NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« Estu pacienca pri ĉio, kio estas nesolvita en via koro, kaj provu ami la demandojn mem, kiel ŝlositajn ĉambrojn kaj kiel librojn, kiuj nun estas skribitaj en tre fremda lingvo. Ne serĉu nun la respondojn, kiujn oni ne povas doni al vi, ĉar vi ne povus sperti ilin. Kaj la afero estas, sperti ĉion. Vivu la demandoj nun. Eble vi tiam iom post iom, sen rimarki ĝin, vivos dum iu malproksima tago en la respondon. »
« Tio estas la serĉo de la vero, ne posedo de la vero, kiu estas la maniero de filozofio. Ĝiaj demandoj estas pli gravaj ol ĝiaj respondoj, kaj ĉiu respondo fariĝas nova demando. »
« Estas la demandoj, kiujn ni faras, la vojaĝo, kiun ni faras por atingi kien ni iras, tio pli gravas ol la efektiva respondo. Estas bone havi misterojn. Ĝi memorigas nin, ke estas pli en la mondo ol nur fari kaj amuzi. »
« (angle) It's the questions we ask, the journey we take to get to where we are going that is more important than the actual answer. It's good to have mysteries. It reminds us that there's more to the world than just making do and having a bit of fun. »
« Kial homoj ĉiam atendas, ke aŭtoroj respondu demandojn? Mi estas aŭtoro, ĉar mi volas fari demandojn. Se mi havus respondojn, mi estus politikisto. »