, oni prefere ludu ĉe la flanko de tri. Sed post kiam el kvinopo de la potencoj – Anglio, Francio, Rusio, Aŭstrio kaj Germanio – Francio iĝis malamika lando, Britio estis nealirebla pro sia politiko de “brila izolado”, aperis ambigueco en pozicio de Rusio pro ĝia konflikto kun Aŭstrio. En tiu situacio Germanio bezonis aliancanon same kun Rusio kaj kun Aŭstrio por formi triopon… Tiel rilatoj inter Germanio kaj Rusio iĝis ŝlosilo al la eŭropa paco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tuj post kiam Rusio aperis sur la internacia areno, ĝi kun ŝoka rapideco okupis gvidajn poziciojn. Ankoraŭ dum subskribo de la Vestfalia paco en 1648 Rusio ne estis konsiderata sufiĉe grava, pro kio ĝi eĉ ne estis iel reprezentita. Tamen ekde 1750 Rusio iĝis aktiva partoprenanto de ĉiu grava eŭropa milito. Meze de la 18-a jarcento Rusio eĉ komencis kaŭzi ĉe okcidentaj observantoj malklaran maltrankvilecon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la tempo de la Viena kongreso Rusio evidente estis la plej pova potenco en la kontinento. Meze de la 20-a jarcento ĝi akiris statuson de unu el du tutmondaj superpotencoj kaj restis en ĝi preskaŭ 40 jarojn antaŭ ol disfali, perdinte multajn el siaj vastaj akiroj de antaŭaj jarcentoj dum nuraj kelkaj monatoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Klemens von Metternich diris ke caro Aleksandro la 1-a neniam sekvis la samajn konvinkojn pri ol kvin jarojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Paradokseco estis la plej karaktera trajto de Rusio. Konstante militante kaj disvastiĝante je ĉiuj direktoj, ĝi tamen opiniis ke oni konstante minacas ĝin. Ju pli plurlingva iĝis la imperio, des pli vindebla sentis sin Rusio, parte ankaŭ pro neceso izoli abundon de siaj etnoj de iliaj najbaroj. Por fortikigi sian regadon kaj superi streĉitecon inter diversaj etnoj, enloĝantaj la imperion, ĉiuj regantoj de Rusio uzis miton pri iu pova ekstera minaco, kiu de tempo al tempo transformiĝadis je sinplenumanta profetaĵo, elprovante stabilecon en Eŭropo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Rusio] …ĉirkaŭ 1864 sekureco kaj senhalta ekspansio iĝis sinonimoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Paradokse, sed veras ankaŭ tio dum la lastaj 200 jaroj eŭropa povekvilibro estis kelkfoje konservita danke al penoj kaj heroeco de Rusio. Sen Rusio Napoleono kaj Hitlero preskaŭ tute certe sukcesus krei mondimperiojn. Simile al duvizaĝa Jano, Rusio estis samtempe minaco al povekvilibro kaj unu el ĝiaj ŝlosilaj komponantoj, grava por ekvilibro kaj tamen ne komplete ĝia parto. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Same kiel usonanoj, rusoj konsideris sian socion escepta. Renkontante nur nomadajnfeŭdajn sociojn, ekspansio de Rusio direkte al Meza Azio havis plurajn trajtojn de la usona ekspansio okcidenten, kaj se rememori citaĵon de Aleksandr Gorĉakov, do rusa pravigado de la ekspansio estis analoga al usonaj fundamentadoj de sia propra “manifesto de destino”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sento de propra unikeco ĉe Usono baziĝis sur koncepto de libereco; ĉe Rusio ja ĝi devenis el sperto de komune travivtaj suferoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Paradokso de la rusa historio konsistas en konstanta dueca kontraŭdireco inter mesiismo kaj ĉion subpremanta sento de vundebleco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ekscita imago de Rusio pri si mem malofte estis kundividata de la ĉirkaŭa mondo. Malgraŭ enormaj atingoj en literaturo kaj muziko, Rusio neniam estis por la konkeritaj popoloj siaspeca kultura magneto, malsame ol metropoloj de kelkaj aliaj koloniaj imperioj. Kaj la Rusia imperio neniam estis konsiderata kiel modelo de socia ordo – nek de la aliaj socioj, nek de siaj propraj civitanoj. Por la ekstera mondo Rusio estis natura forto – enigma ekspansia ĉeesto, kiun necesis timi kaj deteni same per inkludo en aliancojn kaj per konfrontiĝo kontraŭ ĝi. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Benjamin Disraeli] Neniam eĉ unu judo atingis tiom altajn postenojn en la brita politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la 19-a jarcento] El ĉiuj eŭropaj potencoj nur Britio estis zorgita pri la situacio en Meza Azio. Dum la rusa ekspansio antaŭeniĝis ĉiam pli suden direkte al Barato, protestoj de Londono estis rifuzataj de kanceliero princo Aleksandr Gorĉakov, kiu ofte eĉ ne imagis kion faras rusiaj trupoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la rusa-turka milito en 1877-1878] Subestre de la brila, sed brulkapa generalo kaj diplomato Nikolaj Ignatjev rusiaj trupoj aperis ĉe la pordegoj de Konstantinopolo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Orienta Rumelio] …aŭtonoma unuo, formale troviĝanta sub regado de turka guberniestro, sed efektive administrata sub gvidado de eŭropa komisiono (praulo de pacigaj projektoj de Unuiĝintaj Nacioj en la 20-a jarcento… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Otto von Bismarck kaj Benjamin Disraeli] Ambaŭ ili iĝis subtenantoj de Realpolitik kaj ne toleris tion, kion ili nomis “morala ĵargono”. Religiaj kromtonoj de Gladstone (homo, kiun malestimis ambaŭ kaj Disraeli kaj Bismarck), estis konsiderataj de ili kompleta stultaĵo. Nek Bismarck, nek Disraeli sentis eĉ etan kompaton al la balkanaj slavoj, kiujn ili konsideris ĉiamaj incitemaj tumultuloj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
«  Disraeli estis la sola ŝtata aganto, kiu iam sukcesis superi Bismarck»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la rusa-turka milito (1877-1878)] Multaj precipaj rusaj politikistoj havis senton kvazaŭ oni trompe forprenis de ili la venkon. Rusio povintus rezigni je teritoriaj akiroj por laŭleĝeco (kiel tion faris Aleksandro la 1-a dum greka ribelo en la 1820-aj jaroj kaj Nikolao la 1-a dum revolucio en 1848), sed Rusio neniam rezignis je la fina celo, nek agnoskis kompromison. Agoj pri detenado de rusa ekspansiismo ĉiam elvokis koleran grumbladon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sed en la 1880-aj jaroj formiĝis senprecedenca situacio. Germanio iĝis tro forta por resti flanke, ĉar tio povus unuigi Eŭropon kontraŭ ĝi. Sed ĝi ne povis ankaŭ plu esperi pri la historia, preskaŭ aŭtomata subteno de Rusio. Germanio iĝis giganto, kiu bezonis amikojn»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La dua “Unio de tri imperiestroj” ne plu ŝajnigis ke ĝi zorgas pri iuj moralaj principoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1882, en la duan jaron post formiĝo de la dua “Unio de tri imperiestroj”, Otto von Bismarck metis siajn retojn eĉ pli vaste, konvinkinte Italion transformi la Duoblan Union inter Aŭstrio kaj Germanio je la Triopa Unio, inkludinta Italion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« William Ewart Gladstone, eble la ĉefa figuro de la brita politiko en la 19-a jarcento, traktis la eksteran politikon proksimume same kiel usonanoj post Woodrow Wilson»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« William Ewart Gladstone komencis la vojon, kiun poste sekvis Woodrow Wilson, deklarinte ke ne povas esti diferenco inter moralo de konduto de aparta individuo kaj moralo de la ŝtato»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri rilato de Otto von Bismarck al William Ewart Gladstone] Por Otto von Bismarck tiaj vidpunktoj estis ege malamindaj. Ne mirindas ke tiuj du titanaj figuroj tutkore malamegis unu la alian. Rilato de Bismarck al Gladstone memorigis rilaton de Theodore Roosevelt al Woodrow Wilson: li konsideris la grandan viktorianon parte fripono, parte pura problemo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Pozicio de William Ewart Gladstone pri sia malamiko estis oble pli rekta, ekzemple kiam li nomis Otto von Bismarck “enkorpigo de malbono”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum jardekoj historiistoj diskutas pri tio, kiu devas porti respondecon pri la komenco de la Unua mondmilito. Kaj tamen neniu lando povas esti akuzita pri tiu freneza salto al katastrofo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] Kvankam ĉiuj nacioj de Eŭropo per propra politiko kontribuis al proksimigo de la katastrofo, nome Germanio kaj Rusio pro sia naturo subfosis senton de detenemo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Bedaŭrinde post foriro de Otto von Bismarck sindeteno estis kvalito, kiu plej multe mankis al Germanio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kialo pro kiu germanaj ŝtataj agantoj estis obseditaj je ideo de kruda forto, estis tio ke Germanio, malsame ol aliaj naciaj ŝtatoj, ne havis integran filozofian bazon… Strikte dirite, Germanio de Otto von Bismarck tute ne estis efektivigo de revoj pri kreado de nacia ŝtato, ĉar li intence ekskludis el ĝi la aŭstriajn ĝermanojn… Manko de intelektaj radikoj estis la ĉefa kialo de necelkonscieco de la germana ekstera politiko. Memoro pri tio ke Germanio dum longa tempo servis kiel ĉefa militejo de Eŭropo estigis ĉe la germana popolo profunde enradikiĝintan senton de manko de sekureco. Kvankam la imperio de Bismarck estis nun la plej pova ŝtatego en la kontinento, al la germanaj gvidantoj ĉiam ŝajnis ke ilin atendas iu malklara minaco, kion atestas ilia obsedo je konstanta batalpreteco, ŝarĝita je militema retoriko. Germanaj militaj strategoj ĉiam eliris el neceso sin defendi kontraŭ kombino de ĉiuj najbaroj de Germanio samtempe. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sub influo de emocioj de momento kaj pro kompleta manko de kompreno de psikologio de la aliaj, la germanaj gvidantoj post Bismarck kombinis furiozon kun maldecidemo, metante la landon unue je izolado, kaj poste je la milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Vilhelmo la 2-a (Germana Regno) Frapfrazoj maskis intelektan vakuon: malantaŭ militemaj paroladoj sin kaŝis interna malpleneco; grandskalaj sloganoj maskis maldecidemon kaj malkapablon orientiĝi en diversaj situacioj. Fanfaronado kune kun maldecidemo en agoj spegulis heredaĵon de dujarcenta germana provincieco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Laŭ ironio de la sorto, dum granda parto de la ekzistado de la imperiestra Germanio, la ĉefa minaco al paco estis konsiderata ne Germanio, sed Rusio… Efektive estis malmulte da gravaj pruvoj de tio, ke Rusio povintus strebi al kreo de eŭropa imperio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La tuta Eŭropo sendube traktis kiel ion strangan enormajn vastojn kaj obstinecon de Rusio… Kaj tamen Rusio ĉiam preferis riskon de malvenko al kompromiso»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum marŝo Rusio malofte spertis komprenon de limo. Kiam oni malhelpis al ĝi, ĝi kaŝis ofendiĝon kaj atendis konvenan momenton por regajno: kontraŭ Britio – dum plejparto de la 19-a jarcento, kontraŭ Aŭstrio – post la Krimea milito, kontraŭ Germanio – post la Berlina kongreso kaj kontraŭ Usono dum la Malvarma milito. Restas atendi kiel la postsovetia Rusio reagos al kolapso de sia historia imperio kaj de engaĝitaj je ĝia orbito satelitoj, kiam komplete pasos ŝoko post la disfalo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Rusio] Ĝi estis la unua eŭropa lando, kiu kontaktis Japanion kaj la unua kiu subskribis traktaton kun Ĉinio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nek la imperiestra, nek la komunista Rusio naskis grandan ministron pri eksteraj aferoj. Tiaj ekzemple ministroj pri eksteraj aferoj kiel Nesselrode, Gorĉakov, Girs, Lamsdorf aŭ eĉ Gromiko, estis preparitaj kaj kapablaj homoj, sed ili ne havis rajtojn plani longdaŭran politikon. Ili estis iom pli ol servistoj de malkonstanta kaj facile emociiĝanta reganto, pri kies bonvolemo ili devis konkuri. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ironio konsistis en tio, ke je certa etapo ekspansiismo ne plu kreskigis povon de Rusio, sed kaŭzis ĝian falon. En 1849 Rusio estis konsiderata de ĉiuj kiel plej pova lando de Eŭropo. Post 70 jaroj dinastio falis kaj ĝi provizore forlasis rondon de la potencoj. Inter 1848 kaj 1914 Rusio estis engaĝita je pli ol ses militoj (krom tiuj koloniaj), oble pli ol iu ajn potenco. En ĉiu ĉi konfliktoj, krom la interveno al Hungario en 1849, financo-politikaj perdoj de Rusio oble superis atendatajn profitojn… ĝi pasie sopiris ĉiam pli da teroj, kiujn ĝi ne bezonis kaj kiujn ĝi ne povis uzi… Ekonomia kaj socio-politika evoluo donus oble pli da utilo por statuso de potenco en la industria epoko ol transformo de Bulgario je satelito aŭ starigo de protektorato en Koreio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Por Salisbury insula situo de Anglio signifis ke ideala politiko devus esti aktiveco en maraj areoj kaj manko de fortaj kaj devigaj rilatoj en la kutimaj kontinentaj unioj. “Ni estas fiŝoj” diris li foje rekte. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Povekvilibro plej bone funkcias, se en ĝia fundamento kuŝas almenaŭ unu el jenaj kondiĉoj. La unua kondiĉo estas ke ĉiu lando havu eblecon libere unuiĝi kun ĉiu alia ŝtato depende de kurantaj cirkonstancoj. Dum plejparto de la 18-a jarcento ekvilibro estis starigata per konstante ŝanĝiĝantaj unioj; same estis dum la tempo de Otto von Bismarck ĝis 1890. La dua kondiĉo estas kiam ĉeeste de konstantaj unioj haveblas reguliganto, observanta ke neniu el la jamaj koalicioj ricevu dominadon – tia situacio formiĝis post la subskribo de la franca-rusia traktato, kiam Britio plu agis kiel reguliganto kaj fakte ĝian atenton sopiris ĉiuj flankoj. La tria kondiĉo estas kiam ĉeeste de malfleksaj unioj kaj manke de reguliganto, interkroĉaj fortoj ene de la unioj estas relative malfortaj tiel ke pro ĉiu preteksto eblas kompromisoj aŭ regrupiĝoj en uniaj rilatoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [en la 19-a jarcento] Malgraŭ la tuta aŭtokrateco de Germanio, ĝia gvidantaro atente aŭskultis voĉon de publika opinio kaj troviĝis sub fortega influo de naciismaj influgrupoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Neniu afero povus transformi Brition je tiom nepacigebla malamiko kiel minaco al ĝia dominado sur la maroj. Sed nome tion faris Germanio, ŝajnas eĉ sen kompreni ke tiun defion jam ne eblos nuligi. Ekde la mezo de la 1890-aj jaroj ene de Germanio ekkreskis premo pri neceso konstrui grandan mararmeon… Tiel komenciĝis erara cirklo, finiĝinta per konfrontiĝo. Kaj ĉio ĉi okazis por konstrui la mararmeon, kiu en estonta mondmilito nur unufoje renkontiĝos kun la brita en la Jutlanda batalo, kiu donis decidan sukceson al neniu flanko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …brava kaj sentima… Neville Chamberlain estis alvokanta al kreado de “teŭtona alianco”, kiun enirus Britio, Germanio kaj Usono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1902 Henry Petty-Fitzmaurice ŝokis Eŭropon, farinte aliancon kun Japanio, unua kazo ekde starigo de komercaj rilatoj de Armand Jean du Plessis de Richelieu kun otomanaj turkoj, kiam eŭropa lando sin turnu por helpo ekster la “eŭropa koncerto”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Mararmea programo de Germanio, aprobita sur ondo de kontraŭbritaj insultoj dum la angla-bura milito en 1899-1902, sekvigis ĉiuflankan rekonsideron de la brita ekstera politiko. Dum unu jarcento kaj duono Britio konsideris Francion la ĉefa minaco al eŭropa ekvilibro, kiun necesis kontraŭstari per subteno de unu el germanaj ŝtatoj, plejparte de Aŭstrio, sed foje ankaŭ de Prusio. Kaj ĝi traktis Rusion kiel ege seriozan danĝeron por sia imperio. Sed tuj post kiam estis farita alianco kun Japanio, Britio komencis rekonsideri siajn historie formiĝintajn prioritatojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la 1910-aj jaroj] Dum nura jardeko Rusio, antaŭe ligita al Germanio per la Traktatro pri Reciproka Sekurigado, transformiĝis je milita aliancano de Francio, dum Britio, objekto de konstantaj provoj de Germanio transformi ĝin je sia partnero, aliĝis al franca diplomatia tendaro. Germanio montris ŝokan arton, izolinte sin kaj interproksimiginte tri eksajn malamikojn en celita nome kontraŭ ĝi mem kaj malamika al ĝi koalicio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ebleco por Germanio testi fortikecon de Antanto aperis en Maroko, kie francaj planoj prezentis rompon de traktato, fiksinta sendependecon de Maroko kaj kie Germanio havis gravajn komercajn interesojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua maroka krizo] Vilhelmo la 2-a kaj liaj konsilistoj estis pravaj en siaj taksoj de tio, ke Francio ne pretas al milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post apero de la angla-franca-rusia bloko en 1907, en ludo de la eŭropa diplomatio restis nur du fortoj: Triopa konsento kaj alianco inter Germanio kaj Aŭstrio. Ĉirkaŭigo de Germanio iĝis kompleta. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la “Memorando de Eyre Crowe haveblas tiom alta grado de analizo, kiun antaŭe atingis neniu dokumento de la post-Bismarcka Germanio. Konflikto estiĝis inter strategio kaj kruda forto… Agnoskante ekzistadon de grave malsamaj opinioj ĉe Britio, Francio kaj Rusio, Crowe tamen taksis ilin kiel tiajn pri kiuj oni povus atingi kompromison, ĉar tiuj malsamaj opinioj rilatas al difineblaj, do limigitaj celoj. La eksteran politikon de Germanio faris danĝera nome manko de rekonebla racia kerno, staranta malantaŭ senfinaj tutmondaj atakoj, kiuj etendiĝis eĉ ĝis tiom foraj regionoj kiel Sud-Afriko, Maroko kaj Proksima Oriento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Estante fidela al la ĉefaj reguloj de la reala politiko, Realpolitik, Crowe asertis ke ne motivoj, sed strukturo determinas stabilecon: intencoj de Germanio havas neniun signifon, gravas nur ĝiaj eblecoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] Landoj de Eŭropo permesis al si iĝi ostaĝoj de siaj senpensaj balkanaj satelitoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Bosnio kaj Hercegovino ĉiam estis ursa angulo de Eŭropo, ĝia sorto estis en ambigua stato dum la Berlina kongreso, ĉar neniu fakte imagis kion fari je ĝi. Tiu ĉi tero, kuŝanta inter la Otomana kaj Habsburga imperioj, kie loĝis katolikoj, ortodoksuloj kaj islamanoj, kaj loĝantaro konsistis el kroatoj, serboj kaj islamaj popoloj, neniam estis ne nur ŝtato, sed eĉ memrega teritorio. Ĝi nur ŝajnis esti administrata, sed neniu el la grupoj necesis subiĝi al la aliaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri konduto de Germanio rilate la Rusian imperion komence de la 20-a jarcento] Humiligi grandan landon, ĉe tio ne malfortiginte ĝin, ĉiam danĝera ludo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la komenco de la 20-a jarcento] Inter Germanio kaj Rusio okazis neniuj grandaj konfliktoj; konfrontiĝo inter ili okazadis kvazaŭ per perantoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« De la historia vidpunkto aliancoj estis farataj por fortigi pozicion de tiu aŭ alia lando kaze de milito; dum proksimiĝo de la Unua mondmilito la ĉefa motivo de partopreno en la milito estis strebo fortigi aliancojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la komenco de la 20-a jarcento] Milita planado fakte iĝis aŭtonoma. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la komenco de la 20-a jarcento] Neceso de samtempa mobilizado de ĉiuj membroj de alianco firme enradikiĝis en la cerboj de la eŭropaj gvidantoj, kio iĝis la ĉefa principo de solenaj diplomatiaj interagoj. Celo de la aliancoj nun estis jam ne garantio de subteno post komenco de la milito, sed garantio de tio, ke ĉiu el la aliancanoj okazigos mobilizadon laŭeble plej rapide kaj, kiel oni atendis, pli frue ol iu ajn malamiko… Tiu proceduro de la Lasta juĝo efike eligis casus belli el sub iu ajn politika kontrolo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Laŭ vortoj de Nikolaj Obruĉev nome en interesoj de Rusio estis fari tiel, ke ĉiu milito iĝu totala. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la komenco de la 20-a jarcento] Kiom ajn groteske tio aspektus, sed la rusia ĝenerala stabo preferis militi kontraŭ Germanio kaj Aŭstrio-Hungario samtempe, ne aparte. Milita konvencio, realiginta ideojn de Nikolaj Obruĉev, estis subskribita la 4-an de januaro 1894. Francio kaj Rusio interkonsentis okazigi samtempan mobilizadon, se mobilizadon okazigos iu ajn el la membroj de la Triopa Unio pro iu ajn kialo. Maŝino de la Lasta Juĝo estis preta. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Same kiel posteuloj de Otto von Bismarck rezignis je lia komplika diplomatio, ankaŭ Alfred von Schlieffen forĵetis kiel balaston strategiajn konceptojn de Helmuth von Moltke, milita arkitekto de tri rapidaj venkoj de Bismarck dum la periodo inter 1864 kaj 1870. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kaze de milito je du frontoj, Helmuth von Moltke planis dividi la germanan armeon je pli aŭ malpli egalajn partojn en oriento kaj okcidento kaj okazigi defendajn agojn ĉe ambaŭ frontoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Alfred von Schlieffen ellaboris planon de decida kaj rapida venko en unu fronto kun posta translokado de la fortoj kontraŭ alia malamiko, tiel atingante konvinkan rezulton ĉe ambaŭ frontoj. Ĉar rapida kaj decida atako en oriento ne eblis pro malrapida ritmo de la rusia mobilizado, kiu kiel oni supozis povus okupi ses semajnojn, kaj pro vasteco de la rusia teritorio, Schlieffen decidis venki la francan armeon la unuan eĉ ĝis kiam la rusia armeo estos komplete mobilizita. Por ĉirkaŭiri pezajn francajn fortikaĵojn ĉe la germana limo, Schlieffen proponis rompi neŭtralecon de Belgio, kondukinte germanajn trupojn flanke tra ĝia teritorio… La plano estis same brila kaj senracia. Minimuma kono de la historio povus sugesti al li, ke Britio nepre ekmilitos se okazos invado al Belgio – tiun fakton ŝajne komplete malatentis la kaiser kaj la germana ĝenerala stabo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĝuste sendependeco de Nederlando estis tio, por kio Britio ĉiam batalis obstine kaj senkompromise… Ekbatalinte Britio militus ĝis la fino eĉ kaze de malvenko de Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kie ajn okazus milito (kaj plej verŝajna loko de ĝia komenco estis Balkanio) la plano de Alfred von Schlieffen antaŭvidis ke bataloj de la komenca etapo okazu en okcidento, ĉe tio inter landoj, kiuj havas preskaŭ neniujn interesojn en tiu ĉi krizo. La ekstera politiko estis oferita al la milita strategio… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] Ekzistis eĉ ne unu konkreta akuzo fare de Rusio kontraŭ Germanio aŭ eĉ unusola postulo flanke de Germanio al Rusio, kiuj meritus komencon de loka milito, jam sen paroli pri la milito totala. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] Aŭdiĝis mirinde malmulte da avertoj kaj honorinda escepto estis deklaro de Pjotr Durnovo, eksa rusia ministro pri internaj aferoj, kiu iĝis membro de la Ŝtata Konsilio. En februaro 1914 – duonjaron antaŭ la komenco de la milito – li sendis al la caro politikan memorandon:
