Konstitucio

supra leĝo de ŝtato

Konstituciobazleĝon estas la jura akto, kiu en ŝtato difinas la organizon de la reg-potencoj, la manieron elekti ilin, iliajn povojn kaj la rilatojn inter ili.

Konstitucio
Konstitucio
Konstitucio
Aliaj projektoj
Konstitucio en Vikipedio
Konstitucio en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Iuj viroj rigardas konstituciojn kun sankta respekto… tro sankta por esti tuŝita. Ili atribuas al la viroj de la antaŭa epoko saĝon pli ol homa kaj supozas ke tio, kion ili faris, estis ekster emendo. » « (angle) Some men look at constitutions with sanctimonious reverence... too sacred to be touched. They ascribe to the men of the preceding age a wisdom more than human and suppose what they did to be beyond amendment. »
— Thomas Jefferson
 
« Laboristoj de mia Patrujo: mi volas danki la lojalecon kiun vi ĉiam havis, la fidon kiun vi metis sur homo kiu nur estis la interpretisto de grandaj aspiroj al justeco, kiu sin devontigis respekti la Konstitucion kaj la leĝon, kaj tion faris. [1] » « (hispane) Trabajadores de mi Patria: quiero agradecerles la lealtad que siempre tuvieron, la confianza que depositaron en un hombre que sólo fue intérprete de grandes anhelos de justicia, que empeñó su palabra en que respetaría la Constitución y la ley, y así lo hizo. »
— Salvador Allende, Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende
 
« Reagan diras, ke libereco estas ducent jara ideo. Tiu viro kredas ke libereco estis inventita de la Usona Konstitucio. » « (hispane) Reagan dice que la libertad es una idea que tiene doscientos años. Ese hombre cree que la libertad la inventó la Constitución americana. »
— Jose Luis Sampedro
 
« Sur simila tereno oni povas pruvi, ke neniu socio povas fari eternan Konstitucion, aŭ eĉ eternan leĝon» « (angle) On similar ground it may be proved that no society can make a perpetual Constitution, or even a perpetual law. »
— Thomas Jefferson, letero al James Madison (6a de septembro 1789)

Charles de Gaulle redakti

 
« Konstitucio konsistas el spirito, institucioj kaj praktiko» « (france) Une constitution, c’est un esprit, des institutions, une pratique. »
— Charles de Gaulle
 
« Konstitucio, kiel diris Solono, estas bona por certa popolo kaj dum certa tempo. Ĝi ne devas esti mumiigita. » « (france) Une constitution, comme disait Solon, est bonne pour un peuple et pour un temps. Il ne faut pas la momifier. »
— Charles de Gaulle

Referencoj

  1. Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende radielsendo Santiago de Ĉilio, la 11-an de septembro 1973 (Esperanto)

Eksteraj ligiloj redakti

 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: