Politiko

praktiko kaj teorio de influado de aliaj homoj, kiel en registaro; La kampo de homa agado, kiu traktas la fortojn agantajn en la socio aŭ la lando, la uzadon de ili kaj ilian distribuadon per influo kaj efektivigo

Politiko estas arto de regado de socio, (greke πολιτικός, koncernanta al πολις, "civito") vaste disvastigis la tiutitola verko de Aristotelo, kiu priskribas ŝtaton kaj ties regmanierojn.

Politiko
Politiko
Politiko
Aliaj projektoj
Politiko en Vikipedio
Politiko en Komuneja kategorio
Politiko en Vikivortaro
Politiko en Vikinovaĵoj

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« De biologia vidpunkto oni devas agnoski la homaron malsana. Politiko estas senracia esprimo de tiu ĉi malsano je socia nivelo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Ĉiuj politikaj movadoj estas tiel - ni pravas, ĉiuj aliaj malpravas. La homoj de nia propra flanko, kiuj malkonsentas kun ni, estas herezuloj, kaj ili komencas fariĝi malamikoj. Kun ĝi venas absoluta konvinkiĝo pri via propra morala supereco. Estas trosimpligo en ĉio kaj teruro al fleksebleco. » « (angle) All political movements are like this — we are in the right, everyone else is in the wrong. The people on our own side who disagree with us are heretics, and they start becoming enemies. With it comes an absolute conviction of your own moral superiority. There's oversimplification in everything, and a terror of flexibility. »
— Doris Lessing
 
« Demokratio estas kiam tri lupoj kaj unu ŝafido voĉdonas por decidi pri kio, ili estos manĝontaj kiel tagmanĝon. »
— "Henri Morgan" anonimulo en surreta forumo
 
« Du milionoj da eksterlandaj armeanoj kaj centmiloj da eksterlandaj policanoj kaj kvazaŭarmeanoj estis trajnitaj, ekipitaj, kaj financitaj de Usono. Ties celo estadis ne defendo siajn landojn kontraŭ elekstera invado, sed protekti eksterlandajn investintojn kaj la regantan superan klason de la ricevintaj landoj kontraŭ ebla ribelo de siaj propraj loĝantarojn. »
— Michael Parenti
 
« Kio karakterizas politikiston ne estas ke li agas por iu partio, sed ke li povus agi por iu ajn partio. »
— Karlheinz Deschner
 
« La ĉefajn kialojn por maltrankviliĝi Usono havas ses... La sesa Aĥilla kalkano, ligita al la antaŭa, estas ĉiam pli bremsanta kaj partieca politika sistemo. Politikaj kompromisoj iĝis malfacile rekoneblaj parte pro tio, ke en amaskomunikiloj, speciale en televido, radio kaj politikaj blogoj, ĉiam pli dominas sarkasma partieca diskurso, dum relative neinformitaj amasoj emas al la maniĥeisma demagogio. Rezulte de tio politika paralizo malhelpas fari necesajn paŝojn, kiel kaze de redukto de la buĝeto, kaj Usono aspektas por la monda komunumo kiel malkapabla solvi akrajn sociajn problemojn... »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« La civila reginstanco, tiom, kiom ĝi estis establita por sekureco de la posedorajto, estas en realo establita por defendo la riĉulojn kontraŭ la malriĉuloj, aŭ de tiuj, kiuj havas posedaĵon kontraŭ tiuj, kiuj havan entute nenion. »
— Adam Smith, The Wealth of Nations
 
« La esenca ingredienco de politiko estas tempkalulado. » « (angle) The essential ingredient of politics is timing. »
— Pierre Trudeau
 
« La politiko ne estas malbona profesio. Se vi sukcesos, estos multaj rekompencoj, se oni malhonoriĝas, nu, oni povas verki libron. » « Politics is not a bad profession. If you succeed there are many rewards, if you disgrace yourself you can always write a book. »
— Ronald Reagan
 
