Koncepto

abstrakta, universala ideo aŭ ekzistaĵo, kiu servas por nomi kategorion aŭ aron da ekzistaĵoj

Koncepto estas abstrakta, universala ideo aŭ ento kiu servas por nomi kategorion aŭ aron de entoj.

Koncepto
Koncepto
Koncepto
Aliaj projektoj
Koncepto en Vikipedio
Koncepto en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« La ekzistantaj sciencaj konceptoj ĉiam kovras nur tre limigitan parton de la realo kaj la alia ankoraŭ ne komprenita parto estas senfina. »
— Werner Heisenberg
 
« "Milito kontraŭ terorismo" estas nepraktigebla koncepto, se ĝi signifas batali terorismon per terorismo. La sentoj en ambaŭ flankoj ne estas, ke ili partoprenas iun malbonan kaj kriman agon, sed ke ili riskas siajn vivojn heroe pro tio, kion ili konsideras justa kaŭzo. » « (angle) A "war against terrorism" is an impracticable conception if it means fighting terrorism with terrorism. The feelings on both sides are not that they are taking part in some evil and criminal act but risking their lives heroically for what they consider to be a just cause. »
— John Mortimer
 
« Por mi ĉio estas en la koncepto. Mi devas havi klaran vizion pri la tuto ekde la komenco»
— Henri Matisse
 
« Vi devas havi altan koncepton, ne pri tio, kion vi faras, sed pri tio, kion vi povas fari iam: sen tio, ne utilas labori. »
— Edgar Degas