« Fine de la mezepoko la vivo saturiĝis je la sento de maltrankvilo. Aperis nuntempa nocio de tempo, minutoj akiris valoron… Laboro ĉiam pli transformiĝis je la plej altan valoron. Evoluis nova rilato al la laboro — tiom postulema, ke en la meza klaso estiĝis indigno pri ekonomia neefikeco de ekleziaj institucioj. Almozantaj monaĥaj ordenoj estigis indignon: se ili estas neproduktivaj — ili estas malmoralaj. Produktiveco akiris rolon de unu el plej altaj moralaj valoroj. Samtempe strebo al riĉeco kaj materia sukceso iĝis totala pasio. »
« Ĉe kapitalismoekonomia agado, sukceso kaj materiala profito iĝis celo en si mem. Sorto de la homo konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi kapitalon — kaj ne por celoj de propra feliĉo, sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia maŝino. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian personecon al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la Reformacio. »
« [pri la nuntempa homo] Al li mankas iu ajn certeco pri propra valoro, sendependa de lia populareco kaj merkata sukceso. Se pri li haveblas postulo, do li konsideras sin “io”; se li ja estas nepopulara, do ankaŭ en siaj propraj okuloj li estas nenio. Tiu dependeco de memestimo de sukceso de proponata “persono” klarigas, kial por la nuntempa homo populareco iĝis tiom grava. De ĝi dependas ne nur sukceso en praktikaj aferoj, sed ankaŭ kapablo de la homo konservi memestimon; sen ĝi la homo falas je abismon de neplenvaloreco. »
« Koncentriĝo de kapitalo (ne de riĉeco) en certaj sektoroj de ekonomia sistempo limigis eblecojn de sukceso de la privata iniciato. Kie venkas monopolisma kapitalo, la ekonomia sendependeco de plimulto jam finiĝis. Por tiuj kiuj plu luktas — speciale por plejparto de la meza klaso — tiu lukto akiras karakteron de batalo kontraŭ fortoj tiom superantaj, ke antaŭaj kuraĝo kaj kredo je iniciato estas anstataŭataj de sentoj de senespero kaj senpoveco. Grupeto da monopolistoj havas enroman, kvankam neevidentan potencon super la tuta socio; sorto de plejparto de la socio dependas de decidoj de tiu ĉi grupo. »
«Homo ĉasas fantomon, iluzianfeliĉon nomatan Sukceso, kiu ĉiufoje lasas lin elreviĝinta, tuj post kiam ŝajnis al li ke li atingis finfine kion li deziris. »
« Se homo ne sukcesis profite “investi” sin, li havas tian senton, kvazaŭ li mem estas kompleta malsukceso, se li sukcesis tion fari, do li mem estas la sukceso. »
« En la kapo de la nuntempahomo aperis nova demando: “Ĉu la vivo kostas por travivi ĝin?” kaj kune kun ĝi respektive ankaŭ la sento, ke la vivo de la individuo estas “malsukceso” aŭ “sukceso”. En la bazo de tia vidpunkto kuŝas imago pri la vivo kiel entrepreno, kiu devas pruvi sian profitecon. Malsukceso similas al bankroto de la firmao, ĉe kiu perdoj grave superas la profiton. Tia imago estas sensencaĵo. Ni povas estas feliĉaj aŭ malfeliĉaj, povas atingi iujn celojn kaj ne atingi aliajn, sed ne ekzistas kongrua al la racio bilanco, kiu povus montri, ĉu la vivo kostas por travivi ĝin. Se eliri el tia bilanco, do eble vivi tute ne decas: ja la vivo neeviteble finiĝas per la morto, la vivo estas akompanata de streĉiĝo kaj suferoj. Do se eliri el tia bilanco, plej verŝajne ŝajnos ke prefere estus tute ne naskiĝi aŭ morti en la frua infanaĝo. »
« …oni komencas kompreni, nur post travivi fiaskon, kompreninte neeblecon de sukceso en iu ajn homa entrepreno: fiasko malfermas la okulojn, nur nun vi iĝas mastro de vi mem, rompinte kun haŭtdikeco de aliuloj. »