« Ni konsciu ke, malpermesinte en nia lando religian maltoleremon, pro kiu la homaro suferadis tiom longe kaj pro kiu estis verŝita tiom da sango, ni atingos ne multon, se ni instigos politikan maltoleremon, same senpensan kaj despotan kaj kapablan doni same sangajn kaj amarajn fruktojn. »
— Thomas Jefferson, Inaŭgura alparolo [1801]
 
« Politiko estas la arto fari malmulte por multaj, kaj fari multe por malmultaj. »
 
« Politiko estas la arto serĉi problemon, trovi ĝin ĉie, diagnozi ĝin malĝuste kaj apliki la malbonajn solvojn» « (angle) Politics is the art of looking for trouble, finding it everywhere, diagnosing it incorrectly and applying the wrong remedies. »
— Groucho Marx
 
« Politiko estas la dua plej malnova profesio. Ĝi tre similas al la plej malnova. » « Politics is the second oldest profession. It bears a very close resemblance to the first. »
— Ronald Reagan
 
« Ruĝulo ne estas homo, ĝi estas ruĝulo, tio ne estas morala estaĵo, inteligenta kaj libera, kiel vi kaj mi, tio estas estaĵo maldignita kaj putriĝinta. »
— Henri Wallon, en porbalota broŝuro, majo 1849
 
« Mi ĉiam subtenis mezurojn kaj principojn kaj ne virojn. Mi agis sentime kaj sendepende kaj mi neniam pentos pro mia kurso. Mi preferus esti politike enterigita ol esti hipokrite eternigita. » « (angle) I have always supported measures and principles and not men. I have acted fearless and independent and I never will regret my course. I would rather be politically buried than to be hypocritically immortalized. »
— Davy Crockett
 
« Unu el la grandaj eraroj estas juĝi politikojn kaj programojn laŭ iliaj intencoj anstataŭ laŭ iliaj rezultoj. » « (angle) One of the great mistakes is to judge policies and programs by their intentions rather than their results. »
— Milton Friedman
 
« Homo devas esti tro stulta, kaj ankaŭ senkaritata, kiu kredas, ke ne ekzistas virto krom sia propra flanko, kaj ke ne ekzistas homoj tiel honestaj kiel li mem, kiuj eble diferencas de li laŭ politikaj principoj» « (angle) A man must be excessively stupid, as well as uncharitable, who believes that there is no virtue but on his own side, and that there are not men as honest as himself who may differ from him in political principles. »
— Joseph Addison
 
« Mi lernis, per iu sperto, ke virto kaj patriotismo, malvirto kaj egoismo troviĝas en ĉiuj partioj, kaj ke ili diferencas malpli laŭ siaj motivoj ol laŭ iliaj politikoj» « (angle) I have learned, by some experience, that virtue and patriotism, vice and selfishness, are found in all parties, and that they differ less in their motives than in the policies they pursue. »
— William H. Seward
 
« Politika lukto, neniam fariĝu persona - alie la ponardo eniras tro profunde. » « (angle) In a political struggle, never get personal — else the dagger digs too deep. »
— Jack Valenti
 
« Politiko: estas troja kurĉevalo»
— Stanisław Jerzy Lec
 
« Muziko ĉiam trovos sian vojon al ni, kun aŭ sen afero, politiko, religio aŭ iu ajn alia stulta ligo. Muziko travivas ĉion, kaj kiel Dio, ĝi ĉiam ĉeestas. Ĝi bezonas neniun helpon kaj suferas neniun malhelpon. » « (angle) Music will always find its way to us, with or without business, politics, religion, or any other bullshit attached. Music survives everything, and like God, it is always present. It needs no help, and suffers no hindrance. »
— Eric Clapton
 
« Moderna politiko estas, funde, lukto ne de homoj sed de fortoj» « (angle) Modern politics is, at bottom, a struggle not of men but of forces. »
— Henry Adams
 
« Jen mia unua principo de ekstera politiko: bona registaro hejme. » « (angle) Here is my first principle of foreign policy: good government at home. »
— William Ewart Gladstone
 
« Estas frenezo por iu ajn lando konstrui sian politikon okule al nuklea milito»
— Leonid Breĵnev
 
