La Reĝlando Belgio aŭ Belgujo (nederlande Koninkrijk België; france Royaume de Belgique; germane Königreich Belgien) estas ŝtato lokita en Okcidenta Eŭropo.
«Signo de analoga frenezo estis nekomprenebla francadecido haltigi la konstruadon de la Maginot-linio ĉe la belga limo, kio komplete kontraŭis sperton de la Unua mondmilito. Ĉar se tamen konsideri franco-germanan militon vere ebla, do kial ne eblas germana atako tra Belgio? »
« Por ĉirkaŭiri pezajn francajn fortikaĵojn ĉe la germana limo, Alfred von Schlieffen proponis rompi neŭtralecon de Belgio, kondukinte germanajn trupojn flanke tra ĝia teritorio… La plano estis same brila kaj senracia. Minimuma kono de la historio povus sugesti al li, ke Britio nepre ekmilitos se okazos invado al Belgio – tiun fakton ŝajne komplete malatentis la kaiser kaj la germana ĝenerala stabo. »
« "Belgio" estas la plej malĝentila vorto en la universo, kiu estas "tute malpermesita en ĉiuj partoj de la Galaksio, krom en unu parto, kie ili ne povus scii, kion ĝi signifas." »
— Douglas Adams, La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio
« El ĉiuj ĉi tiuj, la belgoj estas la plej kuraĝaj/fortaj. »
« La riĉeco de nia lando kaj nia institucia sistemo kuŝas precipe en tio, ke nia diverseco estas forto. Kiam ajn ni trovas ekvilibron inter unueco kaj diverseco, la forto de Belgio estas ĝuste doni signifon al nia diverseco. »