Indigno
Indigno
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Indigno en Vikipedio
Commons-logo.svg Indigno en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Indigno en Vikivortaro

Indigno estas sento de iu, kiu indignas, do sentas koleron pro agokonduto, konsiderata kiel malestiminda, nejusta, malnobla.

Erich FrommRedakti

 
« En protestantismo trovis sian esprimon sentoj de propra mizereco kaj indigno; protestantismo detruis kredon je senkondiĉa amo de dio; ĝi instruis al la homo malestimon kaj malfidon al si mem kaj al la aliaj; ĝi transformis la homon el celo je rimedo; ĝi kapitulacis antaŭ laika potenco, rezigninte je ideo ke la ekzistanta potenco ne devas kontraŭi moralajn normojn kaj pravigante ajnan potencon per la fakto mem de ĝia ekzistado. Do protestantismo rezignis je la bazaj elementoj de la judo-kristana tradicio. Ĝiaj doktrinoj bildigis la homon, dion kaj la mondon tiel, ke novaj sentoj de senhelpeco kaj mizereco ŝajnis naturaj, estiĝis impreso kvazaŭ tiuj ĉi sentoj devenas de neŝanĝeblaj ecoj de la homo, kvazaŭ li devas sperti tiujn sentojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri la malsupra parto de la meza klaso] Tiuj homoj ĉiam distingiĝis je mallarĝeco de vidpunktoj, suspektemo kaj malamo al nekonatulo, dum konatulo ĉiam estigis ĉe ili envieman scivolemon, kaj la envio ĉiam raciiĝis kiel malestima indigno; ilia tuta vivo baziĝis sur malabundeco — ne nur en la ekonomia, sed ankaŭ en la psikologia sencoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Indigno kontraŭ la Versajla traktato havis la ĉefan bazon en la malsupraj tavoloj de la meza klaso; ĉe tio naciismaj pasioj estis raciigo, transforminta senton de socia neplenvaloreco je la sento de neplenvaloreco nacia»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankaŭRedakti