Naziismo

totalisma antisemitisma politika ideologio, deveninta de Germanio

Naziismo estas ideologio, sur kiu baziĝis la reganta reĝimo en Germanio en 1933-1945. La partio de la germana naziismo nomiĝis Nacisocialisma Germana Laborista Partio. Ĝia kerno estas rasismo, antisemitismo, kontraŭkomunismo kaj agresa strebo al dominado.

Naziismo
Naziismo
Naziismo
Aliaj projektoj
Naziismo en Vikipedio
Naziismo en Komuneja kategorio
Naziismo en Vikivortaro
Naziismo en Vikinovaĵoj

Citaĵoj

redakti

Erich Fromm

redakti

Fuĝo for de libereco [1941]

redakti
 
« Por grandega parto de malsupraj tavoloj de la meza klaso en Germanio kaj en aliaj eŭropaj landoj, sadismo-masoĥisma karaktero estas tipa; kaj, kiel estos montrite, nome en karakteroj de tiu ĉi tipo trovis plej viglan reagon la nazia ideologio. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En multaj kazoj homoj, havantaj nenion komunan kun naziismo, defendas naziismon de kritiko de la eksterlandanoj, ĉar ili konsideras ĝin atakoj kontraŭ Germanio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la plej grava aksiomo de la politika propagando: ĉiuj atakoj kontraŭ [Nazia] Germanio kiel ŝtato, ĉia propagando, kalumnianta “germanojn” (kiel kromnomo “hunoj” dum la pasinta milito), nur fortigas lojalecon de tiuj, kiuj ankoraŭ ne komplete sin identigas kun la nazia sistemo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kontraŭe al negativa aŭ indiferenta pozicio de la laborista klaso, liberala kaj katolika burĝaro, malsupraj tavoloj de la meza klaso (etaj butikistoj, metiistoj, ŝtatoficistoj) ĝoje bonvenigis la nazian ideologion. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La naziisma sistemo estas “perfektigita” variaĵo de la antaŭmilita germana imperiismo; la nazioj daŭrigas la aferon de la falinta monarĥio. (Cetere la respubliko ankaŭ preskaŭ ne ĝenis la evoluon de la monopolisma kapitalismo en Germanio, eĉ helpis al ĝi laŭeble). »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Naziismo neniam havis verajn politikajnekonomiajn principojn; la sola principo de naziismo estas ĝia radikala oportunismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La respublika registaro esperis “pacigi” la naziojn per sia toleremo, sed nome tiu ĉi manko de forto kaj firmeco kreskigis ilian malamon. Hitlero malamis la Vejmaran respublikon, ĉar ĝi estis malforta; li fasciniĝis pri industriestroj kaj militestroj, ĉar ili havis la potencon kaj forton. Li neniam ekbatalis kontraŭ establiĝinta forta potenco kaj atakis nur tiujn grupojn, kiujn li konsideris sendefendaj. La “revolucio” de Hitlero — same kiel la “revolucio” de Mussolini — okazis sub protektado de la ekzistinta potenco, kaj iliaj plej ŝatataj malamikoj estis tiuj, kiuj ne povis defendi sin. Oni povas eĉ supozi, ke rilato de Hitlero al Britio ankaŭ estis formita interalie je tiu ĉi psikologia komplekso. Dum li konsideris Anglion forta, li amis ĝin kaj fasciniĝis pri ĝi. Sed kiam li konvinkiĝis je malforteco de la brita pozicio — dum Munkeno kaj post ĝi — lia amo transformiĝis je malamo kaj strebo detrui Anglion. De tiu ĉi vidpunkto “pacigo” estis la politiko, kiu devus inspiri nome malamikecon, ne pacemon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ofte okazas, ke iu socia grupo je nivelo de konscio akceptas iujn ideojn, sed tiuj ĉi ideoj efektive ne tuŝas la tutan naturon de tiu ĉi grupo pro specifeco de ĝia socia karaktero; tiaj ideoj restas nur sortimento de konsciitaj principoj, sed je kriza momento homoj montriĝas malkapablaj agi laŭe al siaj principoj. Kiel ekzemplo povas servi laborista movado en Germanio dum la venko de naziismo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955]

redakti
 
« Komuna trajto de naziismo, faŝismo kaj stalinismo estas tio, ke ili proponis al la izolita individuo novan azilon kaj sekurecon. Tiuj sistemoj kreis kondiĉojn por la plej alta grado de fremdiĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri naziismo, faŝismo kaj stalinismo] Novaj sistemoj estis konstruitaj sur la plej granda mensogo. Tio rilatas same al iliaj programoj kaj al iliaj gvidantoj. En siaj programoj ili promesis konstrui ion similan al socialismo, tamen tio, kion ili efektive faris estis neado de ĉio, kio estis komprenata sub tiu ĉi nocio en la socialisma tradicio. Mussolini, timema fanfarono, iĝis simbolo de vireco kaj kuraĝo. Hitlero, maniulo-detruanto, estis glorata kiel konstruanto de la nova Germanio. Stalin, malvarmsanga kaj ambicia intriganto, estis bildigata kiel amanta patro de sia popolo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Germanio inverse [kompare al Italio] estis la plej evoluita industria lando en Eŭropo. Kaj se faŝismo povis havi almenaŭ ekonomian destinon, do naziismo ne havis ankaŭ ĝin. Ĝi estis ribelo de la malsupraj kaj mezaj klasoj, senlaboraj oficiroj kaj studentoj kaj baziĝis sur senmoraligo, kiu iĝis sekvo de la milita malvenko kaj inflacio, kaj pli ĝuste, de la amasa senlaboreco en la periodo de la deklino post 1929. Tamen naziismo ne povus venki sen aktiva subteno de grandaj posedantoj de financa kaj industria kapitaloj, timigitaj je kreskanta en la amasoj malkontento pri la kapitalisma sistemo... Tiu minaco kaŭzis, ke gravaj fakoj de la germana kapitalismo subtenis Hitleron»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Elias Canetti

redakti
 
« La malpermeso de la konskripcio estis la naskiĝo de nacional-socialismo. Ĉia fermita amaso, perforte likvidita, transiras je la malferma, al kiu ĝi donas ĉiujn siajn specifajn atributojn. Anstataŭ la armeo aperis la partio kaj por ĝi ene de la nacio ne ekzistis la limoj. Ĉiu germano — virovirino, infanomaljunulo, soldatocivilulo — povas iĝi nacional-socialisto; ne gravas, ĉu li estis soldato; se ne, tio estas pli bone por li: li ricevas aliron al aferoj, al kiuj antaŭe oni ne lasus lin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Rilate la judojn nacional-socialismo ekzakte reproduktis procezon de la inflacio. Komence oni atakis ilin, reprezentante ilin kiel aĉajn kaj danĝerajn homojn, aljuĝante al ili malamikajn intencojn; la procezo de senvaloriĝo iris plu; ĉar la propraj ne sufiĉis, oni komencis kolekti la judojn el la konkeritaj landoj; finfine oni laŭvorte transformis ilin je lokustoj, kiujn eblas senpune ekstermi milionope. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Eric Hoffer

redakti
 
« Hitlero ekzemple rigardis la germanajn komunistojn kiel potencialajn nacional-socialistojn: “El etburĝa social-demokrato aŭ el sindikata gvidanto nacional-socialisto formiĝos neniam, sed el komunisto li formiĝos ĉiam”. Kapitano Röhm fanfaronis ke la plej fervoran komuniston li transformos je nazio en kvar semajnojn. Aliflanke Karl Radek rigardis al la nazioj-brunĉemizuloj kiel al rezervo de estontaj komunistoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La revolucioj de la bolŝevistoj kaj de la nazioj estas ankaŭ la sufiĉe maturaj naciaj movadoj; cetere la nazia revolucio estis tia movado ekde komenco, kaj la naciismo de la bolŝevistoj montriĝis ne tuj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La samaj homoj, kiaj plenigas la kreskantan amasan movadon, verŝajne volonte uzus eblecon transloĝiĝi al alia lando. Transloĝiĝo do povas esti anstataŭigo de la amasa movado. Tre verŝajne ke se Usono kaj la Brita imperio helpu ekzemple al amasa elmigrado el Eŭropo post la Unua mondmilito, — ne okazus nek la faŝisma, nek la nazia revolucioj. En nia lando libera kaj facila transloĝiĝo tra grandega kontinento helpis al la sociala stabileco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Se homo estas sena je talentoj fari ion por si, libereco por li estas premanta ŝarĝo. Por kio havi liberecon de elekto, se li kapablas por nenio? Ni aliĝas al la amasa movado por eviti personan respondecon aŭ, parolante per la vortoj de arda juna nazio, “por esti libera je libereco”. Kiam ordinaraj nazioj deklaris, ke ili ne kulpas pri ĉiuj teruraj krimoj, kiujn ili faris, tio estis ne nura aroga hipokriteco. Ili konsideris sin trompitaj kaj kalumniitaj, kiam sur iliajn ŝultrojn oni metis respondecon pri plenumado de la ordonoj. Ĉu ili ne aliĝis al la nazia movado por esti liberaj je respondeco? »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Al la totalisma reĝimo de Hitlero post kiam ĝi stabiliĝis, neniam minacis amasa ribelo. Dum la naziestroj volonte prenis sur sin respondecon kaj faris ĉiujn decidojn, por estiĝo de popola antagonismo ekzistis neniuj ŝancoj. Tia danĝero povus aperi nur se la nazioj malfortigus disciplinon kaj kontrolon. La vortoj de Tocqueville pri la tirania regado validas por ĉiuj totalismaj reĝimoj: la momento de plej granda danĝero por ili estas kiam ili komencas reformojn, tio estas kiam ili ekmontras liberalajn tendencojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La kredanto, kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj perfortaj, ĝenerale estas la homo obeema kaj subiĝema. Novkonvertitaj kristanoj, atakintaj la universitaton en Aleksandrio kaj linĉintaj tie profesorojn, suspektitajn pri herezo, estis obeemaj anoj de la unueca eklezio. Komunisto — aktiva partoprenanto de strataj tumultoj — estas servila ano de la partio. Japanaj kaj naziaj arogantuloj kaj furiozuloj estis la plej disciplinemaj homoj, kiujn nur konis la mondo. Ĉe ni, en Usono, dunganto ofte trovas en fanatikulo-rasisto, inklina al amasa perforto, obeeman kaj kvietan laboriston, en armeo tia homo estas speciale disciplinema soldato»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kaj ĉe la bolŝevisma, kaj ĉe la nazia reĝimoj haveblas fajna kompreno de graveco de la rilatoj inter la “homoj de la vorto” kaj la ŝtato. En la bolŝevisma Rusio verkistoj, pentristoj, sciencistoj ĝuas privilegiojn de la reganta tavolo. Ili ĉiuj estas superaj ŝtatoficistoj. Cetere ili devas sekvi la partian linion, sed tio estas nura disciplino, al kiu subiĝas la tuta elito. Kio koncernas Hitleron, do li havis diable realisman planon: ĉiujn sferojn de la scio fari monopolo de la elito, kiuj devos regi lian mondan imperion; la restajn sennomajn amasojn Hitlero planis teni duonedukitaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La vojon al la amasa movado kreas la “homoj de la vorto”, realigas la movadon la fanatikuloj, stabiligas la “homoj de la ago”. Por la movado estas bone kaj verŝajne eĉ necese por ĝia daŭrigo ke tiujn ĉi rolojn plenumu malsamaj homoj — unu post alia, laŭorde. Kiam okazas, ke la movadon ekde ĝia koncipo ĝis maturiĝo gvidas la sama homo aŭ la samaj homoj (aŭ homoj de la sama tipo), do la movado kutime fiaskas. La faŝisma kaj nazia movadoj ne havis sinsekvajn ŝanĝojn en la gvidantaro kaj ambaŭ finiĝis per katastrofo. Fanatikismo de Hitlero, lia malkapablo halti, malkapablo al la rolo de la praktika “homo de la ago” pereigis la movadon. Se Hitlero mortus meze de la 1930-aj jaroj la movadon sendube ekgvidus “homo de la ago” simila al Hering kaj ĝi postvivus. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« En la okuloj de la homo kredanta, homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman karakteron kaj pro tio povas esti facila predo de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte malamas unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran estimon. Hitlero konsideris la bolŝevistojn egalaj al si kaj ordinis la eksajn komunistojn tuj anigi al la nazia partio. Stalin siavice konsideris la naziojn kaj japanojn la solaj estiminduloj. Eĉ la religiaj fanatikuloj kaj la batalemaj ateistoj traktas unu la alian kun estimo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Wilhelm Reich

