Pakto Ribbentrop-Molotov

pakto de neŭtraleco inter Nazia Germanio kaj Sovetio en 1939

Pakto Ribbentrop-Molotov estis subskribita de Nazia Germanio kaj Sovetunio en 1939.

Pakto Ribbentrop-Molotov
Pakto Ribbentrop-Molotov
Pakto Ribbentrop-Molotov
Aliaj projektoj
Pakto Ribbentrop-Molotov en Vikipedio
Pakto Ribbentrop-Molotov en Komunejo
Pakto Ribbentrop-Molotov en Komuneja kategorio
Pakto Ribbentrop-Molotov en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

Henry Kissinger redakti

 
« Principo de kunekzistado estos jen kaj jen proponata de Sovetunio dum sekvaj 60 jaroj, ĉe tio reago de la kontraŭa flanko restos konstanta: demokratiaj landoj ĉiufoje bonvenigos proklamon de principo de paca kunekzistado fare de Sovetunio kiel signon de transiro al konstanta paca politiko. Tamen komunistoj siavice ĉiam pravigis periodojn de paca kunekzistado per tio, ke proporcio de la fortoj nuntempe malfavoras al konfrontiĝo. De tio sekvis kompreneble konkludo, ke se tiu proporcio de la fortoj ŝanĝiĝos, do ŝanĝiĝos ankaŭ fideleco de bolŝevistoj al la principo de paca kunekzistado… Piko de tia politiko estis certe la pakto inter Hitlero kaj Stalino en 1939. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la pakto pri neagreso inter Germanio kaj Sovetunio] Efektive tio signifis ke tiuj du landoj en rilatoj inter si eligis sin el la sistemo de aplikado de kolektiva sekureco unu rilate la alian. Germanio jam ekskludis sin el la sistemo de sankcioj kontraŭ iu ajn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin gajnis marĉandon danke al tio, ke li konservis sovetian ludmonon ĝis la lasta momento. Kialo konsistis en tio ke Hitlero tute evidente estis preta proponi al li senpage tion, kio en iu ajn unio kun BritioFrancio li povus ricevi nur post sangoverŝa milito kontraŭ Germanio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La jubilanta Ribbentrop revenis al Berlino, kie en stato de eŭforio lin salutis Hitlero, nominta lin “la dua Otto von Bismarck”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Stalin] Pakto Hitlero-Stalin donis al li dujaran paŭzon kaj traktato pri neagreso kun Japanio ebligis post duonjaro transloki armeajn trupojn de Fora Oriento por partopreni la batalon ĉe Moskvo, kiu decidis la rezulton de la milito favore al li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ redakti