Homo

specio de primato, el la familio de homedoj

Homo estas genro de mamuloj.

Homo
Homo
Homo
Aliaj projektoj
Homo en Vikipedio
Homo en Komunejo
Homo en Komuneja kategorio
Homo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« La homo iĝis objekto de scienco pri la homo nur ekde momento kiam la aŭtoj iĝis pli malfacile vendeblaj ol produkteblaj. »
— John Kenneth GalbraithThe Affluent Society [1958]
 
« Do ni staras antaŭ la fenomeno, ke en la evoluo de la homaro sentemo laŭgrade estas superata de spiriteco kaj ke la homoj pro ĉiu tia paŝo antaŭen sentas fieron kaj leviĝon. Ni tamen ne povas diri kial devas esti tiel. Poste okazos ankaŭ ke la spiriteco mem estos superita de sufiĉe enigma emocia fenomeno de la kredo [...] Eble la homo simple deklaras pli alta tion, kio estas pli malfacila kaj lia fiero estas nenio alia ol narcisismo, akrigita pro konscio de superita malfacilaĵo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Homo estas la plej malforta kano en la naturo, sed li estas kano pensanta. »
— Blaise PASCAL
 
« Maloftis, ke li povus rezisti angoregan alvokon, kiom ajn kaŝkodita ĝi povus esti. »
— Graham GREENE
 
« Mi vetas, ke ĉiu homo devus, samkiel oni traspertas lernadon, trasperti dum iom da tempo la mizeron, kaj tion solece kaj meze de la indiferento de la mondo ĉirkaŭanta lin. »
— Hector BIANCIOTTI italargentindevena franclingva beletristo
 
« Kiam vi donacas, vi ricevas pli ol vi donas, ĉar vi estis nenio, kaj vi iĝas io. »
— Antoine de SAINT-EXUPÉRY
 
« Kiam homo havas nenian celon, li iĝas celtabulo. »
— Philippe LACOUE-LABATHE
 
« La homo devenas el la primato. Kiu devenos el la homo? »
— Hubert REEVES
 
« Ĉiuj homoj estas mensoguloj kaj hipokrituloj» « Все люди — лжецы и лицемеры. »
— Petro la Granda
 
« …ĉiam malpli da individuoj traktas aĵojn, ĉiam pli — homojn kaj simbolojn»
— Charles Wright Mills, Blankaj kolumoj [1951]
 
« Homo neniam iras tiom for kiam li ne scias, kien li iras. »
— Oliver Cromwell
 
« De tempo al tempo aperas sur la tero homoj de malofta kaj kompleta ekscelenco, kiuj briligas nin per sia virto, kaj kies elstaraj kvalitoj elverŝas mirindan lumon. Kiel tiuj eksterordinaraj steloj, pri kies originoj ni ne scias, kaj pri kies sorto, post kiam ili malaperis, ni scias eĉ malpli, tiaj homoj havas nek antaŭulojn nek posteulojn: ili estas la tuta raso»
— Jean de La Bruyère
 
« Neniu homo, kiu iam elkore ridis, povas esti tute nekorekteble malbona» « (angle) No man who has once heartily and wholly laughed can be altogether irreclaimably bad. »
— Thomas Carlyle
 
« Homoj preskaŭ nefleksieble alvenas al siaj kredoj ne surbaze de pruvo sed surbaze de tio, kion ili trovas alloga. »
— Blaise Pascal
 
« Estas cirkonstancoj, kiuj montras, kio homoj estas. »
— Epikteto
 
« Ni ne estas homoj, kiuj havas spiritan sperton; ni estas spiritaj estaĵoj kun homa sperto»
— Pierre Teilhard de Chardin
 
« La homo estas la sola besto, kiu ridas kaj ploras, ĉar li estas la sola besto, kiu havas la diferencon inter kiaj estas aferoj kaj kiaj ili povus esti. » « (angle) Man is the only animal that laughs and weeps, for he is the only animal that is struck with the difference between what things are, and what they might have been. »
— William Hazlitt
 
« Homoj, kiuj preskaŭ unike havas la kapablon lerni el la sperto de aliaj, estas ankaŭ rimarkindaj pro sia ŝajna malinklino al tio. » « (angle) Human beings, who are almost unique in having the ability to learn from the experience of others, are also remarkable for their apparent disinclination to do so. »
— Douglas Adams
 
« Ĉiuj homoj estas ankaŭ revaj estuloj. Revado ligas la tutan homaron. » « (angle) All human beings are also dream beings. Dreaming ties all mankind together. »
— Jack Kerouac
 
« Ĉio estas en la manoj de homo. Tial vi devas lavi ilin ofte. »
— Stanisław Jerzy Lec
 
« Historio instruas nin ke homoj kaj nacioj kondutas saĝe post kiam ili elĉerpis ĉiujn aliajn alternativojn. »
— Abba Eban
 
« Iuj homoj volas, ke ĝi okazu, iuj deziras, ke ĝi okazu, aliaj igas ĝin okazi. » « (angle) Some people want it to happen, some wish it would happen, others make it happen. »
— Michael Jordan
 
« Iuj viroj rigardas konstituciojn kun sankta respekto… tro sankta por esti tuŝita. Ili atribuas al la viroj de la antaŭa epoko saĝon pli ol homa kaj supozas ke tio, kion ili faris, estis ekster emendo. » « (angle) Some men look at constitutions with sanctimonious reverence... too sacred to be touched. They ascribe to the men of the preceding age a wisdom more than human and suppose what they did to be beyond amendment. »
— Thomas Jefferson
 
« ... por ŝtonoj, plantoj kaj bestoj ne ekzistas Dio, sed nur por homo. »
— Ludwig Feuerbach, La esenco de kristanismo (1841)
 
« Ĉiuj bestoj, krom la homo, scias ke la ĉefa afero en la vivo estas ĝui ĝin. » « (angle) All animals, except man, know that the principal business of life is to enjoy it. »
— Samuel Butler, The Way of All Flesh (1903)
 
« Ĉiu momento de la vivo de homo kaj de la kompreno kaj de la volo, estas nova komenco»
— Emanuel Swedenborg
 
« Kie ili bruligas librojn, ili ankaŭ bruligos homojn. »
— Heinrich Heine
 
« Homoj fariĝas vere sufiĉe rimarkindaj, kiam ili ekpensas, ke ili povas fari aferojn. Kiam ili kredas je si mem, ili havas la unuan sekreton de sukceso. » « (angle) People become really quite remarkable when they start thinking that they can do things. When they believe in themselves they have the first secret of success. »
— Norman Vincent Peale
 
« La amo de sia patrujo estas grandioza afero. Sed kial amo devas halti ĉe la landlimo? Ekzistas frateco inter ĉiuj homoj. Ni devas rekoni tion por ke vivo ne ĉesu. Ni devas lerni ami homojn» « The love of one's country is a splendid thing. But why should love stop at the border? There is a brotherhood among all men. This must be recognized if life is to remain. We must learn the love of man. »
— Albert E. Kahn, As quoted in Joys and Sorrows: Reflections‎ by Pablo Casals as told to Albert E. Kahn
 
« Mi havas revon, ke iun tagon ĉi tiu nacio leviĝos kaj vivos laŭ la vera signifo de sia kredo: "Ni taksas ĉi tiujn veraĵojn memevidentaj: ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj." » « (angle) I have a dream that one day this nation will rise up and live out the true meaning of its creed: "We hold these truths to be self-evident: that all men are created equal. »
— Martin Luther KingRevon havas mi
 
« ...ni denove deklaras, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj ke reciproka toleremo estas la prezo de libereco» « (angle) …we declare again that all men are brothers, and that mutual tolerance is the price of liberty. »
— Will Durant





Jean Baudrillard redakti

 
« [pri Usono] Homoj ne plu interesiĝas unu pri alia, sed por tio ekzistas diversaj kluboj kaj societoj. Ili ne plu tuŝas unu la alian, sed ekzistas kontaktoterapio. Ili ne plu piediras, sed okupiĝas pri saniga kurado ktp. Ĉie oni restarigas perditajn kapablojn aŭ degradiĝintajn korpojn, aŭ perditan komunikkapablon, aŭ perditan manĝoguston. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Nenio montros eĉ plej etan aprobon, eĉ plej etan estimon al la reala homo. Fideleco estas direktita al lia similulo, ĉar li mem dekomence jam estas morta»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Homoj plenas je deziro ĉion forpreni, ĉion malplenigi, ĉion konsumi, ĉion palpi permane. Observado, malĉifrado, ekkono — tio ne kontentigas ilin. La sola amasa pasio estas pasio palpi permane. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …se antaŭe supereco de la Homo baziĝis sur monopolo de konscio, do hodiaŭ ĝi baziĝas sur monopolo de nekonscio»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Dio-homo estas absurdo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Necesas estimi la nehoman. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Tio aspektas strange, sed milito sen viktimoj ĉesas aspekti la vera milito, ĝi pli similas al prototipo de la eksperimenta elpurigita milito, eĉ pli kontraŭhoma, ĉar sen homaj perdoj. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
 
« Tio ke la homo “libera kaj klera” nepre elektos la Bonon, estas nia totala antaŭjuĝo… »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
 
« La homa iĝas la sola deira punkto kaj la homaro, imanenta al si mem, okupas vakan lokon de la mortinta Dio — ekde nun la homa regas nedivideble, sed ĝi ne plu havas finan sencon»
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
 
« …al la bono la homo sentas nur strebon dum al la malbono — altiriĝon, kiun oni povas kompari kun seksa sento. Tio estas io subkonscia kaj pova. »
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[1] [2002]

Emil Cioran redakti

 
« Por fini disvastiĝon de tia nenormala besto kiel la homo taŭgas ĉiuj rimedoj kaj la homoj ĉiam pli eksentas neceson kaj bezonon anstataŭigi la naturajn katastrofojn per eĉ pli efikaj artefaritaj. La ideo de la Mondofino ŝvebas en aero. »
— Emil Cioran, Falo en la tempon [1964]
 
« Ĉia peno lacigas kaj ne eblas diri ke la homo povas longe elteni ĝin. Opinii ke li sukcesos ŝanĝi sian sorton je tiu de la superhomo signifas forgesi kiom malfacilas esti eĉ simple homo, forgesi ke tio sukcesas nur danke al maksimuma streĉiĝo de la volo kaj la fortoj. »
— Emil Cioran, Falo en la tempon [1964]
 
« Estas nenio pli profunda kaj pli mistera ol la bezono je konsolo»
— Emil Cioran

