Teorio estas ĝenerala ideo formata pere de spekulacio.

Teorio
Teorio
Teorio
Aliaj projektoj
Teorio en Vikipedio
Teorio en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Ĉiu malkovro malfermas novan kampon por la esploro de la faktoj, montras al ni la neperfektecon de niaj teorioj. »
— Humphry Davy
 
« Neniam nomu vin filozofo kaj ne multe parolu inter nekleruloj pri teoremoj, sed agu konforme al ili. »
— Epikteto
 
« Ĝi estas kondiĉo, kiu alfrontas nin - ne teorio. »
— Grover Cleveland
 
« Nura teorio ne valoras. Praktika apliko de la teorio estas la testo. »
— John Williams Streeter
 
« La fina testo de teorio estas ĝia kapablo solvi la problemojn, kiuj estigis ĝin. »
— George Dantzig
 
« Sperto ekestas kune kun teoriaj supozoj ne antaŭ ili, kaj sperto sen teorio estas same nekomprenebla kiel estas teorio sen sperto. »
— Paul Feyerabend
 
« Teorie ne ekzistas diferenco inter teorio kaj praktiko. Sed, praktike, ekzistas. »
— Atribuita al Jan LA van de Snepscheut
 
« Gramo da sperto valoras tuno da teorio. » « (angle) A gram of experience is worth a ton of theory. »
— Robert Gascoyne-Cecil, Lord Salisbury
 
« La vivo ne estas teorio. Ĝi estas realaĵo, kun enecaj devoj al ĉio kaj ĉiuj. » « (angle) Life is not theory. It is reality, with inherent duties to everything and everyone. »
— Tivadar Csontváry Kosztka
 
« Mi ĉiam laboras laŭ la teorio, ke la publiko kredos vin plej bone, se vi kredos vin mem. » « (angle) I always work on the theory that the audience will believe you best if you believe yourself. »
— Charlton Heston
 
« Ŝajnas al mi, ke kompreni, ke niaj teorioj estas la fonto de ĉiuj niaj konfliktoj, multe helpus homojn kun malsamaj kredaj sistemoj interkonsenti» « (angle) It seems to me that understanding that our theories are the source of all our conflicts would go a long way in helping people with different belief systems to get along. »
— Michael Gazzaniga
 
« Neniam venas punkto, kie teorio povas esti vera. Plej multe, kion oni povas pretendi pri ia teorio, estas, ke ĝi dividis la sukcesojn de ĉiuj siaj rivaloj kaj ke ĝi trapasigis almenaŭ unu teston, kiun aliaj malsukcesis» « There never comes a point where a theory can be said to be true. The most that one can claim for any theory is that it has shared the successes of all its rivals and that it has passed at least one test which they have failed. »
— Alfred Jules Ayer

Vidu ankaŭ

redakti