Individuo estas ĉiu homo, rigardata kiel unuo aparte de la amaso, homaro ĝenerale.

Individuo
Individuo
Individuo
Aliaj projektoj
Individuo en Vikipedio
Individuo en Komuneja kategorio
Individuo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Unuopuleco ne estas apartaĵa sed estas universala. »
— Miguel de UNAMUNO
 
« …ĉiam malpli da individuoj traktas aĵojn, ĉiam pli — homojn kaj simbolojn»
— Charles Wright Mills, Blankaj kolumoj [1951]
 
« Sen sekvado al reguloj ne povas esti socia vivo, sed sen rompado de reguloj ne povas esti individueco»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Naturo estas okupata kreanta absolute unikajn individuojn, dum kulturo estis inventita kiel ununuran muldilon, al kiu ĉiuj devas konformiĝi. Ĝi estas groteska. » « (angle) Nature is busy creating absolutely unique individuals, whereas culture has invented a single mold to which all must conform. It is grotesque. »
— Jiddu Krishnamurti
 
« La ĉefa afero nun estas ne pentri frumature, sed esti aŭ almenaŭ fariĝi individuo. La arto majstri vivon estas la antaŭkondiĉo por ĉiuj pliaj esprimformoj, ĉu temas pri pentraĵoj, skulptaĵoj, tragediojmuzikaj komponaĵoj. »
— Paul Klee
 
« Ni ĉiuj renkontas, almenaŭ unufoje en nia vivo, iun individuon, kiu eldiras vortojn, kiuj igas nin pensi por ĉiam. Estas viroj, kies frazoj estas orakoloj; kiuj densigas per unu frazo la sekretojn de la vivo; kiuj eldiras aforismon, kiu formas rolulon aŭ ilustras ekziston» « (angle) All of us encounter, at least once in our life, some individual who utters words that make us think forever. There are men whose phrases are oracles; who condense in one sentence the secrets of life; who blurt out an aphorism that forms a character or illustrates an existence. »
— Benjamin Disraeli, Coningsby
 
« Ni ĉiuj - plenkreskuloj kaj infanoj, verkistoj kaj legantoj - havas la devon revi. Ni havas la devon imagi. Estas facile ŝajnigi, ke neniu povas ŝanĝi ion ajn, ke ni estas en mondo, en kiu la socio estas grandega kaj la individuo estas malpli ol nenio: atomo en muro, rizgrejno en rizkampo. Sed la vero estas, ke individuoj ree ŝanĝas sian mondon, individuoj faras la estontecon, kaj ili faras ĝin imagante, ke aferoj povas esti malsamaj. » « (angle) We all – adults and children, writers and readers – have an obligation to daydream. We have an obligation to imagine. It is easy to pretend that nobody can change anything, that we are in a world in which society is huge and the individual is less than nothing: an atom in a wall, a grain of rice in a rice field. But the truth is, individuals change their world over and over, individuals make the future, and they do it by imagining that things can be different. »
— Neil Gaiman

