Tradicio estas buŝa transdonado de opinioj, ideoj, moroj, ritoj, mitoj ks de unu generacio al alia, kaj tio, kio estas tiel transdonita.

Tradicio
Tradicio
Tradicio
Aliaj projektoj
Tradicio en Vikipedio
Tradicio en Komuneja kategorio
Tradicio en Vikivortaro
Citaĵo
« Ni ne praktikas striktan fundamentisman tradiciismon, ni praktikas mildan, rafinitan kaj hontindan demokratian tradiciismon de totala konsento. Tamen tiu ĉi konsenta tradiciismo (la fundamentismo de la Klerismo, homaj rajtoj, maldekstreco de la potencoj, intelekta memskoldado kaj sentimentala humanismo) estas same severa kiel ĉiu ajn religia fundamentismo aŭ triba tradiciismo de la prahistoriaj socioj… Diferenco inter tiuj du tipoj da tradiciismo (la strikta kaj milda) konsistas en tio, ke la nia (milda) havas ĉiujn resursojn por ekstermi la alian kaj ne rezignas je tiu ebleco. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Ne kredu ion simple ĉar vi aŭdis ĝin. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas elparolata kaj oni diras ĝin multflanke. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas skribita en viaj sanktaj libroj. Ne kredu ion simple pro la aŭtoritato de viaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Ne kredu en tradicioj simple ĉar ili estas transdonitaj de generacio al generacio. Sed post observado kaj analizo, se vi trovas ke io agordas kun racio kaj kondukas al bono kaj al profito por ĉiu kaj ĉiuj, tiam akceptu ĝin kaj vivu laŭ tiu principo»
— Sidarto Gotamo
Citaĵo
« Tradicio estas ĉiĉerono ne prizongardisto. » « Tradition is a guide and not a jailer. »
— William Somerset Maugham