Nafto

natura bruligebla likvo

Nafto estas miksaĵo de petrolaj likvaĵoj kaj gasoj (kune kun ties malpuraĵoj) elpumpita el la grundo per naftoputoj.

Nafto
Nafto
Nafto
Aliaj projektoj
Nafto en Vikipedio
Nafto en Komunejo
Nafto en Komuneja kategorio
Nafto en Vikinovaĵoj

Andrej Movĉan

redakti
 
« [pri Rusio] Kaj kiam naftoprezo falos (kaj ĝi falos, restas nuraj jaroj), hodiaŭaj gvidantoj ne nur ne detenos la potencon — ili eĉ ne provos: la potenco sen riĉiĝo por ili ne valoras, kaj por riĉiĝo mankos fonto. » « [о России] И когда цена на нефть упадет (а она упадет, счет идет на годы), сегодняшние лидеры не только не удержат власть — они даже не будут пытаться: власть без обогащения для них не ценна, а обогащаться будет неоткуда. »
— Andrej Movĉan, Trafikreguloj de Kamboĝo [la 24-a de februaro 2014]
 
« Belorusio uzas Rusion same kiel Rusio uzas nafton. » « Белоруссия использует Россию так же, как Россия использует нефть. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
 
« Tute ne gravas, ĉu morgaŭ nafto kostos 75 dolarojn kontraŭ barelo, gravas, ĉu tiu prezo daŭros sep jarojn. Ĝi certe ne daŭros, eĉ ne parolindas. Do prognozo pri arktaj naftominejoj — en la nuna etapo kaj tio estos ne 10-20 jarojn, sed oble pli — merkato simple ne bezonas tiun ĉi nafton. » « Совершенно не важно, будет ли завтра цена 75 долларов за баррель, важно, удержится ли эта цена те самые 7 лет. Она, конечно, не удержится, даже говорить не о чем. Поэтому прогноз по арктическим месторождениям нефти — на современном этапе, и это не 10-20 лет, а намного больше — эта нефть рынку просто не нужна. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
 
« ...Rusio — laŭ kvanto de naftoelminado por kapo de loĝantaro kaj kvalito de ĝia uzado ene de la lando — trafas strikte konturitan grupon, en kiu troviĝas Irano, Venezuelo, Kazaĥio kaj Alĝerio. Tio estas iusence portretoj de landoj, en kiujn Rusio povos transformiĝi depende de tio, je kiu direkto ĝi moviĝos. Ekzistas certe Kanado, en kiu nivelo de naftoelminado por kapo de loĝantaro similas al la nia, sed efikeco estas oble pli alta. Sed ŝanco iĝi Kanado, moviĝante direkte al efikeco, ankoraŭ ne videblas — nek la potenco, nek la elitoj, nek la socio tian postulon formas. Do en agendo estas la venezuela, irana, kazaĥa aŭ alĝeria scenaroj. » « ...Россия — по объему добычи нефти на душу населения и качеству ее использования внутри страны — попадает в четко очерченную группу, в которой находятся Иран, Венесуэла, Казахстан и Алжир. Это в некотором смысле портреты стран в которые Россия может превратиться в зависимости от того, в какую сторону двинется. Есть, правда, Канада, в которой уровень добычи нефти на душу населения похож на наш, но эффективность намного выше. Но шанс стать Канадой, двинувшись в сторону эффективности, пока не просматривается — ни власть, ни элиты, ни общество такого запроса не формируют. Поэтому на повестке дня — венесуэльский, иранский, казахский или алжирский сценарии. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
 
« Reformoj estas ĉiam risko por potenco. Do se naftoenspezoj falos, ni pli verŝajne havos venezuelan turniĝon ol provon de pozitivaj reformoj. » « Реформы же — всегда риск для власти. Поэтому, если доходы от нефти упадут, у нас будет скорее венесуэльский поворот, чем попытка позитивных реформ. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
 
« ...ni hodiaŭ eniras longan ciklon de malaltaj prezoj por krudmaterialoj kaj atendi altiĝon de naftoprezoj ne eblas en mallonga, nek en longa perspektivoj... Situacio pli malboniĝas pro tio, ke la rusia krizo hodiaŭ estas unika — nia ekonomio suferas ne kun la monda, kiel ni alkutimiĝis dum la krizoj de 1998 kaj 2008, sed sur fono de kresko de la monda ekonomio en komenco de la ciklo... » « ...мы сегодня входим в длительный цикл низких цен на сырье, и ждать повышения цен на нефть не приходится ни в краткосрочной, ни в долгосрочной перспективе... Ситуация усугубляется тем, что российский кризис сегодня уникален — наша экономика страдает не вместе с мировой, как мы привыкли по кризисам 1998 и 2008 годов, а на фоне роста мировой экономики в самом начале цикла... »
— Andrej Movĉan, Ekonomio en Rusio — de Sovetunio al la 21-a jarcento [2016]
 