« La esenca ingredienco de politiko estas tempkalulado. » « (angle) The essential ingredient of politics is timing. »
— Pierre Trudeau
 
« Neniu fanatike krias, ke la suno leviĝos morgaŭ. Ili scias, ke ĝi leviĝos morgaŭ. Kiam homoj fanatike dediĉas sin al politikajreligiaj kredoj aŭ al aliaj specoj de dogmoj aŭ celoj, tio ĉiam okazas ĉar tiuj dogmoj aŭ celoj estas dubindaj. » « No one is fanatically shouting that the sun is going to rise tomorrow. They know it's going to rise tomorrow. When people are fanatically dedicated to political or religious faiths or any other kinds of dogmas or goals, it's always because these dogmas or goals are in doubt. »
— Robert M. Pirsig

Jean Baudrillard

redakti
 
« Almenaŭ ekde la tempo de la Granda Franca Revolucio, la politiko kaj la sociala prezentiĝas kiel io nedisigebla, kiel konstelacioj-ĝemeloj, iel aŭ tiel troviĝantaj en la altirkampo de la ekonomio. Tiu ĉi ilia proksima interligo manifestiĝas ankaŭ en nia tempo, cetere sufiĉe specife — je samtempeco de ilia subiro.
Unue en la epoko de la Renesanco, kiam ĝi aperas, kiam subite eliras el la sfero de la religia kaj eklezia por anonci sin per la voĉo de Makiavelo, la politiko estas nura pura ludo de la signoj, pura strategio, ne ŝarĝanta sin per iu ajn socialahistoriavero”, sed kontraŭe ludanta je ties manko... »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Cinikismo kaj senmoraleco de la makiavela politiko ligiĝas ne al neskrupuleco en la elekto de la rimedoj, pri kio insistas ĝia ekstreme kruda interpreto: necesas serĉi ilin je libera traktado de la celoj. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La politika scenejo ekde nun referencas al la fundamenta signato: popolo, volo de loĝantaro ktp. Ĉi-foje sur ĝin eliras jam ne puraj signoj, sed sencoj: de la politika ago oni postulas ke ĝi laŭeble plej bone bildigu starantan malantaŭ ĝi realon, ke ĝi estu travidebla, ke ĝi estu morala kaj respondecu al la sociala idealo de la ĝusta reprezentado. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Fino de la politiko, de ĝia propra energio, komenciĝas post la apero kaj disvastiĝo de marksismo. Komenciĝas epoko de la kompleta hegemonio de la sociala kaj ekonomia, kaj la politika restas nur kiel spegulo... »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Malaperas la sociala signato — dissolviĝas ankaŭ dependa de ĝi politika signato. La sola restinta referento estas la referento de la “silentema amaso”. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Sed la silentema plimulto (kio estas la amasoj) estas ŝajna referento. Tio ne signifas, ke ĝi ne povas havi iun ajn reprezentaĵon. La amasoj jam ne esprimas sin — oni sondas ilin. Ili ne reflektas — oni testas ilin. Politika referento cedis lokon al referendumo (organizanto de la konstanta, neniam ĉesanta referendumo estas amaskomunikiloj). »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« ...efektive la politika jam delonge transformiĝis je nura spektaklo, kiu estas ludata antaŭ la filistro. La spektaklo, perceptata kiel duonsporta-duonluda amuzaĵo... »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La popolo iĝis publiko. Kiel la percepto-modelo de la politika sfero servas perceptado de la matĉo, beletra aŭ animcia filmo. Same kiel per spektaĵo sur la hejma ekrano, loĝantaro estas sorĉita de ĉiamaj ŝanĝiĝoj de sia opinio, pri kiuj ĝi ekkonas el ĉiutagaj gazetaj publikaĵoj de la sondado. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Post kiam la politika malaperis, diluiĝis en la sociala, la sociala mem komencas esti absorbata de la ekonomia.... »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« En ostaĝigo haveblas nek mesaĝo, nek senco, nek politika laŭceleco. Tio estas evento sen sekvoj (kaj ĝi ĉiam kondukas al sakstrato). Sed ĉu la politikaj eventoj mem estas io alia ol deformita sinsekvo? Interesa estas nur rompo de la sinsekvo. Iam ĝi aperis forme de revolucio, nun ĝi limiĝas je specefektoj. Kaj terorismo per si mem estas nura giganta specefekto. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Ekde la 18-a jarcento la politika scenejo moraliĝas kaj iĝas serioza... Tio estas fino de la estetiko, komenco de la etiko en la politiko... »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« ...iuj politikistoj komprenas ke la potenco estas ne rajto unuflanke manipuli la volon de aliaj, sed la ĉiam fajna kaj malsimpla ekzercado pri sia propra malapero. Ili komprenas, ke la potenco, same kiel la vero, estas morta punkto, kiun oni devas scii neniam okupi, eĉ pli, necesas fari tiel, ke ĝin trafu aliaj. La potenco, kiu okupas tiun lokon, la potenco kiu enkorpigas la potencon, obscena kaj aĉa, kaj pli aŭ malpli frue ĝi fluigas sangon aŭ iĝas ridindaĵo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Se aliri la opinisondadojn de tiu ĉi vidpunkto, ni ekvidos le ili funkcias rekte kontraŭe al siaj supozataj celoj. Ili funkcias kiel spektaklo de la informo (la informo estas kiel la revolucio: la popolo postulas nur ĝian spektaĵon), do kiel moko pri la informo, sed precipe ili funkcias kiel moko pri la politiko kaj la politika klaso.