“La ĉefa pezo de la milito sendube trafos nin, ĉar Anglio apenaŭ kapablas grave partopreni en la kontinenta milito kaj Francio, malriĉa je homa materialo, ĉe tiuj kolosaj perdoj kiuj akompanos la militon en modernaj kondiĉoj de la milittekniko verŝajne sekvos strikte defendan taktikon. Rolo de ramo, trabatanta la plejan kernon de la germana defendo, estos destinita por ni…”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kaj eĉ se Rusio realigos plurjarcentan revon pri konkero de la Dardaneloj, do kiel substrekas [eksa rusia ministro pri internaj aferoj] Pjotr Durnovo, tiu sukceso estos strategie nula:
“Eliron al la malferma maro la markoloj al ni ne donas, ĉar post ili sekvas maro preskaŭ komplete konsistanta el teritoriaj akvejoj, maro kovrita je abundo da insuloj, kie ekzemple angla floto povus facile fermi por ni ĉiujn enirejojn kaj elirejojn, sendepende de la markoloj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Unua mondmilito komenciĝis ne pro tio, ke apartaj landoj rompis subskribitajn de ili traktatojn, sed pro tio ke ili plenumis ilin tro laŭlitere. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Aŭstrio-Hungario komence de la Unua mondmilito] Do mobilizaj planoj, kiuj faris la militon neevitebla, estis lanĉitaj ĝuste de tiu lando, kies armeo reale ekbatalis nur post kiam jam okazis la plej grandaj bataloj en okcidento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] Kaj la caro kaj la imperiestro dezirus iri laŭeble for de senpera minaco de milito, sed neniu el ili sciis kiel tion fari – la caro pro tio ke oni malebligis al li aranĝi partan mobilizadon, la kaiser ĉar li ne povis fari mobilizadon nur kontraŭ Rusio. Ambaŭ estis dispremitaj de milita maŝino, kiun ili mem helpis konstrui kaj kiu, estinte ekfunkciigita, jam estis nerenversebla. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] Laŭ ironio de la sorto, Germanio malgajnis en ofensivaj bataloj en okcidento kaj gajnis defendajn batalojn en oriento, ĝuste kiel prognozis maljunulo Helmuth von Moltke»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] Tiutempe kiam ĉiuj eventoj jam finiĝis, 20 milionoj da homoj kuŝis mortaj; la Aŭstro-Hungara imperio malaperis de surtere; tri el kvar dinastioj engaĝiĝintaj en la milito – la germana, aŭstria kaj rusia – estis desurtronigitaj. Postvivis nur la brita reĝa domo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Antanto specialiĝis je proponado de tiaj sloganoj de morala karaktero kiel “milito por fini ĉiujn militojn” aŭ “fari tiun ĉi mondon sekura por demokratio” – speciale post kiam en la militon engaĝiĝis Usono. La unua el tiuj ĉi celoj estis komprenebla kaj eĉ alloga por landoj, mil jarojn militintaj unu kontraŭ alia en diversaj kombinoj. Ĝia praktika interpretado estis senarmigo de Germanio. La dua deklaro – disvastigo de demokratio – postulis detruadon de germanaj kaj aŭstriaj internaj institucioj. Ambaŭ sloganoj de Antanto do postulis militon ĝis la fino. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] Germanaj kondiĉoj estis oble pli konkretaj laŭ enhavo kaj havis geopolitikan karakteron. Kaj tamen kun propra al germanaj ŝtataj agantoj manko de limsento ili postulis tion, kio fakte estis senkondiĉa kapitulaco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] Germanio esperis ke promesado de pola sendependeco helpos al ĝi garantii nombron de polaj volontuloj sufiĉan por kvin divizioj; kiel evidentiĝis sin anoncis nur 3000 rekrutoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] Tuj post kiam la milito estis deklarita, kaj stratojn de eŭropaj ĉefurboj plenigis jubilantaj homamasoj, la konflikto ĉesis esti interregistara kaj transformiĝis je la lukto de amasoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] Inter ruinoj kaj fiasko de iluzioj rezulte de daŭrinta tri jarojn sanga buĉado sur la internacian scenejon eniris Usono kun sia certeco, kun sia povo kaj idealismo, neimageblaj eĉ por ĝiaj malfortiĝintaj eŭropaj aliancanoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] De vidpunkto de Usono ne memdeterminado kaŭzis militojn, sed ĝia manko; ne manko de povekvilibro naskis malstabilecon, sed strebo atingi ĝin. Woodrow Wilson proponis kiel fundamenton de paco la principon de kolektiva sekureco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Bresta paco montris kion preparis Germanio por malgajnintoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] La venko igis Francion kun kompleta klareco kompreni, ke regajno estis atingita de ĝi kontraŭ tro alta prezo kaj ke ĝi jam preskaŭ jarcenton vivas danke al sia ĉefa kapitalo. Nur Francio sciis ĝis kiom malforta ĝi iĝis kompare al Germanio, kvankam neniu alia, kaj speciale Usono, estis preta kredi al ĝi. Tiel antaŭ la venko komenciĝis franca-usona dialogo, rapidiginta procezon de senmoraligo de Francio. Same kiel Israelo en niaj tagoj, Francio maskis sian vundeblecon per pika incitemo kaj kreskantan panikon ĝi kaŝis malantaŭ nepacigeblo. Kaj same kiel Israelo en niaj tagoj, ĝi ĉiam sentis timon de izolado»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1880 en Francio loĝis 15,7% loĝantaro de Eŭropo. En 1900 tiu cifero malaltiĝis ĝis 9,7%. En 1920 loĝantaro de Francio konsistigis 41 milionojn da homoj dum tiu de Germanio – 65 milionojn, kio devigis francan ŝtatan aganton Aristide Briand respondi al kritikistoj riproĉintaj lin pri politiko de pacigado rilate Germanion, ke li realigas eksteran politikon, kiu kongruas al fekundindico en Francio. Falo de ekonomia povo de Francio en komparaj indicoj estis eĉ pli rimarkinda. En 1850 Francio estis la plej granda industria evoluinta lando en la kontinento. En 1880 produktado de ŝtalo, karbo kaj fero fare de Germanio superis la francan. En 1913 Francio elminis 41 milionojn da tunoj da karbo kompare al 279 milionoj da tunoj, elminataj de Germanio; fine de la 1930-aj diferenco kreskis ĝis 47 milionoj da tunoj elminitaj de Francio kompare al 351 milionoj da tunoj ĉe Germanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kaj nur en la post-Versajla periodo Francio venis al klara kompreno de tio, ke malvenko farita al ĝi de Germanio en 1871, ne estis devio de la normo. Sola vojo por Francio konservi povekvilibron kun Germanio povus esti divido de Germanio je konsistigantaj ĝin ŝtatoj, eble per restarigo de la Germana konfederacio de la 19-a jarcento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiam en 1989 falis la Berlina muro, prezidanto de Francio François Mitterrand iun tempon promociis ideon de kunlaboro kun Miĥail Gorbaĉov je la afero de kontraŭstarado al la unuiĝo de Germanio. Sed Gorbaĉov, tro okupita je internaj problemoj, ne tre deziris komenci tiun ĉi aventuron dum Francio estis nesufiĉe forta por sukcesi pri tio sola. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] Fine neniu el la landoj atingis siajn celojn: Germanio ne estis pacigita, Francio ne atingis garantiojn de propra sekureco kaj Usono forlasis la reguligadon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …por ŝtatestroj estas preskaŭ ĉiam granda eraro profundiĝi je detaloj de intertrakta procezo. Ili tiukaze devas lerni detalojn, pri kiuj kutime zorgas ministroj pri eksteraj aferoj, kaj deflankiĝi je detala pridiskutado de aferoj, pli konvenaj al iliaj subuloj, do mankas al ili tempo por okupiĝi pri tiuj problemoj, kiujn povas solvi nur ŝtatestroj. Kaj ĉar neniu homo sen evoluinta egoo atingas gvidajn postenojn, kompromiso iĝas malfacile atingebla kaj sakstratoj iĝas danĝeraj. Konsiderante ke fortikeco de interna pozicio de intertraktanto ofte dependas de almenaŭ ŝajnigo de sukceso, tiaj intertraktoj plej ofte koncentriĝas je kaŝado de kontraŭdiroj ol je la esenco de la problemo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malsame ol en la Viena kongreso, en la Pariza paca konferenco la venkitoj ne estis reprezentitaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Pariza paca konferenco] Rusio de Lenin, kiu ankaŭ ne estis invitita, kritikis tiun aranĝon kiel kapitalisman orgion, iniciitan de landoj kies fina celo estis enmiksiĝo je la enlanda milito en Rusio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Pariza paca konferenco] Estis invititaj 27 ŝtatoj. La konferenco, konceptita kiel forumo de ĉiuj popoloj de la mondo, fine transformiĝis je malferman diskutklubon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Pariza konferenco finiĝis, havante 58 diversajn komisionojn. Plejparto de ili okupiĝis pri teritoriaj problemoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Pariza paca konferenco] Usonon protektis ĝia geografia situo, kapitulaco de la germana floto kaj ĝia transdono al la venkintoj nuligis dubojn de Anglio rilate minacon al ĝia dominado sur la maroj. El la venkintoj nur Francion oni petis bazi propran sekurecon sur la monda publika opinio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Fakte ideoj de Woodrow Wilson transformiĝis je institucioj, ekvivalentaj al monda registaro, al kio la usona popolo estis preta eĉ malpli ol al plenumo de funkcio de la tutmonda polica forto. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post la Unua mondmilito Britio kaj Usono efektive ne kredis je la germana minaco; ili proponis sian garantion sen esti konvinkitaj je ĝia neceso kaj sen havi firman decidemon efektivigi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la intermilita periodo] Garantioj daŭris nelonge. Rifuzo de la [usona] senato ratifiki la Versajlan traktaton faris ilin neaktualaj; kaj Britio uzis tiun pretekston por ankaŭ liberiĝi de siaj sindevigoj. Rezigno de Francio de siaj antaŭaj postuloj evidentiĝis ĉiama dum garantioj estis mallongdaŭraj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …la Versajla traktato estis nomita tiel, ĉar ĝi estis subskribita en la Spegula halo de la Versajla palaco. Le elekto de la loko mem ŝajne aludis al nenecesa humiligo. Antaŭ 50 jaroj Otto von Bismarck sentakte elektis tiun ĉi lokon por proklami unuigon de Germanio. Nun la venkintoj respondis per ofendo al la ofendo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Versajla traktato] Landoj-aliancanoj fine venis al la tiel nomata “mandata principo”, kiu estis same originala kaj hipokrita. La germanaj kolonioj, same kiel la eksaj teroj de la Otomana imperio en Proksima Oriento, estis donitaj al diversaj venkintoj laŭ “mandato” sub observado de la Ligo de Nacioj por rapidigo de ilia sendependiĝo. Kion konkrete tio signifis neniam estis definite kaj rezulte de tio haveblo de mandato tute ne rapidigis sendependiĝon de tiuj teritorioj kompare al situacio en la aliaj kolonioj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Versajla traktato] Tio kio aperis rezulte de ĝi estis fragila kompromiso inter usona utopiismo kaj eŭropa paranojo – tro limigita per diversaj klaŭzoj por efektivigi revojn de la unua, tro spekulativa por forigi timojn estigitajn de la lasta. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Versajla traktato] Baldaŭ iĝis tute klare, ke de la praktika vidpunkto principo de memdetermino ne povas esti aplikita iugrade klare kaj ĝuste, kiel tion planis “Dek kvar punktoj”, speciale en la ŝtatoj-sukcedintoj de la Aŭstro-Hungaria imperio… Post la fino de tiu ĉi procezo, realigita cele al memdetermino, sub eksterlanda regado loĝis preskaŭ sama nombro de homoj kiel en la tempo de la Aŭstro-Hungara imperio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Antaŭ la milito Germanio havis fortajn najbarojn oriente kaj okcidente. Ĝi ne povis ekspansii en iu ajn direkto sen alfronti reziston de granda ŝtato – Francio, la Aŭstrio-Hungara imperioRusio. Sed post subskribo de la Versajla traktato oriente Germanio ne plu havis kontraŭpezon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la intermilita periodo] Pollando mem estis tro malforta por preni sur sin rolon de Rusio [je detenado de Germanio]. La Versajla traktato fakte stimulis Rusion kaj Germanion dividi Pollandon, ĝuste kion ili faris post 20 jaroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la intermilita periodo] Do stabileco sur la kontinento ekdependis de Francio. Siatempe por venki Germanion necesis unuiĝintaj fortoj de Usono, Britio, Francio kaj Rusio. El tiuj ĉi landoj Usono denove revenis al izolismo dum Rusio estis distancigita de Eŭropo je revolucia dramo kaj la tiel nomata “sanitara kordono” el etaj orienteŭropaj ŝtatoj, kiuj stariĝis sur vojo de rekta rusa helpo al Francio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Versajla solvo estis mortnaskita, ĉar valoroj kiujn ĝi proklamis kontraŭis stimulojn necesajn por subteni ĝin: plejparto de ŝtatoj, necesaj por garantii defendon de la interkonsento, konsideris ĝin pli aŭ malpli maljusta»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …germana iredentismo, do strebo al unuiĝo de ĉiuj germanoj, estis subtenata de la baza principo de la Versajla traktato, kreskigante kulposenton ĉe la demokratiaj landoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En longdaŭra perspektivo Germanio post la Versajlo estis en oble pli bonaj kondiĉoj por domini en Eŭropo ol antaŭ la milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Pasis ne pli ol kvin jaroj kaj ambaŭ potencoj, venkitaj dum la milito unuiĝis en Rapallo. Kreskanta kunlaboro inter Germanio kaj Sovetunio iĝis decida bato kontraŭ la Versajla sistemo, kion ne tuj povis kompreni demokratioj, kiuj estis tro demoralizitaj tiumomente. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Koncepto de kolektiva sekureco ne difinas haveblon de iu konkreta minaco, nek donas garantiojn al iu aparta lando, nek diskriminacias iun el ili. Teorie ĝi estas direktita al kontraŭstaro al ĉia minaco al paco, de kie ajn ĝi venus kaj kontraŭ kiu ajn ĝi estus direktita. Unioj ĉiam supozigas haveblon de iu konkreta potenciala malamiko; kolektiva sekureco defendas internacian juron en abstrakta formo kaj ordo helpe de ĝi estas subtenata proksimume same kiel jura sistemo de lando subtenas internan kriman kodekson. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri kolektiva sekureco] Finfine koncepto de kolektiva sekureco iĝis viktimo de malforteco de propra ŝlosila argumento ke ĉiuj landoj samgrade estas interesitaj kontraŭi konkretan agreson kaj pretas egale riski por kontraŭstari ĝin. Sperto montris ke tiu premiso estas falsa. Eĉ ne unu agreso partoprenita de granda potenco iam ajn estis venkita per apliko de principo de kolektiva sekureco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum la Malvarma milito Unuiĝintaj Nacioj estis samgrade neefika en ĉiu kazo, kiam temis pri agreso fare de granda potenco. Tion kaŭzis komunista vetoo en la Konsilio pri Sekureco aŭ maldeziro de ŝtatetoj riski pro aferoj, kiuj laŭ ilia opinioj neniel rilatis al ili. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum la “Golfa milito” en 1991 Unuiĝintaj Nacioj efektive aprobis usonajn agojn, sed respondon al la iraka agreso oni apenaŭ povus nomi praktika apliko de la doktrino de kolektiva sekureco. Sen atendi internacian konsenton, Usono unuflanke sendis grandajn ekspediciajn fortojn. Aliaj landoj povis kreskigi influon sur la agojn de Usono nur aliĝinte al tio, kio fakte estis pure usona entrepreno; ili ne povis eviti riskon de la konflikto se ili vetous ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum la milito en la Persa golfo kolektiva sekureco servis kiel pravigo de la usona gvidanteco, sed ne estis ĝia anstataŭigo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malgraŭ emocia malpleniĝo rezulte de la milito eŭropaj gvidantoj devintus kompreni ke ĝenerala ideo pri kolektiva sekureco ne funkcios eĉ se ĝi superos ĉiujn barojn sur sia vojo antaŭ ol ĝi koncernos tri plej povajn naciojn en la mondo: Usonon, Germanion kaj Sovetunion. Ĉar Usono rifuzis membriĝi en la Ligo de Nacioj, al Germanio oni malhelpis tion fari kaj Sovetunio, kiun oni traktis kiel parion, rilatis al ĝi disdegne. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1924 stabo de la brita terarmeo venis al la sama konkludo [kiel Ferdinand Foch], kiam ĝi prognozis ke Germanio denove ekmilitos kontraŭ Britio pro la samaj problemoj, kiuj simple “estos ripetiĝo de situacioj, engaĝintaj nin en la lastan militon”. Malpermesoj truditaj de la Versajla traktato, kiel asertis stabaj militistoj, prokrastos rearmadon de Germanio maksimume por naŭ monatoj kaj ĉesos efiki tuj post kiam Germanio eksentos sin sufiĉe politike forta por forĵeti katenojn de la Versajlo – la ĝenerala stabo klarvide donis por tio proksimume 10 jarojn. Agante unisone kun analizo de francoj, la brita ĝenerala stabo ankaŭ antaŭdiris ke Francio estos sendefenda se tiutempe ĝi ne faros union kun “unuarangaj potencoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la intermilita periodo] Ŝtataj agantoj de Britio traktis la demoralizitan Francion kiel potenciale dominantan potencon, kiun necesas kontraŭpezigi dum la revenĝisman Germanion ili konsideris la damaĝita flanko, kiu bezonas konsolon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la intermilita periodo] Neniam farintaj militan aliancon kun plej forta lando en Eŭropo, britaj gvidantoj nun traktis Francion kiel denove ekflamigantan historian minacon de sia dominado en la kontinento. En 1924 la centra departemento de la brita ministerio pri eksteraj aferoj karakterizis francan okupadon de Rejna provinco kiel “komencan punkton de salto al Centra Eŭropo”. Tiu opinio komplete malkongruis al la franca humoro en tiu periodo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la intermilita periodo] …multaj en Britio ekkonsideris Germanion kiel kontraŭpezon de Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En septembro 1923 laŭ insisto de Francio kaj Britio la Konsilio de la Ligo [de Nacioj] ellaboris universalan taktaton pri reciproka helpo… la traktato deklaris, ke la viktimo de la agreso por ricevi rajton je helpo devis anticipe subskribi traktaton pri senarmiĝo, aprobitan de la Ligo, kaj reduktadi siajn armitajn fortojn laŭe al interkonsentita plano… Kreiĝis absurda situacio. Kontraŭado al la agreso estis dependigita de anticipa senarmiĝo de la viktimo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En tiuj naivaj tagoj neniu konsideris stranga proponi al Germanio inspekti sian propran senarmiĝon… Ne mirindas ke artikoloj pri senarmiĝo estis plej krude rompataj jam longe antaŭ ol Hitlero rifuzis ilin plenumi. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Finfine postula pozicio de la venkinto dum intertraktoj ĉiam malkreskas kun tempopaso. Kio ne estis ricevita dum la ŝoko de malvenko, estos oble pli malfacile ricevebla poste – leciono, kiun Usono devis lerni rilate Irakon fine de la Golfa milito en 1991. Ne pli frue ol en 1921 – do nur du jarojn post la subskribo de la Versajla traktato – estis difinita sumo de reparacioj. Ĝi estis absurde alta: 132 miliardoj da oraj markoj (proksimume 40 miliardoj da usonaj dolaroj, kio en nuntempaj prezoj estus proksimume 323 miliardoj da dolaroj), do la sumo kiu neeviteble sekvigus germanajn pagojn ĝis la fino de la jarcento. Sufiĉe prognozeble Germanio anoncis sian bankroton; eĉ se la internacia financa sistemo sukcesus aranĝi tiom grandan ĝiron de bankaj aktivoj, neniu germana demokratia registaro restus reganta se ĝi akceptus tion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …la Versajlo efektive kaŭzis ion pli similan al eksterpolitika partizana milito ol la mondordon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ekde la tempo de la Franca revolucio sur horizonto de la eŭropa diplomatio aperis nenio eĉ proksimume simila al Sovetunio. Unuafoje dum pli ol 100 jaroj unu el landoj oficiale dediĉis sin al faligo de la ekzistanta ordo. Francaj revoluciuloj strebis ŝanĝi karakteron de la ŝtata sistemo; bolŝevistoj, farinte plian paŝon, proponis neniigi la ŝtaton mem. Tuj post kiam la ŝtato malaperos, laŭ vortoj de Lenin, ne plu necesos diplomatio, nek ekstera politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Principo de kunekzistado estos jen kaj jen proponata de Sovetunio dum sekvaj 60 jaroj, ĉe tio reago de la kontraŭa flanko restos konstanta: demokratiaj landoj ĉiufoje bonvenigos proklamon de principo de paca kunekzistado fare de Sovetunio kiel signon de transiro al konstanta paca politiko. Tamen komunistoj siavice ĉiam pravigis periodojn de paca kunekzistado per tio, ke proporcio de la fortoj nuntempe malfavoras al konfrontiĝo. De tio sekvis kompreneble konkludo, ke se tiu proporcio de la fortoj ŝanĝiĝos, do ŝanĝiĝos ankaŭ fideleco de bolŝevistoj al la principo de paca kunekzistado… Piko de tia politiko estis certe la pakto inter Hitlero kaj Stalino en 1939. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la intermilita periodo] Pollando tiel sukcesis akrigi rilatojn kun du siaj historiaj malamikoj: Germanio, ĉe kiu ĝi forprenis Supran Silezion kaj “polan koridoron”, kaj Sovetunio, ĉe kiu ĝi forkaptis teritorion oriente de la tiel nomata Curzon-linio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Georgij Ĉiĉerin dum la konferenco en Rapallo en 1922] Li proponis agendon tiom ampleksan, ke ĝin eblis nek efektivi, nek ignori flanke de demokratiaj registarojtaktiko, kiu iĝos tipa por la sovetia diplomatio. Tiu agendo inkludis likvidon de armiloj de amasa detruo, alvokon de internacia ekonomia konferenco kaj enkondukon de internacia kontrolo je ĉiuj akvovojoj. Celo de tiu propono estis altiri atenton de la okcidenta publiko kaj krei por Moskvo reputacion de pacama internaciismo, kio malhelpus al demokratiaj landoj aranĝi unuiĝintan kontraŭkomunistan krucmiliton, kio ĉiam estis koŝmaro de la Kremlo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri interproksimiĝo de Germanio kaj Sovetunio dum la intermilita periodo] …okcidentaj aliancanoj kreis kondiĉojn por ĝi, subiginte al ostracismo la plej grandajn kontinentajn potencojn per kreado de zono de malfortaj ŝtatoj malamikaj unu al alia, kaj per dispartigo de Germanio kaj Sovetunio. Ĉio ĉi kreis maksimumon de instigaj motivoj por Germanio kaj Sovetunio por superi ideologian malamikecon kaj kunlabori pri detruado de la Versajlo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Versajla traktato] Al Hitlero kaj Stalin, kiuj ne havis ŝarĝon de pasinteco kaj estis instigataj de strebo al la potenco, restis nenio krom forblovi tiun ludkartan dometon, kreitan de plenaj je bonaj intencoj, pacemaj kaj fakte timemaj ŝtataj agantoj de la intermilita periodo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vejmara respubliko] Demokratiaj ŝtataj agantoj de la nova Germanio neniam estis sufiĉe aprezitaj pro tio ke ili konservis fundamenton de sia lando ĉe tiom komplikaj cirkonstancoj. En politiko cetere malofte okazas premioj pro malgrandigo de damaĝo, ĉar tre malofte eblas pruvi ke sekvoj povus esti eĉ pli malbonaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la intermilita periodo] Argumentoj de Britio por asistado al Germanio havas certan similecon al usonaj proponoj pri helpo al Rusio dum la regado de Boris Jelcin. Nek en la unua, nek en la dua kazo estis konsiderataj sekvoj de la “sukceso” de proponata politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Usono agis longvide, proponinte helpon al Rusio post la fino de la Malvarma milito; sed tuj post kiam Rusio resaniĝos ekonomie, ĝia premo sur najbarajn landojn sendube kreskos. Eble indus pagi tian prezon, sed estus eraro ne rimarki ke oni tamen devos pagi. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la intermilita periodo] Dum sekvaj kvin jaroj Germanio pagis reparaciojn je proksimume unu miliardon da usonaj dolaroj kaj ricevis ĉirkaŭ du miliardoj da dolaroj forme de pruntoj, ĉefe de Usono. Fakte Usono pagis la reparaciojn de Germanio dum Germanio uzis reston de la usonaj pruntoj por modernigi sian industrion. Francio insistis je la reparacioj por konservi Germanion malforta. La devigita elekti inter Germanio malforta kaj Germanio kapabla pagi la reparaciojn, Francio preferis la lastan varianton, ĉe tio ĝi devis ne enmiksiĝi, vidante kiel la reparacioj helpas restarigi le ekonomian kaj fine militan povon de Germanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Lokarna pakto estis akceptita kun troiga malpeziĝo kiel alveno de nova mondordo. Tri ministroj pri eksteraj aferoj – Aristide Briand de Francio, Neville Chamberlain de Britio kaj Gustav Stresemann de Germanio – ricevis la Nobel-premion pri paco. Sed inter ĉiuj ĉi jubiloj neniu rimarkis ke la ŝtataj agantoj foriris flanken de la veraj problemoj; la Lokarno ĉefe ne pacigis Eŭropon, sed difinis kampon de estonta batalo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Lokarno, kiu estis laŭdata en 1925 kiel transiranta sojlon al eterna paco, efektive signifis komencon de la fino de la internacia ordo starigita de la Versajlo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉar por la Versajla ordo ne ekzistis geopolitika bazo, ŝtataj agantoj faris personajn rilatojn rimedo por ĝia subtenado – la paŝo tute nekonata al iliaj antaŭuloj… Ekde tiam tendenco al personigo de oficialaj rilatoj nur kreskis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĝis la komenco de la 18-a jarcento sekureclimo de Britio iris laŭ la Manika markolo. Dum la tuta 19-a jarcento tiu ĉi sekureclinio iris laŭ limo de Nederlando. Neville Chamberlain provis ŝovi ĝin al Rejno, kie finfine oni ne subtenis ĝin kiam en 1936 Germanio ĝin kontestis. Garantioj al Pollando estis ekster la rondo de interesoj de la britaj ŝtataj agantoj en 1925. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum la tempo de krizoj francoj preferis la firman kaj severan Raymond Poincaré, kiu insistis je strikta plenumo de la postuloj de la Versajla traktato. Kiam krizoj iĝis tro dolorigaj – kiel dum la okupado de Ruhr-regiono – denove aperadis Aristide Briand. Problemo je tiu konstanta pelmelo konsistis en tio, ke Francio perdis kapablon efektivigi politikon, realigatan de ĉiu el tiuj kontraŭaj figuroj ĝis logika fino: Francio jam ne estis sufiĉe forta por efektivigi politikon de Poincaré, sed la franca publika opinio donis al Briand malmulte da eblecoj rilate proponon de Germanio pri atingo de ĉiama paco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post la Lokarna traktato al Germanio impetis kapitalo – ĉefe la usona – akcelante moderniĝon de ĝia industrio… Kaŝita rearmiĝo de Germanio estis okazanta kun granda rapideco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …konstruado de la Maginot-linio pruvis ke Francio intencas sekvi defendan taktikon ene de propraj limoj per tio liberigante la manojn al Germanio kiu povis libere agi oriente. La politika kaj milita strategioj de Francio definitive disiĝis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Embarasitaj gvidantoj tendencas anstataŭigi kapablon orientiĝi per PR-kampanjoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la pakto pri neagreso inter Germanio kaj Sovetunio] Efektive tio signifis ke tiuj du landoj en rilatoj inter si eligis sin el la sistemo de aplikado de kolektiva sekureco unu rilate la alian. Germanio jam ekskludis sin el la sistemo de sankcioj kontraŭ iu ajn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …origina motivo de interproksimiĝo de prezidanto al-Sadat kun Israelo preskaŭ sendube estis provo detrui imagon de la Okcidento pri militiemo de la araboj kaj psikologie meti Israelon en situacion de sin defendanta. Same kiel Gustav Stresemann, al-Sadat provis enbati kojnon inter sia malamiko kaj ĝiaj amikoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post jardeko kiam la diplomatia agado fokusiĝis je Eŭropo, ĝuste Japanio – subite – montris malplenecon de la koncepto de kolektiva sekureco kaj de la Ligo de Nacioj ĝenerale, komencinte en la 1930-aj jaroj jardekon de kreskado de perforto»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri reago de la Ligo de Nacioj al atako de Japanio kontraŭ Manĉurio en 1931] Fine estis elpensita mekanismo de kompleta neagado. Ĝi realiĝis forme de la komisiono pri enketado – tipa ilo de diplomatia averto pri tio, ke dezirata rezulto estas neagado. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Eksterlande Hitlero akiris plej grandan sukceson kiam la mondo opiniis ke li persekutas normalajn, limigitajn celojn. Ĉiuj liaj plej grandaj triumfoj okazis dum la unuaj kvin jaroj de la regado, en 1933-1938, kaj estis bazitaj sur konjektoj de liaj viktimoj ke lia celo estas konformigi la Versajlan sistemon al la principoj kiujn ĝi mem deklaris. Sed tuj post kiam Hitlero ĉesis ŝajnigi ke li korektas faritajn maljustaĵojn, fido al li malaperis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Versajlo kaj Lokarno pavimis la vojon por Germanio direkte al Orienta Eŭropo, kie pacienca germana estraro kun tempopaso atingus dominadon per pacaj rimedoj aŭ eble la Okcidento mem donus ĝin al ĝi. Sed despera megalomanio de Hitlero transformis tion kio povus iĝi paca evoluo je la mondmiliton»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Okcidento devintus malŝpari malpli da tempo por pritakso de veraj motivoj de Hitlero kaj pli da tempo por serĉado de kontraŭpezo al la kreskanta povo de Germanio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Francio provis trovi azilon en aro da malfortaj unioj, transformante la garantiojn unuflanke donitajn en la 1920-aj jaroj al Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio, je traktatoj pri reciproka milita helpo… Substrekante malkonvenecon de tiuj ĉi paktoj, Pollando ekvilibrigis siajn sindevigojn rilate Francion per traktato pri neagreso kun Germanio, tiel ke kaze de atako kontraŭ Francio la oficialaj sindevigoj de Pollando reciproke ekskludus unu la alian, pli ĝuste ili donis al Pollando liberecon pri elekto de tia alianco, kiu donus al ĝi pli grandajn avantaĝojn dum la krizo» « France sought shelter behind an accumulation of halfhearted alliances by transforming the unilateral guarantees of Czechoslovakia, Poland, and Romania of the 1920s into mutual defense treaties[...] Underscoring the irrelevance of these pacts, Poland balanced its commitments to France with a nonaggression treaty with Germany so that, in case of an attack on France, Poland's formal obligations would cancel each other out—or, more precisely, they would leave Poland free to choose that alignment which promised it the greatest benefit at the moment of crisis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1935… Francio malvolonte subskribis politikan aliancon kun Sovetunio, rezolute rifuzinte intertraktojn je nivelo de militaj staboj. Eĉ en 1937 Francio ne enlasis sovetiajn observantojn en siaj ĉiujaraj manovroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …orienteŭropaj aliancanoj de Francio, troviĝintaj inter Germanio kaj Sovetunio, estis malpretaj enlasi sovetiajn trupojn en siaj teritorioj, obstakligante per tio serĉadon de temo por gravaj intertraktoj inter la franca kaj sovetiaj militaj staboj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Francio tiel evidentiĝis esti en milita alianco kun landoj tro malfortaj por helpi al ĝi kaj en politika alianco kun Sovetunio, kun kiu ĝi ne kuraĝis kunlabori en milita sfero. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Dua italo-etiopa milito] Sub estrado de Britio estis ekfunkciigita sistemo de ekonomiaj sankcioj de la Ligo. Samtempe Pierre Laval private kredigis Mussolini, ke aliro de Italio al nafto ne estos rompita… Vortumo de tiu ĉi politiko iĝis slogano: “Ĉiuj sankcioj krom milito”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Dua italo-etiopa milito] Etiopio tiel markis komencon de la neevitebla interproksimiĝo de Italio kaj Germanio, motivita egale de avideco kaj timo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri panika humoro antaŭ la Dua mondmilito] Altiĝanta simbolo de tia mensostato estis certe la Maginot-linio, kiun Francio konstruadis dum dek jaroj, malŝparinte enormajn rimedojn. Per tio Francio kondamnis sin je strategia defendo en la sama jaro, kiam ĝi garantiis sendependecon de Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. Signo de analoga frenezo estis nekomprenebla franca decido haltigi la konstruadon de la Maginot-linio ĉe la belga limo, kio komplete kontraŭis sperton de la Unua mondmilito. Ĉar se tamen konsideri franca-germanan militon vere ebla, do kial ne eblas germana atako tra Belgio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiam politikaj gvidantoj faras decidojn, spionservoj klopodas serĉi pravigojn por tiuj ĉi decidoj. Amasa literaturo kaj filmoj ofte prezentas tute kontraŭan bildon – kreantojn de politika kurso kiel senvolajn ilojn en la manoj de spionaj ekspertoj. En reala mondo pritaksoj de spionservoj plej ofte sekvas politikajn decidojn, ne direktigas ilin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1937, unu jaron post remilitiĝo de la Rejna regiono, lordo Edward Frederick Lindley Wood, estante tiutempe lordo-prezidanto de la Privata Konsilio, iĝis simbolo de morala retiriĝo de la demokratioj, vizitinte domon de Hitlero sur monto en Berchtesgaden, li laŭdis la nazian Germanion kiel “fundamenton de Eŭropo kontraŭ bolŝevismo” kaj listigis aferojn rilate kiujn “eventualaj ŝanĝoj povus okazi kun tempopaso”. Konkrete estis menciitaj Danzig, Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sed plej multe Britio deziris eviti militon. Ĝia registaro avertis Francion, ke Britio lasas por si rajton konservi neŭtralecon, se rezulte de francaj liveroj de armiloj al la respublika Hispanio komenciĝos milito – eĉ se laŭ la internacia juro Francio havis la rajton vendi armilojn al la laŭleĝa hispana registaro. Francio ekdubis kaj poste anoncis embargon pri liverado de la armiloj, cetere de tempo al tempo ignorante ĝian rompon. Tiu politiko tamen nur malmoralizis la amikojn de Francio kaj kostis al ĝi estimon flanke de ĝiaj malamikoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri renkontiĝo de britaj kaj francaj ŝtatestroj en Londono en novembro 1937] Ĉeĥoslovakio estis kondamnita ne en Munkeno, sed en Londono, unu jaron pli frue. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Rilate la okcidentajn demokratiojn, ili malsukcesis kompreni kia ideologia abismo apartigas ilin de la germana diktatoro. Ili kredis je paco kiel la fina celo kaj aplikis ĉiujn rimedojn por eviti militon. Hitlero aliflanke timis pacon kaj deziregis militon. “La homaro fortiĝis en eterna lukto, – skribis li en “Mein Kampf” – kaj ĝi nur pereos de eterna paco”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Anschluss] La 12-an de marto 1938 germanaj trupoj eniris Aŭstrion. Rezistado mankis kaj la aŭstra loĝantaro, plejparto de kiu ĝojis ekstreme, ŝajne sentis ke seniĝinte je imperio kaj restinte senpova en Centra Eŭropo, ĝi prefere elektu por si estontecon forme de la germana provinco ol kiel duaranga ludanto sur la eŭropa scenejo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Ĉeĥoslovakio antaŭ la germana invado] El 15 milionoj de ĝia loĝantaro preskaŭ triono estis nek ĉeĥoj, nek slovakoj kaj slovaka fideleco al tiu ĉi ŝtato estis sufiĉe malforta. En konsiston de la nova ŝtato eniris tri kaj duono milionoj da germanoj, preskaŭ miliono da hungaroj kaj ĉirkaŭ duonmiliono da poloj. La situacio malboniĝis pro tio ke tiuj ĉi malplimultoj loĝis en teritorioj, najbaraj al iliaj etnaj patrujoj, kio faris iliajn postulojn pri unuiĝo kun siaj patrujoj eĉ pli gravaj kadre de la domininta versajla principo de memdetermino»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Ĉeĥoslovakio antaŭ la germana invado] Ĉeĥoslovakio politike kaj ekonomie estis la plej progresinta el ĉiuj ŝtatoj – sukcedintoj [de la Aŭstrio-Hungara imperio]. Ĝi estis vere demokratia lando kaj vivnivelo estis komparebla kun vivnivelo en Svislando. Ĝi havis grandan armeon kaj plejparto de ĝiaj bonegaj militteknikaĵoj estis dezajnita kaj produktita en Ĉeĥoslovakio; ĝi estis ligita per militaj unioj kun Francio kaj Sovetunio. Do de vidpunkto de tradicia diplomatio estus malfacile lasi Ĉeĥoslovakion sen helpo; de vidpunkto de la principo de memdetermino estus same malfacile defendi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Francio sin devigis defendi Ĉeĥoslovakion, same kiel Sovetunio, kvankam sovetia helpo estis kondiĉigita per tio ke unue devas veni helpo de Francio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Munkeno estis ne kapitulaco, sed mensostato kaj preskaŭ neevitebla sekvo de klopodoj de la demokratiaj landoj subteni geopolitike kriplan pacigadon per retoriko pri kolektiva sekureco kaj rajto pri memdetermino»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Munkena interkonsento] Neville Chamberlain decidis likvidi streĉitecon la 15-an de septembro vizitinte Hitleron. Hitlero montris sian incitiĝon, elektinte kiel renkontiĝejon Berchtesgaden – lokon plej foran de Londono kaj plej malfacile alireblan. En tiu tempo vojaĝo de Londono al Berchtesgaden signifis kvinhoran flugon, kiu por la 69 jarojn aĝa Chamberlain estis la unua. Post aŭskulti dum kelkaj horoj paroladojn de Hitlero pri kvazaŭ malbona traktado de la sudetaj germanoj, Chamberlain akceptis dispartigi Ĉeĥoslovakion. Ĉiuj ĉeĥoslovakaj provincoj, kie germana loĝantaro konsistigis pli ol 50%, estis transdonotaj al Germanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Munkena interkonsento] Neville Chamberlain melankolie rimarkis ke oni alvokis Brition ekmiliti por fora lando, pri kiu ĝi scias nenion – kaj tio estis la vortoj de la gvidanto de la lando, kiu dum jarcentoj senĝene batalis apud Barato»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Munkena interkonsento] Ĉeĥaj reprezentantoj atendis en akceptejoj dum ilian landon oni dividis je partoj. Sovetunio entute ne estis invitita. Britio kaj Francio trankviligis sian malsanan konsciencon, proponinte garantiojn al tio, kio restis de la senarmigita Ĉeĥoslovakio – sensenca gesto fare de la landoj, kiuj rifuzis estimi garantiojn rilate la tutecan, bone armitan membron de la demokratia komunumo. Kompreneble tiu ĉi garantio neniam estis realigita. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Venkintoj en la Napoleonaj militoj faris altaniman pacon, sed ili ankaŭ aranĝis la Kvaropan aliancon por ke restu neniuj duboj rilate ilian decidon defendi tiun ĉi pacon. Venkintoj en la Unua mondmilito faris punan pacon kaj post krei propramane maksimumon de stimuloj por ĝia reviziado, ili partoprenis malmuntadon de sia propra reguliga sistemo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …la Munkena interkonsento estis akceptita kun enorma jubilo per plejparto de samtempuloj. Inter gratulintaj Neville Chamberlain estis Franklin D. Roosevelt. “Bona bubo” diris li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Estas strange, sed ĉiuj atestintoj de tio kiel okazis la Munkena konferenco, esprimas la saman opinion ke Hitlero tute ne aspektis kiel triumfanto. Li sopiris militon, kiun li konsideris necesa por realigo de siaj ambicioj… Hitlero forlasis Munkenon kun sento kvazaŭ li estis trompita»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Paradokse sed la Munkeno transformiĝis je psikologia fino de la strategio de Hitlero. Antaŭ tio li ĉiam povis apelacii al kulposento rilate maljustaĵojn de la Versajlo, kiu haveblis ĉe demokratiaj landoj; poste lia sola armilo iĝis kruda povo kaj montriĝis fino de tiu kvanto de ĉantaĝo al kiu povas cedi eĉ tiuj, kiuj plej multe timis militon antaŭ ol preni propran pozicion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Per sia konduto en Bad Godesberg kaj Munkeno Hitlero elĉerpis la lastajn rezervojn de la brita bona volo. Malgraŭ stulta deklaro, farita post reveno al Londono pri tio ke li alportis “eternan pacon”, Neville Chamberlain estis plena je decidemo neniam denove cedi al ĉantaĝo kaj ekfunkciigis estimindan programon de rearmiĝo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Demokratia publiko neniam pardonas katastrofajn malvenkojn, eĉ se ili sekvas el plenumo de momentaj deziroj de la sama publiko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Detruo de Ĉeĥoslovakio havis neniun geopolitikan sencon; ĝi montris ke Hitlero forlasis kadron de racia kalkulado kaj celas militon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …kadre de principoj de la Versajlo okupado de Ĉeĥoslovakio estis limo, ĉar ĝi montris ke Hitlero strebis al dominado en Eŭropo, nek al memdetermino aŭ egalaj rajtoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri okupado de Ĉeĥoslovakio fare de Germanio] Ekde tiu ĉi momento Britio komencis rezisti al Hitlero ne por sekvi historiajn teoriojn pri povekvilibro, sed simple pro tio ke Hitlero ne plu estis fidinda»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post la okupado de Ĉeĥoslovakio fare de Germanio, la brita publika opinio ne plu deziris toleri iujn ajn cedojn; ekde tiu momento komenco de la Dua mondmilito estis nur afero de la tempo, ĝis Hitlero restus trankvila, kio evidentiĝis psikologie malebla por li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nome pro sia konvinkiteco je tio ke lia ideologio enkorpigas historian veron, Stalin kun tuta senkompato defendis la sovetian nacian intereson, estante libera de tio, kion li konsideris hipokrita moralo aŭ personaj ligitecoj. Stalin estis vera monstro; sed en la aferoj de ekstera politiko li estis en pleja grado realisto – pacienca, sagaca kaj nefleksigebla kiel Armand Jean du Plessis de Richelieu de sia tempo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kaj tamen malflekseco de Stalin koncernis nur komunisman ideologion. Lia komunista konvinkiteco donis al li eblecon esti ekstreme fleksa je taktiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin, granda ideologo, efektive ne metis sian ideologion je la servo al reala politiko. Armand Jean du Plessis de RichelieuBismarck havus neniujn problemojn pri kompreno de lia strategio. Ideologie okulŝirmitaj estis ĝuste ŝtataj agantoj de la demokratiaj landoj; rifuzinte povan politikon, ili opiniis ke premiso de bonaj rilatoj inter la landoj estas komuna kredo je principoj de kolektiva sekureco kaj ke ideologia malamikeco ekskludas ĉian ajn praktikan eblecon de kunlaboro inter faŝistoj kaj komunistoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉar Stalin ne deziris kontraŭstari la germanan armeon je la tiama sovetia limo, nek ekbatali kontraŭ Hitlero, la kvara dispartigo de Pollando prezentiĝis sola alternativo (fakte ĝuste sama logiko kondukis Ekaterinon la Grandan al neceso kune kun Prusio kaj Aŭstrio fari la unuan dispartigon de Pollando en 1772). La fakto ke Stalin atendis la tutan jaron antaŭ ol Hitlero faros la unuan paŝon, atestas liajn ŝtalajn nervojn kun kiuj li efektivigis sian eksteran politikon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la intermilita periodo] Siavice Pollando, romantike supertaksinta siajn militeblecojn, kion evidente kundividis Britio, estis rifuzanta aliĝi al komuna agado kun Sovetunio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …britaj ŝtataj agantoj havis malĝustan komprenon de tio ke Pollando milite estis iel aŭ tiel pli forta ol Sovetunio kaj ke la Ruĝa Armeo ne havas ofensivan potencialon – sufiĉe versimila aserto fone de ĵus okazinta amasa purigado inter la sovetia milita estraro. Kaj kio plej gravas, la brita estraro sentis profundegan malfidon al Sovetunio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Efektive britaj garantioj al Pollando kaj Rumanio senigis Sovetunion je lasta havebla stimulo por komenci seriozajn intertraktojn pri unio kun la okcidentaj demokratioj… unuflankaj britaj garantioj iĝis donaco por Stalin, ĉar ili provizis lin per maksimumo de tio, kio necesis por iuj ajn intertraktoj, komenciĝantaj ekde nulo. Se Hitlero direktiĝus orienten, Stalin povus kalkuli pri enmiksiĝo de Britio en la milito eĉ antaŭ ol li venos al la sovetia limo. Stalin tiel ĝuis fruktojn de la unio de facto kun Britio, sen doni iujn ajn reciprokajn sindevigojn. » « In fact the British guarantee to Poland and Romania removed whatever incentive the Soviets might have had to enter into a serious negotiation about an alliance with the Western democracies[...] the unilateral British guarantees were a gift to Stalin because they provided him with the maximum he would have asked for in any negotation which started, as most negotiations do, with an empty slate. If Hitler moved east, Stalin now assured of Great Britain's commitment to go to war well before the Soviet frontier was reached. Stalin thus guaranteed the benefit of a de facto alliance with Great Britain without any need to reciprocate. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Pollando kondutis heroece, sed ĝi ne havis signifan militan povon… Defenda strategio, kiun efektive sekvis Francio, devigis Pollandon akcepti sur sin la tutan furiozon de la germana atako – tasko, kiu, kiel devintus bone scii okcidentaj gvidantoj, estis ekster limoj de eblecoj de Pollando. Samtempe oni neniel povis konvinki Pollandon akcepti sovetian helpon, ĉar ĝiaj gvidantoj estis konvinkitaj ke (kaj kiel evidentiĝis poste estis tiurilate pravaj) ke la sovetia armeo-“liberiganto” transformiĝos je la armeo okupacia. Takso de la demokratiaj landoj konsistis je tio ke ili povos memstare venki en la milito kontraŭ Germanio eĉ kaze de malvenko de Pollando. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin, kiu sentis ke milito estas neevitebla, esperis profiti ĝin sen partopreni. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin bonorde turniĝis inter du flankoj. Sed fine mankis iu ajn konkurenco. Nur unusola Hitlero povus reale proponi al Stalin teritoriajn akirojn en Orienta Eŭropo, kiuj interesis lin. Kaj tion li sufiĉe pretus pagi per eŭropa milito, kiu ne koncernus Sovetunion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin ne hastis, malsame ol Hitlero, antaŭ li ne staris iu fina dato kaj li havis fortikajn nervojn. Do Stalin atendis, maltrankviligante Hitleron. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Elmontro de preteco malofte rapidigas pason de intertraktoj. Neniu sperta ŝtata aganto akceptas solvon nur pro tio, ke lia kunparolanto sentas neceson hasti; li prefere uzos tiun malpaciencon por ricevi pli favorajn kondiĉojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri prioritatoj de Hitlero] …de Britio li deziris neenmiksiĝon je la aferoj en la kontinento kaj de Sovetunio li deziris akiri Lebensraum aŭ “vivospacon”. Nur danke al siaj atingoj Stalin sukcesis ŝanĝi prioritatojn de Hitlero, eĉ se provizore. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la pakto Ribbentrop-Molotov] Stalin gajnis marĉandon danke al tio, ke li konservis sovetian ludmonon ĝis la lasta momento. Kialo konsistis en tio ke Hitlero tute evidente estis preta proponi al li senpage tion, kio en iu ajn unio kun BritioFrancio li povus ricevi nur post sangoverŝa milito kontraŭ Germanio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la pakto Ribbentrop-Molotov] La jubilanta Ribbentrop revenis al Berlino, kie en stato de eŭforio lin salutis Hitlero, nominta lin “la dua Otto von Bismarck”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri 1939] La brita registaro sen ĉiaj duboj faris vicon da krudaj psikologiaj eraroj. Ne nur eĉ ne unu ministro vizitis Moskvon, sed Londono prokrastis intertraktojn pri komuna milita planado ĝis komenco de aŭgusto. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Reala problemo konsistis en tio, ke Britio ne povis akcepti kondiĉojn de Stalin sen damaĝi siajn principojn, kiujn ĝi defendis ekde la tempo de la fino de la Unua mondmilito. Ne havis sencon starigi malpermeson pri malaperigado de etaj landoj fare de Germanio, se tio supozis donon de la sama rajto al Sovetunio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin havis strategion, sed ne principojn dum la demokratiaj landoj defendis principojn sen krei iun ajn strategion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La okcidentaj potencoj havis antaŭ si sufiĉe racian kaj altmoralan politikan celon – haltigi Hitleron. Sed ili malsukcesis ellabori militan strategion por atingi tiun ĉi celon. En 1914 strategoj estis tro kuraĝe senraciaj; en 1939 ili estis tro modestaj. En 1914 militistoj de ĉiuj landoj sopiris la militon; en 1939 ili havis tiom da malbonaj antaŭsentoj (eĉ en Germanio) ke ili komplete konfidis al opinioj de politikaj gvidantoj. En 1914 haveblis strategio, sed mankis politiko; en 1939 haveblis politiko, sed mankis strategio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĝis 1941 Hitlero kaj Stalin strebis al netradiciaj celoj per tradiciaj rimedoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …la 20-a jarcento – jarcento de universala volmontrado kaj de senpersonaj fortoj – estis forĝita de eta nombro de personoj kaj ĝian plej grandan katastrofon oni povus eviti per forigo de iu unu persono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum la germana armeo dispremis Pollandon en malpli ol unu monato, la francaj trupoj, al kiuj kontraŭstaris nur neplene formitaj germanaj divizioj, pasive atendis kaŝinte sin malantaŭ la Maginot-linio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la okupado de baltaj landoj en 1939] Celo de Stalin certe estis krei plian bufrozonon por Leningrado»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sovetunio proponis militunion al la tri baltaj landetoj, kune kun rajto krei militbazojn en iliaj teritorioj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Novembre venis tempo de Finnlando. Stalin postulis krei sovetiajn militbazojn en la finna teritorio kaj transdoni la Karelian istmon apud Leningrado»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kvankam movebleco de germana militmaŝino tiutempe grave fortikiĝis, la observantojn ŝokis kiom rapide Francio estis komplete venkita»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Same kiel multaj konkerantoj antaŭ li, Hitlero ne sciis kiel fini militon, kiun li tiom senracie komencis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Eĉ ne unu germana gvidanto penis kompreni sencon de la brita vidpunkto, kiu konsistas je tio, ke se ekzistas en la mondo nacio kapabla defendi la imperion, do la sama nacio kapablas konkeri ĝin… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin reagis preskaŭ ĉiam stereotipe. En neniu momento de sia kariero li elmontris timon, eĉ kiam li ne povus ne senti ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Stalin] Ekstreme preciza kiel kalkulilo, li malsukcesis tamen ĝuste konsideri neŭrozan karakteron de la personeco de Hitlero kaj pro tio li malsukcesis prognozi eblecon de respondo de Hitlero al alfrontita de li defio forme de milito ĉe du frontoj, kiom ajn senracia estus tia kurso. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri okupado de okcidentaj teritorioj en 1939-1941] Kiam tiu procezo finiĝis, Stalin revenigis la tutan teritorion, kiun Rusio perdis fine de la Unua mondmilito; per tio la aliancanoj pagis la lastan kontribuon kiel punon pro ekskludo de Germanio kaj Sovetunio el partopreno en la paca konferenco en 1919. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Por Stalin tamen la plej terura tago iĝis la 27-a de septembro 1940, kiam Germanio, Italio kaj Japanio subskribis la Triflankan pakton, devigantan ĉiun el tiuj ĉi landoj ekmiliti kontraŭ iu ajn alia lando, kiu subtenus Brition. Se esti preciza, la pakto speciale ekskludis rilatojn de ĉiu el la subskribintaj ĝin landoj kun Sovetunio… Kaj kvankam la Triflanka pakto estis tute evidente direktita kontraŭ Vaŝingtono, Stalin ne havis kialojn senti sin trankviligita. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Neniu sekvis el provoj aranĝi personan renkontiĝon de Hitlero kaj Stalin post la subskribo de la Triflanka pakto. Ĉiu el la gvidantoj faris ĉion eblan por eviti ĝin, deklarante ke li ne povas forlasi sian landon kaj ŝajne logika loko de renkontiĝo kiel Brest-Litovsko ĉe la limo portis en si tro multe da pezaj historiaj rememoroj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri intertraktoj inter Germanio kaj Sovetunio en novembro 1941] Molotov, posedinta talenton malekvilibrigi oble pli ekvilibrajn personojn ol Hitlero, kun duobla forto elmontris firman taktikon antaŭ la nazia gvidantaro»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉiaj intertraktoj kun la sovetiaj diplomatoj transformiĝis je elprovado de eltenemo; ne eblis atendi iujn ajn cedojn ĝis la estro de la sovetia delegacio konvinkiĝis persone – kaj speciale ĝis li konvinkis tiujn, kiuj legis liajn telegramojn en Moskvo – ke estas atingita la lasta limo de flekseco de la alia flanko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sovetiaj intertraktantoj – kaj Andrej Gromiko estis la vera majstro de la ludo – sciis brile lacigi la oponantojn, kiuj estis ŝarĝitaj je firmaj ideoj kaj trafitaj de senpacienco atingi solvon de problemo. Aliflanke, ili havis kutimon ne vidi arbaron malantaŭ la arboj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …Molotov, evidente sufiĉe multe leginte “Mein Kampf”, estis konscianta ke efektive Hitlero bezonas “vivospacon” en Rusio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri intertraktoj de Molotov kaj Ribbentrop en 1940] Germanio ankoraŭ ne ekregis tion, kion ĝi intencis proponi kaj Sovetunio ne bezonis Germanion por konkeri tiujn teritoriojn por si mem. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri pompa akcepto de Molotov fare de Hitlero en 1940] Montrinte ke li eĉ iomete ne estis timigita de tia akcepto, evidente prenita el imagoj pri majesto el iu Viena opereto, Molotov ekokupiĝis pri starigado de konkretaj demandoj: je kio konsistas fina celo de la Triflanka pakto? Kiel Hitlero difinas deklaritan de li “novan ordon”? Kio estas “ampleksigita azia influsfero”? Kio estas germanaj intencoj en Balkanio? Ĉu daŭras kompreno de tio, ke Finnlando troviĝas en la sovetia influsfero? Neniu ankoraŭ konversaciis kun Hitlero tiel, nek subigis lin al tia kruca pridemandado. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Hitlero kredis je tio, ke forto de la volo povas superi ĉiujn obstaklojn. Lia tipa reago al rezistado estis transigo de ĝi je la formo de persona kontraŭstaro. Hitlero neniam lasis bonajn kondiĉojn komplete maturiĝi jam pro tio, ke la prozeco de atendado mem signifus ke obstakloj povus superi lian volon. Stalin estis ne nur pli pacienca, sed ankaŭ kiel komunisto pli estimis historiajn fortojn. Dum preskaŭ 30 jaroj de sia regado li neniam metis je unu vetludo ĉiujn ludmarkojn kaj erare opiniis ke ankaŭ Hitlero neniam faros tion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ŝajnas ke Stalin estis certa ke la sekvonta jaro 1942 estos la jaro decidonta la demandon pri la milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Stalin] Pakto Hitlero-Stalin donis al li dujaran paŭzon kaj traktato pri neagreso kun Japanio ebligis post duonjaro transloki armeajn trupojn de Fora Oriento por partopreni la batalon ĉe Moskvo, kiu decidis la rezulton de la milito favore al li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La ĉefa malforteco de Stalin kiel ŝtata aganto estis ke li tendencis aljŭgi al siaj malamikoj la saman kapablon je malvarma kalkulado kiun posedis li mem kaj pri kiu li multe fieris»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tio ke Stalin estis preta al grandaj cedoj videblis el reago de Molotov, kiam la 22-an de junio Friedrich-Werner Graf von der Schulenburg alportis al li germanan militdeklaron. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sendube Stalin estis tiom grave ŝokita de tio, ke Germanio deklaris kontraŭ li militon, ke lin trafis io simila al depresio, kio daŭris ĉirkaŭ dek tagojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin esperis pri racio de Hitlero kaj malgajnis; Hitlero esperis ke Stalin rapide malvenkos kaj ankaŭ malgajnis. Sed se eraro de Stalin estis korektebla, do eraro de Hitlero ne. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Franklin D. Roosevelt] Neniu el la prezidantoj, eble escepte de Abraham Lincoln, realigis pli grandajn ŝanĝojn en la historio de Usono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Soleco de Franklin D. Roosevelt estis trudita al li de poliomjelito, je kiu li malsaniĝis en 1921. Danke al escepta voloforto li sukcesis superi la plagon kaj lernis stari, sin apogante sur karkason el ŝtalaj splintoj, kaj eĉ fari kelkajn paŝojn aperante antaŭ publiko, kvazaŭ li tute ne estus paralizita. Ĝis raporto al la kongreso pri la Jalto en 1945, Roosevelt ĉiam faris gravajn paroladojn stare. kaj ĉar amaskomunikiloj kunlaboris kun Roosevelt kaj helpis al li ludi lian rolon kun digno, plejparto de la usonanoj tute ne sciis pri grado de nemovebleco de Roosevelt kaj al ilia imago pri li neniam almiksiĝis sento de kompato»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Li regis pli ofte sekvante instinktojn ol sin apogante sur analizon kaj elvokis draste kontrastajn sentojn. Kiel resumis Isaiah Berlin, Roosevelt havis seriozajn mankojn kiuj inkluzivis senprincipecon, senkompaton kaj cinikecon. Kaj tamen Berlin konkludis ke finfine ili ĉiuj grave estis superataj de liaj pozitivaj trajtoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …Wilson-escepteco starigis tiajn kriteriojn, kiujn neniu internacia ordo povus realigi, kaj tio faris elreviĝon parto de ĝia ekzistado mem. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1935 speciala komisiono de la senato subestre de senatano de la ŝtato Norda Dakoto Gerald Nye publikigis raporton je 1400 paĝoj, en kiu kulpo pri aliĝo de Usono al la milito estis atribuata al armilfabrikantoj. Baldaŭ post tio aperis furorlibro de Walter Millis “Vojo al milito”, populariginta tiun ĉi tezon inter amasaj legantoj. Sub influo de tiu ideo partopreno de Usono en la milito iĝis klarigata pli per krima komploto kaj perfido ol per bazaj aŭ konstantaj interesoj. Por preventi novan engaĝon de Usono je milito, la kongreso akceptis tri tiel nomatajn leĝojn pri neŭtraleco inter 1935 kaj 1937. La sugestitaj de la raporto de Nye, tiuj ĉi leĝoj malpermesis doni pruntojn kaj alian financan helpon al militantaj landoj (sendepende de kialoj de la milito) kaj metis embargon je liverado de armiloj al ĉiuj flankoj de la konflikto (sendepende de tio, kiu estis viktimo). Aĉetado de nemilitaj varoj kontraŭ kontanta mono estis permesata nur se ili estis transportataj je ne-usonaj ŝipoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Usono en la tempo de Franklin D. Roosevelt] Laŭ ĵurnalista praktiko de tiu tempo, la prezidanto ĉiam renkontiĝis kun gazetaro sen registriĝo de konversacioj, kio signifis ke oni ne povis lin citi aŭ referenci al li, kaj tiuj reguloj ne estis rompataj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …La Munkeno evidente iĝis turnopunkto, deviginta Franklin D. Roosevelt unuigi Usonon kun la eŭropaj demokratioj, unue politike kaj poiomete ankaŭ esence. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La granda gvidanto devas esti ankaŭ edukisto, pleniganta abismon inter siaj imagoj pri estonteco kaj bone konata kaj kutima nuntempo. Sed li devas ankaŭ esti preta iri sola por ke la socio poste sekvu vojon elektitan de li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri alparoloj de Franklin D. Roosevelt al Hitlero kaj Mussolini en 1939] Petante garantiojn nur de Hitlero kaj Mussolini, li kondamnis ilin kiel agresintojn ĉe sola aŭskultantaro kiu tiumomente ion signifis por Roosevelt – ĉe la usona popolo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Multaj agoj fare de Franklin D. Roosevelt estis rande de konstitucia valideco. Neniu el la prezidantoj de tiu tempo povus uzi metodojn de Franklin D. Roosevelt kaj konservi la postenon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Por Franklin D. Roosevelt la Atlantiko havis la saman signifon kian la Manika markolo havis por la britaj ŝtataj agantoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri deklaro fare de Franklin D. Roosevelt kaj Winston Churchill en aŭgusto 1941] …komuna deklaro de tiuj ĉi du gvidantoj spegulis ne tradiciajn celojn en la milito, sed planon de tute alia mondo, en kiu ĉio estos farata je sankcio de Usono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [en 1941] Britio transformiĝis je malsupera partnero en la angla-usonaj rilatoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Franklin D. Roosevelt imagis la postmilitan ordon tiel, ke la tri venkintoj kune kun Ĉinio agu kiel internacia konsilio de direktoroj, per forto garantiante pacon kaj defendante ĝin de atakoj de ĉiu potenciala maliculo, kia Roosevelt unuavice konsideris Germanion. Tia imago pri la paco iĝis konata kiel plano de “kvar policanoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉar oni planis ne povekvilibron, sed staton de universala paco, Franklin D. Roosevelt decidis ke post malvenko de la Nazia Germanio Usono devos revoki siajn armitajn fortojn hejmen. Roosevelt havis neniun deziron teni usonajn trupojn en Eŭropo, des pli kiel kontraŭpezon al Sovetunio, kion laŭ lia opinio la usona socio neniam akceptus. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Franklin D. Roosevelt grave supertaksis postmilitajn eblecojn de Britio, proponante al ĝi samtempe defendi kaj rekonstrui Eŭropon. Tia supertakso de la rolo de Britio estis kaŭzita de lia profundega disdegno rilate Francion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ne estante preta destini por Usono iun konstantan rolon, Franklin D. Roosevelt deziris ke la venkintaj aliancanoj kune kontrolu senarmigon kaj dispartigon de Germanio kaj subigu kelkajn aliajn landojn al propra kontrolo (mirinde, sed en kategorion de kontrolendaj landoj Roosevelt inkludis ankaŭ Francion). »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Franklin D. Roosevelt decideme intencis fini la ekzistadon de la brita kaj franca koloniaj imperioj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Koncepto de Franklin D. Roosevelt ne povis esti realigita en praktiko, ĉar rezulte de la milito formiĝis neniu povekvilibro. Kaj ĉio ĉi pro tio ke inter la venkintoj ekzistis nesuperebla ideologia abismo kaj pro tio ke Stalin tuj post kiam li seniĝis je minaco flanke de Germanio, ĉesis atenti detenajn faktorojn rilate atingon de sovetiaj ideologiaj kaj politikaj interesoj kaj faris tion eĉ koste de konfrontiĝo kontraŭ siaj antaŭaj aliancanoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiam iu usona generalo dum la Potsdama konferenco, dezirante flati al Stalin, rimarkigis kiom ĝoje evidente estas vidi la rusajn trupojn en Berlino, tiu sarkasme respondis: “Caro Aleksandro la 1-a marŝis ĝis Parizo”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiel komunisto Stalin rifuzis vidi diferencon inter la demokratiaj kaj faŝistaj landoj, kvankam li sendube konsideris la demokratiojn malpli senkompataj kaj eble malpli danĝeraj por li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Stalin] Kunlaboro kun Hitlero ne simpatiigis lin al naziismo, same kiel sekvinta alianco kun la demokratiaj landoj ne igis lin taksi avantaĝojn de institucioj de la libera mondo. Li prenis de ĉiu provizora partnero ĉion eblan per diplomatio kaj okupis per forto ĉion kion oni ne donis al li propravole – ĝis tio minacis riskon de milito. Lia gvida stelo restis la sovetia nacia intereso, refraktata je prismo de komunisma ideologio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Se Usono kaj Sovetunio ne ekmilitus tiam kiam tio okazis, Britio finfine devintus akcepti kompromison kaj esti malvenkinta. Atako de Hitlero kontraŭ Sovetunio la 22-an de junio 1941, atako de Japanio kontraŭ Pearl Harbor la 7-an de decembro 1941 kaj stranga deklaro de milito kontraŭ Usono fare de Hitlero post kelkaj tagoj, garantiis ke Britio estos inter la venkintoj, sendepende de tio kiom longa kaj malfacila estos la milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Estis klare ke post postulo de senkondiĉa kapitulaco de Germanio Sovetunio iĝos dominanta potenco en la kontinento, speciale se Usono forkondukos siajn trupojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiom ajn memfida aspektus Winston Churchill, li sciis – pli bone ol liaj usonaj amikoj, kiuj plu kredis ke Britio povos memstare garantii eŭropan povekvilibron – ke la rolo, kiun lia lando ludos en la milita tempo, estos la lasta rolo de la vere sendependa tutmonda potenco. Do por Churchill ne ekzistis pli grava aspekto de diplomatiaj rilatoj inter la aliancanoj ol kreado de ligoj de amikeco kun Usono tiom fortaj, ke Britio ne restu sola en la postmilita mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉar Franklin D. Roosevelt ne deziris priparoli celojn de la milito antaŭ la Stalingrado kaj ĉar Stalin opiniis ke frontolinioj difinis politikan rezulton fine de la milito, plejparto de la ideoj de la milita tempo rilate la postmilitan agordon de la komuna komunumo devenis de Winston Churchill»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri rilato de Franklin D. Roosevelt al Winston Churchill] Li konsideris Churchill kamarado de la milita periodo; Stalinon li konsideris partnero pri konservado de la postmilita paco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En ideala usona universo diplomatoj ne okupiĝis pri strategio kaj militistaro finis plenumon de sia tasko ĝis tiu tempo kiam diplomatio ekagis – sekvadon je tiu ĉi vidpunkto Usono devis pagi koste dum la Korea kaj Vjetnama militoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la germana atako en 1941] Komence de la milito Stalin evudente estis preta akcepti solvon surbaze de limoj de 1941; kaj li estis tro cinika por ne atendi proponon de iu quid pro quo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Neniu konsciis pli bone ol Stalin sencon de malnova diro: regado je naŭ dekonoj difinas rajton de posedado»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Jalto iĝis simbolo de malhonoro de vidpunkto de formiĝo de postmilita mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kaj tamen kiam okazis tiu ĉi konferenco, la sovetiaj trupoj jam delonge transiris ĉiujn limojn de 1941 kaj povis unuflanke starigi sovetian politikan kontrolon super la resto de Orienta Eŭropo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1941 la ĉefa zorgo de Stalin estis limoj; en 1945 tio estis jam politika kontrolo super teritorioj, situantaj ekster tiuj ĉi limoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Influo ĉiam estis difinata de ĉeesto de konkurantaj armeoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Pretendoj de Stalin pri la suda parto de Saĥaleno kaj la Kurilaj insuloj efektive havis, kvankam iom nebulan, rilaton al la sovetia sekureco kaj la rusa historio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri 1945] Preventi restarigon de [sovetiaj] limoj de 1941 prezentiĝis praktike neebla. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nazia plano konsistis je malplenigi Sovetunion ĝis linio de Arĥangelsko ĝis Astraĥano, kiu situis sufiĉe for malantaŭ Moskvo, kaj tiun parton de la loĝantaro kiu sukcesos eviti ekstermon, transformi je sklavoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Franklin D. Roosevelt] En Jalto li diris al siaj kolegoj ke usonaj trupoj plenumos siajn okupaciajn devojn ne pli ol du jarojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Simile al Moseo, Franklin D. Roosevelt vidis Promesitan Landon, sed ne povis atingi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Harry S. Truman neniam leviĝis super nivelo de nekompleta mezlernejo… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Problemo, alfrontita de Stalin en liaj rilatoj kun la usona estraro, konsistis je tio ke li kun granda malfacilo estis komprenanta kiom gravan rolon por ili ludis moralo kaj laŭĝeleco en iliaj vidpunktoj pri ekstera politiko. Stalin efektive ne estis komprenanta kial la usona estraro faras tian bruon rilate internan aranĝon de orienteŭropaj ŝtatoj, pri kiuj ĝi havas neniun rimarkindan strategian intereson. Fideleco de usonanoj al principo ne ligita al konkreta intereso kiu estus tute klara, igis Stalin serĉi kaŝitajn motivojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Joseph E. Davies] Kvankam Davis estis investa bankisto, do por la komunistoj superkapitalisto, li havis inklinon propran al plejparto de la usonaj ambasadoroj – speciale tiuj kiuj ne apartenas en karieraj diplomatoj – transformiĝi je nepetitaj propagandistoj de tiuj landoj, en kiuj ili servas. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Revo de Franklin D. Roosevelt pri “kvar policanoj” malaperis dum la Potsdama konferenco, daŭrinta de la 17-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1945. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Potsdama konferenco] En tiu momento Harry S. Truman forkondukis Stalinon flanken kaj informis lin pri ekzistado de atombombo en Usono. Stalin certe jam sciis pri tio de siaj sovetiaj spionoj; fakte li eksciis pri ĝi delonge antaŭ ol Truman mem. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [opinio de H. Freeman Mattews en 1946] Usono, kiel li asertis, dominas en la maroj kaj aero, Sovetunio ne havas egalulojn surtere. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [en 1946] Dokumento de H. Freeman Mattews diras ke jenaj landoj aŭ teritorioj povas iĝi zonoj de risko: “Finnlando, Skandinavio, Orienta, Centra kaj Sud-Orienta Eŭropo, Irano, Irako, Turkio, Afganio, Ŝjinĝjiango kaj Manĉurio”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum sia mallonga kaj senutila vivo la Ligo de Nacioj montris praktike kompletan malkapblon pri organizado de kolektivaj agoj kontraŭ potencoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pozicio de Usono rilate Sovetunion] Ĝis Sovetunio estis konservanta sian ideologion, intertraktoj estis konsiderataj sensencaj. Post ŝanĝo de kurso solvo estus atingita aŭtomate. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« El miloj da artikoloj, verkitaj post la fino de la Dua mondmilito, “La fontoj de sovetia konduto” de George F. Kennan, estas tute speciala fenomeno. Tiu verkita je klara lingvaĵo, plena je arda argumentado literatura adaptaĵo de la Kennana “Longa telegramo”, levas demandojn rilatajn al la sovetia defio ĝis nivelo de filozofio de historio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« NATO kiel organizaĵo estis la unua en la historio de Usono milita alianco de paca tempo. Senpera instigo al la kreado de la alianco estis komunista ŝtatrenverso en Ĉeĥoslovakio en februaro 1948. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« NATO iĝis senprecedenca devio de la kutima usona ekstera politiko: usonaj trupoj kune kun la kanadaj aliĝis al eŭropaj armeoj sub internacia komandado de NATO. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la “Diferencoj inter la Nordatlantika traktato kaj tradiciaj militaj unioj” verkita de la Ŝtata Departemento en 1949] Mirindas, sed dokumento kreita de la Ŝtata Departemento asertis ke NATO estis konceptita ne por defendi status quo en Eŭropo, kio certe estis novaĵo por la aliancanoj de Usono. Ĝi diris ke la Nordatlantika alianco defendas principon, ne teritorion; ĝi ne neas ŝanĝojn, sed nur kontraŭas aplikon de forto por ilia realigo. El la analizo la farita de la Ŝtata Departemento sekvis ke la Nordatlantika traktato estas “direktita ne kontraŭ iu ajn konkrete; ĝi estas direktita sole kontraŭ la agreso. Ĝi ne celas ŝanĝi “povekvilibron”, sed estas kreita por konservi “ekvilibron de la principoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la kreado de NATO] Do la eŭropa sistemo de povekvilibro estis rekonstruita helpe de sendube usona retoriko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum du jardekoj Federacia Respubliko Germanio rifuzadis agnoski tion, kio nomiĝis Germana Demokratia Respubliko kaj minacis rompi diplomatiajn rilatojn kun ĉiu lando, kiu agnoskus ĝin. Post 1970 Federacia Respubliko Germanio rezignis je la tiel nomata Hallstein-doktrino de kaj starigis diplomatiajn rilatojn kun la orienteŭropa satelito, kvankam ne rezignis je pretendo reprezenti la tutan germanan nacion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Doktrino de la usonajpatroj-fondintoj” laŭ kiu ilia nacio estas lumturo de libereco por la tuta homaro trasorbis la tutan usonan filozofion de la Malvarma milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [en 1947] Walter Lippmann estis substrekanta gravecon ellabori kriteriojn por difini en kiuj areoj kontraŭstaro al la sovetia ekspansio estas vive grava por la usonaj interesoj. Sen tia kriterio Usono devos aranĝi “nehomogenan miksaĵon de satelitoj, klientoj, parazitoj kaj marionetoj”, kio ebligos al la novkreitaj aliancanoj de Usono ekspluati la politikon de detenado por siaj propraj interesoj. Usono trafos kaptilon, estante devigita subteni nevivkapablajn reĝimojn, kio starigos Vaŝingtonon antaŭ malĝoja elekto inter “pacigado kaj malvenko kun perdo de la vizaĝo aŭ… subteno de ili kontraŭ enorma prezo”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Aserto pri morala identeco de la usonaj kaj sovetiaj agoj iĝis karaktera trajto de radikala kritiko dum la tuta periodo de la Malvarma milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Malvarma milito] Usono estis engaĝita je militoj en areoj ne defendataj de aliancanoj, en militoj okazintaj por dubindaj celoj kaj kun neprognozeblaj rezultoj. De Koreio kaj ĝis Vjetnamio tiuj entreprenoj iĝis nutra medio por radikala kritiko, kiu plu dubigis moralan bazon de la politiko de detenado…. Debatoj pri la detenado transformiĝis je lukto por la animo de Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Malvarma milito] Turmentante sin per tradicia strebo al morala perfekteco, Usono finis lukton kiun ĝi kondukis dum vivodaŭro de pli ol unu generacio, elĉerpita pro streĉiĝo kaj kontraŭdiroj, sed atinginta preskaŭ ĉion kion ĝi celis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la atako de Nord-Koreio kontraŭ Sud-Koreio] Sukcesa invado en Koreio havus katastrofajn sekvojn por Japanio, troviĝanta tuj trans la malvasta Japana maro. Japanio ĉiam konsideris Koreion strategia ŝlosilo al Nord-Orienta Azio. Per nenio detenata komunista kontrolo vivigus fantomon de proksimiĝanta tutazia komunista monolito kaj subfosus la porokcidentan orientiĝon de Japanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Korea milito] Sovetia malflekseco faciligis al Harry S. Truman taskon de engaĝo de sia lando je la milito. Sovetia ambasadoro en la Unuiĝintaj Nacioj dum multaj monatoj bojkotis kunsidojn de la Konsilio pri Sekureco kaj aliaj institucioj de UN proteste kontraŭ rifuzo de la tutmonda organizaĵo transdoni lokon de Ĉinio al Pekino. Se la sovetia ambasadoro malpli timus Stalinon aŭ povus pli rapide ricevi instrukciojn, li nepre vetous la proponitan de Usono rezolucion de la Konsilio pri Sekureco, postulantan de Nord-Koreio ĉesigi bataladon kaj retiriĝi malantaŭ la 38-an paralelon. Estante ne povinta ĉeesti la kunsidon kaj vetoi, la sovetia ambasadoro ebligis al Truman aranĝi reziston kiel decidon de la monda komunumo kaj pravigi usonan rolon en Koreio per konata Wilson-a terminologio de kontraŭstarigo de la libereco al diktaturo, de la bono al malbono. Usono, laŭ la vortoj de Truman, ekmilitis por plenumi ordonojn de la Konsilio pri Sekureco. Ĝi do tute ne enmiksiĝis je la fora loka konflikto, sed kontraŭstaris la atakon kontraŭ la tuta libera mondo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Komence de la Korea milito Usono havis vastan subtenon flanke de tiaj landoj de NATO kiel Britio kaj Turkio, kiuj sendis al Koreio signifajn trupojn. Kvankam tiuj landoj tute indiferentis pri la sorto de Koreio, ili subtenis la principon de kolektivaj agoj, kiu poste povus esti aplikita por ilia propra defendo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Korea milito] Ĉiuj senescepte ŝlosilaj figuroj de la Truman-administracio ekkredis ke okazas tutmonda komunista komploto kaj ekkonsideris la agreson en Koreio la unua paŝo de interkonsentita ĉino-sovetia strategio, kiu povus iĝi preludo de la ĝenerala atako»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Samtempe kun anonco pri sendo de trupoj al Koreio, estis ordonite al la 7-a floto defendi Tajvanon de la komunista Ĉinio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Korea milito] Por Mao Zedong, ĵus venkinta en la Ĉina enlanda milito, deklaroj de Truman neeviteble aspektis kiel spegulaĵo de la timo de Usono antaŭ komunista komploto: li traktis ilin kiel unuan paŝon en la usona provo reludi la Ĉinan enlandan militon, finiĝintan per la venko de komunistoj… Mao havis ĉiujn bazojn por konkludi, ke se li ne haltigos Usonon en Koreio, do eble li devos batali kontraŭ Usono en la ĉina teritorio; almenaŭ li ne havis kialojn pensi alie. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Komence de januaro 1951 frontlinio pasis proksimume 80 km sude de la 38-a paralelo kaj Seulo denove trafis la manojn de komunistoj. En tiu momento ĉinoj ripetis eraron de Douglas MacArthur faritan antaŭ tri monatoj. Se ili proponus solvon surbaze de la 38-a paralelo, Vaŝingtono sendube akceptus kaj Ĉinio estus glorinta pro tio ke ĝi venkis la usonan armeon nur unu jaron post deklaro pri la venko en la propra enlanda milito. Sed same kiel Harry S. Truman antaŭ duonjaro, Mao Zedong estis trafita de eŭforio pro neatenditaj sukcesoj kaj li ekdeziris komplete forpeli la usonajn trupojn el la duoninsulo. Ankaŭ li spertis grandan fiaskon. Ĉinoj eksuferis gravajn perdojn, kiam ili atakis fortikigitajn usonajn poziciojn sude de Seulo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Veraj fanatikuloj de tiu ĉi afero sidis en Pekino kaj Pjongjango; la Korea milito tute ne estis Kremla komploto aranĝita por engaĝi Usonon je Azio por poste havi eblecon ataki Eŭropon… Efektive helpo de Stalin al Ĉinio estis sufiĉe avara, li postulis pagi ĝin per kontanta mono, kio kreis bazon por la ĉino-sovetia kverelo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri vortoj de Harry S. Truman dum la Korea milito] Sed militi por “sekureco de niaj armitaj fortoj” estas strategie sensenca afero. La milito mem jam estas risko por ilia sekureco, do transformi “sekurecon de niaj armitaj fortoj” je la celo signifas trafi taŭtologion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Korea milito] Stalin ne serĉis pretekston por komenci la totalan militon; li plej forte strebis eviti ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En singarda kaj suspektema naturo de Stalin estis nenio de senracia aventuristo; li ĉiam preferis agi kaŝe kaj ĉirkaŭvoje ol iniciati veran konfrontiĝon kaj li montris specialan singardemon por ne riski militan konfrontiĝon kontraŭ Usono – kaj ne senbaze. Pro misproporcio rilate nukleajn eblecojn de la flankoj, ĝuste Sovetunio perdus ĉion en la totala milito. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Korea milito] Douglas MacArthur preskaŭ tutcerte estis prava, asertante ke “Ĉinio uzas kontraŭ ni maksimumon de siaj fortoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kutime ĝuste premo de rezultoj de agoj sur batalkampo devigas komenci intertraktojn. Kaj forigo de tia premo malaltigas stimulojn ĉe la malamiko intertrakti serioze kaj instigas ĝin al longigo de la intertraktoj espere de eventualaj unuflankaj gestoj. Nome tio okazis en Koreio… nombro de viktimoj, spertitaj de Usono dum periodo de la intertraktoj, superis ilian nombron dum la tuta antaŭa periodo de la grandskala milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Korea milito, kiun Usono penis daŭrigi singarde] Sekvo de tia aliro iĝis eksplodo de elreviĝo kaj serĉado de pekokaproj. George C. Marshall kaj speciale Dean Acheson estis skoldataj ĉiuflanke. Kvazaŭ okazinta enfiltriĝo de komunistoj je Vaŝingtono estis sisteme ekspluatata de demagogoj kiel senatano Joseph McCarthy»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Korea milito] Krizo en Koreio kaŭzis koncentriĝon de la fortoj en Eŭropo kaj kreadon de la Organizaĵo de Nordatlantaika traktato, ebliginta elteni longan konkuradon pri eltenemo, kia iĝis la Malvarma milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La plej malgajninta flanko en Koreio iĝis Sovetunio, la lando kiu, kiel pensis usonaj gvidantoj, organizis la tutan entreprenon. Dum du jaroj ekde momento de invado en Koreio, Usono sukcesis allogi ĉiujn landojn, troviĝintajn je ĝia flanko de la tutmonda dividlinio. Usono triobligis defendajn elspezojn kaj transformis la Nordatlantikan aliancon el la politika koalicio je la unuiĝinta milita organizaĵo subestre de usona ĉefkomandestro. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Usonaj gvidantoj vidis en la Korea milito sovetian strategion de allogado de Usono je konfliktoj de la fora Azio por faciligo de sovetia atako kontraŭ pozicioj de la aliancanoj en Eŭropo, kio estis plej granda trotakso de sovetia povo kaj metodoj de Stalin. En neniu el la etapoj de sia kariero tiu ĉi skrupula kaj ruza analizisto estis ĵetanta sur pesilon ĉion samtempe. Samtempe Stalin traktis kreskigon de la povo fare de la Okcidento ne kiel defendan entreprenon, kia ĝi efektive estis, sed kiel pretekston por milita konfrontiĝo, kiun li ĉiam timis kaj kiun li sinsekve penis eviti. Ambaŭ flankoj fakte estis sin preparantaj al la evento, kiu spegulis intencojn de neniu el ili – al la rekta grandskala defio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri GDR] Stalin neniam agnoskis tiun reĝimon kiel plenrajtan suverenan ŝtaton kaj donis al ĝi statuson diferencan de ĉiuj aliaj orienteŭropaj satelitoj ĝuste por konservi Orientan Germanion kiel atuton, kiam unuiĝo de Germanio estos priparolata serioze. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri propono de Stalin en 1952 unuigi Germanion kiel neŭtralan ŝtaton] Dum la usonaj trupoj devintus reveni al Usono, la sovetiaj armitaj fortoj devintus nur retiriĝi al la pola limo, do 160 km orienten. Koncize dirite, laŭvorta plenumo de la propono de Stalin antaŭvidis malfondon de NATO, ĵus aperinta kiel organizaĵo, interŝanĝe de foriro de la sovetiaj trupoj je distanco je nuraj 160 km. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sento de interna memfido de Konrad Adenauer fontis pli el kredo ol el analizo. Li ne estis libroŝatanto aŭ konanto de historio kiel Winston ChurchillCharles de Gaulle. Sed li pasigis ekzilon en meditado; li trapasis la tutan vojon de sociaj katastrofoj spertitaj de lia lando kaj akiris unikan intuicion rilate la ĉefajn tendencojn de sia tempo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Konrad Adenauer] Li senkondiĉe elektis la Okcidenton, eĉ koste de prokrasto de unuiĝo de Germanio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la tempo de Konrad Adenauer] …la social-demokratoj konsideris unuaranga tasko atingi unuecon de Germanio, ne fortigi atlantikajn ligojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Konrad Adenauer] Li estis komprenanta oble pli bone ol liaj oponantoj ene de la lando, ke en la historiaj cirkonstancoj de lia tempo la unuiĝinta neŭtrala Germanio povus aperi nur rezulte de paca solvo, organizita kontraŭ Germanio. Sur la novan ŝtaton oni metos striktajn limigojn kaj estos starigita internacia kontrolado. Povaj najbaroj akiros konstantan rajton pri enmiksiĝo. Adenauer konsideris tiun senkondiĉan dependecon psikologie pli danĝera por Germanio ol dividiteco. Li preferis egalecon kaj integriĝon kun la Okcidento kaj estimon al sia lando. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Posteuloj de Stalin eĉ pli ol ilia eksa estro bezonis ripozpaŭzon en la streĉiteco kun la Okcidento. Ili tamen ne posedis lian aŭtoritaton, lian akran percepton, lian sagacon kaj kio plej gravas, al ili mankis politika unueco, necesa por sekvi tiom komplikan kurson. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiam ŝtataj agantoj deziras gajni tempon ili proponas intertraktojn»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri deziro de Winston Churchill intertrakti kun Sovetunio en la 1950-aj jaroj] Usonaj gvidantoj aljuĝis deziron de Winston Churchill intertrakti al proksimiĝanta maljunula demenco. Efektive Churchill estis absolute sinsekva en siaj agoj, insistante je intertraktoj same dum la milito kaj tuj post ĝia fino, kaj ankaŭ en la periodo kiam unuafoje estis vortumita politiko de detenado… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nova ŝtata sekretario de Dwight D. Eisenhower, John Foster Dulles traktis konflikton OrientoOkcidento kiel moralan problemon kaj strebis eviti intertraktojn pri preskaŭ ĉiuj aferoj ĝis okazos radikala transformiĝo de la sovetia sistemo… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri rifuzo de Dwight D. Eisenhower intertrakti kun Sovetunio en 1953] Intertraktoj ne necesis, kiel diris Dwight D. Eisenhower, venis tempo de ne vortoj, sed agoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Problemo de enkorpigo de Federacia Respubliko Germanio je milita strukturo de la Okcidento estis tre komplika. Francoj ne tre deziris vidi la komplete rearmiĝintan Germanion kaj ne deziris oferi sian nacian defendokapablon por integrita defendosistemo de la Okcidento, inkluzivanta Germanion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri enkorpigo de Germanio je NATO] Parizo cedis al premo, tamen insistis ke britaj trupoj estu konstante lokitaj en la germana tero. Kaj kiam Anthony Eden akceptis tiun ĉi proponon, Francio ricevis konkretan militan garantion kiun post la Unua mondmilito tiom daŭre rifuzis al ĝi la angloj. Pro tio britaj, francaj kaj usonaj trupoj estis lokitaj en Germanio kiel aliancanoj de Federacia Respubliko Germanio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la komenco de la Malvarma milito] Diplomatio ĉiam pli estis translokiĝanta en sferon de kontrolo super armiloj, kio iĝis reversa flanko de la aliro de la “pozicio de forto”. Adeptoj de tia aliro strebis transformi limigon de armiloj aŭ kontrolon super ili je anstataŭaĵo de politika dialogo; aŭ, se paroli per lingvaĵo de politiko de detenado, ili strebis limigi pozicion de forto je plej malalta nivelo, akceptebla por politiko de detenado forme de timigado. Sed same kiel pozicio de forto ne transformiĝas aŭtomate je intertraktoj, kontrolo super armiloj ne transformiĝas aŭtomate je malfortiĝo de streĉiteco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nikita Ĥruŝĉov estis antaŭulo de Miĥail Gorbaĉov tiusence ke li ekis procezon de la ŝanĝoj, kies sencon li ne komprenis kaj kies direkton li poste kondamnus. De tiu ĉi vidpunkto oni povus diri ke kolapso de komunismo komenciĝis de Ĥruŝĉov. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Nikita Ĥruŝĉov] Li havis kamparanan instinkton palpi nervajn interplektiĝojn ĉe landoj, kiujn lia ideologio difinis kiel imperiismaj. Nikita Ĥruŝĉov disblovis la proksimorientan krizon, starigis serion da ultimatoj pri Berlino, subtenis militojn pri nacia sendependiĝo kaj lokis misilojn en Kubo. Sed, obstakligante planojn de la Okcidento, Nikita Ĥruŝĉov atingis neniujn konstantajn profitojn por Sovetunio, ĉar li sciis krei krizojn, sed ne sciis kiel solvi ilin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La ŝtatestra renkontiĝo en Ĝenevo en 1955 iĝis deirpunkto de ĉiuj ĉi aventuroj. Laŭvoje el Ĝenevo hejmen, Nikita Ĥruŝĉov haltis en Orienta Berlino, kie li agnoskis suverenecon de la orientgermana komunista reĝimo. Tio estis la paŝo, kiun evitis Stalin. Por la resta periodo de la Malvarma milito afero de unuiĝo de Germanio malaperis el internacia agendo, ĉar Moskvo transigis ĝin al kompetenco de intertraktoj inter la du germanaj ŝtatoj. Kaj ĉar politika pezo de tiuj ĉi ŝtatoj estis nekomparebla kaj neniu el ili planis fari suicidon, la unuiĝo povis okazi nur kadre de politika kolapso de unu el ili. Do la Berlina krizo en 1958-1962 estis naskita de Ĝenevo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin neniam riskis sovetian aŭtoritaton en la “tria mondo”. Li opiniis ke tiuj teritorioj troviĝas for de lia lando kaj estas tro malstabilaj, gvidantoj de tiuj landoj estas malfacile kontroleblaj kaj Sovetunio estis ankoraŭ ne sufiĉe forta por engaĝiĝi je aventuroj en malproksimaj distancoj – kvankam eble kun tempopaso kresko de sovetia milita povo povus ŝanĝi lian aliron. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post kiam fumo dissolviĝis, la Sueza krizo senigis je statuso de granda potenco Brition kaj Francion. Ekster Eŭropo, ekde nun Usono defendos siajn fortikaĵojn dum la Malvarma milito plejparte sola. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Eĉ en tia malfortiĝinta stato senpere post la fino de la Dua mondmilito Britio plu konsideris sin dominanta potenco en Proksima Oriento, ĉe tio ĝia domina pozicio sin bazis sur du balenoj: sur Irano liveranta nafton tra la kunlabora Brito-Irana naftokompanio kaj sur Egiptio, servinta kiel strategia bazo. En 1945 laŭ iniciato de Anthony Eden estis fondita la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kiel politika bazo de kontraŭstaro al ekstera penetrado en Proksiman Orienton. Signifa nombro de britaj trupoj restis en Egiptio, Irako kaj Irano. Brita oficiro generalo John Bagot Glubb (Glubb Paŝao) komandis la cisjordanian Araban Legion. En la 1950-aj jaroj tiu ĉi mondo komplete disfalis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Britio iĝis la unua kiu devis adiaŭi iluziojn rilate Proksiman Orienton. Ĝia militbazo laŭlonge de la Sueza kanalo estis konsiderata inter la lastaj signifaj imperiistaj antaŭpostenoj, kies personaro konsistis el proksimume 80 mil militistoj. Kaj tamen Britio ne povis teni grandajn trupojn en la zono de la Sueza kanalo en kondiĉoj de opono fare de Egiptio kaj sen usona subteno. En 1954 sub premo de Usono, Britio konsentis forigi siajn trupojn el sia Sueza bazo en 1956. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri pozicio de araboj rilate estiĝon de Israelo] Por ili la juda ŝtato estis fremda instalaĵo en la tradiciaj arabaj teroj pretekste de pretendoj 2000 jarojn malnovaj kaj forme de elaĉeto de judaj suferoj pri kiuj kulpis tute ne la araboj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Limoj ene de Eŭropo – escepte de tiuj en Balkanio – spegulis precipe komunecon de historio kaj kulturo. Kontraŭe al tio limoj en Proksima Oriento estis farataj de eksterlandaj, ofte eŭropaj ŝtatoj fine de la Unua mondmilito por faciligi ilian dominadon super la regiono. En imago de la arabaj naciistoj tiuj ĉi limoj kontraŭis interesojn de la araba nacio kaj estis rifuzantaj komunecon de la araba kulturo. Ilia forigado ne signifis starigon de dominado de unu nacio super alia; tio estis vojo al kreado de la araba nacio same kiel Camillo Benso di Cavour unuigis Italion kaj Otto von Bismarck kreis Germanion el abundo de suverenaj ŝtatoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Aliaj naciismaj gvidantoj, formintaj sin laŭ ekzemplo de Naser, ne subiĝis al alloga kantado de politiko de detenado. Ilia ĉefa avantaĝo dum intertraktoj estis la Malvarma milito, kiun ili samtempe ekspluatis kaj kondamnis»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sufiĉas subosi bildon de la lando kiel nacio kaj tuj malaperas ĝia preteco ludi gvidan rolon en la monda politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Bedaŭrinde emo de John Foster Dulles edifi al siaj kunparolantoj ofte superis lian bonegan konon de internacia politiko kaj interalie lian profundan analizon de dinamiko de evoluo de la sovetia sistemo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Sueza krizo] Ekde tiam nome usonaj aliancanoj komencos rifuzi siajn sindevigojn kadre de NATO ekster strikte difinitaj limoj kadre de tiu ĉi traktato. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri pozicio de Dwight D. Eisenhower] …li estis tiom arda kontraŭulo de la milito, kia povas esti nur profesia militisto»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Por Dwight D. Eisenhower la Sueza krizo estis ne tiom minaca por meriti aplikon de forto. Sendepende de amikeca rideto sur sia vizaĝo, li estis sufiĉe forta persono kaj ne tro afabla kiam oni kontraŭis lin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Sueza krizo] Ellaborita de Francio skemo postulis ke Israelo invadu Egiption kaj direktiĝu al la Sueza kanalo dum Britio kaj Francio insistu ke por libereco de navigado Egiptio kaj Israelo retiriĝu de la kanalo je 16 km. Kaze de rifuzo de Egiptio, kion oni atendis, Britio kaj Francio okupus la zonon de la kanalo. Kio estus entreprenota poste, restis malklara. La planon oni devis ekfunkciigi unu semajnon antaŭ prezidenta baloto en Usono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Sueza krizo] Britio kaj Francio dubigis siajn pretendojn je statusoj de grandaj potencoj, ĉar okazis ke ili bezonis helpon de Israelo por ektrakti Egiption. Israelo perdis moralan avantaĝon, akiritan pro rifuzo de la najbaro priparoli pacon, pro tio ke ĝi permesis uzi sin kiel ilon de koloniismo. Pozicio de Britio en Jordanio kaj Irako, ŝlosilaj fortikaĵoj en Meza Oriento, estis malfortigita. Dwight D. Eisenhower estis profunde ofendita de tia manovro, kiu klare estis ligita al lia supozata maldeziro agordi kontraŭ si voĉdonantojn-judojn en lasta semajno de la antaŭbalota kampanjo. Necesis tre multe klopodi por trovi tian eksterpolitikan manovron, kiu kombinus mankojn de ĉiu agadmaniero aŭ krei tian koalicion, kiu samtempe farus ĉiun ĝian membron malpli forta. Britio, Francio kaj Israelo sukcesis pri tiu heroaĵo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri voĉdono en Unuiĝintaj Nacioj dum la Sueza krizo] Unuan kaj solan fojon Usono voĉdonis kune kun Sovetunio kontraŭ siaj plej proksimaj aliancanoj… Aldone al specifeco de unuiĝo de Usono kun Sovetunio ĉe humiligo de ĝiaj plej proksimaj aliancanoj, sovetiaj trupoj en la sama tago dispremis hungarajn liberecbatalantojn, alfrontinte nur simbolan kondamnon flanke de Unuiĝintaj Nacioj kiel oni povus tion karakterizi eĉ kun granda troigo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Sueza krizo] Sovetiaj minacoj enhavis enorman fanfaronadon, kiu finfine iĝis atributo de la Ĥruŝĉov-diplomatio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Sueza krizo ankaŭ unuafoje servis al la nealiancitaj landoj kiel baza leciono de la vero de la Malvarma milito. Ili komprenis ke premo sur Usonon kutime sekvigis ĝiajn asertojn pri bona rilato kaj provojn forigi fonton de malkontento dum provoj premi sur Sovetunion povis esti riskaj, ĉar la ĉiama respondo de Sovetunio estis forta kontraŭago. Dum jardekoj post la Sueza krizo tiuj tendencoj signife kreskis. Severa kondamno de la usona politiko transformiĝis je rito de konferencoj de la nealiancitaj landoj. Kondamno de sovetiaj agoj en la finaj deklaracioj de periode okazintaj renkontiĝoj de la nealiancitaj landoj, estis sufiĉe malofta kaj singarda. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Forturniĝinte de la eŭropa unueco, Britio preferis konstantan subiĝon al la usonanoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Plej malbone la Sueza krizo influis Sovetunion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Sueza krizo iĝis bapto de Usono je reala akcepto de sia rolo kiel tutmonda potenco… Liberiginte Brition kaj Francion de ilia historia rolo en Proksima Oriento, Usono trovis ke nun respondeco pri povekvilibro en tiu ĉi regiono kuŝiĝas rekte sur ĝiajn ŝultrojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum Dean Acheson subtenis Tito post lia rompo kun Moskvo surbaze de la principoj de Realpolitik, John Foster Dulles, estante fakte adepto de la sama politiko, aldonis al ĝi elementon de universala idealismo, nominte ĝin “liberigo”. Efektive la teorio de “liberigo” de John Foster Dulles estis nura provo igi Moskvon pagi pli altan prezon kontraŭ peno unuigi siajn konkerojn, ne kreskigante ĉe tio riskon por Usono. Dulles subtenis titoismon, ne demokration kaj diferenco inter liaj ideoj kaj ideoj de Dean Acheson konsistis fine nur en retorika nuanco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« John Foster Dulles estis la ĉefa aŭspicianto de tiaj entreprenoj kiel Radio Libera Eŭropo kaj Radio Libereco, kies ĉefa tasko estis subteni principojn de libereco en Orienta Eŭropo, stimulante sentojn kapablajn ekflamigi ribelon. En aliro de la radiostacio Libera Eŭropo al doloriga problemo estis nenio fajna. Teorie ĝiaj deklaroj ne havis oficialan karakteron, ĝi plendis pri “liberiĝo” en plej laŭvorta kaj militema senco de tiu ĉi vorto. Bedaŭrine diferencoj inter eldiroj de “privata” kaj “oficiala” karaktero fare de usona entrepreno financata de la registaro, estis tro malfacile kapteblaj por ke ilin povus kompreni orieneŭropaj liberecbatalantoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Posteuloj de Stalin tamen ne havis lian nehaltigeblan alcelecon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum hungaraj studentoj kaj laboristoj batalis surstrate kontraŭ sovetiaj tankoj, Vaŝingtono silentis. Moskvo ricevis eĉ ne unu averton ke minaco aŭ apliko de forto povus fuŝi ĝiajn rilatojn kun Vaŝingtono… Vakuon plenigis la radiostacio Libera Eŭropo, kiu sin taskigis pri klarigo de usona traktado de la situacio, alvokante hungarojn akceli paŝojn de ilia revolucio kaj rifuzi ĉiun ajn kompromison»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Hungara revolucio en 1956] Malsame ol la pola popolo, hungaroj postulis ne liberaligon de la komunista reĝimo, sed ĝian likvidon, ne egalecon kun Sovetunio, sed kompletan rompon kun ĝi. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la 1950-aj jaroj la tiel nomata Movado de Nealiancitaj Landoj simbolis novan aliron al internaciaj rilatoj… Ili lernis kvereligi la mondpotencojn unu kontraŭ alia. Kaj ĉar ili timis Sovetunion pli ol Usonon, do kutime ili estis ĉe la flanko de la komunistoj, ne konsiderante ĉe tio necesa apliki al Sovetunio la samajn severajn moralajn kriteriojn kiujn ili aplikis al Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Barataj gvidantoj lernis en britaj lernejoj kaj legis usonajn klasikaĵojn. Ili kombinis retorikon de Wilson kaj William Ewart Gladstone kun praktiko de Benjamin Disraeli kaj Theodore Roosevelt»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La komunistaj gvidantoj povis babiladi pri objektivaj faktoroj iom ajn multe, sed la fakto restas klara: la solaj revolucioj, okazintaj en evoluintaj landoj, okazis nur ene de la komunista influsfero. En longdaŭra perspektivo Sovetunio estus pli sekura kaj ekonomie pli forta, se ĝi ĉirkaŭus sin en Orienta Eŭropo per registaroj de la finna tipo, ĉar tiukaze ĝi ne bezonus preni sur sin respondecon pri interna stabileco kaj ekonomia progreso de tiuj ĉi landoj. Anstataŭe realigado de imperiisma politiko en Orienta Eŭropo elĉerpadis sovetiajn resursojn kaj timigadis la okcidentajn demokratiojn, sen fortikigi la sovetian povon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Hungara revolucio en 1956] Malgraŭ ĉio okazinta, post dek jaroj Hungario iĝos interne oble pli libera ol Pollando kaj ĝia ekstera politiko estos pli sendependa de Sovetunio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la 1950-aj jaroj] Eĉ en la Okcidento populariĝis aserto ke planita ekonomio ja estas pli efika ol tiu merkata»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Berlina krizo] Nikita Ĥruŝĉov elektis lokon de atako ege majstre. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Berlina krizo] Konsiderante katastrofajn sekvojn de la nuklea milito, malnova slogano “pour quoi mourir pour Danzig? [Por kio morti por Danzig?], ludinta grandan rolon en senmoraligo de Francio en 1940, sendube paliĝus kompare al pli indigna slogano: “Por kio morti pro transita stampaĵo?” »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Proksimume fine de la periodo de la usona nuklea monopolo aŭ duonmonopolo John Foster Dulles ellaboris koncepton de “amasa venĝo” por rebato de la sovetia agreso kaj ekskludo en estonteco de longiĝinta stagnoperiodo simila al tiu en Koreio. Tiukaze anstataŭ rezisti al la agreso en loko de ĝia estiĝo Usono povus ataki la fonton de rompo de trankvilo en tia tempo kaj per tiaj armiloj, kiujn ĝi preferus. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Berlina krizo] Charles de Gaulle reagis kun propra al li kuraĝo. Francio permesos ke Germanio havu militan kaj ekonomian povon kaj eĉ permesos ĝian superecon en tiuj sferoj, kaj ankaŭ subtenos unuiĝon de Germanio interŝanĝe de agnosko de Francio fare de Bonno kiel politika gvidanto de Eŭropo. Tio estis malvarma kalkulo, ne granda pasio; Charles de Gaulle sendube mortis kun la sento de plenumita devo, ĉar dum lia vivo Germanio ne unuiĝis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri unuiĝo de Germanio] Estis sufiĉe strange ke Britio kaj Usono devintus instigi Germanion al kurso, kiu preskaŭ certe sekvigus kreskon de la germana naciismo dume Konrad Adenauer, oble malpli fidinta al siaj sampatrujanoj, estis konservanta firman decidemon ne tenti ilin tiel. Dwight D. Eisenhower kaj Harold Macmillan kredis je ŝanĝo de konvinkoj de la germanoj, Adenauer ja ne povis forgesi pri ilia origina peko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Berlina krizo] Malkapablo de Nikita Ĥruŝĉov insisti je postuloj, kiujn li mem starigis, savis la Nordatlantikan aliancon de eventuala plej granda krizo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Andrej Gromiko] [li havis] …enorman kapablon krei obstaklojn helpe de kiuj li estis turmentanta ministrojn pri eksteraj aferoj de la demokratiaj landoj dum la vivo de tuta generacio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri vojaĝo de Nikita Ĥruŝĉov al Usono] La sovetia reganto vojaĝadis tra Usono de la 15-a ĝis la 27-a de septembro 1959, kaŭzinte la saman socian eŭforion, kiun naskis antaŭ kvar jaroj la Ĝeneva ŝtatestra renkontiĝo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Berlina krizo] Sed kiam ŝajnis ke la Berlina afero trankviliĝas, la administracio de John F. Kennedy faris malsukcesan provon renversi Fidel Castro per albordiĝo en la Golfo de Porkoj kaj ĝia maldecidemo rilate Laoson evidente konvinkis Nikita Ĥruŝĉov ke Kennedy estis neserioza malamiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malsame ol ĉiuj aliaj militoj, la Dua mondmilito ne sekvigis postmilitan aranĝon. Kreiĝis paŝon post paŝo usona kaj sovetia influsferoj, kaj tio okazis ne per oficialaj interkonsentoj, sed forme de silenta agnosko de okazintaj faktoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri apero de la Berlina muro] Usona provo ne reagi al la konstruado de la muro estis klare konfirmita per tio ke en la tago de ĝia konstruado John F. Kennedy konsentis navigi sur jaĥto kaj la ŝtata sekretario Dean Rusk ĉeestis basbalan matĉon. Atmosfero de krizo mankis al Vaŝingtono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri apero de la Berlina muro] Willy Brandt devis poste diri, ke lia “orienta politiko”, kaŭzinta agnoskon de la orientgermana reĝimo, estis naskita de elreviĝo je la reago de Usono al la konstruado de la muro. Tamen supozeble ŝoko en Germanio estus eĉ pli granda se klopodoj detrui la muron kaŭzus militon. Eĉ Konrad Adenauer diris al Dean Acheson ke li ne dezirus ke oni defendus Berlinon per nuklea milito, bonege konsciante ke ne ekzistas alia rimedo defendi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Berlina krizo] Mirindas ke ĝuste kiam sovetia sukceso ŝajnis neevitebla, Nikita Ĥruŝĉov ŝanĝis antaŭan kurson. Provante per unu ago fari trarompon kiun li ne sukcesis fari en la lastaj tri jaroj, Ĥruŝĉov lokis en Kubo sovetiajn mezdistancajn misilojn. Evidente Ĥruŝĉov esperis ke se li sukcesis je tiu aventuro, liaj pozicioj dum eventualaj intertraktoj pri Berlino estos dominantaj. Pro la sama kialo John F. Kennedy ne povis lasi sovetian strategian povon disvastiĝi en la okcidenta hemisfero. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Berlina krizo] La Okcidento estis bonŝanca ke Nikita Ĥruŝĉov supertaksis siajn eblecojn, ĉar la Nordatlantika alianco estis proksima al disfalo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Komuna rezulto de fiasko de iniciatoj de Nikita Ĥruŝĉov pri Berlino kaj Kubo konsistis en tio, ke Sovetunio neniam denove riskis rekte defii Usonon, escepte de mallonga periodo de la kurta militeksplodo en Proksima Oriento en 1973. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Harold Macmillan estis la unua brita ĉefministro, kiu alfrontis dolorigan realon, montrintan ke lia lando ne plu estas mondpotenco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [ekde la 1950-aj jaroj] Britio ne plu konsideris sin escepte eŭropa ŝtato. Finfine minacantaj ĝin danĝeroj plej ofte estiĝis en Eŭropo dum la savo venis de la alia bordo de la Atlantiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post la Sueza krizo, Francio kaj Britio faris tute kontraŭajn konkludojn el la spertita humiligo fare de Usono. Francio ekiris la vojon de fortiĝo de sia sendependeco; Britio preferis fortigi partnerecon kun Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Britoj neniam kundividis usonan vidpunkton pri la homo kiel perfekta kreaĵo kaj tute ne emis propagandi moralajn principojn. De sia filozofia vidpunkto britaj gvidantoj plejparte sekvis opiniojn de Thomas Hobbes. Atendante de la homo plejan malbonon ili malofte estis elreviĝintaj. En ekstera politiko Britio ĉiam emis al apliko de oportuna por si mem formo de morala egoismo: kio estas bona por Britio, tio estis konsiderata ankaŭ bona por la tuta mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nome ĉe Harold Macmillan finiĝis transiro de Britio de povego al influo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …kiam intertraktoj iĝas celo en si mem, ilin ekregas la flanko, kiu plej pretas ĉesigi ilin aŭ almenaŭ kapablas krei tian impreson. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Charles de Gaulle] En la 1960-aj jaroj dum periodo de la pleja akriĝo de liaj kontraŭdiroj kun Usono, iĝis moda akuzi la francan prezidanton je megalomanio. Efektive problemo, kiu staris antaŭ li, estis tute kontraŭa: kiel restarigi senton de propra signifo ĉe la lando, suferanta amaron de malvenko kaj senton de vundebleco… Kvankam formale Francio finis la [Duan] mondmiliton kiel unu el la venkintoj, francaj gvidantoj tro bone sciis ke ĝi estis savita ĉefe per penoj de aliaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Interago de persona modesteco de usonaj gvidantoj kaj ilia historia orgojlo unuflanke kaj persona orgojlo de Charles de Gaulle kaj lia historia modesteco aliflanke iĝis difina faktoro en estiĝo de psikologia bariero inter Usono kaj Francio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Charles de Gaulle deziris ke Bonno traktu Francion kiel pli fidindan aliancanon ol Usono kaj poiomete anstataŭigus usonan gvidantecon per tiu franca. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La centra strategia dilemo de la superpotencoj iĝis ne akumulado de aldona povo, sed limigado de troviĝanta je ilia dispono grandega armilaro. Neniu el la flankoj sukcesis plenumi tiun ĉi taskon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Neniam antaŭe distanco en milita sfero inter superpotenco kaj nenuklea ŝtato estis tiom granda; neniam ĝi estis uzita. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Posedado de atombombo fare de unu konkreta lando estis ŝanĝanta povekvilibron pli grave ol iuj ajn teritoriaj konkeroj pasintece. Tamen escepte de unusola israela atako kontraŭ iraka nuklea reaktoro en 1981, eĉ ne unu lando dum la tuta historio de la Malvarma milito aplikis forton por preventi tian kreskon de la povo fare de malamiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« John F. Kennedy nomis la francan nuklean programon “malamika” al NATO»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la periodo de Charles de Gaulle] Francio kapablis fuŝi usonajn planojn, sed ne estis sufiĉe forta por trudi tiujn proprajn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Samtempe fiasko de komunismo kaj unuiĝo de Germanio nuligis plejparton de la ideoj de Charles de Gaulle. Skeptike traktinta ĉion krom internacia rolo de propra lando, Charles de Gaulle supertaksis eblecojn de Francio memstare regi iron de la historia procezo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tradicia elekto de Francio en la afero de detenado de Germanio per proksimiĝo al Rusio estis ekskludita de iu ajn eventuala varianto de evoluo de Sovetunio: se rezulte sekvos ĥaoso kaj disfalo, do Rusio iĝos tro malforta por esti kontraŭpezilo de Germanio; se ekregos la rusa naciismo kaj okazos recentralizado, do la nova ŝtato, plu posedanta milojn da nukleaj armiloj, povos iĝi tro forta por esti partnero de Francio. Tute ne estas garantiite ke tiu nova ŝtato preferos Francion. Ĝi sendube konsiderus pli alloga por si union kun Usono aŭ Germanio… Do Usono restas la plej fidinda, kvankam koncepte plej malfacila, partnero de Francio kaj ankaŭ ĝia sola garantio en efektivigo de absolute necesa por ĝi amikeco kun Germanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] En severa testado ligita al Vjetnamio usona escepteco voris sin mem. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] Malofte sekvoj de agoj de iu ajn lando estis tiom malproksimaj de originaj intencoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Efektive tuj post kiam komenciĝis la milito en Vjetnamio, Usono estis devigita militi kontraŭ similaĵo de similaĵo, ĉiu el kiuj plej profunde malfidis al respektiva supera partnero. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [en la 1950-aj jaroj] Multaj en demokratiaj landoj kaj speciale en antaŭnelonge sendependiĝintaj ŝtatoj opiniis ke la komunista mondo sendube superos la kapitalistan mondon per industria povo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En ordinaraj militoj sukceso je 75% difinus la venkon. En partizana milito defendo de loĝantaro dum 75% de la tempo garantias malvenkon. 100% sekureco en 75% de la teritorio estas oble pli bona ol 75% defendo en 100% de la teritorio de la lando. Se defendantaj fortoj malkapablas garantii praktike kompletan sekurecon al loĝantaro – almenaŭ en teritorioj kiujn ili konsideras vive gravaj por si – partizanoj pli aŭ malpli frue venkos. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Baza ekvacio de la partizana milito estas same simpla kaj malfacile plenumebla en praktiko: partizana armeo estas venkanta ĝis ĝi estos venkita; ordinara armeo estas venkita se ĝi ne venkos. Preskaŭ neniam okazas sakstrataj situacioj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] Francio dufoje suferis malvenkon same kiel dek jarojn poste Usono: ĉiufoje kiam ĝi koncentris siajn trupojn ĉirkaŭ grandaj setlejoj, komunistoj ekposedis preskaŭ tutan kamparon; kiam ĝi provis eliri por defendi la kamparon, la komunistoj atakis urbojn kaj fortikigitajn areojn unu post alia. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dwight D. Eisenhower estis viva enkorpigo de stranga fenomeno de usona politiko, kiam prezidantoj kiuj ŝajnis esti la plej simplaj ofte estis la plej malsimplaj. Tiusence Dwight D. Eisenhower estis antaŭulo de Ronald Reagan, ĉar li sukcesis kaŝi esceptan kapablon manipuli sub masko de varma bonvenemo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] Winston Churchill kaj Anthony Eden opiniis ke la plej bona loko por defendo de Sud-Orienta Azio estas limoj de Malajzio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] …plej ofte tiom ambiguaj dokumentoj kiel la Ĝeneva interkonsento [pri Vjetnamio, 1954] estas spegulaĵo de realo; ili reguligas nur tion kion eblas reguligi kun plena konscio ke plua perfektigo eblos nur post plia turno de la eventoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Ngô Đình Diệm] Li havis ne makulitan reputacion de naciisto; bedaurinde emo al demokratio ne estis inter liaj fortaj flankoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Gvidantoj de la tiel nomataj liberigaj movadoj kutime estas ne demokratoj; ili dum multaj jaroj da ekzilo kaj malliberigo estis subtenantaj sin per imago pri estontaj ŝanĝoj kiujn ili realigos post enpotenciĝo. Rezignacio malofte estas ilia karaktera trajto; se estus tiel, ili simple ne estus revoluciuloj. Kreado de registaro, kies gvidanto estus ŝanĝebla prezentiĝas por plejparto el ili logika kontraŭdiro. Gvidantoj de lukto por sendependeco strebas esti herooj kaj herooj plej ofte ne estas afablaj akompanoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Konfuceismo laŭ sia esenco estas hierarĥia kaj eliteca, ĝi akcentas fidelecon al la familio, estimon al la ŝtataj institucioj kaj potenco. Eĉ ne unu socio, troviĝanta sub influo de tiu ĉi ideologio, ĝis nun kreis normale funkciantan plurisman sistemon (plej proksime al ĝi en la 1990-aj jaroj aliris Tajvano). »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malgraŭ ĉiuj atendoj kaj kun serioza usona spiona subteno, Ngô Đình Diệm subpremis agadon de sekretaj societoj, stabiligis ekonomion kaj sukcesis starigi regadon de la centra potenco – impresaj sukcesoj, kiujn oni bonvenigis en Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Supozo de Usono ke ĝia unika tipo de demokratio sufiĉe taŭgas por eksporto, evidentiĝis erara. En la Okcidento politika plurismo atingis sian disfloron en harmonie evoluintaj socioj, en kiuj socia interkonsento firme ĉeestas jam dum sufiĉe longa tempo, garantiante toleremon al opozicio kaj ne minacante ĉe tio vivkapablon de la ŝtato. Sed tie kie nacio estas ankoraŭ kreota, opozicio povas iĝi minaco al la nacia ekzistado, speciale se mankas civila socio, kiu rolas kiel “sekuriganta reto”. Ĉe tiaj cirkonstancoj forta kaj eĉ dominanta estas tento egaligi opozicion kaj perfidon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri rolo de Usono en la Vjetnama milito] Ĝi okupiĝis pri kreado de la vjetnama armeo kiel kopio de la sia… Mekanizado kaj divizia strukturo faris la vjetnaman armeon preskaŭ maltaŭga por armila defendo de sia lando. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiam Dwight D. Eisenhower sin preparis al emeritiĝo, lia ĉefa zorgo fakte estis Laoso. En sia libro “Lukto por paco” li nomis tiun ĉi landon la ĉefa ĉenero en la “domino-teorio”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dwight D. Eisenhower estis prava. Se Hindoĉinio vere estis angulŝtono de la usona sekureco en la Pacifika areo kiel tion dum jardekoj asertis vaŝingtonaj gvidantoj, do Laoso estis pli konvena loko por ĝia defendo ol Vjetnamio; se diri sincere, ĝuste kaj nur tie plej verŝajne necesis defendi Hindoĉinion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La administracio de John F. Kennedy ekiris la vojon de engaĝiĝo en la vjetnama marĉo en majo 1961, kiam al Sajgono direktiĝis vic-prezidanto Lyndon B. Johnson por “pritaksi la situacion”. Tiaj misioj preskaŭ ĉiam estas signo de tio ke la decido jam estas farita… Eksterlandaj misioj de la usonaj vic-prezidantoj kutime okazas por konfirmi usonan prestiĝon kaj garantii konfidon al jam faritaj decidoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] Plezuro de paca laboro tute ne allogis harditajn veteranojn de francaj solulaj prizonĉeloj kaj jardekoj da partizanaj bataloj. Usona versio de reformoj elvokis ĉe ili malestimon. Dum sia tuta vivo ili luktis kaj suferis nur por krei la unuecan komunistan Vjetnamion kaj seniĝi je eksterlanda influo. Ilia sola profesio estis revolucia milito. Se Usono estus serĉinta tra la tuta mondo, ĝi ne trovus pli malobeeman malamikon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post esti premita inter fanatikaj ideologoj en Hanojo kaj malspertaj idealistoj en Vaŝingtono, la registaro de Ngô Đình Diệm dronis je krueleco kaj fine estis forigita. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Forigo de Ngô Đình Diệm ne unuigis la popolon ĉirkaŭ la generaloj, pri kio esperis Usono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum la nura jaro 1964 la registaro [de Vjetnama respubliko] ŝanĝiĝis pliajn sep fojojn kaj neniu el tiuj ĉi ŝanĝoj sekvigis aperon de io eĉ simila al demokratio kaj ĉiuj ili estis rezultoj de ŝtatrenversoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Se rigardi reen, do lasta momento kiam Usono povis foriri el Vjetnamio paginte tolereblan – kvankam plu sufiĉe kostan – prezon, estis tuj antaŭ la forigo de Ngô Đình Diệm aŭ tuj post tio. La administracio de John F. Kennedy estis prava en siaj pritaksoj rilate neeblecon de la venko kun Ngô Đình Diệm. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la “Tonkina rezolucio”, iniciinta engaĝon de Usono en la Vjetnama milito] Metodoj per kiuj iĝis ebla aprobo de la “Tonkina rezolucio”, hodiaŭ estus neeblaj kaj la usona demokratio garantias tion. En tiu tempo nek taktiko, nek rekteco de Lyndon B. Johnson grave diferenciĝis de respektivaj trajtoj de Franklin D. Roosevelt, kiam tiu engaĝis Usonon en la Dua mondmilito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Aviadaj operacoj kontraŭ Nord-Vjetnamio, konceptitaj por krei konstante kreskantan doloron, evidentiĝis nekonvinkaj, ĉar transporta sistemo de Nord-Vjetnamio troviĝis en tro primitiva rudimenta stato, do ne eblis detrui ion kaj ĝi havis neniun signifon, do ne povis iĝi dolorpunkto. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Otto von Bismarck foje diris ke germana unueco neniam okazos per intertraktoj, sed sole per “sango kaj fero”, kio precize kongruis kun la vidpunkto de Hanojo pri la vjetnama unueco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [dum la Vjetnama milito] Defiante bazajn principojn de la dupartia ekstera politiko dum 20 jaroj, radikala alo de protestantoj pri Vjetnamio mokis kontraŭkomunismon kiel ion arkaikan. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [dum la Vjetnama milito] Okazis polusiĝo de objekto de nacia diskuto: de la venko, por kiu mankis strategio, ĝis foriro, rilate kiun mankis respektiva politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [dum la Vjetnama milito] Vera elekto, kiun devis fari Usono, estis ne inter la venkokompromiso, sed inter la venko kaj malvenko. Diferenco inter la nordvjetnamanoj kaj usonanoj konsistis en tio, ke Hanojo ĝuste komprenis kio efektive okazas dum nek Lyndon B. Johnson, nek liaj moderaj kritikantoj kapablis igi sin akcepti realan staton de la aferoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« De la milita vidpunkto, kiel estas nun ĝenerale akceptite, la Tet-ofensivo iĝis la plej granda malvenko de komunistoj. Tio estis unua fojo kiam partizanoj forlasis subterejon kaj engaĝiĝis je malkaŝaj bataloj… Tamen la Tet-ofensivo transformiĝis je granda psikologia venko de Hanojo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [dum la Vjetnama milito] …limo de elteneblo de Hanojo estis oble pli alta ol tiu de Vaŝingtono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1968, fine de sia prezidenta oficperiodo Lyndon B. Johnson ne plu povis aperi publike, nur en militbazoj kaj aliaj similaj lokoj, kie adeptoj de metodoj de aktiva protestado povis esti fizike forbaritaj. Malgraŭ la fakto ke Lyndon B. Johnson estis oficanta prezidanto, li eĉ ne trovis ebla aperi en 1968 en la tutlanda kunveno de la propra partio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la 1970-aj jaroj sur scenejon venis nova generacio de usonanoj, kiu ne plu konsideris Usonon enkorpigo de sankteco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malsame ol Lyndon B. Johnson, Richard Nixon tre bone orientiĝis en internaciaj aferoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Fine de la 1960-aj jaroj senbridaj protestoj de la studentaro transformiĝis je tutmonda fenomeno, trafinta ankaŭ Francion, Nederlandon kaj Germanion, el kiuj neniu alfrontis la situacion kompareblan kun Vjetnamio, nek havis rasajn problemojn en la usona senco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] La usona popolo ŝajne postulis de sia registaro samtempe atingi du nekombineblajn celojn: ĝi deziris ke la milito finiĝu kaj ke Usono ne kapitulacu. Tiuj ambiguaj sentoj estis kundividitaj ankaŭ de Richard Nixon kaj de liaj konsilistoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] …ĉiu foriro stimulus Hanojon kaj ĉiu adiaŭa pafo stimulus pacan movadon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En Vaŝingtono ideoj ne funkcias sen reklamo. Aŭtoroj de memornoticoj ne dezirantaj lukti por ili, plej verŝajne vidos poste en siaj vortoj pravigon de jam okazintaj aferoj, nek gvidilon en praktikaj agoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Unu el plej popularaj mitoj rilate politikon de la administracio de Richard Nixon en Vjetnamio estis tezo, laŭ kiu Nixon vane longigis la militon je kvar jaroj, ĉar oni povintus interkonsenti je la samaj kondiĉoj kvar jarojn pli frue. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Richard Nixon heredis la landon, troviĝantan en stato proksima al enlanda milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malmultaj prezidantoj estis personoj tiom komplikaj kiel Richard Nixon: sinĝena, sed decidema; malcerta pri si mem, sed neŝanceligebla; malfida rilate intelektulojn, sed profunde de sia animo inklina al meditado; ofte kategoria en siaj deklaroj, sed pacienca kaj longvida en sia strategia planado»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Richard Nixon] Neniu el la usonaj prezidantoj havis pli da scioj pri internaciaj aferoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Richard Nixon ofte uzis la kutiman Wilson-retorikon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tute neimageble, sed la prezidanto plej adorata de Richard Nixon – kvankam liaj propraj principoj estis sufiĉe malproksimaj de wilsonismo – estis ĝuste Woodrow Wilson»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [doktrino de Nixon] …strebis trovi mezan vojon inter troa streĉiĝo kaj retiriĝo per starigo de tri kriterioj de usona engaĝiĝo:
  • Usono estos fidela al siaj sindevigoj laŭ traktatoj;
  • Usono “garantios ŝildon se iu nuklea potenco minacos liberecon de alianca al ni lando aŭ de lando, kies postvivado estas vive grava de vidpunkto de nia sekureco”;
  • Kaze de nenuklea agreso Usono “klopodos ke lando, trafita de rekta minaco, prenu sur sin la ĉefan respondecon pri liverado de vivofortoj por organizado de sia defendo”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …dum la tuta periodo de la Malvarma milito grava parto de internaj diskutoj rilate politikon de detenado okazis en klasikaj usonaj kategorioj, ekskludantaj geopolitikon, kiam unu grupo da oponantoj traktis eksteran politikon kiel fakon de teologio dum ĝiaj oponantoj taksis ĝin kiel fakon de psikiatrio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [en 1959] La fakto ke nukleaj armiloj estis transportataj per aviadiloj koncentritaj en relative malmultaj bazoj, povintus fari teknike ebla ekstermon de la strategiaj fortoj de la malamiko antaŭ ilia eklanĉo. En tiaj cirkonstancoj atakanta flanko povus minimumigi respondan atakon ĝis tolerebla nivelo kaj esti en situacio, kiam ĝi povus trudi sian volon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri artikolo publikigita en 1959] Laŭ Albert Wohlstetter nuklea ekvilibro efektive estis ege malstabila. Supozebla distanco inter la tiel nomataj eblecoj de la unua kaj dua atakoj transformiĝis je obsedo de analizistoj, okupiĝintaj pri defendaj aferoj kaj de ekspertoj pri kontrolo super armiloj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tamen dum la tuta periodo de la Malvarma milito Sovetunio neniam testis pli ol tri misilojn samtempe kaj Usono eĉ ne unu foje lanĉis misilon el ŝaĥtoj de operacia destino (ĉar la usonaj ŝaĥtoj de operacia destino situis centre de la lando kaj Vaŝingtono timis estiĝon de arbaraj incendioj kaze de falo de testata misilo surteren. Kion ja tiukaze diri pri iu ajn certeco). »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Do danĝero de subita atako fakte estis troigita de ambaŭ grupoj kun kontraŭdiraj postuloj: tiuj kiuj deziris signifan kreskon de milita buĝeto por sin defendi kontraŭ danĝero de subita atako kaj tiuj kiuj timigis per danĝero de subita atako por redukti la militan buĝeton. Ĉar tiuj aferoj estis ege komplikaj, gajnanta estis tiu kiu sciis paroli pli konvinke. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Oni povas nur kompati politikistojn, kiuj iĝis ostaĝoj de konsilioj de sciencistoj kun ega vasteco de la opinioj, dediĉintaj pli da jaroj al esplorado de nukleaj problemoj ol da horoj havis politikistoj por pritrakti tiujn aferojn. Debatoj pri tiaj misteraj aferoj kiel atakebleco, precizeco de trafo kaj neprognozebleco de rezulto akiris implikan karakteron de mezepokaj diskutoj pri teologiaj aferoj, estante efektive anstataŭaĵoj de longdaŭraj filozofiaj diskutoj, estiĝintaj en la unuaj tagoj de la apero de koncepto de detenado]. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Erigita je grupoj da konkretaj, foje izolitaj unu de la alia iniciatoj, usona ekstera politiko sufiĉe malofte estas traktata kadre de iu ĝenerala koncepto. Pli multas reprezentantoj de specialaj metodoj de apartaj fakoj – ĉiam pli entuziasmaj pri siaj aferoj – ol tiuj de ĝenerala strategio, kiu povas tute ne havi subtenantojn. Necesas kutime neimageble forta kaj decidema prezidanto, konanta ĉiujn vaŝingtonajn labirintojn, por rompi tiun ĉi tradicion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri usona politiko de izolado de Ĉinio] Trafa simbolo de tia humoro estis rifuzo de John Foster Dulles premi la manon de Zhou Enlai dum la Ĝeneva konferenco pri Hindoĉinio en 1954 – rememoro pri tio longe restis en la memoro de la ĉina ĉefministro, kiam tiu salutis min en Pekino 17 jarojn poste kaj demandis, ĉu mi apartenas al la usonanoj, kiuj rifuzas manpremi la ĉinan gvidanton»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sufiĉe interesa estas ke gvidantoj, unue komprenintaj eblecojn kiuj fontis el la ĉino-sovetia disiĝo, estis du “veteranoj de la eŭropa diplomatio” – Konrad Adenauer kaj Charles de Gaulle»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum longa tempo usonaj politikistoj, blindigitaj de ideologiaj antaŭjuĝoj, ne povis kompreni ke la sovetio-ĉina disiĝo prezentis strategiajn eblecojn por la Okcidento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Usono grandparte implikiĝis en Hindoĉinio por detrui komunistan komploton, aranĝitan de Ĉinio, kiel oni supozis, por kapti Sud-Orientan Azion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Printempe de 1969 okazis serio da konfrontiĝoj inter ĉinaj kaj sovetiaj trupoj en fora parto de la ĉino-sovetia limo laŭlonge de rivero Ussuri en Siberio. Pro sperto de du pasintaj jardekoj Vaŝingtono unue ne dubis ke tiuj konfrontiĝoj estis provokitaj de la fanatika ĉina gvidantaro. Sed nome pezega sovetia diplomatio dubigis pri tio. Ĉar sovetiaj diplomatoj komencis prezentadi detalajn atestojn de la sovetia versio de la eventoj al Vaŝingtono kaj interesiĝis pri tio kiel Usono rilatos al eskaliĝo de tiuj ĉi konfrontiĝoj. La senprecedenca sovetia preteco konsulti Vaŝingtonon rilate la aferon pri kiu Usono ne montris specialan zorgiĝon, igis nin demandi nin, ĉu tiuj ĉi prezentadoj ne estas preparado de grundo por la sovetia atako kontraŭ Ĉinio. La suspektoj nur fortiĝis kiam esplorado de la afero fare de la usona spionservo, al kiu ĝin stimulis la sovetiaj prezentadoj, montris ke la konfrontiĝoj ĉiam okazis proksime al grandaj sovetiaj bazoj de milita provizado kaj for de la centroj de ĉinaj vojoj – tia skemo kongruis al la ideo ke la agresinto efektive estis ĝuste la sovetiaj trupoj. Plia konfirmo de tiu ĉi konkludo iĝis la fakto de senprecedenca koncentriĝo de sovetiaj trupoj laŭlonge de la tuta sovetio-ĉina limo 650 km longa, kies nombro en mallonga periodo superis 40 diviziojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri restarigo de rilatoj inter Usono kaj Ĉinio komence de la 1970-aj jaroj] Tio signifis revenon de Usono al la mondo de Realpolitik»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Mi ankoraŭ ne renkontis kunparolantojn kiuj estus tiom akceptemaj rilate la Nixon-stilon de la diplomatio ol la ĉinaj gvidantoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Mao Zedong, Zhou Enlai kaj poste Deng Xiaoping – ili ĉiuj estis elstaraj personoj. Mao Zedong estis stratego kapabla vidi estontecon, severa, senkompata, foje sangavida revoluciulo, Zhou Enlai estis eleganta, ĉarma, brila administranto kaj Deng Xiaoping estis reformisto de bazaj konvinkoj. Ĉiuj tri estis enkorpigo de la ĝeneralaj tradicioj de komplika analizo kaj transformado de sperto de la antikva lando surbaze de instinkta apartigo de io konstanta kaj taktike necesa. Ilia stilo de intertraktoj grave diferenciĝis de la stilo de la sovetia flanko. Sovetiaj diplomatoj preskaŭ neniam priparolas konceptajn aferojn. Ilia taktiko estas akcento je problemo interesanta Moskvon en tiu konkreta momento kaj ili pretis batali por ĝia solvo kun hunda obstino, celinta ne tiom konvinki la partnerojn pri intertraktoj, sed ĉefe lacigi ilin… Kvintesencon de tia aliro al la eksterpolitika diplomatia agado enkorpigis Andrej Gromiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Grave impresita de klareco de pensado de la ĉinaj gvidantoj, speciale de ĉefministro Zhou Enlai, Richard Nixon havis neniun imageblan intereson por sendiskute meti Usonon al unu el la flankoj de la konflikto inter Ĉinio kaj Sovetunio. La pozicio de Usono dum la intertraktoj iĝus plej forta se Usono estus pli proksima al ambaŭ komunistaj gigantoj ol ili mem unu al la alia. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Mao Zedong, konvinkita komunisto, ĉerpis la fortojn el konscio de tio ke li estas heredanto de tradicio de senĉesa memregado daŭrinta tri jarmilojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Richard Nixon estis tro inteligenta por uzi retorikon en la stilo de John Foster DullesRonald Reagan»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Antaŭ ol Willy Brandt estis elektita kanceliero en septembro 1969, ĉiuj okcidentgermanaj registaroj sinsekve insistis ke la sola laŭleĝa germana registaro troviĝas en Bonno. Federacia Respubliko Germanio rifuzis agnoski la orientgermanan reĝimon kaj rompis diplomatiajn rilatojn kun ĉiuj registaroj (escepte de Rusio), kiuj faris tian agnoskon – surbaze de la tiel nomata Hallstein-doktrino»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Willy Brandt proponis tiam sensacian por sia tempo tezon ke ĉar espero pri la Okcidento venigis la landon al sakstrato, unuiĝo de Germanio povus esti atingita nur per germana interproksimiĝo kun la komunista mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [en la 1960-aj jaroj] Germana politiko de la Nordatlantika alianco estis fiaskanta. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sekve de komplikegaj intertraktoj somere de 1971 estis subskribita nova interkonsento de la kvar potencoj, garantiinta liberecon de Okcidenta Berlino kaj aliron de la Okcidento al la urbo. Ekde tiu momento Berlino malaperis el la listo de internaciaj krizopunktoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [ Proksima Oriento en la 1960-aj jaroj] Eliro el sakstrato povus esti trovita nur se ĉiuj interesitaj flankoj sobre pritaksus la bazan geopolitikan realon de Proksima Oriento: Israelo estis tro forta (aŭ povus iĝi tia) por esti venkita eĉ de ĉiuj ĝiaj najbaroj kune kaj Usono estos sekvanta neŭtralecon kaze de sovetia enmiksiĝo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1973 Egiptio kaj Sirio komencis militon kontraŭ Israelo. Tio iĝis kompleta surprizo same por Israelo kaj Usono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Milito de Jom Kippur] Mankis konfirmoj de tio ke Sovetunio aktive instigis Egiption kaj Sirion al la milito, kaj Anŭar al-Sadat poste rakontis al ni ke sovetiaj gvidantoj ekde komenco alvokis al pafĉesigo. Krome sovetiaj aldonaj liveradoj de armiloj al siaj arabaj amikoj tute malsimilis laŭ kvanto kaj kvalito aviadan ponton el Usono al Israelo. Post la fino de la milito iĝis klare ke la arabaj armeoj militis oble pli efike ol en iu ajn el la antaŭaj konfliktoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la 1970-aj jaroj] Interproksimiĝo kun Ĉinio ofendis la ĉinan lobion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉiuj grandaj deirpunktoj en la usona ekstera politiko estis rezulto de interago de forta prezidanto kaj aliaj usonaj institucioj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ne tiom timinda estas diablo kiom ofendita burokrato kaj la Blanka Domo de Richard Nixon komplikigis la problemon per malsentema traktado de formiĝintaj proceduroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Fakte laŭ sia esenco la intertraktoj estas interŝanĝo de cedoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Richard Nixon konsideris malstreĉiĝon taktiko en longdaŭra strategia konfrontiĝo; liaj liberalaj kritikantoj traktis la malstreĉiĝon kiel la celon per si mem dum la konservativuloj kaj novkonservativuloj rifuzis la geopolitikan aliron kiel, nek pli nek malpli, historian pesimismon, preferante politikon de senbrida ideologia konfrontiĝo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Richard Nixon atente rezistis geopolitikajn minacojn, de Kubo ĝis Proksima Oriento. Konservativuloj atakis tion kion ili konsideris retiriĝo de Usono el la ideologia konfrontiĝo kaj nuklea strategio. Tio kaŭzis aperon de stranga situacio kiam liberaluloj atakis la defendan programon de Richard Nixon konsiderante ĝin troigita dum la konservativuloj kondamnis la politikon de Richard Nixon pri kontrolado de armiloj konsiderante ĝin tro paciga. La defendaj programoj estis pasigataj de Nixon tra la kongreso helpe de konservativuloj kun superado de opozicio flanke de liberaluloj, dum rimedoj pri kontrolado super armiloj estis aprobigataj – se necesis aprobo de la kongreso – helpe de liberaluloj malgraŭ opozicio de iuj konservativuloj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malfacilis kompari misilajn fortojn de ambaŭ flankoj. Usonaj misiloj estis malpli grandaj kaj pli precizaj; duono el ili havis divideblajn misilkapojn (do ĉiu misilo povus porti po kelkajn nukleajn ŝarĝojn). Sovetiaj misiloj estis pli grandaj, pli krudaj kaj malpli fleksaj en uzado. Ilia nombro ankaŭ superis nombron de tiuj usonaj proksimume je 300 unuoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Debatoj pri homaj rajtoj komenciĝis de alvokoj al Usono premi por plibonigi traktadon de la sovetiaj civitanoj, sed poiomete transformiĝis je strategio pri organizado de internaj politikaj ŝokoj en Sovetunio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiel objekto de diplomatiaj intertraktoj la juda elmigrado el Sovetunio aperis danke al la administracio de Richard Nixon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En oktobro 1972 Henry M. Jackson proponis amendon, malpermesantan doni statuson de la plej favorata nacio al ĉiu ajn lando kiu artefarite limigus la elmigradon. Tio estis taktike brila paŝo. Statuso de la plej favorata nacio sonas oble pli grave ol ĝi efektive estas. Ĝi signifas nur mankon de diskriminacio; tiu ĉi statuso donas neniujn specialajn privilegiojn, sed ĝi simple donas al sia posedanto privilegiojn kiujn havas ĉiuj landoj kun kiuj Usono havas normalajn komercajn rilatojn (tiutempe ili nombris pli ol 100). Statuso de la plej favorata nacio asistas al evoluo de normala komerco surbaze de komerca reciprokeco. Konsiderante staton de la sovetia ekonomio volumeno de tia komerco, kiel oni atendis, ne povus esti pli granda. Danke al la Jackson-amendo oni sukcesis atingi tion ke la sovetia elmigra praktiko iĝis objekto de ne malkaŝa diplomatia agado, sed de leĝofara agado de la usona kongreso»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kaj Ronald Reagan kaj Miĥail Gorbaĉov kredis je sia fina venko. Tamen ekzistis principa diferenco inter la du tiom neatendeblaj partneroj: Reagan estis komprenanta kiaj fortoj movas lian socion dum Gorbaĉov absolute perdis ligon al sia socio. Ambaŭ gvidantoj alvokis al tio kion ili konsideris la plej bona en siaj sistemoj. Sed se Reagan liberigis spiriton de sia popolo, malferminte kluzojn de iniciato kaj certeco pri si mem, do Gorbaĉov draste akcelis pereon de la sistemo kiun li reprezentis per alvokoj al reformoj, al kiuj ĝi evidentiĝis ne kapabla. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En iu momento komence de la 1980-aj ŝajnis ke komunismo akcelis sin kaj ŝajne estis preta forigi ĉion de sur sia vojo; kaj en sekva momento destinita de la historio komunismo komencis disfali. Dum jardeko ĉesis ekzisti orbito de la orienteŭropaj satelitoj kaj la sovetia imperio disfalis je partoj, perdinte preskaŭ ĉiujn rusajn akirojn ekde la tempo de Petro la Granda. Neniu mondpotenco disfalis ĝis tia grado komplete kaj tiom rapide sen malgajni militon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin eble havis nebulan imagon pri la vera povekvilibro kaj pro tio reagis al la usona kreskado de la milita potencialo dum la periodo de la Korea milito per “paca diplomatia noto” de 1952. En la terura transira periodo post la morto de Stalin liaj posteuloj malĝuste traktis propran kapablon al postvivado sen ekstera defio kiel pruvon de malforteco de la Okcidento. Kaj ili trompis sin konsiderante gravaj iujn sovetiajn atingojn en la evoluonta mondo. Nikita Ĥruŝĉov kaj liaj posteuloj konkludis ke ili sukcesos superi la tiranon. Anstataŭ ol kvereligi la kapitalistan mondon, kio estis la ĉefa strategio de Stalin, ili preferis venki ĝin per ultimatoj pri Berlino, lokado de misiloj en Kubo kaj aventurismo en la tuta evoluonta mondo. Tiu ĉi peno tamen tiomgrade superis la sovetiajn eblecojn ke transformis la stagnadon je la disfalon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ronald Reagan agis imprese – kaj de la vidpunkto de observantoj-sciencistoj tute nekompreneble. Reagan preskaŭ tute ne konis la historion kaj tion malmultan kion li konis li estis adaptanta, transformante laŭe al siaj personaj opinioj, kiujn li firme sekvis. Li traktis la bibliajn referencojn al Armagedono kiel operacian prognozadon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Detaloj de la ekstera politiko estis lacigantaj Ronald Reagan. Li lernis kelkajn bazajn ideojn rilate danĝerojn de pacigado, malbono de komunismo kaj majesteco de propra lando, sed analizo de la esencaj aferoj estis lia forta flanko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ronald Reagan havis verŝajne nur kelkajn bazajn ideojn, sed ĝuste ili iĝis aksaj eksterpolitikaj problemoj de tiu periodo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Homoj diras ke Ronald Reagan estis ilo en la manoj de verkintoj de lia paroloj, sed tio estas iluzio kiun havas plejparto de la parolverkantoj. Finfine ja nome Reagan mem elektis homojn, kiuj estis kreantaj liajn parolojn, kaj li elbuŝigis ilin kun escepta konvinkiteco kaj konvinko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ronald Reagan prezentis eksterpolitikan doktrinon kiu estis ege laŭsekva kaj havis signifan intelektan povon. Li posedis esceptan intuician komprenon de profundaj fontoj de la usona motivado. Samtempe li estis komprenanta propran al la sovetia sistemo vundeblecon, lia sagaco kontraŭis opinion de plejparto de ekspertoj eĉ en lia propra konservativisma tendaro. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Ronald Reagan] Li havis nekutime afablan kaj vere amikecan karakteron»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sub ekstera elmontro de mildeco de Ronald Reagan sin kaŝis neimageble komplika karaktero. Li estis samtempe proksima al ĉiuj spirite kaj malproksima de ĉiuj, li ĉiam havis bonan humoron, sed fakte teniĝis aparte. Amikeco servis por li kiel rimedo teni distancon inter si kaj ĉiuj aliaj. Se li traktas ĉiujn egale amikece – kaj regalas per la samaj historioj – neniu povas pretendi je specialaj rilatoj kun li. Rezervo de ŝercoj, kiuj cirkulis de unu konversacio al alia, defendis lin de subitaj atakoj el embusko. Same kiel multaj aktoroj, Reagan estis tipa solulo – same ĉarma kaj egocentra. Unu homo diris al mi foje ke Reagan estas samtempe la plej amikeca kaj plej malvarma homo, kiun li iam ajn renkontis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ronald Reagan estis elektia sur la ondo de promesoj de militema kontraŭkomunismo kaj restis fidela al tio ĝis la fino. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Strategia Defenda Iniciato] Usona scienco, kiel opiniis Ronald Reagan, farus la nuklean armilon arkaika. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la renkontiĝo en Rejkjaviko en 1986] Dum daŭrintaj 48 horojn aktivaj kaj emociaj intertraktoj kun iliaj supren- kaj malsupreniroj kvazaŭ sur la ondofervojo Ronald Reagan kaj Miĥail Gorbaĉov ĝenerale interkonsentis redukti dum kvin jaroj ĉiujn strategiajn fortojn je 50% kaj likvidi ĉiujn balistikajn misilojn dum 10 jaroj. En iu momento Reagan eĉ estis preskaŭ preta akcepti sovetian proponon pri likvido de ĉiuj tipoj de la nukleaj armiloj. Tiusence Rejkjaviko proksimigis kreadon de la sovetio-usona kundominado, kion tiom longe timis aliancanoj kaj neŭtralaj landoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Miĥail Gorbaĉov] Tre inteligenta kaj ĝentila, li similis al iom abstraktaj figuroj el rusaj romanoj de la 19-a jarcento – samtempe kosmopolita kaj provincieca, inteligenta kaj tamen iom loza; sagaca, sed sena je kompreno de la esenco de defio staranta antaŭ li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĝis la fino de 1991 Miĥail Gorbaĉov estis konsiderata en Vaŝingtono neanstataŭigebla partnero en konstruado de nova monda ordo – ĝis tia grado, ke prezidanto George H. W. Bush elektis la ukrainan parlamenton, kiom ajn neimagebla tio aspektas, kiel konvena loko por nome de sur tiu tribuno laŭdi bonajn flankojn de la sovetia gvidanto kaj deklari pri graveco de konservado de la unueca Sovetunio. Konservado de Gorbaĉov ĉe la potenco transformiĝis je la ĉefa celo de la okcidentaj politikistoj, konvinkitaj ke trakti ĉiun alian estos pli malfacile. Dum stranga, videble kontraŭ-Gorbaĉova puĉo en aŭgusto 1991 ĉiuj gvidantoj de la demokratiaj landoj unuiĝis flanke de “laŭleĝeco” subtene de la la komunista konstitucio, enpotenciginta Gorbaĉovon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Miĥail Gorbaĉov] Kvin monatojn post la fiaskinta komunista puĉo li estis devigita foriri kaj cedi al Boris Jelcin per la proceduro same “kontraŭleĝa” kiel tiu, kaŭzinta indignon de la Okcidento antaŭ kvin monatoj. Ĉi-foje la demokratiaj landoj rapide subtenis Jelcinon, prezentante subtene al siaj agoj fakte la samajn argumentojn, kiujn ili uzis antaŭnelonge rilate Gorbaĉovon. La ignorita de la ekstera mondo, kiu ĵus estis bonveniganta lin, Gorbaĉov eniris restadejon de fiaskintaj ŝtataj agantoj, persekutintaj celojn troviĝantaj ekster limoj de iliaj eblecoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Miĥail Gorbaĉov meritas nek ekzaltitajn admirojn, nek malhonoron, kiuj alterne lin trafis, ĉar li heredis vere komplikan kaj eble nesupereblan aron da problemoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Miĥail Gorbaĉov estis la unua sovetia gvidanto, komplete rifuzinta nocion de klasa lukto kaj proklaminta pacan kunekzistadon kiel la memstaran celon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Regado de grandega ŝtato similas al stirado de supergranda cisternoŝipo, centmilojn da tunoj peza kaj havanta turnoradiuson kiu superas dekojn da kilometroj. Ĝiaj gvidantoj devas ekvilibrigi influon, kiun ili planas fari al la ekstera mondo, kaj moralan nivelon de propra burokrataro»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri deklaro de Miĥail Gorbaĉov en 1988] En programa parolado en Unuiĝintaj Nacioj la 7-an de decembro li anoncis samtempan redukton [de sovetiaj armitaj fortoj] je 500 mil homoj kaj 10 mil tankoj, inkluzive duonon de la tankoj kontraŭstarintaj al NATO… Tamen unuflankaj reduktoj de tia skalo atestas esceptan certecon pri si mem aŭ esceptan malfortecon. En tiu etapo de la evoluo certeco apenaŭ estis propra al Sovetunio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La ŝtataj agantoj bezonas bonŝancon same kiel sobran kalkulon. Fortuno ne deziris rideti al Miĥail Gorbaĉov»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri intertraktoj de Miĥail Gorbaĉov kun Ĉinio en 1986] Ĉinaj gvidantoj starigis tri kondiĉojn de plibonigo de la rilatoj: ĉesigo de la vjetnama okupacio de Kamboĝo; foriro de la sovetiaj trupoj el Afganio; kaj retiriĝo de la sovetiaj trupoj de la ĉino-sovetia limo. Tiuj kondiĉoj ne povis esti plenumitaj tuj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Espero de Miĥail Gorbaĉov pri liberlaigo devis neeviteble fiaski. Tuj post kiam la komunista partio estis perdinta sian monolitan karakteron, ĝi iĝis senmoralizita. Liberaligo evidentiĝis nekombinebla kun la komunista regado – komunistoj ne povis transformiĝi je demokratoj sen ĉesi esti la komunistoj. Tiun ekvacion Gorbaĉov neniam komprenis, kvankam komprenis ĝin Boris Jelcin»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Helena filozofo kaj matematikisto Arkimedo diris: “Donu al mi apogpunkton kaj mi transversos la Teron”. La revolucioj voras siajn idojn, ĉar la revoluciuloj malofte konscias ke post certa momento de socia detruado ne plu restas arkimedaj apogpunktoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Miĥail Gorbaĉov komenis de konvinko, ke la reformita komunista partio povos movi la sovetian socion al la moderna mondo. Sed li malsukcesis kompreni ke komunismo estas problemo, ne solvo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Glasnost ĉiam pli konfliktis kun perestrojko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Miĥail Gorbaĉov] Dum la lasta jaro de sia ofico li estis trafita de koŝmaro de homo, kiu vidas proksimiĝantan katastrofon, sed malakapblas preventi ĝin aŭ eviti persone. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la mondo post la fino de la Malvarma milito mankas dominanta ideologia defio aŭ, nuntempe, unu geostrategia kontraŭstaro. Preskaŭ ĉiu situacio estas speciala kazo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La ordo, estiĝinta el la Vestfala paco, daŭris 150 jarojn; internacia sistemo kreita de la Viena kongreso daŭris 100 jarojn; internacia ordo propra al la Malvarma milito finiĝis post 40 jaroj. (La Versajla reguligado neniam funkciis kiel sistemo, akceptebla por grandaj potencoj, kaj estis io apenaŭ pli granda ol nura armistico inter la du mondmilitoj). »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Militoj de la tempo de la Franca revolucio signifis transiron al la naciaj ŝtatoj, difinataj per haveblo de komunaj lingvo kaj kulturo. Militoj de la 20-a jarcento estis ligitaj al disfaloj de la Habsburga kaj Otomana imperioj, defio ligita al pretendoj je dominado en Eŭropo kaj la fino de la koloniismo. En ĉiu el tiuj ĉi transiraj periodoj tio kio antaŭe estis konsiderata normala subite iĝis anakronismo: plurnaciaj ŝtatoj en la 19-a jarcento, koloniismo en la 20-a jarcento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ekde la Viena kongreso ekstera politiko komencis interrilatigi la naciojn unu kun la alia – tiel aperis la termino “internaciaj rilatoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Estante unuiĝinta, Eŭropo daŭrigos sian ekzistadon kiel granda potenco; apartiĝinte je naciaj ŝtatoj ĝi degeneros ĝis duarangaj roloj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …[pri] etnaj splitaĵoj de disfalintaj imperioj kiel la ŝtatoj-posteuloj de JugoslavioSovetunio. Obseditaj je historiaj ofendoj kaj longdaŭra strebo al memstariĝo, ili unuavice strebas ekdomini en siaj malnovaj etnaj disputoj. Celoj de internacia nivelo troviĝas ekster limoj de iliaj interesoj kaj ofte ekster limoj de ilia imago» « ...[the] ethnic splinters from disintegrating empires, such as the successor states of Yugoslavia or of the Soviet Union. Obsessed by historic grievances and age-old quests for identity, they strive primarily to prevail in ancient ethnic rivlaries. The goal of international order is beyond their fields of interest and frequently beyond their imaginations. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri postkoloniismaj landoj] …ĉe multaj el ili la nunaj limoj estas administra solvo, farita por oportuno de imperiismaj potencoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri postkoloniismaj landoj] Ĉe tiaj cirkonstancoj la ŝtato ofte signifas armeo, kiu iĝas la sola “nacia” institucio. Kiam okazas kolapso de tia ŝtato, ofte sekvas enlanda milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …ekzistas ŝtatoj de kontinenta tipo, kiuj eble iĝos bazaj elementoj de la nova mondordo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Usono atingis pli grandan dominadon ol antaŭ 10 jaroj, sed pro ironio de la sorto ĝia forto iĝis pli malkoncentrita. Do kapablo de Usono uzi ĝin por ŝanĝi la alian mondon laŭ sia deziro efektive malkreskis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Usono plej verŝajne dum plejparto de la venonta jarcento konservos la plej povan en la mondo ekonomion. Tamen bonfarto disvastiĝos oble pli vaste, same kiel teknologioj ebligantaj ĝin. Do Usono alfrontos ekonomian konkurencon, kian ĝi ne spertis dum la Malvarma milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Leviĝo de aliaj povofortoj – Okcidenta Eŭropo, Japanio kaj Ĉinio – ne devas zorgigi la usonanojn. Finfine komuna uzado de la mondaj resursoj kaj evoluigo de la aliaj socioj kaj ekonomioj estis tipe usona tasko jam ekde la tempo de la Marshall-plano»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sed povekvilibro, same kiel konsiderado de plej altaj interesoj de la ŝtato, estas produkto de la du lastaj jarcentoj, origine enkondukita de reĝo Vilhelmo la 3-a, kiu penis bridi la ekspansiismajn aspirojn de Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En multaj aliaj mondopartoj ŝtato antaŭis nacion; ĝi estis kaj ofte restas la ĉefa elemento de ĝia formiĝo. Politikaj partioj, kie ili ekzistas, spegulas fiksitan, kutime komunuman identecon; malplimulto aŭ plimulto kutime havas konstantan karakteron. En tiaj socioj politika procezo konsistas je dominado, ne en alterna regado, kio se entute okazas, do pli ofte per nekonstituciaj renversoj ol sekve de konstituciaj proceduroj. Koncepto de lojala opozicio – esenco de la nuntempa demokratio – ĉeestas malofte. Plej ofte opozicio estas traktata kiel minaco al la nacia unueco, egaligata al perfido kaj senkompate subpremata. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiom ajn povega estas Usono, neniu lando havas eblecojn trudi ĉiujn siajn preferojn al la resta homaro; devas esti elektitaj prioritatoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Geopolitike Usono estas insulo inter la bordoj de la giganta Eŭrazio, kies resursoj kaj loĝantaro oble superas tion, kion havas Usono. Dominado de iu potenco super iu ajn el la partoj de Eŭrazio – ĉu EŭropoAzio – restas kriterio de strategia danĝero por Usono sendepende de tio, ĉu la Malvarma milito okazas aŭ ne. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Rusio-usonaj rilatoj bezonegas seriozan dialogon pri eksterpolitikaj aferoj. Neniu profitos se Rusion oni konsideros neakceptebla por normala traktado je ekstera politiko, ĉar praktika rezulto de tio estos eĉ pli peza pago pro tio, ke ĝi estos senrevene enirinta la vojon de konduto, de kiu ĝi ne plu revenos. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …generacio de usonaj gvidantoj, famiĝinta dum la lastaj jardeko kaj duono, venis ĉefe de la SudoOkcidento kie homoj havas malpli da emociaj kaj personaj rilatoj kun Eŭropo ol elitoj de la malnova Nord-Okcidento de Usono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Disputoj [de Usono] kun Eŭropo similas al hejmaj kvereloj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri NATO] Usono kontrolas unuiĝintajn armitajn fortojn, kiujn komandas usona generalo kaj kontraŭas provojn de Francio doni al defendo certan eŭropan identecon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En sekvontaj jaroj ŝanĝiĝos ĉiuj tradiciaj atlantikaj rilatoj. Eŭropo ne bezonos kiel antaŭe usonan defendon kaj ĝi komencos insisti je propraj ekonomiaj interesoj oble pli agreseme. Usono ne deziros fari gravajn oferojn por la eŭropa sekureco kaj estos tentata de izolismo en ĝiaj diversaj formoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Al interesoj de neniu el la landoj konvenas ke Germanio kaj Rusio kroĉiĝu unu al la alia kiel la ĉefa partnero aŭ la ĉefa malamiko. Se ili tro interproksimiĝos, tio estigos timon de ilia kunregado; se ili kverelos, tio implikos Eŭropon en akriĝantajn krizojn»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri parolado de Bill Clinton en januaro 1994] Klarigante kial Usono ne bonvenigas akcepton de Pollando, Hungario, Ĉeĥio kaj Slovakio al NATO, li asertis ke la Nordatlantika alianco ne povas “fari novan dividlinion inter la Oriento kaj la Okcidento, kiu per si mem iĝos antaŭsigno de novaj konfrontiĝoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Programo “Partnereco por paco” estas ne intermeza halto survoje al NATO, kiel oni tion ofte erare asertas, sed alternativo al la membreco en ĝi, same kiel la Lokarna traktato iĝis alternativo al la brita alianco kun Francio, kiun Francio tiom strebis en la 1920-aj jaroj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« “Partnereco por paco” alportas riskon de kreado en Eŭropo de du tipoj de limoj: protektitaj per garantioj de sekureco kaj tiuj al kiuj oni rifuzis tiajn garantiojn – tia stato de la aferoj enhavas danĝeron de tento por potencialaj agresintoj kaj de senmoraligo por potencialaj viktimoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …gravas ligi Rusion kun la atlantikaj landoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉinio jam troviĝas laŭvoje al la statuso de superpotenco. Dum tempoj de kresko je 8%, kiuj estas malpli altaj ol ĝi havis en la 1980-aj jaroj, indico de la malneta enlanda produkto en Ĉinio proksimiĝos al la indico de Usono fine de la dua jardeko de la 21-a jarcento. Longe antaŭe tio milito-politika ombro de Ĉinio falos sur la tutan Azion kaj influos kalkulojn de la aliaj potencoj, iom ajn sindetena efektive estus la ĉina politiko. La aliaj aziaj landoj ŝajne estos serĉantaj kontraŭpezilon al la ĉiam pli pova Ĉinio, kiel ili jam faras tion rilate Japanion. Kvankam landoj de Sud-Orienta Azio nepre malvalidigos tiun deklaron, sed ili jam inkludis la antaŭe terurintan ilin Vjetnamion, en sian grupon (ASEAN) ĉefe por ekvilibrigi povon de Ĉinio kaj Japanio. Kaj nome pro tio ASEAN petas Usonon konservi implikiĝon je la aferoj de tiu ĉi regiono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiam en 1992 oni demandis la tiaman ĉefministron Kiichi Miyazawa ĉu Japanio akceptos haveblon de nuklea potencialo ĉe Nord-Koreio, li respondis kun tre ne-japana rekteco per unu vorto “ne”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Propono de Bill Clinton pri pli granda instituciigo de la Pacifika komunumo surbaze de eŭropa modelo estis traktita kun ĝentila malvarmeco ĉefe pro tio, ke la landoj de Azio ne konsideras sin komunumo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Japanio funkcias surbaze de interkonsento. Neniu aparta persono – eĉ ne ĉefministro – havas plenrajtojn por fari decidojn. Ĉiu kiu devos plenumi la decidon, partoprenas en kreado de interkonsento kiu estas konsiderata ne atingita ĝis ĉiuj aprobos ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malgraŭ grava proksimeco al la ĉina kulturo, Japanio ĉiam estis disŝirata inter admiro kaj timo, inter deziro amiki kaj strebo domini»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Bonaj longdaŭraj usonaj rilatoj kun Ĉinio do estas premiso de bonaj longdaŭraj rilatoj kun Japanio, cetere same kiel de bonaj ĉino-japanaj rilatoj. Formiĝis triangulo, kiun ĉiu flanko povus forlasi nur kun granda risko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« El ĉiuj grandaj kaj potenciale grandegaj potencoj Ĉinio en plej alta grado troviĝas je la stato de leviĝo. Usono jam atingis la povon, Eŭropo devos ankoraŭ labori por forĝi pli grandan unuecon, Rusio estas ŝanceliĝanta giganto kaj Japanio estas riĉa, sed ankoraŭ timema»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Politiko de konfrontiĝo kontraŭ Ĉinio portas riskon de izolado de Usono en Azio. Neniu azia lando dezirus – aŭ ne povus permesi al si – helpi al Usono en iu ajn konflikto kontraŭ Ĉinio, kiun ĝi konsiderus rezulto de erara politiko de Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉinio bonvenigas engaĝiĝon de Usono je aferoj de Azio kiel kontraŭpezilo al la timindaj najbarojJapanio kaj Rusio kaj ankaŭ – en malpli alta grado – de Barato»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉinio konsideras humiliga por si kondiĉon laŭ kiu ĉino-usonaj rilatoj baziĝas sur ne reciprokaj interesoj, sed sur bonvolemo flanke de Usono, kiu povas esti jen farita, jen ĉesigita laŭ plaĉo de Vaŝingtono. Tia rilato faras Usonon samtempe malfidinda kaj trudiĝinta je fremdaj aferoj, kaj malfidindeco estas la plej granda eraro laŭ opinio de la ĉinoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉe Ĉinio, lando historie ĉiam dominanta en sia regiono – fakte en la konata al ĝi mondo – ĉia provo trudi de flanke siajn instituciojn kaj internan politikon nepre kaŭzos profundegan indignon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …Usono je ĉiam pli alta grado sin trovas en tia mondo, kiu laŭ multaj parametroj similas al Eŭropo de la 19-a jarcento, kvankam mondskale. Oni povas esperi ke aperos io simila al la Metternich-sistemo, en kiu povekvilibro estos subtenata de komuneco de la valoroj. En la nuna epoko tiuj ĉi valoroj devas esti demokratiaj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la 19-a jarcento ekzistis du modeloj de sistemo de povekvilibro: brita modelo kies ekzemplo estis aliro de Lord Palmerston kaj Benjamin Disraeli, kaj la Bismarck-modelo. La brita aliro konsistis en atendi ĝis aperos rekta minaco al la ekzistanta povekvilibro antaŭ ol sin engaĝi en la afero, tiukaze preskaŭ ĉiam helpante al malpli forta flanko. Aliro de Bismarck konsistis je serĉado de rimedoj por preventi aperon de problemoj per starigado de proksimaj rilatoj kun maksimuma nombro de la flankoj, kreado de interkruciĝantaj sistemoj de unioj kaj uzado de aperanta sekve de tio influo por detenado de pretendoj de la konkurantoj. Kiom ajn strange tio aspektu konsiderante usonan sperton de rilatoj kun Germanio dum la du mondmilitoj, la Bismarck-stilo de traktado de povekvilibro eble plej kongruas al la tradicia usona aliro al internaciaj aferoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ

redakti