Erich Fromm redakti

Fuĝo for de libereco [1941] redakti

 
« La homa cerbo vivas en la dudeka jarcento; koro de plejparto de la homoj — ankoraŭ en la ŝtonepoko»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Neniu antaŭ Freŭdo tiom atentis observadon kaj esploradon de senraciaj, subkonsciaj fortoj, grandparte difinantaj la homan konduton. Li kaj liaj sekvantoj en la moderna psikologio ne nur malkovris subkonscian tavolon en la homa psiko — kies ekzistado mem estis neata de raciistoj — sed ankaŭ montris, ke tiuj ĉi senraciaj fenomenoj subiĝas al certaj leĝoj kaj pro tio oni povas ilin sufiĉe racie klarigi. Li instruis al ni kompreni lingvon de la sonĝoj kaj somataj simptomoj, lingvon de malkongruaĵoj en la homa konduto. Li malkovris ke tiuj ĉi malkongruaĵoj — same kiel la tuta strukturo de la karaktero — reprezentas reagojn al influo de la ekstera mondo, speciale al tiuj, kiuj okazis en frua infanaĝo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Freŭda koncepto de la homaj rilatoj fakte kopias sistemon de la rilatoj ekonomiaj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Alivorte la socio realigas ne nur funkcion de subpremado, kvankam ankaŭ ĝin, sed ankaŭ funkcion de kreado de la personeco. Homa naturopasioj de la homo kaj liaj anksioj — estas produkto de kulturo; fakte la homo mem estas la plej grava atingo de tiuj senĉesaj homaj klopodoj, kies registron ni nomas la historio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la homo superkreskas sian originan unuecon kun naturo kaj kun aliaj homoj, la homo iĝas “individuo” — kaj ju pli for iras tiu ĉi procezo, des pli kategoria estas alternativo, alfrontata de la homo. Li devas sukcesi reunuiĝi kun la mondo en spontaneeco de la amo kaj krea laboro aŭ trovi por si iun apogilon helpe de tiaj ligoj kun tiu ĉi mondo, kiuj detruas liajn liberecojn kaj individuecon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la homa ekzistado kaj libereco ekde komenco estas nedisigeblaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …biologia malperfekteco de la homo kreis kondiĉojn por apero de civilizo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉe la bestoj haveblas seninterrompaj ĉenoj de refleksaj reagoj, kiuj komenciĝas de stimulo, ekzemple de malsato, kaj kaŭzas pli aŭ malpli strikte difinitan konduton, ebligantan seniĝi je tiu streĉiĝo, kaŭzita de la stimulo. Ĉe la homo tiuj ĉenoj estas rompitaj. Stimuloj ĉeestas, sed vojoj de ilia kontentigado estas “malfermaj”, do la homo devas elekti inter diversaj agoj; li komencas pensi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Rompo de malpermeso, la origina peko, en pozitiva homa senco estas la unua ago de elekto, ago de libereco, do la unua homa ago ĝenerale. Laŭ mito formale la peko konsistis en tio, ke la homo enkmanĝis de la arbo de la sciado. Do la ago de malsubiĝo, ago de libereco estas rekte ligata al komenco de la homa pensado»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Por Kalvino ekzistis du kategorioj de homoj: tiuj kiuj estos savitaj kaj tiuj kiuj estos eterne damnitaj. Ĉar tiu ĉi sorto estas destinita jam antaŭ naskiĝo, neniu kapablas ĝin ŝanĝi eĉ ion ajn li faru dum sia vivo. Do la homa egaleco estas principe neata: la homoj estas kreitaj malegalaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri kalvinismo] Per neniuj penoj la homo povas ŝanĝi sian sorton, sed la fakto mem de liaj penoj estas signo de lia aparteno al la savitaj. Virtoj, kiujn devas havi la homo, estas modesteco kaj modereco (sobrietas), justeco (iustitia) en tiu senco ke ĉiu devas ricevi destinitan por li parton, kaj pieco (pietas), kuniganta la homon kun dio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĝis homo ne akiris kapablon pensi originale, tio estas memstare, ne havas sencon postuli, ke neniu malhelpu esprimon de liaj pensoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉe kapitalismo ekonomia agado, sukceso kaj materiala profito iĝis celo en si mem. Sorto de la homo konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi kapitalon — kaj ne por celoj de propra feliĉo, sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia maŝino. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian personecon al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la Reformacio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« “Persono”, kies interesojn celas nuntema homo, estas socia “mio”; tiu ĉi “persono” konsistas ĉefe el rolo, prenita de individuo por si, kaj efektive estas nura subjektiva kamuflaĵo de lia objektiva socia funkcio. Nuntempa egoismo estas avideco, devenanta el frustriĝo de vera persono kaj direktita je fortiĝo de la persono socia. Por la nuntempa homo ŝajnas karaktera la plej alta grado de fortiĝo de la persono mem; efektive lia tuteca persono estas malfortiĝinta, reduktita al nur unu segmento de la tuto — al intelekto kaj voloforto dum ĉiuj aliaj komponantoj de lia persono estas tute fortranĉitaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Racieco de produktada sistemo en teknologia sfero apudas malraciecon de la sama sistemo en socia sfero. La homojn regas ekonomiaj krizoj, senlaboreco, militoj. La homo konstruis sian mondon; li konstruis domojn kaj fabrikojn, li produktas aŭtojn kaj vestojn, kultivas grenon kaj fruktojn. Sed