Versajla traktato

pactraktato de 1919 inter Germanio kaj la Aliancanoj post la Unua Mondmilito

Versajla traktato estis unu el diversaj packontraktoj subskribita en 1919 kiel sekvo de la Pariza paca konferenco, kiu oficiale finigis la Unuan mondmiliton.

Versajla traktato
Versajla traktato
Versajla traktato
Aliaj projektoj
Versajla traktato en Vikipedio
Versajla traktato en Komunejo
Versajla traktato en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Elias Canetti

redakti
 
« Sed Hitlero neniam atingus tiun ĉi celon, se la Versajla traktato ne likvidus la germanan armeon. Malpermeso de la konskripcio forprenis de la germanoj ilian plej gravan fermitan amason. La manovroj, ekde nun malpermesitaj, la marŝado, ricevado kaj transdonado de la ordonoj — ĉio ĉi transformiĝis je io, kion nun necesis kontraŭ iu ajn prezo revenigi. La malpermeso de la konskripcio estis la naskiĝo de nacional-socialismo. Ĉia fermita amaso, perforte likvidita, transiras je la malferma, al kiu ĝi donas ĉiujn siajn specifajn atributojn. Anstataŭ la armeo aperis la partio kaj por ĝi ene de la nacio ne ekzistis la limoj. Ĉiu germano — virovirino, infanomaljunulo, soldatocivilulo — povas iĝi nacional-socialisto; ne gravas, ĉu li estis soldato; se ne, tio estas pli bone por li: li ricevas aliron al aferoj, al kiuj antaŭe oni ne lasus lin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri Germanio post la Versajla traktato] Malpermeso de la armeo estis kiel malpermeso de la religio. La kredo de la patroj estis ofendita, restarigi ĝin estas sankta devo de ĉiu viro. Sur tiun ĉi vundon falis la vorto “Versajlo” ĉiufoje kiam ĝi estis prononcata; danke al ĝi la vundo restis freŝa, sangofluis kaj ne resaniĝis. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Henry Kissinger

redakti
 
« Puna paco ostaĝigas la tutan internacian ordon, ĉar ĝi postulas de la venkintoj, elĉerpitaj per militaj malfacilaĵoj, deteni landon, kiu sopiregas subfosi la reguligadon. Ĉiu lando, konsideranta sin ofendita, estas certa ke ĝi povos preskaŭ aŭtomate kalkuli pri subteno de malkontenta venkita flanko. Tio iĝos malbeno de la Versajla traktato. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kaj nur en la post-Versajla periodo Francio venis al klara kompreno de tio, ke malvenko farita al ĝi de Germanio en 1871, ne estis devio de la normo. Sola vojo por Francio konservi povekvilibron kun Germanio povus esti divido de Germanio je konsistigantaj ĝin ŝtatoj, eble per restarigo de la Germana konfederacio de la 19-a jarcento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la intermilita periodo] Garantioj daŭris nelonge. Rifuzo de la [usona] senato ratifiki la Versajlan traktaton faris ilin neaktualaj; kaj Britio uzis tiun pretekston por ankaŭ liberiĝi de siaj sindevigoj. Rezigno de Francio de siaj antaŭaj postuloj evidentiĝis ĉiama dum garantioj estis mallongdaŭraj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …la Versajla traktato estis nomita tiel, ĉar ĝi estis subskribita en la Spegula halo de la Versajla palaco. Le elekto de la loko mem ŝajne aludis al nenecesa humiligo. Antaŭ 50 jaroj Otto von Bismarck sentakte elektis tiun ĉi lokon por proklami unuigon de Germanio. Nun la venkintoj respondis per ofendo al la ofendo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Versajla traktato] Landoj-aliancanoj fine venis al la tiel nomata “mandata principo”, kiu estis same originala kaj hipokrita. La germanaj kolonioj, same kiel la eksaj teroj de la Otomana imperio en Proksima Oriento, estis donitaj al diversaj venkintoj laŭ “mandato” sub observado de la Ligo de Nacioj por rapidigo de ilia sendependiĝo. Kion konkrete tio signifis neniam estis definite kaj rezulte de tio haveblo de mandato tute ne rapidigis sendependiĝon de tiuj teritorioj kompare al situacio en la aliaj kolonioj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Versajla traktato] Tio kio aperis rezulte de ĝi estis fragila kompromiso inter usona utopiismo kaj eŭropa paranojo – tro limigita per diversaj klaŭzoj por efektivigi revojn de la unua, tro spekulativa por forigi timojn estigitajn de la lasta. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Versajla traktato] Baldaŭ iĝis tute klare, ke de la praktika vidpunkto principo de memdetermino ne povas esti aplikita iugrade klare kaj ĝuste, kiel tion planis “Dek kvar punktoj”, speciale en la ŝtatoj-sukcedintoj de la Aŭstro-Hungaria imperio… Post la fino de tiu ĉi procezo, realigita cele al memdetermino, sub eksterlanda regado loĝis preskaŭ sama nombro de homoj kiel en la tempo de la Aŭstro-Hungara imperio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Antaŭ la milito Germanio havis fortajn najbarojn oriente kaj okcidente. Ĝi ne povis ekspansii en iu ajn direkto sen alfronti reziston de granda ŝtato – Francio, la Aŭstrio-Hungara imperioRusio. Sed post subskribo de la Versajla traktato oriente Germanio ne plu havis kontraŭpezon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la intermilita periodo] Pollando mem estis tro malforta por preni sur sin rolon de Rusio [je detenado de Germanio]. La Versajla traktato fakte stimulis Rusion kaj Germanion dividi Pollandon, ĝuste kion ili faris post 20 jaroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Versajla solvo estis mortnaskita, ĉar valoroj kiujn ĝi proklamis kontraŭis stimulojn necesajn por subteni ĝin: plejparto de ŝtatoj, necesaj por garantii defendon de la interkonsento, konsideris ĝin pli aŭ malpli maljusta»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …germana iredentismo, do strebo al unuiĝo de ĉiuj germanoj, estis subtenata de la baza principo de la Versajla traktato, kreskigante kulposenton ĉe la demokratiaj landoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En longdaŭra perspektivo Germanio post la Versajlo estis en oble pli bonaj kondiĉoj por domini en Eŭropo ol antaŭ la milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Pasis ne pli ol kvin jaroj kaj ambaŭ potencoj, venkitaj dum la milito unuiĝis en Rapallo. Kreskanta kunlaboro inter Germanio kaj Sovetunio iĝis decida bato kontraŭ la Versajla sistemo, kion ne tuj povis kompreni demokratioj, kiuj estis tro demoralizitaj tiumomente. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1924 stabo de la brita terarmeo venis al la sama konkludo [kiel Ferdinand Foch], kiam ĝi prognozis ke Germanio denove ekmilitos kontraŭ Britio pro la samaj problemoj, kiuj simple “estos ripetiĝo de situacioj, engaĝintaj nin en la lastan militon”. Malpermesoj truditaj de la Versajla traktato, kiel asertis stabaj militistoj, prokrastos rearmadon de Germanio maksimume por naŭ monatoj kaj ĉesos efiki tuj post kiam Germanio eksentos sin sufiĉe politike forta por forĵeti katenojn de la Versajlo – la ĝenerala stabo klarvide donis por tio proksimume 10 jarojn. Agante unisone kun analizo de francoj, la brita ĝenerala stabo ankaŭ antaŭdiris ke Francio estos sendefenda se tiutempe ĝi ne faros union kun “unuarangaj potencoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Finfine postula pozicio de la venkinto dum intertraktoj ĉiam malkreskas kun tempopaso. Kio ne estis ricevita dum la ŝoko de malvenko, estos oble pli