Petro la Unua, konata kiel Petro la Granda (naskiĝis la 9-an de junio 1672 en Moskvo — mortis la 8-an de februaro 1725 en Sankt-Peterburgo) estis la unua imperiestro de Rusio.
« Petro la Granda ne cedis al plejparto de la plej sukcesaj revoluciaj kaj naciaj gvidantoj je celkonscio, je potenco kaj senkompato. Sed en sia ĉefa celo — transformi Rusion je la okcidenta ŝtato — li fiaskis. Kaŭzo de lia fiasko estis en tio, ke li ne fajrigis animojn de la rusajamasoj per aktiva entuziasmo. Li ne konsideris tion necesa aŭ ne sciis, kiel fari sian celon la “sankta afero”. Ne mirindas ke la revoluciuloj-bolŝevistoj, likvidinte la lastan caronRomanovon, tuj eksentis iun parencecon al Petro, kvankam li estis la caro. Lia celo iĝis ilia celo, kaj ili esperas sukcesi tie, kie li fiaskis. »
« Petro la 1-a komencis kaj montris proksiman ligon, kiu en Rusio formiĝis inter modernigo kaj okcidentigo, unuflanke, kaj de despotismo aliflanke. Sekvante tiun ĉi Petro-modelon, Lenino, Stalino kaj malpli grandskale Katerino la 2-a kaj Aleksandro la 2-a ankaŭ provis diversajn rimedojn por modernigi kaj okcidentigi Rusion kaj por fortigi ĝian aŭtoritatan potencon. »