li estas fremdiĝinta de produktoj de sia laboro, li ne plu estas mastro de la konstruita de li mondo, inverse, tiu ĉi mondo, kreita de la homo, transformiĝis je la mastro, antaŭ kiu la homo kliniĝas, provante ĝin iel favorigi aŭ laŭeble superruzi. Per siaj manoj la homo kreis por si dion»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri la nuntempa homo] Al li mankas iu ajn certeco pri propra valoro, sendependa de lia populareco kaj merkata sukceso. Se pri li haveblas postulo, do li konsideras sin “io”; se li ja estas nepopulara, do ankaŭ en siaj propraj okuloj li estas nenio. Tiu dependeco de memestimo de sukceso de proponata “persono” klarigas, kial por la nuntempa homo populareco iĝis tiom grava. De ĝi dependas ne nur sukceso en praktikaj aferoj, sed ankaŭ kapablo de la homo konservi memestimon; sen ĝi la homo falas je abismon de neplenvaloreco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Granda nombro de problemoj, je la unua rigardo nesolveblaj, tuj malaperas post kiam ni kuraĝas rezigni je imago, ke la homoj ĉiam konscias motivojn de siaj agoj, pensoj kaj sentoj; efektive iliaj veraj motivoj ne nepre estas tiaj kiaj al ili ŝajnas»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La vivo havas propran dinamikon: homo devas kreski, li devas montri sin, devas travivi sian vivon. Evidente se tiu tendenco estas subpremata, energio, direktita al la vivo, disfalas kaj transformiĝas je energio, direktita al detruado. Alivorte la strebo al la vivo kaj la inklino al detruado estas ne reciproke sendependaj faktoroj, sed estas ligitaj je inversa dependeco. Ju pli manifestiĝas strebo al la vivo, ju pli plene la vivo realiĝas, des malpli fortaj estas detruaj tendencoj; ju pli strebo al la vivo estas subpremata, des pli forta estas inklino al detruado. Detruemo estas rezulto de netravivita vivo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Plejparto de la homoj estas konvinkitaj, ke se ilin ne devigas malkaŝe iu ekstera forto, do iliaj decidoj estas iliaj propraj, kaj se ili ion deziras, tio estas iliaj propraj deziroj. Tia imago pri si mem estas unu el niaj plej grandaj iluzioj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Verŝajne por averaĝa homo ekzistas nenio pli peza ol senti sin sola, apartenanta al neniu granda grupo, kun kiu li povus sin identigi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En multaj kazoj homoj, havantaj nenion komunan kun naziismo, defendas naziismon de kritiko de la eksterlandanoj, ĉar ili konsideras ĝin atakoj kontraŭ Germanio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …psikiatrio, riĉiĝinta per atingoj de Freŭdo, transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de personeco. Danke al klopodoj de multaj psikiatroj, inkluzive psikanalizistojn, estis kreita bildo de “normala” homo, kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de karaktero aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “neŭrozaj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ekzistas aĉa superstiĉo, ke homo atingas konon de realo, lernante laŭeble pli da faktoj. En la kapojn de la lernantoj estas enigataj centoj da disaj, ne interligitaj faktoj; ilia tuta tempo kaj tuta energio estas malŝparataj por parkerado de tiu ĉi amaso da faktoj dum por pensado jam haveblas nek tempo, nek fortoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Nia tuta energio estas malŝparata por atingi tion, kion ni deziras, kaj plejparto de la homoj neniam ekpensis pri origino de tiu ĉi agado: ĉu ili scias kion ili efektive deziras, ĉu ili mem deziras atingi la celojn, al kiuj ili strebas. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La nuntempa homo ŝajnigas kontenton kaj optimismon, sed profunde de la animo li estas malfeliĉa, preskaŭ rande de despero. Li spasme kroĉiĝas al ĉio individua, li deziras esti “ne kiel ĉiuj”, ja mankas pli bona rekomendo por io ajn ol la vortoj “tio estas io specifa”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La nuntempa homo soifas la vivon, sed ĉar li estas roboto, la vivo ne povas signifi por li spontanean agadon, do li kontentiĝas je iuj ajn surogatoj de ekscitiĝo: drinkado, sporto aŭ travivado de aliulaj kaj elpensitaj pasioj sur ekrano. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Malgraŭ ŝajno de optimismo kaj iniciatemo la nuntempa homo estas premita je profunda sento de senhelpeco, do li pasive kvazaŭ paralizita renkontas proksimiĝantajn katastrofojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Se rilate “normalan” homon nin interesos nur lia ekonomia bonfarto, se ni malatentos subkonscian suferon de averaĝa aŭtomatizita homo, ni ne povos kompreni tiun danĝeron, devenantan el la homa karaktero, kiu minacas nian kulturon: pretecon akcepti iun ajn ideologion kaj iun ajn gvidanton kontraŭ promeso de ekscita vivo, kontraŭ propono de politika strukturo kaj simboloj, donantaj al la vivo de la individuo iun ŝajnon de la senco kaj ordo. Despero de la homoj-robotoj estas nutra medio por la politikaj celoj de faŝismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Homo ĉasas fantomon, iluzian feliĉon nomatan Sukceso, kiu ĉiufoje lasas lin elreviĝinta, tuj post kiam ŝajnis al li ke li atingis finfine kion li deziris. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955] redakti

