Demokratio

formo de regado, en kiu la superan potencon havas la popolo
(Alidirektita el Demokrato)
Demokratio
Demokratio
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Demokratio en Vikipedio
Commons-logo.svg Demokratio en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Demokratio en Vikivortaro

Demokratio estas reĝimo, en kiu la decidpovo apartenas, aŭ pere aŭ senpere, al la popolo.

CitaĵojRedakti

Jean BaudrillardRedakti

 
« Tio estas ne demokratio, tio estas moko. Homaj rajtoj, libereco, demokratio — ĉio ĉi transformiĝis je parodio»
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
 
« Tute evidentas ke la Okcidento ekrevis pri islama rekonstruado surbaze de absolute nova modelo, realigita en Orienta Eŭropo — pri demokratio, senhalte instaliĝanta en la landoj, venkitaj de la fortoj de la Bono»
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]

Zbigniew BrzezińskiRedakti

 
« Eble la plej granda komplimento, kiun la mondo donas al la centra situo de la demokratia procezo en la usona tutmonda hegemonio, estas granda skalo de engaĝiĝo de aliaj landoj en la internaj usonaj politikaj aferoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Eble la demokratia Rusio kun pli granda aprobo traktus la valorojn, kiujn kundividas Usono kaj Eŭropo kaj sekve, tre verŝajne, ĝi iĝos malpli alta partnero en kreado de pli stabila kaj bazita sur kunlaboro Eŭrazio. Tamen ambicioj de Rusio povas iri pli for ol nur atingo de agnosko kaj estimo de ĝi kiel demokratia ŝtato. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« …de la ideologia vidpunkto mankas kialoj konsideri islamon pli fremda al demokratio ol kristanismo, judismo kaj budhismo»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« …Usono devos eviti montri ke ĝi kvazaŭ konsideras islamon, pro ĝia kvazaŭ profunde alia kultura origino, esti nekapabla trapasi la samajn etapojn de la politika evoluo kiel la kristana kaj budhisma mondoj. Antaŭ sesdek jaroj estis tute ne evidente, ke Germanio kaj Japanio iĝos centroj de demokratio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« …la usona tutmonda povo kontraŭdiras al la usona demokratio, same al tiu interna kaj eksportita. La interna usona demokratio malhelpas aplikon de la ŝtata povo sur la internacia scenejo, kaj inverse, la tutmonda povo de Usono povas krei minacojn al la demokratio en Usono. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« …la barata “demokratio” pli similas al la brita aristokratia “demokratio” de la dua duono de la 19-a jarcento, ĝis apero de sindikatoj»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Efektive paradokso de la ĉina estonteco estas ke laŭgrada moviĝo direkte al parta demokratio povas esti pli realigebla ĉe racia, sed potenca regado, kiu akurate direktigos socian energion je ĝusta direkto, ol ĉe malfortiĝinta regado, kiu tro cedos al popolaj postuloj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Erich FrommRedakti