Erich Fromm redakti

Fuĝo for de libereco [1941] redakti

 
« Ĉiu neŭrozo estas ekzemplo de tia dinamika adaptiĝo al tiaj kondiĉoj, kiuj estas por individuo senraciaj — speciale en frua infanaĝo — kaj ĝenerale dirite malbonaj por kresko kaj evoluo de infano»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la homo superkreskas sian originan unuecon kun naturo kaj kun aliaj homoj, la homo iĝas “individuo” — kaj ju pli for iras tiu ĉi procezo, des pli kategoria estas alternativo, alfrontata de la homo. Li devas sukcesi reunuiĝi kun la mondo en spontaneeco de la amo kaj krea laboro aŭ trovi por si iun apogilon helpe de tiaj ligoj kun tiu ĉi mondo, kiuj detruas liajn liberecojn kaj individuecon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la unua aspekto de la kreskanta individueco estas evoluo de la personeco. Limoj de kresko de individuiĝo kaj evoluo de la personeco iugrade estas difinataj ankaŭ de individuaj kondiĉoj, sed ĉefe — de tiuj socialaj. Diferencoj inter individuoj en ĉiu socio ŝjanas gravaj, sed en ĉiu socio ekzistas certa limo de individuiĝo, kiun normala individuo ne povas transiri. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Historio de Eŭropo kaj Ameriko ekde la fino de mezepoko estas historio de kompleta apartiĝo de individuo. Tiu procezo komenciĝis en Italio en la epoko de Renesanco kaj evidente atingis sian pinton nur nun. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La Reformacio estas unu el la fontoj de la ideo de libereco kaj aŭtonomio de la homo en tiu formo, kiel tiu ĉi ideo estas prezentita en la nuntempaj demokratioj. Ĉiam estas substrekata nome tiu ĉi aspekto de la Reformacio, speciale en nekatolikaj landoj. Ĉe tio tamen oni forgesas pri alia aspekto de la Reformacio: pri ĝia akcento je pekeco de la homa naturo, je mizereco kaj senhelpeco de individuo, je neceso de subiĝo de individuo al ekstera forto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La mezepoka socio ne senigis individuon je libereco jam pro tio, ke “individuo” mem ankoraŭ ne ekzistis. La homo estis ankoraŭ ligita al la mondo per originaj ligoj; li rigardis sin mem tra prismo de sia socia rolo (kiu estis samtempe lia natura rolo), ne kiel individuan personecon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Al Italio, laŭ vortoj de Burckhardt, apartenas “unuanaskiteco rilate evoluon de la personeco en la eŭropa familio” kaj la italo estas la unua individuo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri la Renesanco] Individuo iĝis soleca; ĉio nun dependis ne de garantioj de lia tradicia statuso, sed de liaj propraj penoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La “kredo” de Lutero konsistis en konvinko, ke amo estas donata koste de rezigno je propra volo; tiu decido havas multon komunan kun principo de kompleta subiĝo de individuo al la ŝtatogvidanto»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Transformiĝo de individuo en ilo por atingado de ekonomiaj celoj radikas en specifaĵoj de la kapitalisma produktadmaniero, ĉe kiu akumulado de kapitalo iĝis la sola celo de la ekonomia aktivado. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …neŭrozulo povas esti karakterizita kiel homo, kiu ne kapitulacis en lukto por sia personeco. Kompreneble lia provo savi individuecon estis malsukcesa, anstataŭ kreema esprimo de sia persono li trovis saviĝon en neŭrozaj simptomoj aŭ en foriro en la mondon de fantazioj; tamen de vidpunkto de la homaj valoroj tia homo estas malpli kripligita ol tiu “normala”, kiu tute perdis sian individuecon. Kompreneble ekzistas homoj, ne perdintaj dum procezo de adaptiĝo sian individuecon, sed ne iĝintaj ĉe tio neŭrozuloj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En nia socio la emocioj estas ĝenerale subpremitaj. Mankas ajna dubo, ke krea pensado — same kiel ĉiu alia kreado — estas nedisigeble ligitaj al la emocio. Tamen en niaj tagoj idealo konsistas ĝuste en vivi kaj pensi sen la emocioj. “Emocieco” iĝis sinonimo de malekvilibro aŭ mensa malsano. Akceptinte tiun ĉi normon, individuo grave malfortigis sin: lia pensado iĝis magra kaj plata. Samtempe, ĉar la emociojn ne eblas subpremi komplete, ili ekzistas en plena malkonekto kun la intelekta flanko de la persono; rezulto estas ĉipa sentimentaleco, per kiu oni nutras milionojn da sento-sopirantaj konsumantoj je kino kaj popularaj kantoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En tiuj socioj, kie procezo de individuiĝo ankoraŭ ne tiom progresis, la fino de individua ekzistado prezentiĝas kiel malpli grava problemo, ĉar malpli evoluinta estas la sento mem de individua ekzistado. La morto ankoraŭ ne estas perceptata kiel io radikale diferenca de la vivo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Iluzioj pri si povas servi kiel lambastonoj por tiuj, kiuj ne povas iri sen ili, sed ĝenerale ili malfortigas la personecon. La plej alta forto de la individuo baziĝas sur maksimuma evoluo de sia personeco, kaj tio supozigas maksimuman komprenon de si mem. “Komprenu sin mem” — tio estas unu el la ĉefaj reguloj por la forto kaj feliĉo de la homo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Dum la moderna historio potenco de la eklezio estis anstataŭigita je potenco de la ŝtato, la potenco de la ŝtato — je potenco de la konscienco, kaj en nia tempo tiu lasta estis forpremita de anonima potenco de racio kaj publika opinio, kiuj transformiĝis je konformigiloj. Liberiĝinte de iamaj malkaŝaj formoj de la potenco, ni ne rimarkas ke ni iĝis viktimoj de la potenco de la nova tipo. Ni transformiĝis je robotoj, sed vivas influataj de iluzio, ke ni estas memstaraj individuoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La nuntempa homo ŝajnigas kontenton kaj optimismon, sed profunde de la animo li estas malfeliĉa, preskaŭ rande de despero. Li spasme kroĉiĝas al ĉio individua, li deziras esti “ne kiel ĉiuj”, ja mankas pli bona rekomendo por io ajn ol la vortoj “tio estas io specifa”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉiuj veraj idealoj havas komunan trajton: ili esprimas strebon al io, kio ankoraŭ estas ne atingita, sed necesas por evoluo kaj feliĉo de individuo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Racia potencoaŭtoritato — same kiel vera idealo, havas kiel celon evoluon de la individuo; do ĝi neniel povas konflikti kun la individuo, kun liaj veraj — ne patologiaj — streboj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Individuo povas preni sur sin respondecon pri sia laboro kaj apliki sian krean pensadon nur je kondiĉoj de planita ekonomio, ĉe kiuj la tuta nacio racie ekregis la ekonomiajn kaj sociajn fortojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …neniam antaŭe la vortoj estis uzataj por kaŝado de la vero tiom abunde kiel hodiaŭ. Perfido de aliancanoj nomiĝas pacigo, milita agreso estas maskata kiel defendo kontraŭ atako, konkerado de etaj popoloj okazas sub la nomo de traktato pri amikeco kaj kruelega subpremado de la tuta nacio plenumiĝas je la nomo de nacional-socialismo. Objektoj de la samaj fiuzoj iĝis la vortoj “demokratio”, “libereco” kaj “individuismo”. Ekzistas nur unu ebleco difini veran diferencon inter demokratio kaj faŝismo. Demokratio estas sistemo, kreanta ekonomiajn, politikajn kaj kulturajn kondiĉojn por plena evoluo de la individuo. Faŝismo — kiel ajn ĝi sin nomus — estas la sistemo, iganta la individuon subiĝi al eksteraj celoj kaj malfortiganta evoluon de lia vera indiviueco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Estas evidente ke unu el plej grandaj malfacilaĵoj en organizado de kondiĉoj por vera demokratio konsistas en kontraŭdiro inter planita ekonomio kaj aktiva kunlaborado de ĉiu individuo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955] redakti

