Minaco estas paroloj, gestoj, per kiuj oni minacas; probable okazonta malbono.

Minaco
Minaco
Minaco
Aliaj projektoj
Minaco en Vikipedio
Minaco en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« Mobilizi socion por longa fortostreĉiĝo pli facilas se personigi minacon, identigi ĝin kiel malbonon kaj tiel krei ĝian amase reprodukteblan stereotipon. En la homa vivo kaj speciale en tiu internacia, malamego kaj antaŭjuĝo portas oble pli fortan emocian ŝarĝon ol kunsento aŭ inklino. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« La forto devas esti la lasta rimedo, ĉe tio kiel respondo al realaj, ne hipotezaj minacoj. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Elias Canetti redakti

 
« Gravas ankaŭ ke minaco de la morto, konstante pendanta super la homo, kvankam ne konsciata senĉese, naskas bezonon transigi la morton al alia. Tiun bezonon kontentigas la persekutanta amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amaso bezonas ke ekzekutisto montru al ĝi la kapon de la mortigita. En tiu — kaj en neniu alia — momento okazas la malŝarĝiĝo. Al iu ajn apartenu la kapo, nun ĝi estas humiligita: en tiu momento la gapanta al la homamaso kapo estas la sama kiel ĉiuj aliaj kapoj… ĉiu vidas en ĝi sin. La forhakita kapo estas la minaco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Disfalo de la persekutanta amaso, eksterminta sian viktimon, okazas speciale rapide. Tion bone konas regantoj, kies potenco estas minacata. Ili ĵetas al la amaso viktimon por haltigi ĝian kreskon. Multaj politikaj ekzekutoj estis faritaj sole por tiu ĉi celo. Aliflanke gvidantoj de la radikalaj partioj ofte ne komprenas, ke, atinginte sian celon, publike ekzekutinte danĝeran malamikon, ili ofte damaĝas pli sin mem ol la malamkian partion. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amaso de la fuĝo estiĝas sekve de komuna minaco. Ĝi kuras, allogante kun si ĉiujn… Ili tiom multas, ke eĉ ne unu pensas ke la viktimo estas li. La amaso elanas for de la danĝero kaj ĉiu en ĝi estas trasorbita de la sento de proksimeco de saviĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉu respektiva flanko estas agresoro aŭ ne, ĝi ĉiam klopodas krei iluzion de la minaco rilate al si mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Nome la unua mortinto vekas en ĉiuj aliaj senton de alproksimiĝanta minaco. Signifon de la unua motinto ĉe komenco de la militoj malfacilas supertaksi. La regantoj, dezirantaj komenci la militon, bone scias, ke necesas nepre eltrovi aŭ krei la unuan mortinton. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la reganto] Sento de la minaco en ĝi neniam endormiĝas… timoj liaj devas iĝi ju pli fortaj, des pli da liaj ordonoj estas plenumataj. Li povas subpremi la dubojn nur per la agoj. Li ordonas ekzekuti iun nur por la ekzekuto mem, ne gravas, ĉu kulpas la viktimo. Li okazigas la ekzekutojn unu post alia dum multiĝas liaj duboj. La plej fidindaj, oni povas diri perfektaj liaj subuloj estas tiuj, kiuj mortis por li. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La pafo, mortiginta apartan estaĵon, ne lasas en la pafinto senton de danĝero. La mortigita ne povas damaĝi lin. La ordono ja, minacanta per morto, sed ĉe tio ne mortiganta, lasas memoron pri la minaco. Iuj minacoj estas malplenaj, aliaj efektive efikas; nome tiuj lastaj neniam forgeseblas. Tiu, kiu fuĝis antaŭ la minaco aŭ subiĝis al ĝi aliel, nepre venĝos»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ekzekutisto, same kiel ĉiu alia, kiu ricevas la ordonon, staras sub minaco de la morto. Sed li liberiĝas je tiu minaco, mortigante mem. Li tuj transdonas plu tion, kio povus okazi al li, preventante tiel la sankciojn, kiuj povus lin tuŝi. Oni diras al li: vi devas mortigi kaj li mortigas. Li ne kapablas kontraŭstari tian ordonon — la ordono estas farita de tiu, kies superantan forton de agnoskas. Tio devas okazi tre rapide, kutime tio okazas tuj. Por formiĝo de la pikilo mankas tempo. Sed eĉ se tempo haveblus, por formiĝo de la pikilo mankas bazo. Ĉar la ekzekutisto transdonas plu ĝuste tion, kion li ricevas. Li povas timi nenion, en li restas nenio. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La reganto sendas homojn al la morto por ke la morto kompatu lin mem, li penas transigi ĝin sur la aliajn. La morto de la aliaj por li estas ne simple neindiferenta: li penas transformi ĝin je la amasa fenomeno. Speciale li emas apliki tiun ĉi radikalan rimedon, kiam ŝanceliĝas lia potenco super la vivantoj. Se li eksentis minacon al sia potenco, deziro vidi ĉiujn antaŭ si mortintaj ne brideblas per iuj ajn raciaj konsideroj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Sento de ĉirkaŭiteco de la malamika grego, kiu tuta celas lin solan — tio estas baza emocio de paranojo. Plej klare ĝi manifestiĝas en halucinoj, kiam la malsanulo de ĉiuj flankoj vidas la okulojn, kiuj eniĝas sole en lin kaj en tio senteblas klara minaco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Kiu multe minacas, ne estas danĝera»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti