Scienco

agadosfero de la homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objektiva scio pri la realo
Scienco
Scienco
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Scienco en Vikipedio
Commons-logo.svg Scienco en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Scienco en Vikivortaro
Wikinews-logo.svg Scienco en Vikinovaĵoj

Scienco estas sistema tutaĵo de scioj, bazita sur metoda racia esploro kaj celanta eltrovon de leĝoj de la naturo aŭ de la homa socio.

CitaĵojRedakti

 
« Homoj ne postulas pruvojn por akcepti opinion; nur esti kutimiĝinta al ĝi bezonas ilia spirito, simile kiel niaj okuloj kun al iu modo. »
— Charles Duclos
 
« Mi estas unu el tiuj, kiuj kredas ke scienco estas io tre bela. »
— Maria Skłodowska-Curie
 
« Scienco estas diferenciala ekvacio. Religio estas randa kondiĉo. » « Science is a differential equation. Religion is a boundary condition. »
— Alan Turing
 
« Sciencisto ne estas tiu, kiu diras kion estas vera, li estas tiu, kiu diras, kio estas la plej verŝajna. »
— Richard Feynman
 
« Arto kaj religio unue; poste filozofio; laste scienco. Tio estas la ordo de la grandaj fakoj de la vivo, tio estas ilia ordo de graveco. » « Art and religion first; then philosophy; lastly science. That is the order of the great subjects of life, that's their order of importance. »
— Muriel Spark, "The Prime of Miss Jean Brodie" Chapter 2, page 33
 
« La homoj devus multe malpli fidi al sciencistoj kaj multe pli al scienco. »
— Aimé MICHEL
 
« Astronomio estas eble la scienco, kies malkovroj ŝuldas malplej al hazardo, en kiu la homa kompreno aperas en sia tuta amplekso, kaj per kiu la homo plej bone povas lerni kiom malgranda li estas. »
— Georg Christoph Lichtenberg
 
« Religia sento estas tiel vera kiel iu ajn alia parto de homa konscio; kaj kontraŭ ĝi, ĉe la subjektiva flanko, la ondoj de scienco vane batis. » « (angle) Religious feeling is as much a verity as any other part of human consciousness; and against it, on the subjective side, the waves of science beat in vain. »
— John Tyndall
 
« En scienco oni provas rakonti al homoj, tiel ke ĉiuj komprenu ion, kion neniu antaŭe sciis. Sed en la kazo de poezio, estas ĝuste la kontraŭo! » « (angle) In science one tries to tell people, in such a way as to be understood by everyone, something that no one ever knew before. But in the case of poetry, it's the exact opposite! »
— Paul Dirac
 
« Vasta estas la kampo de Scienco... ju pli viro scias, des pli li trovos, ke li devas scii. » « (angle) Vast is the field of Science … the more a man knows, the more he will find he has to know. »
— Samuel Richardson
 
« Ni komencas lerni la malfacilan vojon ke la hodiaŭa tutmonda malbonaĵoj ne kuraciĝis per pli kaj pli da scienco kaj teknologio» « (angle) We're beginning to learn the hard way that today's global ills are not cured by more and more science and technology. »
— Roger Wolcott Sperry
 
« En tiu ĉi kompleksa mondo, scienco, la scienca metodo kaj la konsekvencoj de la scienca metodo estas fundamentaj por ĉio, kion la homa raso faras kaj por kien ajn ni iras. Se ni eksplodigos nin, ni faros tion pro misuzo de scienco; se ni sukcesos ne eksplodigi nin, tio estos pro inteligenta apliko de scienco. »
— Robert A. Heinlein
 
« Scienco estas nur perverseco de si mem krom se ĝi havas kiel finan celon la plibonigon de la homaro. » « (angle) Science is but a perversion of itself unless it has as its ultimate goal the betterment of humanity. »
— Nikola Tesla
 
« Mi kredas, ke ordo estas pli bona ol ĥaoso, kreo pli bona ol detruo. Mi preferas mildecon ol perforton, pardonon al vendetto. Mi kredas, ke malgraŭ la lastatempaj venkoj de scienco, viroj ne multe ŝanĝiĝis en la lastaj dumil jaroj; kaj sekve ni devas ankoraŭ provi lerni de la historio. Historio estas ni mem. » « (angle) I believe that order is better than chaos, creation better than destruction. I prefer gentleness to violence, forgiveness to vendetta. I believe that in spite of the recent triumphs of science, men haven't changed much in the last two thousand years; and in consequence we must still try to learn from history. History is ourselves. »
— Kenneth Clark
 
« Scienco estas la kredo je la nescio de spertuloj. » « (angle) Science is the belief in the ignorance of experts. »
— Richard Feynman
 
« Saĝo ne eniras en malican menson, kaj scienco sen konscienco estas nur ruino de la animo»
— François Rabelais
 
« La origino de la tuta scienco estas en la deziro koni kaŭzojn; kaj la origino de ĉiuj falsaj sciencoj kaj trompoj estas en la deziro akcepti falsajn kaŭzojn anstataŭ neniujn; aŭ, kio estas la sama afero, en la malemo agnoski nian propran nescion. » « (angle) The origin of all science is in the desire to know causes; and the origin of all false science and imposture is in the desire to accept false causes rather than none; or, which is the same thing, in the unwillingness to acknowledge our own ignorance. »
— William Hazlitt
 
« Scienco ne povas solvi la finan misteron de la naturo. Kaj tio estas ĉar, en la lasta analizo, ni mem estas parto de la mistero, kiun ni provas solvi»
— Max Planck
 
« Scienca progreso sur larĝa fronto rezultas de la libera ludado de liberaj intelektoj, prilaborante temojn de ilia propra elekto, laŭ la maniero diktita de ilia scivolemo por esplorado de la nekonitaĵo. » « (angle)Scientific progress on a broad front results from the free play of free intellects, working on subjects of their own choice, in the manner dictated by their curiosity for exploration of the unknown. »
— Vannevar Bush
 
« Se ni volas plibonigi la mondon, ni ne povas fari tion per sciencaj scioj sed per idealoj. Konfuceo, Budho, Jesuo kaj Gandhi faris pli por la homaro ol scienco. Ni devas komenci per la koro de homo - per lia konscienco - kaj la valoroj de konscienco povas manifestiĝi nur per sindonema servo al la homaro. »
— Albert Einstein
 
« Arto havas duoblan vizaĝon, de esprimo kaj iluzio, same kiel scienco havas duoblan vizaĝon: la realeco de eraro kaj la fantomo de vero. »
— René Daumal
 
« Scienco ne havas moralan dimension. Ĝi estas kiel tranĉilo. Se vi donas ĝin al kirurgo aŭ murdisto, ĉiu uzos ĝin alimaniere. »
— Wernher von Braun
 
« Sen Arto, ni ne havus nocion pri sankteco; sen Scienco, ni ĉiam adorus falsajn diojn» « (angle) Without Art, we should have no notion of the sacred; without Science, we should always worship false gods. »
— W. H. Auden
 
« La plej malĝoja aspekto de la vivo nun estas, ke scienco kolektas sciojn pli rapide ol socio kolektas saĝon. »
— Isaac Asimov
 
« Viro devas vekiĝi por miri - kaj eble ankaŭ homoj. Scienco estas maniero sendi lin dormi denove. »
— Ludwig Wittgenstein
 
« Mi estas tute konvinkita, ke Scienco kaj Paco triumfos super Nescio kaj Milito, ke nacioj fine unuiĝos ne por detrui sed por edifi, kaj ke la estonteco apartenos al tiuj, kiuj plej multe faris por la suferanta homaro. »
— Louis Pasteur
 
« Scienco konas neniun landon, ĉar scio apartenas al la homaro, kaj estas la torĉo, kiu lumigas la mondon. »
— Louis Pasteur

Freeman DysonRedakti

 
« Paroli pri la fino de scienco estas same malsaĝe kiel paroli pri la fino de religio. Scienco kaj religio ambaŭ estas ankoraŭ proksimaj al siaj komencoj, sen videblaj finoj. » « (angle) To talk about the end of science is just as foolish as to talk about the end of religion. Science and religion are both still close to their beginnings, with no ends in sight. »
— Freeman Dyson
 
« Problemo ekestas kiam aŭ scienco aŭ religio postulas universalan jurisdikcion, kiam aŭ religia dogmo aŭ scienca dogmo asertas esti neeraripova. Religiaj kreistoj kaj sciencaj materialistoj estas same dogmaj kaj nesentemaj. Per sia aroganteco ili malhonoras kaj sciencon kaj religion. » « (angle) Trouble arises when either science or religion claims universal jurisdiction, when either religious dogma or scientific dogma claims to be infallible. Religious creationists and scientific materialists are equally dogmatic and insensitive. By their arrogance they bring both science and religion into disrepute. »
— Freeman Dyson


Jean BaudrillardRedakti

 
« …la scienco ne oferas sin mem, ĝi ĉiam estas mortiga… »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« La sama situacio estas ĉe tekniko, scienco kaj scio. Ili estas kondamnitaj al ekzistado forme de magiaj praktikoj kaj destinitaj por konsumado spektakloj»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]