Fuĝo for de libereco [1941]Redakti

 
« La Reformacio estas unu el la fontoj de la ideo de libereco kaj aŭtonomio de la homo en tiu formo, kiel tiu ĉi ideo estas prezentita en la nuntempaj demokratioj. Ĉiam estas substrekata nome tiu ĉi aspekto de la Reformacio, speciale en nekatolikaj landoj. Ĉe tio tamen oni forgesas pri alia aspekto de la Reformacio: pri ĝia akcento je pekeco de la homa naturo, je mizereco kaj senhelpeco de individuo, je neceso de subiĝo de individuo al ekstera forto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri Germanio en la 1920-aj jaroj kaj konduto de superaj klasoj] Ili diris, ke demokratio ne funkcias. Efektive oni povus diri, ke la demokratio funkcias tro bone: la parlamento sufiĉe adekvate reprezentis respektivajn interesojn de diversaj klasoj de la landa loĝantaro kaj ĝuste pro tio la parlamenta sistemo iĝis malkongrua al la interesoj de grandaj industriistoj kaj duonfeŭdaj terposedantoj, ne dezirintaj perdi siajn privilegiojn»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Estonteco de demokratio dependas de realigo de individuismo, kiu estis ideologia celo de la tuta spirita evoluo de la Moderna tempo ekde la epoko de la Renesanco. Kultura kaj politika krizo de niaj tagoj klarigeblas ne per tio, ke iĝis tro multe da individuismo, sed per tio ke nia tiel nomata individuismo transformiĝis je malplena ŝelo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Antaŭ ĉio ni povas oferi eĉ ne unu el atingoj de la nuntempa demokratio: ni devas konservi la ĉefan el ili — reprezentan registaron, elektatan de la popolo kaj respondecan antaŭ ĝi, kaj ankaŭ ĉiujn rajtojn, garantiitajn de konstitucio al ĉiu civitano. Ni ne povas oferi ankaŭ novan demokratian principon, kiu asertas ke neniu devas malsati, ke la socio respondecas pri ĉiuj siaj anoj, ke neniu estos devigita — per timo de senlaborecomalsato — al subiĝo kaj perdo de la homa digno. Tiujn ĉefajn atingojn necesas ne nur konservi, sed fortigi kaj vastigi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Neracia, senplana socio devas esti anstataŭigita per socio kun planita ekonomio, kiu ebligos unuigi kaj koncentri la fortojn de la tuta socio. La socio devas ekregi la sociajn procezojn same racie kiel ĝi ekregis la procezojn naturajn. La ĉefa kondiĉo por tio estas nuligo de kaŝa potenco de eta aro da aferistoj, manipulantaj ekonomion sen ajna respondeco antaŭ amaso da homoj, kies sortoj dependas de iliaj decidoj. Ni povas nomi tian socian ordon demokratia socialismo, sed gravas ne la nomo; gravas organizi racian ekonomian sistemon, kiu servus al la interesoj de la popolo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …neniam antaŭe la vortoj estis uzataj por kaŝado de la vero tiom abunde kiel hodiaŭ. Perfido de aliancanoj nomiĝas pacigo, milita agreso estas maskata kiel defendo kontraŭ atako, konkerado de etaj popoloj okazas sub la nomo de traktato pri amikeco kaj kruelega subpremado de la tuta nacio plenumiĝas je la nomo de nacional-socialismo. Objektoj de la samaj fiuzoj iĝis la vortoj “demokratio”, “libereco” kaj “individuismo”. Ekzistas nur unu ebleco difini veran diferencon inter demokratio kaj faŝismo. Demokratio estas sistemo, kreanta ekonomiajn, politikajn kaj kulturajn kondiĉojn por plena evoluo de la individuo. Faŝismo — kiel ajn ĝi sin nomus — estas la sistemo, iganta la individuon subiĝi al eksteraj celoj kaj malfortiganta evoluon de lia vera indiviueco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Estas evidente ke unu el plej grandaj malfacilaĵoj en organizado de kondiĉoj por vera demokratio konsistas en kontraŭdiro inter planita ekonomio kaj aktiva kunlaborado de ĉiu individuo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955]Redakti

 
« [pri la nuntempa demokratio] Tio estas la vera fremdiĝinta esprimo de la volo de la civitano. Li ion faras, fordonante sian voĉon, kaj restas en iluzio kvazaŭ li estas kreanto de tiuj decidoj kiujn li aprobas kaj kvazaŭ tiuj ĉi decidoj estus liaj propraj. Sed efektive ili plejparte estas difinataj de la fortoj, elirantaj trans la limoj de liaj scioj kaj eblecoj de kontrolo. Ne mirindas ke tia situacio naskas ĉe la ordinara civitano profundan senton de senpoveco en la politikaj aferoj (kvankam ĝi estas ne nepre konsciata) kaj ke sekve lia politika sagaco ĉiam pli malfortiĝas. Ĉar se veras ke necesas pensi antaŭ ol agi, do same veras ankaŭ ke se mankas ebleco agi, do ankaŭ la pensado magriĝas; alivorte se la homo ne povas efike agi, li ne povas ankaŭ produktive pensi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Nia nuntempa demokratio estas rezulto de perforto kaj revolucio, la revolucio de Kerenskij en 1917 en Rusio kaj revolucio en 1918 en Germanio renkontis varmegan kunsenton en la okcidentaj demokratiaj landoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Longe antaŭ ol estis realigita en la vivo politika demokratio, pensantoj de la 18-a jarcento pridiskutis projektojn de konstituciaj principoj, kiuj devintus montri, ke eblas demokratia organizado de la ŝtato kaj ĉe kiuj kondiĉoj ĝi eblas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se demokratio signifas ke la individuo esprimas sian konvinkon kaj asertas sian volon, necesa kondiĉo devas esti ĉeesto ĉe li de tiaj konvinko kaj volo. La faktoj tamen atestas ke la nuntempa fremdiĝinta individuo havas opiniojn kaj superstiĉojn, sed ne konvinkojn; li havas simpatiojn kaj antipatiojn, sed ne volon. Pova propagandisma maŝino manipulas liajn opiniojn kaj superstiĉojn, simpatiojn kaj antipatiojn same kiel lian guston, ĉe tio tiu ĉi propagando eble ne estus tiom efika se la individuo ne estus favorigita al ĝia influo danke al reklamo kaj pro sia fremdiĝinta vivmaniero. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Carl Gustav JungRedakti

 
« La homaj militemaj instinktoj estas neelradikeblaj, do stato de la perfekta paco neimageblas. Eĉ pli, la paco estas terura, ĉar ĝi naskas la militon. La vera demokratio estas la supera psikologia institucio, kiu akceptas la homan naturon kia ĝi estas, kaj lasas neceson de konflikto ene de la naciaj ŝtatlimoj. »
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
 
« ...ĉiuj okcidentaj demokratioj havas oble pli da ŝancoj dum ili teniĝas for de la militoj, kiuj ĉiam tentis ilin per ebleco ekkredi je eksteraj malamikoj kaj je la neceso de interna paco»
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro

Henry KissingerRedakti

Diplomatio [1994]Redakti

 
« Ideo ke la paco dependas unuavice de disvastiĝo de demokratiaj institutoj restas fundamento de la usona filozofia pensado ĝis nuntempo. En Usono oni kutimas opinii, ke la demokratioj ne militas unu kontraŭ la alia. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En Okcidenta Eŭropo potenciala kaj foje reala konflikto inter papo kaj imperiestro kreis kondiĉojn por konstituciismo kaj disigo de povoj, kio estas la fundamento de la nuntempa demokratio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum Woodrow Wilson konsideris demokratiojn pacamaj kaj raciaj pro ilia naturo, Klemens von Metternich nomis ilin danĝeraj kaj neprognozeblaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Usono estis deklaranta siajn demokratiajn instituciojn ekzemplo por la tuta mondo; Britio traktis siajn parlamentajn instituciojn kiel senrilatajn al iuj ajn aliaj socioj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Antanto specialiĝis je proponado de tiaj sloganoj de morala karaktero kiel “milito por fini ĉiujn militojn” aŭ “fari tiun ĉi mondon sekura por demokratio” – speciale post kiam en la militon engaĝiĝis Usono. La unua el tiuj ĉi celoj estis komprenebla kaj eĉ alloga por landoj, mil jarojn militintaj unu kontraŭ alia en diversaj kombinoj. Ĝia praktika interpretado estis senarmigo de Germanio. La dua deklaro – disvastigo de demokratio – postulis detruadon de germanaj kaj aŭstriaj internaj institucioj. Ambaŭ sloganoj de Antanto do postulis militon ĝis la fino. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Demokratia publiko neniam pardonas katastrofajn malvenkojn, eĉ se ili sekvas el plenumo de momentaj deziroj de la sama publiko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiel komunisto Stalin rifuzis vidi diferencon inter la demokratiaj kaj faŝistaj landoj, kvankam li sendube konsideris la demokratiojn malpli senkompataj kaj eble malpli danĝeraj por li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Supozo de Usono ke ĝia unika tipo de demokratio sufiĉe taŭgas por eksporto, evidentiĝis erara. En la Okcidento politika plurismo atingis sian disfloron en harmonie evoluintaj socioj, en kiuj socia interkonsento firme ĉeestas jam dum sufiĉe longa tempo, garantiante toleremon al opozicio kaj ne minacante ĉe tio vivkapablon de la ŝtato. Sed tie kie nacio estas ankoraŭ kreota, opozicio povas iĝi minaco al la nacia ekzistado, speciale se mankas civila socio, kiu rolas kiel “sekuriganta reto”. Ĉe tiaj cirkonstancoj forta kaj eĉ dominanta estas tento egaligi opozicion kaj perfidon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]Redakti

 
« La kontinento por kiu mankas precedento en la eŭropa historio estas Afriko. Kvankam 46 landoj de la kontinento nomas sin demokratioj, ili ne efektivigas sian politikon surbaze de unuiganta ideologia principo. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« [pri generacio formiĝinta post la Malvarma milito] Estante produkto de edukado, kiu malmulte atentas historion, ĝi ofte havas neniujn vidpunktojn pri la internaciaj aferoj. Tiu ĉi generacio estas subiĝema al la tento per ideo de senriskaj tutmondaj rilatoj kiel rekompenco de akra konkurenco en ilia privata vivo. En tia medio iĝas sufiĉe natura kredo je tio, ke celado de personaj ekonomiaj interesoj finfine kaj preskaŭ aŭtomate sekvigos tutmondan politikan interpaciĝon kaj demokration. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« En Germanio, malsame ol en la aliaj grandaj eŭropaj ŝtatoj, naciismo kaj demokratio evoluis aparte, ofte konfliktante unu kontraŭ la alia... Rezulte de tio la germana naciismo havis abstraktan, emocian kaj romantikan karakteron. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« En iu ajn kazo neniu lando de la regiono — eĉ la tre demokratia Aŭstralio — riskus kreskon de konfrontiĝo kontraŭ Ĉinio aŭ kontraŭ iu ajn alia granda potenco je la nomo de demokratio. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Barato estas demokratio, kiu ĝis nun restas plej bone funkcianta kaj vere libera sistemo el ĉiuj landoj, ricevintaj sendependecon post la Dua mondmilito»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« En Afriko mankas stabilaj demokratioj en la usona senco de tiu ĉi vorto — la escepto estas Sud-Afriko kaj eble Niĝerio, ĉirkaŭ kiuj povus formiĝi demokratia afrika interkonsento. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« 10 jarojn post la kolapso de komunismo, Rusio malgraŭ okcidentaj edifoj kaj pluraj miliardoj da dolaroj englutitaj, ne iĝis pli proksima al la normale funkcianta merkata ekonomio kaj al la demokratiaj institucioj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Demokratioj, laŭ la wilsonisma teorio, havas fakte neniun alian laŭleĝan intereson krom promociado de universalaj valoroj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Definitiva transiro de konjekto de John Quincy Adams pri tio ke Usono plej bone helpas disvastigadi demokration eksterlande, firmigante siajn valorojn kaj virtojn hejme, al transformiĝo de la temo de la homaj rajtoj je precipa celo de la ekstera politiko de Usono, okazis dum la periodo de la administracio de Bill Clinton»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Marshall McLuhanRedakti

 
« …ekde komenco gazeto inklinis al ne libra, sed al la mozaika aŭ partoprena formo. Post rapidiĝo de eldonado kaj kolektado de novaĵoj tiu mozaika formo iĝis dominanta aspekto de la homa asociiĝo; ja la mozaika formo signifas ne senpasian “vidpunkton”, sed partoprenon en la procezo. Pro tio la gazetaro estas ne apartigebla de la demokratia procezo, sed komplete senvalora de la literatura aŭ libra vidpunkto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …la demokratia libero konsistas ĉefe en ne rimarki politikon kaj anstataŭe zorgi pri minaco, kaŭzata de hirta hararo, harkovritaj kruroj, malvigla intestofunkciado, ekpendantaj mamoj, enfalanta makzelo, troa pezo kaj sangostagnado. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

José Ortega y GassetRedakti

 
« Hodiaŭ ni vidas furoron de hiperdemokratio, ĉe kiu la amaso agadas senpere, ekster iu ajn leĝo, kaj per kruda premo trudas siajn dezirojn kaj gustojn»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« …la epokon de la eŭropa absolutismo distingas nome malforteco de la ŝtato… la aristokratoj ne deziris fortigi la ŝtaton koste de la socio. Malgraŭ kutimaj imagoj, absolutismo instinkte estimis la socion, kaj estimis oble pli ol la nunaj demokratioj. Hodiaŭ la ŝtato estas pli inteligenta, sed historie pli senrespondeca»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Sorto de demokratio ĉe iu ajn ĝiaj formo kaj evoluiteco dependas de eta teknika detalo — balota procedo. Ĉio alia estas duaranga. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Diversaj aŭtorojRedakti

