Juro

sistemo de reguloj kiuj estas plifortigitaj pere de sociaj institucioj por regadi super ĝeneralan kondutaron

Juro difino laŭ PIV — tuto de devigaj reguloj (normoj) kun sankcioj, ordigantaj la rilatojn inter homoj ka homkolektivoj, kaj difinantaj iliajn rajtojn k devojn.

Juro
Juro
Juro
Aliaj projektoj
Juro en Vikipedio
Juro en Komuneja kategorio
Juro en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

Sigmund Freud redakti

 
« Komuna vivo unuafoje iĝis ebla nur post la formiĝo de plimulto — pli forta ol iu ajn individuo, kaj unuiĝinta kontraŭ ĉiu aparta individuo. Povo de tia socio kontraŭstaras nun kiel “juro” la povon de la individuo, kondamnata ekde tiam kiel “kruda forto”. Anstataŭigo de la povo de la individuo per la povo de la socio laŭ sia graveco iĝis decida paŝo de la kulturo. Ĝia esenco konsistas je tio, ke la membroj de la socio limigas sin en siaj eblecoj de kontentigado de la pasioj, dum la individuo agnoskas neniujn limigojn. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« La perforton oni povas venki per unueco, povo de la unuiĝintoj prezentiĝas nun kiel juro kontraŭ perforto de unu. Ni vidas ke la juro estas la povo de la komunumo. Tio plu estas perforto, aplikata al ĉiu solulo, kiu kontraŭstarigos sin al ĝi; ĝi funkcias per la samaj rimedoj, havas la samajn celojn. Diferenco estas nur ke la perforto estas farata de ne unu, sed de komunumo. »
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
 
« Estus eraro ignori la fakton, ke la juro origine estis kruda perforto kaj ĝis nun ne povas eviti la perforton. »
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Kiom majesta estas la egaleco de la juro, kiu malpermesas al riĉuloj samkiel al malriĉuloj kuŝon sub pontoj, almozpeton en la stratoj kaj ŝtelon de pano! » « La majestueuse égalité des lois, qui interdit au riche comme au pauvre de coucher sous les ponts, de mendier dans les rues et de voler du pain. »
— Anatole France
 
« La leĝaro estas lerta miksaĵo de kutimoj, kiuj utilas al la socio, kaj kiujn oni povus obei eĉ sen iaj leĝoj, kaj aliaj, kiuj avantaĝas al reganta malplimultulo, sed malutilas al la homamaso kaj povas esti eldevigataj al oni nur per teruro»
— Petro Kropotkin
 
« La mondo estas plena de maljusteco, kaj la profitantoj de la maljusteco estas en pozicio por disdoni rekompencojn kaj punojn. Ili donas la rekompencojn al tiuj, kiuj inventas geniajn pravigojn de neegaleco kaj la punojn al tiuj, kiuj klopodas ripari ĝin. » « The world is full of injustice, and those who profit by injustice are in a position to administer rewards and punishments. The rewards go to those who invent ingenious justifications for inequality, the punishments to those who try to remedy it. »
— Bertrand Russell, Sceptical Essays
 
« Estas apenaŭ politika demando en Usono, kiu pli aŭ malpli frue ne fariĝas jura demando» « There is hardly a political question in the United States which does not sooner or later turn into a judicial one. »
— Alexis de Tocqueville

Vidu ankaŭ redakti


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio