Ligo de Nacioj estis interregistara organizaĵo fondita en 1920 por subteni pacon kaj malfondita en 1946.

Ligo de Nacioj
Ligo de Nacioj
Ligo de Nacioj
Aliaj projektoj
Ligo de Nacioj en Vikipedio
Ligo de Nacioj en Komunejo
Ligo de Nacioj en Komuneja kategorio

Henry Kissinger

redakti
 
« Por laŭleĝigi tiun ĉi konsenton Woodrow Wilson proponis ideon de establo de la Ligo de Nacioj, institucio de pure usona tipo. Sub gvido de tiu ĉi tutmonda organizaĵo la forto devis cedi al moralo kaj forto de armilo – al ordono de publika opinio. Wilson estis ĉiam substrekanta ke se publiko estus sufiĉe informita, la milito neniam okazus, ignorante ardajn manifestaciojn de ĝoja jubilado kaj senpeziĝo, per kiuj estis bonvenigata en ĉiuj ĉefurboj la komenco de la milito, inkluzive la ĉefurbojn de la demokratiaj Britio kaj Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [en la 19-a jarcento] Britio flankeniris de la sistemo de kongresoj, kiun elpensis ĝia propra ministro pri eksteraj aferoj [Robert Stewart, Viscount Castlereagh]. Same jarcenton poste Usono distanciĝos de la Ligo de Nacioj, proponita de ĝia prezidanto»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En septembro 1923 laŭ insisto de Francio kaj Britio la Konsilio de la Ligo [de Nacioj] ellaboris universalan traktaton pri reciproka helpo… la traktato deklaris, ke la viktimo de la agreso por ricevi rajton je helpo devis anticipe subskribi traktaton pri senarmiĝo, aprobitan de la Ligo, kaj redukadi siajn armitajn fortojn laŭe al interkonsentita plano… Kreiĝis absurda situacio. Kontraŭado al la agreso estis dependigita de anticipa senarmiĝo de la viktimo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Post jardeko kiam la diplomatia agado fokusiĝis je Eŭropo, ĝuste Japanio – subite – montris malplenecon de la koncepto de kolektiva sekureco kaj de la Ligo de Nacioj ĝenerale, komencinte en la 1930-aj jaroj jardekon de kreskado de perforto»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri reago de la Ligo de Nacioj al atako de Japanio kontraŭ Manĉurio en 1931] Fine estis elpensita mekanismo de kompleta neagado. Ĝi realiĝis forme de la komisiono pri enketado – tipa ilo de diplomatia averto pri tio, ke dezirata rezulto estas neagado. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Dua italo-etiopa milito] Sub estrado de Britio estis ekfunkciigita sistemo de ekonomiaj sankcioj de la Ligo. Samtempe Pierre Laval private kredigis Mussolini, ke aliro de Italio al nafto ne estos rompita… Vortumo de tiu ĉi politiko iĝis slogano: “Ĉiuj sankcioj krom milito”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum sia mallonga kaj senutila vivo la Ligo de Nacioj montris praktike kompletan malkapblon pri organizado de kolektivaj agoj kontraŭ potencoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ

redakti