Evento estas difinita, sufiĉe grava okazaĵo.

Evento
Evento
Evento
Aliaj projektoj
Evento en Vikipedio
Evento en Komunejo
Evento en Komuneja kategorio
Evento en Vikivortaro

Jean Baudrillard redakti

 
« …de morala vidpunkto ni povas deziri bari nin per diversaj alibioj (inkluzive de hazardo) de la fatala ligiteco de la eventoj, sed de la simbola vidpunkto ni profunde abomenas neŭtralan mondon, kie regas la hazardo, kaj do sekuran kaj senan je senco, same kiel la mondon kie ĉion regas la objektivaj kaŭzoj: kvankam en tiu kaj en alia pli facilas vivi, sed neniu el ili kostas ion kontraŭ kapturniga mondo, kiun regas diadiabla ligiteco de necesaj koincidoj, do de la mondo, kie ni tentas la eventojn, elvokas ilin kaj devigas okazi per ĉionpoveco de la penso — la kruela mondo, kie nenio estas senkulpa, speciale ni, la mondo en kiu dissolviĝas nia subjektiveco (sed ni akceptas tion kun ĝojo), ĉar ĝi dissolviĝas en aŭtomateco de la eventoj, en ilia objektiva disvolviĝo. Ĝi iĝas iusence la mondo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« La evento okazas unufoje kaj je tio ĉio finiĝas. Daŭrigo jam estas io tute alia… »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« La plej granda socia evento ĉe la romianoj estis la triumfo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Tre multaj, rigardante al iu fama pejzaĝo, fakte reproduktas en memoro ĝian bildon, kiu plurfoje trafis iliajn okulojn, ekzemple sur poŝtaj bildkartoj. Ili rigardas la pejzaĝon, sincere kredante, ke ili vidas ĝin, sed efektive ili vidas tiujn bildkartojn. Se ĉe ili okazos iu evento, kiun ili partoprenis, iu ajn koncerto, spektaklo aŭ politika manifestacio, kiun ili ĉeestis — ĉio ĉi iĝas por ili reala nur post kiam ili legos pri tio en ĵurnalo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankaŭ redakti