Digno estas respekto, kiun oni meritas per sia konduko, kaj konscio pri la respekto, kiun oni meritas, do memrespekto.

Digno
Digno
Digno
Aliaj projektoj
Digno en Vikipedio
Digno en Komuneja kategorio
Digno en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« En la hodiaŭa maltrankvila mondo Usono devas dediĉi sin al serĉado de universala homa digno, kiu enkorpigas liberecon kaj demokration, sed samtempe havas estimon al kultura diverseco kaj agnoskas ke la ekzistantaj sociaj maljustaĵoj devas esti forigitaj. Strebo al akiro de la homa digno estas la akso de fenomeno de tutmonda politika vekiĝo. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Homa digno supozigas ĉeeston de libereco kaj demokratio, sed ĝi iras plu. Ĝi inkluzivas ankaŭ socian justecon, genran egalecon kaj krome estimon al la kultura kaj religia mozaikoj de la mondo. Tio estas unu el kialoj pro kiu hasta demokratiigo, trudata de ekstere, ĉiam fiskas. Stabila liberala demokratio estas kreskigata laŭgrade kaj fortikias sin mem de interne. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« En la araba lingvo digno tradukeblas kiel ‘karameh’ kaj por la araboj tio estas tre forta vorto. Dum 30 jaroj de vojaĝado tra la arabaj landoj mi komprenis, ke ĉi tie tio estas la sola afero, kiun la homo cedos neniam. »
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Ĉiuj homoj estas liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj»
— Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
 
« Humuro estas aserto de digno, deklaro de homa supereco al ĉio, kio trafas ĝin. »
— Romain Gary
 
« La demando ne estas ĉu vi havas bonan majstron aŭ malbonan majstron. Ĝi devas esti via propra mastro. Tio estas la digno de la homaro. » « (angle) The question isn't whether you have a good master or a bad master. It's to be your own master. That is the dignity of humanity. »
— Alan Keyes
 
« La sola speco de digno, kiu estas aŭtenta, estas tiu, kiu ne estas malpliigita pro la indiferenteco de aliaj. »
— Dag Hammarskjöld
 
« La homaro povas elteni la perdon de ĉio: ĉiuj ĝiaj havaĵoj povas esti forŝiritaj sen malobservi ĝian veran dignon; - ĉiuj krom la eblo de plibonigo. »
— Johann Gottlieb Fichte
 
« Tre eble Radio Magallanes estos silentigita kaj la trankvila metalo de mia voĉo ne trafos vin. Ne gravas. Vi plu aŭskultos ĝin. Mi ĉiam estos apud vi. Almenaŭ mia memoro estos tiu de digna homo kiu estis lojala al la Patrujo.[1] » « (hispane) Seguramente Radio Magallanes será acallada y el metal tranquilo de mi voz ya no llegará a ustedes. No importa. La seguirán oyendo. Siempre estaré junto a ustedes. Por lo menos mi recuerdo será el de un hombre digno que fue leal con la Patria. »
— Salvador Allende, Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende
 
« Vero estas la sola merito, kiu donas dignon kaj valoron al historio» « (angle) Truth is the only merit that gives dignity and worth to history. »
— John Dalberg-Acton, 1-a barono Acton]]

Referencoj

  1. Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende radielsendo Santiago de Ĉilio, la 11-an de septembro 1973 (Esperanto)

Vidu ankaŭ redakti