Konfrontiĝo
Aliaj projektoj
Konfrontiĝo en Vikipedio

Konfrontiĝo estas etapo de konflikto dum kiu oponantoj konfrontas unu la alian.

Citaĵoj redakti

Henry Kissinger redakti

 
« [pri la komenco de la 20-a jarcento] Inter Germanio kaj Rusio okazis neniuj grandaj konfliktoj; konfrontiĝo inter ili okazadis kvazaŭ per perantoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Principo de kunekzistado estos jen kaj jen proponata de Sovetunio dum sekvaj 60 jaroj, ĉe tio reago de la kontraŭa flanko restos konstanta: demokratiaj landoj ĉiufoje bonvenigos proklamon de principo de paca kunekzistado fare de Sovetunio kiel signon de transiro al konstanta paca politiko. Tamen komunistoj siavice ĉiam pravigis periodojn de paca kunekzistado per tio, ke proporcio de la fortoj nuntempe malfavoras al konfrontiĝo. De tio sekvis kompreneble konkludo, ke se tiu proporcio de la fortoj ŝanĝiĝos, do ŝanĝiĝos ankaŭ fideleco de bolŝevistoj al la principo de paca kunekzistado… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En singarda kaj suspektema naturo de Stalin estis nenio de senracia aventuristo; li ĉiam preferis agi kaŝe kaj ĉirkaŭvoje ol iniciati veran konfrontiĝon kaj li montris specialan singardemon por ne riski militan konfrontiĝon kontraŭ Usono – kaj ne senbaze. Pro misproporcio rilate nukleajn eblecojn de la flankoj, ĝuste Sovetunio perdus ĉion en la totala milito. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Richard Nixon konsideris malstreĉiĝon taktiko en longdaŭra strategia konfrontiĝo; liaj liberalaj kritikantoj traktis la malstreĉiĝon kiel la celon per si mem dum la konservativuloj kaj novkonservativuloj rifuzis la geopolitikan aliron kiel, nek pli nek malpli, historian pesimismon, preferante politikon de senbrida ideologia konfrontiĝo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri parolado de Bill Clinton en januaro 1994] Klarigante kial Usono ne bonvenigias akcepton de Pollando, Hungario, Ĉeĥio kaj Slovakio al NATO, li asertis ke la Nordatlantika alianco ne povas “fari novan dividlinion inter la Oriento kaj la Okcidento, kiu per si mem iĝos antaŭsigno de novaj konfrontiĝoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Politiko de konfrontiĝo kontraŭ Ĉinio portas riskon de izolado de Usono en Azio. Neniu azia lando dezirus – aŭ ne povus permesi al si – helpi al Usono en iu ajn konflikto kontraŭ Ĉinio, kiun ĝi konsiderus rezulto de erara politiko de Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ redakti