redakti
 
« De la vidpunkto de socia bazo, nacional-socialismo estis etburĝa movado, kaj tia ĝi estis ĉie kie ĝi aperis, ĉu en Italio, Hungario, ArgentinoNorvegio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« [...] de la vidpunkto de apogo de la amasoj, faŝismo efektive estis movado de la meza klaso. Hitlero neniam ricevus ĝian subtenon, se li ne promesus komenci lukton kontraŭ grandaj korporacioj. La meza klaso helpis al li venki, ĉar li estis kontraŭ granda komerco»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Nacional-socialisma propagando estis kontraŭdira kaj difinata de la klaso al kiu ĝi estis adresita. Nur en unu afero ĝi estis klara kaj sinsekva — je manipulado de mistikaj sentoj de la amasoj [...] revolucia frazaro de nacional-socialismo ludis decidan rolon en allogado de la amasoj al ĝia flanko [...] Nacional-socialistoj konscie uzadis revoluciajn melodiojn je kiuj ili kantis reakciajn kantojn»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Malsame ol imperiismo de kaiser Vilhelmo, sin apoginta sur prosperan mezan klason, nacional-socialismo sin apogis sur psikologion de malriĉiĝinta meza klaso. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Unuavice necesas rimarkigi ke nacional-socialismo rifuzadis la Malnovan Testamenton kiel “judan” verkon. Almenaŭ tia estis la pozicio de la fama adepto de nacional-socialismo Rosenberg, kiu sekvis ekstreme dekstrajn vidpunktojn. Analogie al tio internaciismon de la Romkatolika Eklezio necesis anstataŭigi per “germana nacia eklezio”. Kaj efektive post kapto de la potenco la eklezio estis modifita laŭe al tiu ĉi vidpunkto. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Certajn malfacilaĵojn prezentis la fakto ke Jesuo estis judo. Sed Stapel rapide trovis la elirejon el tiu ĉi situacio: Jesuo estis dia filo, do ne eblis konsideri lin judo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Kredo je la transmigrado de la animoj estas rifuzata kiel “elpensaĵo de insulanoj de la Suda maro”. Senpeka koncipo de Virgulino Maria estas rifuzata pro la sama kialo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« [pri transformado de religio en naziismo] Sadisma-narcisisma mistikismo de naciismo devas okupi lokon de masoĥisma internacia religia mistikismo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Kristanismo kaj nacional-socialismo ne agnoskas ekzistadon de sekseco ekster la kadro de deviga geedzeco»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ

redakti