 
« Mi ne deziras esti sklavo, sed sklavoposedanto mi deziras esti eĉ malpli. Tiel mi imagas demokration. Ĉio, kio devias de tiu ĉi ideo tiom, ke la diferenco iĝas rimarkebla, jam ne estas demokratio. »
— Abraham Lincoln, From a letter [1858]
 
« Serioza danĝero por nia demokratio konsistas ne en tio ke ekzistas aliaj, totalismaj ŝtatoj. La danĝero estas en tio, ke en niaj propraj personaj trajtoj, en niaj propraj sociaj institucioj ekzistas la samaj premisoj, kiuj en aliaj ŝtatoj sekvigis venkon de la ekstera potenco, disciplino, simileco kaj dependeco de la gvidantoj. Do batalkampo troviĝas ankaŭ ĉi tie, en ni mem kaj en niaj sociaj institucioj. »
— John Dewey, Libereco kaj kulturo [1939]
 
« Demokratia sistemo estas tia institucia ordo por farado de politikaj decidoj, ĉe kiu la individuoj ricevas potencon por fari decidojn per konkurenca lukto por la voĉoj de la popolo»
— Joseph Schumpeter, Kapitalismo, socialismo kaj demokratio [1947]
 
« Estimo al la diktaturoj grandparte estas kaŭzita de tio, ke en ili oni vidas kapablon al koncentrado de la sekreto, kiu en demokratioj dividiĝas kaj dispolviĝas. Moke oni diras ke en ili ĉio estas superbabilata. Ĉiu ekzercas la langon, ĉiu enmiksiĝas je io ajn, rezulte nenio okazas, ĉar ĉiuj ĉion scias anticipe. Oni plendas pri manko de politika volo, efektive ja elreviĝo estas kaŭzita de manko de sekreto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Unu el problemoj, kiujn ni alfrontis: eĉ homoj de demokratiaj konvinkoj efektive ne kredas je demokratio. » « Одна из проблем, с которой мы столкнулись: даже люди демократических убеждений на самом деле не верят в демократию. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Radio Libero la 28-an de majo 2015][1]
 
« Nemalfacilas kompreni kial Usono kaj Anglio (aŭ alia okcidenta demokratio) ne povis ludi senperan kaj gvidan rolon en vekiĝo de la aziaj landoj de postresteco kaj inercio: la demokratioj aŭ malinklinas aŭ malkapablas fajrigi spiriton de renaskiĝo en milionoj da azianoj. Helpo de la okcidentoj demokratioj al la vekiĝo de la Oriento estis malrekta kaj certe senintenca. Ili fajrigis en la Oriento entuziasmon de indigno kontraŭ la Okcidento. Tiu kontraŭokcidenta pasio nun vekas la Orienton de dormo dum jarcentoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Miraklo, kiu povas nenion proponi, demokratio prezentas samtempe paradizon kaj tombon por la popolo. La vivo akiras la sencon nur per ĝi; sed al ĝi mem mankas la vivo… Neprokrastebla feliĉo, neevitebla katastrofo, malforteco de la reĝimo, kies adepto oni povas iĝi nur solvinte turmentan dilemon. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Ĉu oni nomas tion demokratio aŭ demokratia socialismo, devas okazi pli bona distribuo de riĉeco en ĉi tiu lando por ĉiuj el la infanoj de Dio. » « Call it democracy, or call it democratic socialism, but there must be a better distribution of wealth within this country for all God’s children. »
— Martin Luther King, Jr., Parolo al la negra usona laborkoncilio (majo 1965)
 
« Demokratio...la adoro de ŝakaloj por azenoj» « Democracy...the worship of Jackals by Jackasses. »
— H.L.Mencken
 
« "Demokratio" signifas obeadon al ordonoj el Vaŝingtono kaj allason, ke usonaj firmaoj ekspluatu la landon»
— Trevor Steele
 
« Ĉiuj kiuj intencas detrui la liberecojn de demokratia nacio devus scii ke milito estas la plej efektiva kaj plej rapida rimedo por efektivigi tion. »
— Alexis de Tocqueville
 
« Ni devas gardi nian fidon je la Respubliko. La tago, kiam ni ĉesos kredi, ke demokratio povas funkcii, estos la tago, kiam ni perdos ĝin. » « We must keep our faith in the Republic. The day we stop believing democracy can work is the day we lose it. »
— Queen Jamilla, Star Wars Episode II: Attack of the Clones

Vidu ankaŭRedakti

Referencoj