« [pri la 18-a kaj 19-a jarcentoj] En la unuaj jaroj de nia epoko la senco de la laboro dividiĝis je la devo ĉe la mezaj klasoj kaj la deviga laboro ĉe la senposeduloj. »
« Longe antaŭ ol estis realigita en la vivopolitikademokratio, pensantoj de la 18-a jarcento pridiskutis projektojn de konstituciaj principoj, kiuj devintus montri, ke eblas demokratia organizado de la ŝtato kaj ĉe kiuj kondiĉoj ĝi eblas. »
« En nia kulturotento havis ion similan al la ora epoko ekde la epoko de la Renesanco kaj ĝis la 18-a jarcento: kiam ĝi estis, same kiel la politiko aŭ kortegaj manieroj, la konvencia aristokratia formo, strategialudo, sen iu speciala ligo al la amo. »
« [pri amo] …la nuntempan ĝian komprenon oni elpensis ĉefe lime de la 18-19-a jarcentoj kaj ĝi direktiĝas kontraŭ supraĵa ludo de la tento. Okazas disrompo inter la formo de la duala ludo, strategia iluzio kaj nova, individua fineco, plenumo de la deziro — grandioza supreniro de dispozicio de la deziro, ĉu temas pri la seksaj aŭ psikaj streboj de la individuo aŭ politikaj streboj de la amasoj. Iel aŭ tiel, tiu deziro kaj ĝia “liberaligo” ne plu havas ion komunan kun la aristokratia ludo de la defio kaj tento. »
«Demagogio estas formo de intelekta degenero kaj kiel amasa fenomeno de la eŭropahistorio ĝi estiĝis en Francio meze de la 18-a jarcento… Ekde tiu momento Francio kaj sub ĝia influo la tuta kontinento ekkredis, ke rimedo por solvi grandegajn homajn problemojn estas revolucio… strebo per unu bato ŝanĝi ĉion kaj en ĉiuj sferoj. »