Intelekto

Intelekto
Intelekto
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Intelekto en Vikipedio
Commons-logo.svg Intelekto en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Intelekto en Vikivortaro

Intelekto estas kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili.

Erich FrommRedakti

 
« Dum la judo-kristana tradicio substrekis moralan aspekton de la patriarka etoso, la helena pensado atingis sian pintan krean esprimon, evoluigante ĝian intelektan flankon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Saĝo estas kapablo de la homo mense ekkoni la mondon kontraŭe al la intelekto, kiu estas nura kapablo manipuli la universon de la aĵoj per pensado. Saĝo estas la ilo de la homo por ekkonado de la vero, la intelekto estas la ilo por pli sukcesa traktado de la mondo; la unua estas homeca laŭ sia esenco, la dua apartenas al la besta en la homo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Estiĝas eĉ impreso, ke ekde la 19-a jarcento ĝis niaj tagoj okazis videbla kresko de stulteco, se sub stulteco ni komprenas ion kontraŭan pli al saĝo ol al intelekto. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive ni scias kiel kaj kio okazas, sed ni ne scias por kio kaj kial. Ni havas multe da homoj kun bonaj kaj altaj intelektaj kapabloj, sed niaj testoj de intelekto difinas kapablon memorfiksi kaj rapide decidi, sed tute ne pensi»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Maŝino povas reprodukti aŭ eĉ superi la intelekton, sed ĝi ne kapablas reprodukti la saĝon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Neniu sana socio povas esti konstruita sur pure intelekta scio ĉe preskaŭ kompleta manko de komuna arta sperto, tio estas kolegio plus futbalo, krimkroniko kaj festado de la 4-a de Julio, de la Tago de la Patrino kaj Patro, kaj aldone de la Kristnasko»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Diversaj aŭtorojRedakti

 
« …tekniko de la amasa movado konsistas plejparte en enigado kaj kultivado de inklinoj kaj reagoj, karakteraj por malkontenta intelekto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Intelektulo estas iu kiu trovis ion pli interesan ol sekso» « An intellectual is someone who has found something more interesting than sex. »
— Edgar Wallace

Citaĵoj kun fontindikoRedakti

  • Mi elektas miajn amikojn pro ilia bela aspekto, miajn konatulojn pro ilia bona karaktero kaj miajn malamikojn pro ilia bona intelekto.
    • I choose my friends for their good looks, my acquaintances for their good character and my enemies for their good intellects.
    • Oscar Wilde The Picture of Dorian Grey
  • Sed li neniam falis en la eraron de haltigi sian intelektan evoluon per formala akcpeto de ia kredaro aŭ sistemo.
    • But he never fell into the error of arresting his intellectual development by any formal acceptance of creed or system….
    • Oscar Wilde (The Picture of Dorian Grey, Ch 11 )