 
« Ja pro tio ke milionoj da homoj subiĝas al la samaj malvirtoj, tiuj malvirtoj ne transformiĝas je la virtoj; pro tio ke multe da homoj kundividas la samajn erarojn tiuj eraroj ne transformiĝas je la veroj, kaj pro tio ke milionoj da homoj suferas pro la samaj formoj de psika patologio tiuj homoj ne resaniĝas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En niaj tagoj ni alfrontas la homon, kiu agas kaj sentas kiel aŭtomato, li neniam sentas travivaĵojn kiuj efektive estus liaj propraj; li sentas sin ĝuste tia kie, laŭ lia opinio, lin konsideras la aliaj; lia artefarita rideto anstataŭis sinceran ridon kaj sensignifa babilado anstataŭis konversacion; li havas mornan senton de senespero anstataŭ vera doloro»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive malsame ol la bestoj, la homo montras preskaŭ senfinan adaptiĝon; li povas manĝi preskaŭ ĉion, li povas vivi en preskaŭ ĉiuj klimataj kondiĉoj kaj adaptiĝi al ili, kaj apenaŭ troveblus tia psika stato, kiun li ne povus elteni kaj en kiu li ne povus vivi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Sed kiu ajn estus responda reago, aserto ke la homo povas vivi en preskaŭ ĉiuj kondiĉoj veras nur parte; al ĝi necesas aldono: se la homo vivas en kondiĉoj, kontraŭaj al lia naturo, al ĉefaj postuloj de lia evoluo kaj psika sano, li ne povas ne reagi al ili; li devas aŭ degradi kaj perei, aŭ krei kondiĉojn pli konvenajn al lia bezonoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉe naskiĝo, la homo (ĉu aparta individuo aŭ la tuta homa gento) eliĝas el la stato de difiniteco, kie ĉio estis tia anticipe difinita kiel instinktoj, kaj eniĝas je la stato de nedifiniteco, nescio kaj sendefendeco. Estas konata nur pasinteco, en estonteco senduba estas nur unu — morto, kiu efektive prezentas en si revenon al pasinteco — al neorganika stato de la materio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Do naskiĝo — en ĝenerale akceptita senco de tiu ĉi vorto — estas nura komenco de la naskiĝo en pli vasta senco. La tuta vivo de individuo estas nenio alia kiel procezo de naskado de sin mem. Fakte ni devus komplete naskiĝi ĝis momento de la morto, sed la sorto de plejparto de la homoj estas tragika: ili mortas sen sukcesi naskiĝi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Naskiĝo de la homo komenciĝis ekde de apero de la unuaj reprezentantoj de la speco homo sapiens, kaj la historio de la homaro estas nenio alia kiel la tuta procezo de tiu ĉi naskiĝo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La homo povas provi akiri unuecon kun la mondo, subiĝante al aparta persono, grupo, organizaĵo. Tiel li superas izolitecon de sia individua ekzistado, iĝante parto de iu aŭ io pli granda ol li mem, kaj ricevas senton de identeco danke al unuiĝo kun la forto, al kiu li subigis sin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …homo povas provi atingi unuecon kun la mondo helpe de regado super ĝi, transformante la aliajn je parto de si, elirante ekster la limojn de sia individua ekzistado pere de dominado. Komuna por subiĝo kaj dominado estas tio, ke kunaparteno en ambaŭ kazoj montriĝas kiel simbiozo. Ambaŭ partoprenantoj de tiaj rilatoj perdas siajn tutecon kaj liberecon: ili dependas unu de la alia kaj vivas unu danke al alia, kontentigante sian strebon al proksimaj rilatoj, sed suferante pro malsufiĉo de interna forto kaj certeco en si, por akirado de kiuj necesas libereco kaj sendependeco; krome al ili ĉiam minacas konsciatanekonsciata malamikeco, kiu nepre estiĝas ĉe rilatoj de simbiozo. Realigo de la strebo al subiĝado (masoĥisma tendenco) aŭ de strebo al dominado (sadisma tendenco) neniam alportas kontentiĝon… Finfine tiaj streboj kondukas al fiasko»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la krea ago la homo eliras la limojn, destinitajn por li kiel estaĵo, leviĝas super la pasiveco kaj hazardeco de sia ekzistado, eniras reĝlandon de celkonscio kaj libereco»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …la vivo estas unika siaspece neklarigebla miraklo. En la ago de detruado la homo starigas sin super la vivo, li superas limigitecon, propran al li kiel estaĵo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Soifo de detruado… radikas en la naturo de la homo same kiel strebo al kreado. Aserto, ke la homo kabaplas evoluigi origine ekzistantan en ĝi kapablon de la amo kaj saĝo, ne signifas naivan kredon je lia bonkoreco»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En niaj tagoj ordinara homo akiras senton de identeco pli danke al aparteno al nacio ol sekve de konsciado de si la “homa filo”. Tia fiksiĝo distordas etoson de la objektiveco, do ankaŭ la racion»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Oni povas difini la homon kiel beston, kapablan diri “mi” kaj konscii sin kiel apartan estaĵon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En