José Ortega y GassetRedakti

 
« …min timigas facileco kun kiu oni forgesas, ke animo de tekniko estas la pura scienco… »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« La nuntempa tekniko naskiĝis pro koito de kapitalismo kun eksperimenta scienco. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Ĉio kion diras scienco, estas abstrakta kaj ĉio abstrakta estas klara. Do klareco estas ne tiom en kapo de tiu, kiu okupiĝas pri scienco, kiom en la afero mem. Vere malhela kaj implika estas nur konkreta, viva realo, eterne neripetebla. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« …scienco laŭnature estas forkuro de la vivo (plejparto de la homoj de scienco sin fordonas al ĝi pro timo alfronti vizaĝon al vizaĝo sian propran vivon; tio estas ne helaj kapoj — pro tio eskzistas ilia fama senhelpeco en konkretaj vivcirkonstancoj). »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Jean-Pierre PetitRedakti

 
« La verbo "kredi" ne estas parto de nia vortaro, sed la verbo "malkredi" ankaŭ ne estas parto de ĝi. Se ne estas tiel, oni ne estas vera sciencisto. »
— Jean-Pierre PETIT
 
« Mi kredas, ke la unua kapablo akirigenda en sciencado estas dubo pri tio, kion oni rigardas kia « porĉiame vera » aŭ « porĉiame malvera. »
— Jean-Pierre PETIT
 
« La percepebla mondo estas ombroteatro, kaj la fenomenoj, kiujn ni kredas, ke ni elspuris ilin, implicas hipotezojn pri la malkodigosistemo uzata. » « Le monde perceptible est un théâtre d'ombres et les phénomènes que nous croyons y déceler impliquent des hypothèses sur le système de décodage. »
— Jean-Pierre PETIT, lia persona blogo

Max PlanckRedakti

 
« Nova scienca vero kutime ne estos ĝenerale aprobita, per konvinki iliajn kontraŭulojn tiel ke ĉi tiuj agnoskas la sciigon, sed pli ofte okazas ke la kontraŭuloj iom post iom formortas kaj la juna kreskanta generacio jam familiariĝis kun tiu vero ekde la komenco » « Eine neue wissenschaftliche Wahrheit pflegt sich nicht in der Weise durchzusetzen, daß ihre Gegner überzeugt werden und sich als belehrt erklären, sondern vielmehr dadurch, daß ihre Gegner allmählich aussterben und daß die heranwachsende Generation von vornherein mit der Wahrheit vertraut gemacht ist. »
— Max Planck, Wissenschaftliche Selbstbiographie, Johann Ambrosius Barth Verlag, Leipzig, 1948, S.22
 
« Por kredantaj homoj Dio staras je la komenco, por la sciencisto je la fino de siaj konsideradoj. » « Für den gläubigen Menschen steht Gott am Anfang, für den Wissenschaftler am Ende aller seiner Überlegungen. »
— Max Planck
 
« Scienco kaj religio ne kontrastas, sed unu bezonas la alian por harmonie kompletiĝi en la menso de homo serioze esploranta. »
— Max Planck, Scio pri la fizika Mondo

Thomas SzaszRedakti

 
« …ni sisteme trompas nin mem, konsiderante oftan ŝanĝon de la modo pri pekokaproj kiel sciencan kaj moralan progreson, kion konfirmas ankaŭ la nuntempa politiko kaj psikiatrio»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Naturo sentas al malpleno nek amon, nek malamon, tamen homoj sendube ne eltenas fenomenojn, al kiuj mankas klarigoj kaj problemojn al kiuj mankas solvoj. Pro tio magio kaj religio estas la veraj prauloj de raciismo kaj scienco. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« En Mezepoko dio de la eŭropano estis kristana kaj lia diablo estis la judo. En la nuntempa socio fonto de grupa sekureco ŝoviĝis de dio kaj papo al la nacio kaj gvidanto, de religio — al scienco. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Kanibalo voras sian viktimon por ekhavi ĝian dignon, ni forpelas niajn viktimojn por forpreni ilian senkulpecon… Sendube en tio konsistas unu el kialoj, pro kiuj kreivaj homoj kiel artisto aŭ sciencisto, efektive kreantaj novajn aferojn, estas alte taksataj kaj ĝuas admiron; superante simbolan kanibalismon, tia homo lernas memstare krei sencon de sia vivo, ne senigante la aliajn je ilia propra. Li “kreas” pli da senco ol li “konsumas”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Vidu ankaŭRedakti