 
« Ĉe naskiĝo, la homo (ĉu aparta individuo aŭ la tuta homa gento) eliĝas el la stato de difiniteco, kie ĉio estis tia anticipe difinita kiel instinktoj, kaj eniĝas je la stato de nedifiniteco, nescio kaj sendefendeco. Estas konata nur pasinteco, en estonteco senduba estas nur unu — morto, kiu efektive prezentas en si revenon al pasinteco — al neorganika stato de la materio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Do naskiĝo — en ĝenerale akceptita senco de tiu ĉi vorto — estas nura komenco de la naskiĝo en pli vasta senco. La tuta vivo de individuo estas nenio alia kiel procezo de naskado de sin mem. Fakte ni devus komplete naskiĝi ĝis momento de la morto, sed la sorto de plejparto de la homoj estas tragika: ili mortas sen sukcesi naskiĝi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La homo povas provi akiri unuecon kun la mondo, subiĝante al aparta persono, grupo, organizaĵo. Tiel li superas izolitecon de sia individua ekzistado, iĝante parto de iu aŭ io pli granda ol li mem, kaj ricevas senton de identeco danke al unuiĝo kun la forto, al kiu li subigis sin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …homo povas provi atingi unuecon kun la mondo helpe de regado super ĝi, transformante la aliajn je parto de si, elirante ekster la limojn de sia individua ekzistado pere de dominado. Komuna por subiĝo kaj dominado estas tio, ke kunaparteno en ambaŭ kazoj montriĝas kiel simbiozo. Ambaŭ partoprenantoj de tiaj rilatoj perdas siajn tutecon kaj liberecon: ili dependas unu de la alia kaj vivas unu danke al alia, kontentigante sian strebon al proksimaj rilatoj, sed suferante pro malsufiĉo de interna forto kaj certeco en si, por akirado de kiuj necesas libereco kaj sendependeco; krome al ili ĉiam minacas konsciatanekonsciata malamikeco, kiu nepre estiĝas ĉe rilatoj de simbiozo. Realigo de la strebo al subiĝado (masoĥisma tendenco) aŭ de strebo al dominado (sadisma tendenco) neniam alportas kontentiĝon… Finfine tiaj streboj kondukas al fiasko»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉu individuo estas sana aŭ ne — tio unuavice dependas de ne la individuo mem, sed de strukturo de la socio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Sfero de nia socia vivo, kie ni agas kiel civitanoj estas apartigita de nia privata vivo, en kiu ni ekzistas kiel apartaj individuoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se individuo ne prokrastas siajn dezirojn (kaj deziras nur atingeblan), do li havas nek konfliktojn, nek dubojn, nek neceson fari decidojn; li neniam restas sola kun si mem, ĉar li ĉiam estas okupita — li laborasdistriĝas. Li ne bezonas konscii sin mem, ĉar li konstante estas okupita je konsumado de plezuroj. Por li Mi estas sistemo de deziroj kaj ilia kontentigo; li devas labori por kontentigi siajn dezirojn kaj tiuj ĉi deziroj estas ĉiam pli varmigataj kaj direktataj per la ekonomia mekanismo. Plejparto da ili kreiĝas artefarite; eĉ la seksa logo estas tute ne tiom “natura” kiel oni bildigas ĝin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Komuna trajto de naziismo, faŝismo kaj stalinismo estas tio, ke ili proponis al la izolita individuo novan azilon kaj sekurecon. Tiuj sistemoj kreis kondiĉojn por la plej alta grado de fremdiĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …malestimo al individuo kaj liaj homaj ecoj en [Sovetia] Rusio estas oble pli forta ol en iu ajn kapitalisma lando. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …diferencoj en produktiveco inter malsamaj individuoj dependas de dominanta grupo aŭ socia atmosfero, tio estas de influo de kolektivo… en malgranda grupo da laboristoj subjektiva kontentiĝo kaj produktiveco de la laboro estas pli altaj ol en granda grupo… »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se demokratio signifas ke la individuo esprimas sian konvinkon kaj asertas sian volon, necesa kondiĉo devas esti ĉeesto ĉe li de tiaj konvinko kaj volo. La faktoj tamen atestas ke la nuntempa fremdiĝinta individuo havas opiniojn kaj superstiĉojn, sed ne konvinkojn; li havas simpatiojn kaj antipatiojn, sed ne volon. Pova propagandisma maŝino manipulas liajn opiniojn kaj superstiĉojn, simpatiojn kaj antipatiojn same kiel lian guston, ĉe tio tiu ĉi propagando eble ne estus tiom efika se la individuo ne estus favorigita al ĝia influo danke al reklamo kaj pro sia fremdiĝinta vivmaniero. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Carl Gustav Jung redakti