niaj tagoj en la homaj rilatoj ne videblas specialaj amomalamo. En ili precipe ĉeestas ekstera amikeco kaj pli ol ŝajniga afableco, tamen malantaŭ tiu eksteraĵo kaŝiĝas malvarmeco kaj indiferenteco. Haveblas ankaŭ granda parto de apenaŭ sentebla malkonfido»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se homo ne sukcesis profiteinvesti” sin, li havas tian senton, kvazaŭ li mem estas kompleta malsukceso, se li sukcesis tion fari, do li mem estas la sukceso»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …la nuntempa homo montras mirindan mankon de realismo rilate ĉion gravan: la sencon de la vivo kaj morto, feliĉon kaj suferon, sentojn kaj seriozajn pensojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Anstataŭ ke maŝino anstataŭu la homan energion, la homo iĝis anstataŭo de la maŝino. Lian laboron oni povas difini kiel plenumon de la agoj, kiujn maŝinoj ankoraŭ ne povas plenumi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kiel povas la homoj esprimi “sian” volon, se ili havas nek propran volon, nek opiniojn, se ili estas fremdiĝintaj aŭtomatoj, kies gustojn, opiniojn, elektojn manipulas povaj “mekanismoj”, alĝustigantaj ĉion ĉi al certa normo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Libera homo neeviteble estas senigita je libereco, la pensanta homo neeviteble estas senigita je certeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La viva, sentanta homo nepre plurfoje en sia vivo sentas malĝojonmalgajecon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Decida momento en la vidpunktoj de Lenin estis lia malkredo je spontaneaj agoj de laboristoj kaj kamparanoj, kaj ne kredis li je ili ĉar li ne kredis je la homo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kredo je la homaro sen kredo je la homo estas malsincera aŭ se sincera, do ĝi kondukas al la samaj rezultoj, kiujn ni vidas en tragika historio de inkvizicio, Robespierre-teroro kaj Lenin-diktaturo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Estante fervora kaj senkompromisa kritikanto de kapitalismo, Roza Luksemburg sincere kaj neŝanceleble kredis je la homo. Kiam ŝin, same kiel Gustav Landauer, mortigis soldatoj de la germana kontraŭrevolucio, tio signifis pereon de la humanisma tradicio de la kredo je la homo. Nome manko de la kredo je la homo ebligis al la aŭtoritatismaj sistemoj konkeri lin, allogante pli per kredo je idolo ol je si mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Same kiel por la aliaj socialistoj, por Markso la ĉefan signifon havas la homo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Markso pretervidis malraciajn fortojn en la homo, kiuj igas lin timi la liberecon kaj estigas en li soifon de la potenco kaj strebon al la detruado. Kontraŭe en la fundamento de la Marksa kompreno de la homo kuŝas supozo, ke laŭ sia naturo la homo estas bona kaj ke tiu boneco ekregos tuj post kiam falos kripligantaj lin ekonomiaj katenoj. La fama frazo fine de la Manifesto de la Komunista Partio pri tio, ke laboristoj povas “perdi nenion, krom siaj katenoj” enhavas profundan psikologian eraron. Kune kun la katenoj laborista klaso perdas ankaŭ ĉiujn malraciajn bezonojn kaj ilian kontentiĝon, aperintajn en tiu periodo dum ĝi portis sur si la katenojn. Tiurilate Markso kaj Engelso ne sukcesis super naivan optimismon de la 18-a jarcento»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ne dubeblas ankaŭ ke ni pli bezonas renaskiĝon de la homo ol aviadilojn kaj televidon. Se almenaŭ eron da racio kaj praktika senco, uzatajn en naturaj sciencoj, oni aplikos por solvado de la homaj problemoj, tio ebligos daŭrigi plenumadon de la tasko, kiu konsistigis fieraĵon de niaj antaŭuloj en la 18-a jarcento [do demokratio]. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la 19-a jarcento la problemo konsistis en tio, ke dio estas morta; en la 20-a jarcento problemo estas en tio ke la homo estas morta. En la 19-a jarcento senhomeco signifis kruelecon, en la 20-a jarcento ĝi signifas skizofrenian fremdiĝon. En pasinteco danĝero konsistis en tio, ke la homoj iĝis sklavoj. Danĝero de estonteco estas en tio, ke la homoj povos iĝi robotoj. Cetere la robotoj ne ribelas. Tamen se doni al ili la homan karakteron, do ili ne povos vivi kaj resti sanaj, ili iĝas “Golemoj”, ili detruas sian mondon kaj sin mem, ĉar ili ne plu povas elteni sensencan enuon. Nia danĝero estas milito kaj robotismo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Hodiaŭ la homo staras antaŭ sia plej grava elekto: tio estas elekto ne inter kapitalismo kaj komunismo, sed inter robotismo (same en ĝia kapitalisma kaj komunisma formoj) kaj humanisma socialismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Homo estas la sola animalo kiu povas enui» « Man is the only animal that can be bored. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Johann Wolfgang von Goethe redakti