« La rusia nafto estas sankta bovino, kiun tuŝi estas malpermesite, ĉar Eŭropo forte dependas de ĝi. Eblas certe starigi sankciojn kontraŭ likvigita gaso — tio senteblos iom dolore, sed sen tiu eksporto Rusio postvivos. Ĉiuj aliaj hipotezaj embargoj estas malgravaj, ĉar en la aliaj industrioj ni havas nemalbonan internan merkaton kaj malfortan eksteran. » « Российская нефть — это священная корова, которую трогать нельзя, потому что Европа от нее сильно зависит. Можно, правда, ввести санкции на сжиженный газ — это будет неприятно, но без этого экспорта Россия переживет. Все остальные гипотетические эмбарго малозначимы, потому что в других отраслях у нас неплохой внутренний рынок и слабый внешний. »
— Andrej Movĉan, En reĝimo de nestrikta izolado [la 1-a de majo 2018]
 
« Plej lastaj je elektro ekkredis gaskompanioj (kaj je la skistonafto — estroj de Rosneft). » « Позже всех в электричество поверили газовые компании (а в сланцевую нефть — руководители Роснефти). »
— Andrej Movĉan, Aniĝo en EU? [la 1-a de februaro 2017]
 
« Ekde la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento laŭ diversaj pritaksoj 25 ĝis 50% de ĉiuj militoj en la mondo havis kiel kaŭzon demandojn pri kontrolado super naftoresursoj aŭ iĝis eblaj danke al uzado de naftaj enspezoj. » « С 70-х годов прошлого века, по разным оценкам, от 25 до 50% всех войн в мире имело причиной вопросы контроля нефтяных ресурсов либо стало возможным благодаря использованию нефтяных доходов. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]

Ryszard Kapuściński

redakti
 
« Restis multe da fotoj, sur kiuj oni eternigis la momenton, kiam elŝprucas la unua torento da nafto: ĉiuj homoj saltas ĝoje, unu ĉirkaŭbrakas la alian, ili ploras. Estus malfacile imagi laboriston, kiu montras ĝojon turnante novan ŝraŭbon sur la muntobendo, aŭ tre lacan kampulon, kiu saltas ĝoje, kiam li iras post la plugilo. Ĉar la nafto donas iluzion pri tute malsama vivo, sen peno, sen kostoj. Ĝi estas krudaĵo, kiu venenas pensojn, kovras ĉies okulojn per nebulo, ruinigas la moralon. Homoj el malriĉa lando migras kaj pensas: Ho, Dio, se ni havus nafton! La penso pri nafto bonege esprimas homan revon pri tiu riĉaĵo, kiun donas feliĉa hazardo, iomete da feliĉo, sed ne laboro, ŝvitado, fortostreĉo, penego. Tiusence la nafto estas fabelo kaj kiel ĉiu fabelo ĝi ŝanĝiĝas al mensogo. Pro ĝi ĉiu homo estas orgojla kaj kredas, ke li povas facile detrui tiel firmegan kaj malcedeman kategorion, kiu estas la tempo. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Unu el la tentaj avantaĝoj de la nafto, kiu plej forte allogas la regantojn ĝi plifirmigas ilian regadon. Ĝi donas neimageblajn profitojn, sed al malmulte da homoj ĝi donas laboron. Ĝi ne afliktas laŭ socialaj motivoj, ĉar ĝi ne produktas grandan proletaron, nek grandan burĝaron, do la registaro ne devas siajn profitojn dividi kun aliaj kaj povas utiligi ĉion libere laŭ propraj intenco kaj volo»
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho

Farman Salmanov

redakti
 
« Transversis mian sorton unu frazo, de kiu komencis lekcian kurson la profesoro M. V. Abramoviĉ. “Nafto estas la plej malfacile alirebla minaĵo de nia planedo” diris li, kaj tiuj ĉi vortoj decidis ĉion… » « Перевернула мою судьбу одна фраза, с которой начал курс лекций профессор М. В. Абрамович. «Нефть — самое труднодоступное полезное ископаемое нашей планеты», — сказал он, и эти слова решили все…[1] »
— Farman Salmanov, Siberio — sorto mia
 
« …lukto kontraŭ skeptikuloj estis tre longa kaj malfacila. Kiam jam estis ricevitaj la unuaj fontanoj de nafto en Obio, ili asertis, ke ĝi haveblas tie en mizera kvanto, do ne indas malŝpari tiom da fortoj. Mi bone memoras unu altrangulon… deklarintan de sur alta tribuno: “Kiu bezonas nafton en Niĵnevartovsko?” » « …борьба со скептиками оказалась и на редкость затяжной, и тяжелой. Когда уже были получены первые фонтаны нефти в Приобье, они утверждали, что ее там мизерное количество и, мол, овчинка не стоит выделки. Хорошо помню одного ответственного работника… заявившего с высокой трибуны: «Кому нужна нефть в Нижневартовске?»[2] »
— Farman Salmanov, Siberio — sorto mia
 
