Aŭtoritato estas psika povo, influo, bazita sur la respekto, kiun iu akiris per fidindaj ecoj, saĝo, virtoj ktp; povo, rajtigita postuli obeadon; tiuj, kiuj disponas aŭtoritaton.

Aŭtoritato
Aŭtoritato
Aŭtoritato
Aliaj projektoj
Aŭtoritato en Vikipedio
Aŭtoritato en Komuneja kategorio
Aŭtoritato en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Erich Fromm redakti

 
« Potenco de la aŭtoritato supozigas interpersonajn rilatojn, en kiuj unu homo rigardas la alian kiel ion pli altan rilate sin mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Konformismo — jen tiu mekanismo, per kiu regas la anonima aŭtoritato. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer redakti

 
« Tiel kondamnante kaj detruante la ekzistantajn opiniojn kaj aŭtoritatojn, la batalema “homo de la vorto” senkonscie kreas en la elreviĝintaj amasoj sopiron de la kredo, ĉar plejparto de la homoj ne povas elteni senfruktan kaj senutilan vivon, se ili ne havas ion, al kio ili povus esti arde fidelaj, kun kio ili povus kunfandiĝi. Jen kial la kritikema “homo de la vorto” ofte iĝas antaŭulo de nova kredo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La amasoj ne bezonas liberecon de konscienco, ili bezonas kredon — blindan aŭtoritatan kredon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« La rajtoj neniam estis donitaj de aŭtoritato. Oni ĉiam asertis ilin kontraŭ aŭtoritato kaj gajnis ilin el ĝi. » « Rights have never been granted by authority. They have always been asserted against authority, and won from it. »
— Kevin Carson
 
« Dio estas la ununura reganto en la mondo kiu havas malpli da aŭtoritato ol liaj servantoj. »
— Karlheinz Deschner
 
« Ne kredu ion simple ĉar vi aŭdis ĝin. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas elparolata kaj oni diras ĝin multflanke. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas skribita en viaj sanktaj libroj. Ne kredu ion simple pro la 'aŭtoritato de viaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Ne kredu en tradicioj simple ĉar ili estas transdonitaj de generacio al generacio. Sed post observado kaj analizo, se vi trovas ke io agordas kun racio kaj kondukas al bono kaj al profito por ĉiu kaj ĉiuj, tiam akceptu ĝin kaj vivu laŭ tiu principo»
— Sidarto Gotamo
 
« La mondo estas plena de maljusteco, kaj la profitantoj de la maljusteco estas en pozicio por disdoni rekompencojn kaj punojn. Ili donas la rekompencojn al tiuj, kiuj inventas geniajn pravigojn de neegaleco kaj la punojn al tiuj, kiuj klopodas ripari ĝin. » « The world is full of injustice, and those who profit by injustice are in a position to administer rewards and punishments. The rewards go to those who invent ingenious justifications for inequality, the punishments to those who try to remedy it. »
— Bertrand Russell, Sceptical Essays
 
« La ambigua rilato al la aŭtoritato — kombino de malobeo kun agnosko de la aŭtoritato kaj obeo — estas unu el la ĉefaj specifaĵoj de ĉiu personeca strukturo de la meza klaso, ekde periodo de seksa maturiĝo kaj ĝis plenkreskiĝo, kaj ĝi trovas speciale klaran manifestiĝon ĉe personoj, kies vivo pasis en materiala bezono»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ redakti