 
« Ne ekzistas situacio, kiun la homo ne povus nobligi per agotolero»
— Johann Wolfgang von Goethe
 
« Kiel eblas al la homo ekkoni sin mem? En kontemplado — neniam, nur en la agado. Klopodu plenumi sian devon kaj vi ekscios kio ĝi estas. Kaj kio estas via devo? Postulo de la nuna horo»
— Johann Wolfgang von Goethe
 
« Se akcepti la homojn kiaj ili estas, ni faros ilin pli malbonaj, sed se akcepti ilin kiaj ili devas esti, ni faros ilin tio kio ili povos iĝi. »
— Johann Wolfgang von Goethe
 
« La homo konas sin mem nur je tiu grado je kiu li konas la mondon; li konas la mondon nur per si mem kaj konscias sin mem nur estante profundiĝinta je la mondo. Ĉiu nova objekto, efektive konsciita de ni, malkovras ekzistadon de nova organo en ni mem. »
— Johann Wolfgang von Goethe, Konversacio kun Johann Peter Eckermann [la 29-an de januaro 1826]

Carl Gustav Jung redakti

 
« …ne eblas inventi tian komunan eksteran formon de la vivo, kiu malgraŭ ŝajna justeco kaj ĝusteco, ne estus maljusteco por tiu aŭ alia tipo de la homoj. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« Mi komprenas bezonon je komforto, profunde kuŝantan en la homo, sed mi ne komprenas kial la vero devas kliniĝi antaŭ tiu bezono. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« …al ĉiu homo propras ambaŭ mekanismoj, de ekstravertiteco kaj introvertiteco, kaj nur relativa supereco de tiu aŭ alia difinas la tipon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« …ĝis ekstremo miopiaj estas tiuj, kiuj kun maldigno traktas la fantaziojn pro ilia stranga kaj neakceptebla karaktero. Ne decas forgesi, ke nome en la imago de la homo povas troviĝi la plej valora parto de li. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« …nur fantazio de nekorektebla idealisto kaj optimisto kapablas bildigi la homan naturon sufiĉe “bela” en ĝia tuto. Kontraŭe, tuto de la homa naturo, se diri juste, estas ne nur fakta esto, havanta same helajn kaj malhelajn flankojn. Sed sumo de ĉiuj koloroj aspektas griza — hela sur la fono malhela kaj malhela sur la hela fono. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« Provu liberigi pasiojn de la civilizita homo!... Forto de la pasioj, amasiĝintaj en la civilizita homo, estas terure detrua kaj oble pli danĝera ol la pasioj de la prahistoria homo, kiu konstante poiomete elvivas siajn negativajn pasiojn. Do neniu milito de la historia pasinteco povas kompariĝi laŭ kolosa malnobleco kun la militoj de la civilizitaj nacioj»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« La naturo estas aristokratema. Normala homo estas fikcio. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato

Karl Marx redakti

 
« La homo ne traktas sin kiel sendependan, se li ne estas mastro de si mem, kaj la mastro de si mem li estas kiam lia ekzistado apartenas al li. La homo kiu vivas laŭ favoro de alia, traktas sin kiel dependulon. »
— Karolo MarksoEkonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844
 
« [...] la tuta tiel nomata tutmonda historio estas nenio alia ol kreado de la homo per la homa laboro, estiĝado de naturo por la homo, do li havas klaran, nerefuteblan pruvon de sia kreado fare de si mem, de procezo de sia estiĝo. »
— Karolo MarksoEkonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844

Marshall McLuhan redakti

 
« […] ni konfuzis racion kaj skribon, kaj raciismon — kun unusola teknologio. Do al la laika Okcidento en la elektra epoko ŝajnas ke homo iĝas neracia. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …en la skriba kaj homogenigita socio homo ĉesas esti sentema rilate diversan kaj interrompan vivon de la formoj. Kiel parton de sia narcisisma fiksiĝo li akiras iluzion de tria dimensio kaj “privatan vidpunkton”, kaj tiel komplete fortranĉiĝas de la propra al [William] Blake kaj la Psalmisto [reĝo Davido] konsciiĝo: ni estas tio, al kio alkroĉiĝis nia rigardo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Skribo kreas oble pli simplajn tipojn de homoj kompare al tiuj, kiuj evoluas en komplika araneaĵo de kutimaj tribaj kaj parolaj socioj. Ĉar fragmentita homo kreas homogenan okcidentan mondon, dum parolaj socioj konsistas el homoj diferenciĝintaj, sed diferenciĝintaj ne danke al specialistaj scipovoj aŭ videblaj signoj, sed danke al unikaj emociaj miksiĝoj. Interna mondo de parola homo estas interplektiĝo de komplikaj emocioj kaj sentoj, kiujn praktikema homo de la Okcidento delonge ene de si detruis aŭ subpremis por pliaj efikeco kaj praktikeco. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Parola vorto drame kaptas ĉiujn homajn sensojn dum alte edukitaj skribaj homoj emas paroli laŭeble plej laŭorde kaj ordinare. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Legopova homo kaj skriba socio evoluigas en si teruran kapablon konduti en ĉiuj aferoj mirinde distanciĝante de tiuj sentoj kaj de tiu emocia engaĝiĝo, kiujn nepre sentus nelegopova homo kaj neskriba socio. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Nome larĝigo de homo al parolo ebligas al intelekto distanciĝi de nekompareble pli granda realo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Lingvo larĝigas kaj komplikigas homon, sed samtempe ĝi apartigas liajn kapablojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Homoj lasis ferman mondon de tribo por “malferma socio”, interŝanĝinte helpe de skriba teknologio orelon kontraŭ okulo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Ĉiam pli gravan konfuzon elvokas transformado de la aŭtoj en vera loĝantaro de niaj urboj, sekve de kio okazis perdo de la homa skalo en la energioj kaj distancoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …la homoj ĉiam estis generiloj de la teknologia mondo simile al la abeloj en la flaŭro»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« La aŭto iĝis kiraso, protekta kaj agresema konko de la urba kaj apudurba homo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …hodiaŭ en la elektra epoko homoj kaj psike kaj socie revenis al la nomada stato. Nun tamen tio nomiĝas kolektado kaj pritraktado de la informoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Dum io iĝas pli komplika, ĝi iĝas ankaŭ malpli specialiĝinta. La homo estas pli komplika kaj malpli specialiĝinta ol la dinosaŭro»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« La elektra epoko de servomekanismoj subite liberigas la homojn de la mekanika kaj specialista sklaveco de la antaŭa maŝina epoko. Kiel la maŝino kaj aŭto liberigis la ĉevalon kaj transigis ĝin al la sfero de amuzado, tiel la aŭtomatigo faros la samon al la homoj. Super ni subite ekpendis minaco de liberiĝo, ekzamenanta niajn internajn kapablojn pri memstara eltrovado de okupo por si kaj de krea partopreno en la socio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« La homoj subite transformiĝis je nomadaj kolektantoj de scioj, nomadaj kiel neniam antaŭe, liberaj de fragmenta specialismo kiel neniam antaŭe — kaj samtempe kiel neniam antaŭe engaĝitaj je la totala socia procezo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