 
« Ju pli malproksimen en la historion ni retrorigardas, des pli ni vidas kiel individuo iom post iom malaperas sub ŝirmo de kolektiveco»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« …stato de subpremiteco de la individueco estas ne akiro de la plej novaj tempoj, sed inverse, postrestaĵo de tiu arkaika epoko, kiam la individueco ankoraŭ tute ne ekzistis. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« ...fonto de la psikopatologio de la amasoj estas la psikopatologio de individuo. »
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
 
« ...la socio ne speciale aprezas la spiritajn heroaĵojn: ĝiaj premioj ĉiam estas aljĝataj pro atingoj, sed pro individueco, plej ofte ĝi estas premiata nur postmorte. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
 
« Oni senĉese gurdas ke el infano necesas eduki individuon. Kompreneble mi genuiĝas antaŭ tiu ĉi alta eduka idealo. Tamen kiu devas fari tion? Unuavice kaj precipe tio estas la plej ordinaraj nekompetentaj gepatroj, kiuj mem tre ofte dum duono aŭ eĉ dum tuta sia vivo restas grandparte la infanoj»
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
 
« Neniu kapablas eduki la individuon se li mem estas ne individuo. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
 
« Sen neceso nenio ŝanĝiĝas kaj plej malmulte la homa individuo. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
 
« ...la individuo neniam povos disvolviĝi, se la homo ne elektos konscie kaj kun la konscia morala decido sian propran vojon»
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
 
« Dum la homo, perfidante sian leĝon, maltrafas eblecon iĝi individuo, li perdas sencon de sia vivo. Feliĉe la pardonema kaj longtolerema naturo neniam metis la demandon pri la senco de la vivo en la buŝojn de plejparto de la homoj. Kaj se neniu demandas, do ankaŭ respondi ne necesas. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo

Vidu ankaŭ redakti