Senintenca humuro de la opinisondadoj (kaj malica ĝojo, kiun ni sentas pro tiu “scienca”fantasmo) originas en tio, ke ili neniigas ĉiam politikan konfidon. Kiu ili estas, tiuj homoj, kiu bezonas opinisondadojn por fari decidojn, ĉe kiuj testado anstataŭas strategion»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« ...la ideo de la progreso malaperis, sed la progreso daŭras. La ideo de la riĉeco, kiu supozas produktadon, malaperis, sed la produktado mem estas okazigata plej bone. Kaj dum malaperas origina ideo pri ĝiaj finaj celoj, kresko de la produktado rapidiĝas. La ideo malaperis ankaŭ en la politiko, sed la politikistoj daŭrigas siajn ludojn, restante kaŝe tute indiferentaj al siaj vetoj. Pri la televido oni povas diri ke ĝi estas tute indiferenta al la imagoj, kiuj aperas sur la ekrano, kaj verŝajne plu ekzistus senzorge, se la homaro tute malaperus. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Reciproka kontaĝo de ĉiuj kategorioj, anstataŭigo de unu sfero per alia, miksiĝo de la ĝenroj... tiel la sekso nun ĉeestas ne en la sekso mem, sed ekster ĝi, la politiko ne plu koncentriĝas je la politiko, ĝi koncernas ĉiujn sferojn: ekonomion, sciencon, arton, sporton... Ankaŭ la sporto eliris la kadrojn de la sporto – ĝi estas en komerco, en sekso, en politiko, en ĝenerala stilo de la atingoj. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Leĝo, kiu estas al ni trudita, estas leĝo de miksiĝo de la ĝenroj. Ĉio estas sekseca, ĉio politika, ĉio estetika. Ĉio samtempe akiras la politikan sencon, speciale ekde 1968: kaj ĉiutaga vivo, kaj frenezo, kaj lingvo, kaj amaskomunikiloj, kaj deziroj akiras politikan karakteron dum ili eniĝas en la sferon de liberigo kaj kolektivaj, amasaj procezoj. Samtempe ĉio iĝas sekseca, ĉio estas objekto de deziro: potenco, scioj — ĉio estas interpretata en terminoj de fantasmoj kaj forpuŝo; la seksa stereotipo penetris ĉien. Kaj samtempe ĉio iĝas estetika: politiko transformiĝas je spektaklo, sekso — je reklamo kaj pornografio, agado — je tio, kion oni kutimas nomi kulturo, speco de semiotikigo de la amaskomunikiloj kaj reklamo, kiu enspacigas ĉion — ĝis la grado de kopio de la kulturo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« La glorata movado de la nuntempo kaŭzis ne transmutacion de ĉiuj valoroj, kiel ni revis, sed dispersion kaj implektiĝon de la valoroj. Rezulto de ĉio ĉi iĝis la kompleta nedifiniteco kaj neebleco denove ekregi principojn de la estetika, la seksa kaj la politika difinado de la aferoj. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Sendube se la kapitalo evoluus laŭe al sia kontraŭdira logiko, ĝi estus neniigita de la proletaro. Analizo de Markso restas absolute senriproĉa. Li simple ne antaŭvidis, ke antaŭ vizaĝo de neevitebla minaco la kapitalo povos iugrade transpolitikiĝi, transiri al alia orbito — ekster la produktadajn rilatojn kaj politikajn antagonismojn, aŭtonomiĝi kiel hazarda, cirkula kaj ekstaza formo, kaj samtempe reprezenti la tutan mondon en ĝia tuta diverseco laŭ siaj imago kaj tipo... La unua manifestiĝo de tiu ĉi mutacio iĝis sendube la krizo de la 1929-a jaro; la katastrofo de la 1987-a jaro estis nur sekva epizodo de la sama procezo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Post la orgio venas tempo de maskerado... ne nur la seksa, sed ankaŭ la politika kulturo transiris al la flanko de la maskerado. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Post la fino de la orgio la liberiĝo starigis la tutan mondon antaŭ problemo de serĉado de siaj genta kaj genra identecoj, lasante ĉiam malpli kaj malpli da eblaj respondoj, se konsideri cirkuladon de la signoj kaj multnombrecon de la deziroj. Nome tiel ni iĝis la transseksuloj. Ĝuste tiel ni iĝis ankaŭ transpolitikistoj, do la estaĵoj, kiuj distingas nenion kaj estas distingeblaj en nenio rilata al politiko, dugenraj hermafroditoj... »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]