José Ortega y Gasset redakti

 
« …ordinara homo estas tiu surfaco, super kiu troviĝas historio de ĉiu epoko; en historio li estas la samo kiel marnivelo en geografio»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« …homa armeo nun estas sole oficiroj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« …la mondo subite kreskis kaj kun ĝi kreskis la vivo. Unuavice ĝi iĝis planeda; mi volas diri, ke vivo de ordinara homo enspacigas hodiaŭ la tutan planedon… »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Nome pro tio, ke vivotempo estas limigita, nome pro tio ke la homoj estas mortontaj, ili hastas superi, akiri ĉion, kio riceveblas tro longe kaj tro malfrue. La Sinjoro, eterne vivanta, ne bezonas aŭton»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« …antaŭe ordinara homo eĉ ne supozis pri tia vivosenlimeco. Inverse, la vivo estis por li peza sorto. Li ekde naskiĝo perceptis ĝin kvazaŭ amason da obstakloj, al kiuj li devas obei kaj enpremiĝi je destinitan por li fendon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Antaŭe la homoj simple dividiĝis je sciuloj kaj nesciuloj… Sed fakulo apartenas nek al tiuj, nek al la aliaj… Oni devas agnoski lin scianta nesciulo kaj tio estas plorinda afero kaj signifas ĝi ke tiu sinjoro ĉiun aferon, kiun li ne komprenas, traktos ne kiel nesciulo, sed kun aroga memfido de la homo, kiu konas sian prezon»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Plejparto de la homoj ne havas propran opinion kaj necesas ke ĝi eniru en ilin de ekstere sub premo kiel ŝmiraĵo en mekanismon»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Imago estas liberiga trajto de la homo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« La vera riĉaĵo de la homo estas riĉaĵo de la homaj eraroj, kolektita dum jarmiloj vivosperto»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Wilhelm Reich redakti

 
« La homo bone spegulas sian internan biologian kontraŭdiron:
1. En ideologio: peka animalo — majesta homo.
2. En realo: bonkora, libera animalo — brutsimila roboto»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Ambiciaj politikistaĉoj konstante gurdas ke la homo ne estas besto, sed “zoon politikon”, tio estas gardanto de valoroj, “morala estaĵo”. Kiom da damaĝo kaŭzis Platona filozofio de la ŝtato! Estas klare kial la homo scias pli bone ol la politikistaĉoj, ol sciencistoj. Li ne deziras ke oni memorigu al li ke en sia bazo li estas seksa besto. Li ne deziras esti besto. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« En sia natura bazo la homo plu restas besto»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Morteza MIRBAGHIAN redakti

 
« Homo estas la sola animalo, kiu murdas je l' nomo de moralo»
— Morteza MIRBAGHIAN
 
« La diferenco inter homo kaj besto nuntempe estas plimalpli la vesto»
— Morteza MIRBAGHIAN
 
« Besto murdas pro manĝaĵo, homo murdas pro malsaĝo. »
— Morteza MIRBAGHIAN
 
« Homo pli ruzas ol vulpo, kaj pli sovaĝas ol lupo»
— Morteza MIRBAGHIAN
 
« Homo sen multe da mono, ne estas plenrajta persono»
— Morteza MIRBAGHIAN
 
« Homo en eleganta vesto,ne ĉiam pli bonas ol besto»
— Morteza MIRBAGHIAN
 
« Se homo vere kondutus kiel homo, paco ja ekzistus en ĉiu domo. »
— Morteza MIRBAGHIAN

Proverboj redakti

 
« Homoj, kiuj rilatas kun aliaj homoj, iel kaj ie, iam renkontiĝos.[2] » « (Ĉin)相遇得到 »
— Ĉinaj proverboj
 
« Homo estas lupo por (alia) homo » « Homo homini lupus »
— Latina proverbo

Referencoj

  1. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).
  2. Ĉinaj proverboj ĉe uea.facila.org