malfacile ricevebla poste – leciono, kiun Usono devis lerni rilate Irakon fine de la Golfa milito en 1991. Ne pli frue ol en 1921 – do nur du jarojn post la subskribo de la Versajla traktato – estis difinita sumo de reparacioj. Ĝi estis absurde alta: 132 miliardoj da oraj markoj (proksimume 40 miliardoj da usonaj dolaroj, kio en nuntempaj prezoj estus proksimume 323 miliardoj da dolaroj), do la sumo kiu neeviteble sekvigus germanajn pagojn ĝis la fino de la jarcento. Sufiĉe prognozeble Germanio anoncis sian bankroton; eĉ se la internacia financa sistemo sukcesus aranĝi tiom grandan ĝiron de bankaj aktivoj, neniu germana demokratia registaro restus reganta se ĝi akceptus tion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …la Versajlo efektive kaŭzis ion pli similan al eksterpolitika partizana milito ol la mondordon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri interproksimiĝo de Germanio kaj Sovetunio dum la intermilita periodo] …okcidentaj aliancanoj kreis kondiĉojn por ĝi, subiginte al ostracismo la plej grandajn kontinentajn potencojn per kreado de zono de malfortaj ŝtatoj malamikaj unu al alia, kaj per dispartigo de Germanio kaj Sovetunio. Ĉio ĉi kreis maksimumon de instigaj motivoj por Germanio kaj Sovetunio por superi ideologian malamikecon kaj kunlabori pri detruado de la Versajlo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Versajla traktato] Al Hitlero kaj Stalin, kiuj ne havis ŝarĝon de pasinteco kaj estis instigataj de strebo al la potenco, restis nenio krom forblovi tiun ludkartan dometon, kreitan de plenaj je bonaj intencoj, pacemaj kaj fakte timemaj ŝtataj agantoj de la intermilita periodo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Lokarno, kiu estis laŭdata en 1925 kiel transiranta sojlon al eterna paco, efektive signifis komencon de la fino de la internacia ordo starigita de la Versajlo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉar por la Versajla ordo ne ekzistis geopolitika bazo, ŝtataj agantoj faris personajn rilatojn rimedo por ĝia subtenado – la paŝo tute nekonata al iliaj antaŭuloj… Ekde tiam tendenco al personigo de oficialaj rilatoj nur kreskis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum la tempo de krizoj francoj preferis la firman kaj severan Raymond Poincaré, kiu insistis je strikta plenumo de la postuloj de la Versajla traktato. Kiam krizoj iĝis tro dolorigaj – kiel dum la okupado de Ruhr-regiono – denove aperadis Aristide Briand. Problemo je tiu konstanta pelmelo konsistis en tio, ke Francio perdis kapablon efektivigi politikon, realigatan de ĉiu el tiuj kontraŭaj figuroj ĝis logika fino: Francio jam ne estis sufiĉe forta por efektivigi politikon de Poincaré, sed la franca publika opinio donis al Briand malmulte da eblecoj rilate proponon de Germanio pri atingo de ĉiama paco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Eksterlande Hitlero akiris plej grandan sukceson kiam la mondo opiniis ke li persekutas normalajn, limigitajn celojn. Ĉiuj liaj plej grandaj triumfoj okazis dum la unuaj kvin jaroj de la regado, en 1933-1938, kaj estis bazitaj sur konjektoj de liaj viktimoj ke lia celo estas konformigi la Versajlan sistemon al la principoj kiujn ĝi mem deklaris. Sed tuj post kiam Hitlero ĉesis ŝajnigi ke li korektas faritajn maljustaĵojn, fido al li malaperis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Versajlo kaj Lokarno pavimis la vojon por Germanio direkte al Orienta Eŭropo, kie pacienca germana estraro kun tempopaso atingus dominadon per pacaj rimedoj aŭ eble la Okcidento mem donus ĝin al ĝi. Sed despera megalomanio de Hitlero transformis tion kio povus iĝi paca evoluo je la mondmiliton»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …kadre de principoj de la Versajlo okupado de Ĉeĥoslovakio estis limo, ĉar ĝi montris ke Hitlero strebis al dominado en Eŭropo, nek al memdetermino aŭ egalaj rajtoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La ordo, estiĝinta el la Vestfala paco, daŭris 150 jarojn; internacia sistemo kreita de la Viena kongreso daŭris 100 jarojn; internacia ordo propra al la Malvarma milito finiĝis post 40 jaroj. (La Versajla reguligado neniam funkciis kiel sistemo, akceptebla por grandaj potencoj, kaj estis io apenaŭ pli granda ol nura armistico inter la du mondmilitoj). »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Ofte ofenditaj de iu, ni komencas malami tute ne komplican al tiu alian homongrupon da homoj. La rusoj, timigitaj de la sekreta polico de Stalin, facile ekflamas je malamo kontraŭ kapitalismaj “bruligantoj de la milito”; la germanoj, subpremitaj de la Versajla traktato, venĝis eksterminte la judojn; la zuluoj, subpremitaj de la buroj, buĉas la hindojn; la blankaj pleboj, ekspluatataj de politikistaĉoj de la Sudo, linĉas la nigrulojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Indigno kontraŭ la Versajla traktato havis la ĉefan bazon en la malsupraj tavoloj de la meza klaso; ĉe tio naciismaj pasioj estis raciigo, transforminta senton de socia neplenvaloreco je la sento de neplenvaloreco nacia»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ni venis al Parizo certaj ke baldaŭ estos kreita nova ordo; ni foriris de tie konvinkiĝinte ke la nova ordo simple superfekis la malnovan. »
— Harold Nicolson [1920], Pacigado [1919]
 
« Tio estas ne paco, sed armistico por 20 jaroj. »
— Ferdinand Foch

Vidu ankaŭ

redakti