Otto von Bismarck

redakti
 
« Politiko estas arto de ebleco, scienco pri relativeco»
— Otto von Bismarck [la 29-a de septembro 1851]
 
« La politiko ne estas scienco, kiel multaj de la sinjoroj profesoroj emas imagi; ĝi estas arto. » « Die Politik ist keine Wissenschaft, wie viele der Herren Professoren sich einbilden, sondern eine Kunst. »
— Otto von Bismarck

Morteza Mirbaghian

redakti
 
« En la mondo de politiko, ne kalkulu je amiko»
— Morteza Mirbaghian
 
« Se politikistoj forirus al infero, la mondon regus paco kaj prospero»
— Morteza Mirbaghian
 
« Kion saĝuloj konstruas, politikistoj detruas. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Politikisto estas animalo, kiu devas vivi nur en ĝangalo»
— Morteza Mirbaghian
 
« Politikisto estas lupo, kiu aperas kiel vulpo»
— Morteza Mirbaghian
 
« Politikisto vivtenas sin kiel kulo, suĉante sangon de ordinatulo. »
— Morteza Mirbaghian

Andrej Movĉan

redakti
 
« [pri politiko en Rusio] Ĉiuj senescepte personoj estas klaŭnoj kaj ĉio estas cirko» « [о российской политике] Все без исключения персонажи — клоуны и все — цирк. »
— Andrej Movĉan, Laŭ leĝoj de spektaklo [majo 2016]
 
« Politiko preskaŭ ĉiam estas lukto de frenezuloj kontraŭ malnobluloj koste de stultuloj» « Политика — это почти всегда борьба безумцев с подлецами за счет дураков. »
— Andrej Movĉan, Respondo al juna sciencisto [la 31-a de marto 2015]

José Ortega y Gasset

redakti
 
« Povo de la publika opinio estas gravito de la politika historio»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« La fatalaj muroj de la nuntempa germana, anglafranca ekonomioj estas la politikaj limoj de la nuntempaj ŝtatoj»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Totala politikiĝo, forvorado de ĉio kaj ĉiuj fare de politiko estas la vera ribelo de la amasoj»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Proverboj

redakti
 
« Se vi volas la pacon, pretigu militon. » « Si vis pacem, para bellum. »
— Latina proverbo