 | « [pri la festo de Resurekto en Jerusalemo] La priploranta grego, kiu kuniĝas ĉirkaŭ la tombo de Sinjoro kaj priploras lian morton, transformiĝas je la grego venka. La resurekto estas la venko, kiel tia ĝi ja estas festata. La fajro ĉi tie prezentiĝas kiel la amasa simbolo de la venko… Ĉiu el tiuj, kiuj kolektiĝas ĉirkaŭ la tombo de Savinto, partoprenas en lia morto. Ĉiu ja, kiu ekbruligas kandelon de la paska fajro, eliranta el la tombo de Sinjoro, partoprenas en lia Resurekto. Tre belas kaj gravas multiĝo de la fajroj, kiam el unu fajro subite estiĝas miloj. La amaso de la fajroj estas la amaso de tiuj, kiuj estos savitaj, ĉar ili kredas. Ĝi estiĝas fulme, kun tiu rapideco, kun kiu disvastiĝas nur la fajro. La fajro plej bone simbolas subitecon kaj rapidecon de la estiĝo de la amaso. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|