« Kiam ni, geologoj, komence de la sesdekaj jaroj faris prognozojn por la sekva jardeko, ni firme diris, ke ni elminigados [en Siberio] pli da nafto ol en Azerbajĝano. Oponantoj nomis min denove aventuristo kaj donis sian ciferon — ne pli ol sep milionojn da tunoj, kaj poste denuncis min al Moskvo» « Когда мы, геологи, в начале шестидесятых давали прогноз на следующее десятилетие, то твердо говорили, что будем добывать нефти больше, чем в Азербайджане. Оппоненты назвали меня в очередной раз авантюристом и дали свою цифру — не более семи миллионов тонн, а потом отправили докладную обо мне в Москву.[3] »
— Farman Salmanov, Siberio — sorto mia
 
« Mi rememoras elpaŝon de unu [el anoj de komisiono] en mia oficejo: “Vosto de la kuzbasa nafto jam estas en niaj manoj — tio estas gaso de Borisova areo. Pasos tagoj kaj ankaŭ la beston mem ni eltiros”. Mi ne eltenis: “Rompiĝos la vosto kaj vi restos kun ĝi!” » « Вспоминается выступление одного [члена комиссии] в моем кабинете: «Хвост кузбасской нефти у нас в руках — это газ Борисовской площади. Днями и самого зверя вытащим». Я не выдержал: «Оборвется хвост, и останетесь с ним!»[4] »
— Farman Salmanov, Siberio — sorto mia
 
« [pri la Pokura borputo en Niĵnevartovska distrikto] …mi estas konvinkita, ke translokiĝo de malgranda naftoserĉa grupo el Meza Obio estis serioza eraro. Por preskaŭ jardeko estis prokrastita malkovro de la unua naftominejo de Okcidenta Siberio. La komencita ĉi tie en 1951 borado, ankoraŭ ne finita, estis ĉesigita post kelkaj jaroj… » « [о Покурской скважине в Нижневартовском районе] …уверен, что перебазировка первой небольшой нефтеразведочной партии из Среднего Приобья явилась серьезной ошибкой. Почти на десятилетие оттянулось открытие первого нефтяного месторождения Западной Сибири. Начатые здесь в 1951 году буровые работы, так и не доведя до конца, прекратили через несколько лет…[5] »
 
« …dum 15 tagoj la “tria Bakuo[6] donas la saman kvanton da “nigra oro” kiel la bakuaj naftominejoj dum jaro. » « …за 15 дней «третье Баку» дает столько же «черного золота», сколько бакинские нефтепромыслы за год.[7] »
— Farman Salmanov, Siberio — sorto mia
 
« Plurfoje mi devis aŭskulti siatempe: “Mi ne deziras forĵeti milionojn da rubloj rubujen. Nia lando hodiaŭ ne bezonas la surgutan nafton”. Fojfoje mi eksplodis: “kiu rajtigis vin prezenti vian personan opinion kiel opinion de la lando?” Al tiu demando oni respondis per ne vortoj, sed severaj agoj. » « Не раз приходилось мне выслушивать когда-то: «Я не хочу бросать миллионы рублей на ветер. Нашей стране сегодня не нужна сургутская нефть». Иногда я взрывался: «Кто дал вам право выдавать свое личное мнение от имени страны?» На этот вопрос отвечали не словами, а крутыми мерами.[8] »
— Farman Salmanov, Siberio — sorto mia
 
« [telegramoj senditaj de Salmanov post malkovro de la naftominejo en Megiono la 21-an de marto 1961, al Maks Rudkeviĉ en Moskvo kaj al Glavtjumengeologio] “En Megiono estas ricevita fontano de nafto je 200 tunoj. Ĉu tio klaras al vi? Salute Salmanov”. » « «В Мегионе получен фонтан нефти дебитом 200 тонн. Вам это ясно? Приветом Салманов».[9] »
— Farman Salmanov, Siberio — sorto mia
 
« Tia estas la tradicio: aperis nafto — ŝmiru ĉies vizaĝojn. » « Таков обычай: появилась нефть — всем мазать лица.[10] »
— Farman Salmanov, Siberio — sorto mia

Diversaj aŭtoroj

redakti
 
« Naturaj kontraŭuloj de la usona juda komunumo — naftaj kompanioj kaj islama komunumo — ne povas rivali kun ĝi. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Referencoj

redakti
  1. Салманов Ф. К. Сибирь — судьба моя. Москва, 1988. С. 22.
  2. Салманов Ф. К. Сибирь — судьба моя. Москва, 1988. С. 29.
  3. Салманов Ф. К. Сибирь — судьба моя. Москва, 1988. С. 30.
  4. Салманов Ф. К. Сибирь — судьба моя. Москва, 1988. С. 45.
  5. Салманов Ф. К. Сибирь — судьба моя. Москва, 1988. С. 49.
  6. Tiel oni baptis Okcidentan Siberion.
  7. Салманов Ф. К. Сибирь — судьба моя. Москва, 1988. С. 66.
  8. Салманов Ф. К. Сибирь — судьба моя. Москва, 1988. С. 128.
  9. Салманов Ф. К. Сибирь — судьба моя. Москва, 1988. С. 138.
  10. Салманов Ф. К. Сибирь — судьба моя. Москва, 1988. С. 139.