Germana Demokratia Respubliko

eksa ŝtato en centra Eŭropo
(Alidirektita el GDR)

Germana Demokratia Respubliko estis socialisma ŝtato en Centra Eŭropo, kiu ekzistis de 1949 ĝis 1990.

Germana Demokratia Respubliko
Germana Demokratia Respubliko
Germana Demokratia Respubliko
Aliaj projektoj
Germana Demokratia Respubliko en Vikipedio
Germana Demokratia Respubliko en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Henry Kissinger

redakti
 
« Stalin neniam agnoskis tiun reĝimon kiel plenrajtan suverenan ŝtaton kaj donis al ĝi statuson diferencan de ĉiuj aliaj orienteŭropaj satelitoj ĝuste por konservi Orientan Germanion kiel atuton, kiam unuiĝo de Germanio estos priparolata serioze. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La ŝtatestra renkontiĝo en Ĝenevo en 1955 iĝis deirpunkto de ĉiuj ĉi aventuroj. Laŭvoje el Ĝenevo hejmen, Nikita Ĥruŝĉov haltis en Orienta Berlino, kie li agnoskis suverenecon de la orientgermana komunista reĝimo. Tio estis la paŝo, kiun evitis Stalin. Por la resta periodo de la Malvarma milito afero de unuiĝo de Germanio malaperis el internacia agendo, ĉar Moskvo transigis ĝin al kompetenco de intertraktoj inter la du germanaj ŝtatoj. Kaj ĉar politika pezo de tiuj ĉi ŝtatoj estis nekomparebla kaj neniu el ili planis fari suicidon, la unuiĝo povis okazi nur kadre de politika kolapso de unu el ili. Do la Berlina krizo en 1958–1962 estis naskita de Ĝenevo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri apero de la Berlina muro] Willy Brandt devis poste diri, ke lia “orienta politiko”, kaŭzinta agnoskon de la orientgermana reĝimo, estis naskita de elreviĝo je la reago de Usono al la konstruado de la muro. Tamen supozeble ŝoko en Germanio estus eĉ pli granda se klopodoj detrui la muron kaŭzus militon. Eĉ Konrad Adenauer diris al Dean Acheson ke li ne dezirus ke oni defendus Berlinon per nuklea milito, bonege konsciante ke ne ekzistas alia rimedo defendi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Antaŭ ol Willy Brandt estis elektita kanceliero en septembro 1969, ĉiuj okcidentgermanaj registaroj sinsekve insistis ke la sola laŭleĝa germana registaro troviĝas en Bonno. Federacia Respubliko Germanio rifuzis agnoski la orientgermanan reĝimon kaj rompis diplomatiajn rilatojn kun ĉiuj registaroj (escepte de Rusio), kiuj faris tian agnoskon – surbaze de la tiel nomata Hallstein-doktrino»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Nome kuraĝo de la movado “Solidareco” en Pollando, ĝia inspira influo sur la aliajn landojn de Orienta Eŭropo, kontribuis al strategia izolado de la orientgermana reĝimo. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Vidu ankaŭ

redakti