Intermilita periodo

la epoko inter la fino de la Unua Mondmilito (je 1918) kaj la komenco de la Dua Mondmiilto (je 1939)
Intermilita periodo
Intermilita periodo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Intermilita periodo en Vikipedio
Commons-logo.svg Intermilita periodo en Komuneja kategorio

Intermilita periodo estas periodo inter la Unua kaj Dua mondmilito, do de 1918 ĝis 1939.

CitaĵojRedakti

Henry KissingerRedakti

 
« Garantioj daŭris nelonge. Rifuzo de la [usona] senato ratifiki la Versajlan traktaton faris ilin neaktualaj; kaj Britio uzis tiun pretekston por ankaŭ liberiĝi de siaj sindevigoj. Rezigno de Francio de siaj antaŭaj postuloj evidentiĝis ĉiama dum garantioj estis mallongdaŭraj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Pollando mem estis tro malforta por preni sur sin rolon de Rusio [je detenado de Germanio]. La Versajla traktato fakte stimulis Rusion kaj Germanion dividi Pollandon, ĝuste kion ili faris post 20 jaroj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Do stabileco sur la kontinento ekdependis de Francio. Siatempe por venki Germanion necesis unuiĝintaj fortoj de Usono, Britio, Francio kaj Rusio. El tiuj ĉi landoj Usono denove revenis al izolismo dum Rusio estis distancigita de Eŭropo je revolucia dramo kaj la tiel nomata “sanitara kordono” el etaj orienteŭropaj ŝtatoj, kiuj stariĝis sur vojo de rekta rusa helpo al Francio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ŝtataj agantoj de Britio traktis la demoralizitan Francion kiel potenciale dominantan potencon, kiun necesas kontraŭpezigi dum la revenĝisman Germanion ili konsideris la damaĝita flanko, kiu bezonas konsolon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Neniam farintaj militan aliancon kun plej forta lando en Eŭropo, britaj gvidantoj nun traktis Francion kiel denove ekflamigantan historian minacon de sia dominado en la kontinento. En 1924 la centra departemento de la brita ministerio pri eksteraj aferoj karakterizis francan okupadon de Rejna provinco kiel “komencan punkton de salto al Centra Eŭropo”. Tiu opinio komplete malkongruis al la franca humoro en tiu periodo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …multaj en Britio ekkonsideris Germanion kiel kontraŭpezon de Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Pollando tiel sukcesis akrigi rilatojn kun du siaj historiaj malamikoj: Germanio, ĉe kiu ĝi forprenis Supran Silezion kaj “polan koridoron”, kaj Sovetunio, ĉe kiu ĝi forkaptis teritorion oriente de la tiel nomata Curzon-linio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri interproksimiĝo de Germanio kaj Sovetunio dum la intermilita periodo] …okcidentaj aliancanoj kreis kondiĉojn por ĝi, subiginte al ostracismo la plej grandajn kontinentajn potencojn per kreado de zono de malfortaj ŝtatoj malamikaj unu al alia, kaj per dispartigo de Germanio kaj Sovetunio. Ĉio ĉi kreis maksimumon de instigaj motivoj por Germanio kaj Sovetunio por superi ideologian malamikecon kaj kunlabori pri detruado de la Versajlo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Al Hitlero kaj Stalin, kiuj ne havis ŝarĝon de pasinteco kaj estis instigataj de strebo al la potenco, restis nenio krom forblovi tiun ludkartan dometon, kreitan de plenaj je bonaj intencoj, pacemaj kaj fakte timemaj ŝtataj agantoj de la intermilita periodo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Argumentoj de Britio por asistado al Germanio havas certan similecon al usonaj proponoj pri helpo al Rusio dum la regado de Boris Jelcin. Nek en la unua, nek en la dua kazo estis konsiderataj sekvoj de la “sukceso” de proponata politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum sekvaj kvin jaroj Germanio pagis reparaciojn je proksimume unu miliardon da usonaj dolaroj kaj ricevis ĉirkaŭ du miliardoj da dolaroj forme de pruntoj, ĉefe de Usono. Fakte Usono pagis la reparaciojn de Germanio dum Germanio uzis reston de la usonaj pruntoj por modernigi sian industrion. Francio insistis je la reparacioj por konservi Germanion malforta. La devigita elekti inter Germanio malforta kaj Germanio kapabla pagi la reparaciojn, Francio preferis la lastan varianton, ĉe tio ĝi devis ne enmiksiĝi, vidante kiel la reparacioj helpas restarigi le ekonomian kaj fine militan povon de Germanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Siavice Pollando, romantike supertaksinta siajn militeblecojn, kion evidente kundividis Britio, estis rifuzanta aliĝi al komuna agado kun Sovetunio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtorojRedakti

 
« Germanio por ni estas la plej grava lando en Eŭropo ne nur pro nia komerco kun ĝi, sed ankaŭ pro tio ke ĝi estas ŝlosilo al situacio en Rusio. Helpante al Germanio, ni povas ĉe nunaj cirkonstancoj estigi akuzojn kontraŭ ni pri perfido de Francio; sed se Francio estis nia aliancano, tia akuzo ne povas esti farita. »
— Noticoj de la registaro de Britio. La 10-a de januaro 1922.
 
« Mi ne havas iluziojn. Mi estas konvinkita ke Germanio deziras denove armiĝi… Ni troviĝas je turnopunkto de la historio. Ĝis nun Germanio sekvis politikon de obeemo… Nun ĝi komencas efektivigi aktivan memstaran politikon. Morgaŭ tio estos politiko de teritoriaj pretendoj. »
— Édouard Herriot, [1932]
 
« Mi ne povas imagi pli fortan kialon por estonta milito ol tio ke la germana popolo, kiu sendube montris sin kiel unu el plej energiaj kaj povaj popoloj en la mondo, estos ĉirkaŭita de ŝtatetoj, neniu el kiuj antaŭe kreis por si stabilan regadon, sed en ĉiu el kiuj loĝas signifaj amasoj da germanoj, postulantaj unuiĝon kun la patrujo»
— David Lloyd George, Notico al Woodrow Wilson [la 25-an de marto 1919]

Vidu ankaŭRedakti