Ĉinio

ŝtato en Orienta Azio
Ĉinio
Ĉinio
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Ĉinio en Vikipedio
Commons-logo.svg Ĉinio en Komunejo
Commons-logo.svg Ĉinio en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Ĉinio en Vikivortaro
Wikinews-logo.svg Ĉinio en Vikinovaĵoj

Ĉinio estas la lando en Orienta Azio.

CitaĵojRedakti

Zbigniew BrzezińskiRedakti

La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]Redakti

 
« Ĉinio, malgraŭ siaj ekonomiaj sukcesoj, verŝajne restos relative malriĉa lando dum la vivo de almenaŭ du generacioj, kaj dume povos okazi seriozaj politikaj komplikaĵoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« La leviĝanta ŝtatego Ĉinio memorigas la Kaiser-an Germanion, kiu enviis Brition, malamikis kun Francio kaj malestimis Rusion; la nuna Ĉinio, ĉiam pli pragmate konsiderante rolon de Usono en Pacifika regiono, nervoze reagas al Japanio, orgojle rigardas al Barato kaj malestimegas Rusion. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Ekonomia postvivado de ĉiu ajn el la ĉefaj ludantoj sur la azia scenejo tute dependas de senobstakla aliro de maraj komercaj ŝipoj al nuraj du-tri ĉefaj havenoj. Sufiĉas bloki per kelkaj magnetaj minoj aliron al Ŝanhajo, JokohamoBombejo (kaj al unu-du pliaj havenurboj) por laŭvorte paralizi la ekonomian aktivadon de Japanio, Ĉinio aŭ Barato»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]Redakti

 
« La iama ekonomia dominado de Ĉinio kaj Barato ebgligas aserti, ke la nuna ekonomia leviĝo de Azio estas fakte reakiro de la perdita, sed sufiĉe longdaŭra povego. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Se Ĉinio konstruas novajn fluĝavenojn kaj vojojn, Eŭropo, Japanio kaj nun ankaŭ Ĉinio povas fieri pri rapidegaj trajnoj, la usonaj analogoj postrestis for en la 20-a jarcento. La nura Ĉinio havas 5000 km da fervojo por rapidegaj pasaĝeraj trajnoj — al Usono mankas eĉ unu. La pekina kaj ŝanhaja flughavenoj por jardekoj avancis laŭ produktiveco kaj eleganteco siajn vaŝingtonajn kaj novjorkajn kamaradojn, kiuj ĉiam pli memorigas pri la “tria mondo”… …Stato de la usona infrastrukturo, kiel estis dirite supre, nun karakteras pli al la malfortiĝanta ŝtatego ol al la plej noviga ekonomio de la mondo. La daŭra degenero de la infrastrukturo neeviteble influos kvanton de produktado, kaj eble en momento, kiam konkurenco kun evoluontaj landoj intensiĝos. Se la sistema rivalado inter Usono kaj Ĉinio kreskos, la kadukiĝanta infrastrukturo iĝos samtempe simbolo kaj simptomo de la usona malforteco. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« La plej probablan konkurencon al Ĉinio povus konsistigi la evoluanta demokratia Barato, tamen konsiderante neceson solvi ŝlosilajn sociajn problemojn kiel analfabeteco, malsato, malriĉeco, kadukeco de la infrastrukturo, Barato estas ankoraŭ for de egala rivaleco kun Ĉinio. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Eŭropo bedaŭrinde ne vidas pli for ol ĝia nazo, Rusio retrorigardas pasintecon, Ĉinio rigardas propran estontecon kaj Barato kun envio rigardas Ĉinion. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Efektive paradokso de la ĉina estonteco estas ke laŭgrada moviĝo direkte al parta demokratio povas esti pli realigebla ĉe racia, sed potenca regado, kiu akurate direktigos socian energion je ĝusta direkto, ol ĉe malfortiĝinta regado, kiu tro cedos al popolaj postuloj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Eric HofferRedakti

 
« Tie kie homoj laboregas de matene ĝis nokte por nutri sin, ili pro nenio ofendiĝas kaj pri nenio revas. Unu el kialoj de nerevoluciemo de la ĉinaj amasoj radikas en tio, ke en Ĉinio por la plej minimuma ekzistado necesas neimagebla penado. Intensa lukto por vivo influas al la homoj “pli efike ol dinamike”[1]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Stabileco de la Ĉina imperio, same kiel de la Antikva Egiptio, klariĝas per proksima unio inter la reganta burokrataro kakj la sciencistoj. Estas interese, ke la Tajpinga ribelo — la sola serioza amasa movado en Ĉinio en la imperia periodo — estis levita de juna sciencisto, kelkfoje malsukcesinta ĉe la ŝtata ekzameno pri la supera titolo de la mandareno. Longan ekzistadon la Romia imperio ŝuldas al proksima kunlaboro de la romiaj regantoj kun la grekaj “homoj de la vorto”. La venkitaj grekoj sentis ke ili transdonis la leĝojn kaj la civilizon al siaj konkerintoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Henry KissingerRedakti

Diplomatio [1994]Redakti

 
« Mao Zedong, Zhou Enlai kaj poste Deng Xiaoping – ili ĉiuj estis elstaraj personoj. Mao Zedong estis stratego kapabla vidi estontecon, severa, senkompata, foje sangavida revoluciulo, Zhou Enlai estis eleganta, ĉarma, brila administranto kaj Deng Xiaoping estis reformisto de bazaj konvinkoj. Ĉiuj tri estis enkorpigo de la ĝeneralaj tradicioj de komplika analizo kaj transformado de sperto de la antikva lando surbaze de instinkta apartigo de io konstanta kaj taktike necesa. Ilia stilo de intertraktoj grave diferenciĝis de la stilo de la sovetia flanko. Sovetiaj diplomatoj preskaŭ neniam priparolas konceptajn aferojn. Ilia taktiko estas akcento je problemo interesanta Moskvon en tiu konkreta momento kaj ili pretis batali por ĝia solvo kun hunda obstino, celinta ne tiom konvinki la partnerojn pri intertraktoj, sed ĉefe lacigi ilin… Kvintesencon de tia aliro al la eksterpolitika diplomatia agado enkorpigis Andrej Gromiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« El ĉiuj grandaj kaj potenciale grandegaj potencoj Ĉinio en plej alta grado troviĝas je la stato de leviĝo. Usono jam atingis la povon, Eŭropo devos ankoraŭ labori por forĝi pli grandan unuecon, Rusio estas ŝanceliĝanta giganto kaj Japanio estas riĉa, sed ankoraŭ timema»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Andrej MovĉanRedakti

 
« Certe amikeco kun Usono estas pli profita [ol kun Ĉinio], kaj eĉ pli profitas amiki kun ambaŭ. Sed kial malbonas amikeco kun Ĉinio? » « Конечно, дружба с США выгоднее [чем с Китаем], а еще выгоднее дружить с обоими. Но чем плоха дружба с Китаем? »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
 
« ...ankaŭ svedoj kaj norvegoj flugas per Boeing-oj kaj uzas ĉinajn elektronikaĵojn. Kaj do — kontraŭ kio estas tiu ĉi argumento? » « ...шведы и норвежцы тоже летают на «Боингах» и пользуются китайской электроникой. И что — это против чего аргумент? »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
 
« Hodiaŭ Ĉinio aktive investas en infrastrukturon de Meza Azio, direktitan sud-okcidenten kaj absolute rifuzas investi en infrastrukturon, direktitan nord-okcidenten. Kvankam en sud-okcidento haveblas teroristoj kaj nord-okcidente prezidanto kun populareco 90%. Al mi tio diras, ke Ĉinio havas strangan senton, ke ĉinoj sukce traktos afganajn problemojn, kiam tio necesos, kaj interkonsentos kun Irano. Sed rilate Rusion ili ne sukcesos ĝin venki, nek interkonsenti — ne eblas kredi al tiu, kiu konstante mensogas. Mi pensas, ke investado en la “silka vojo” povos komenciĝi nur samtempe kun mortado de korupto kaj jura nihilismo en Rusio, dum ili ankoraŭ plu kreskas. » « На сегодняшний день Китай активно инвестирует в инфраструктуру Средней Азии, которая направлена на юго-запад, и абсолютно отказывается инвестировать в инфраструктуру, которая направлена на северо-запад. Хотя на юго-западе террористы, а на северо-западе президент с рейтингом 90% Мне это говорит о том, что у Китая есть странное ощущение, что Иран и Афганистан надежнее России. Казалось бы, почему? Да потому, что китайцы справятся с афганскими проблемами, когда надо будет, и договорятся с Ираном. А с Россией не справиться, и не договориться — верить невозможно тому, кто все время врет. Я думаю, что инвестирование в «шелковый путь» может начаться только по мере умирания коррупции и правового нигилизма в России, а они пока только растут. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]

Aliaj aŭtorojRedakti

 
« Konsiderante nian grandegan limon kun Ĉinio kaj nian ekstreme konvenan situon, ensorbo de granda parto de la Ĉina imperio fare de Rusio estas nur afero de tempo»
— Sergej Vitte, al Nikolao la 2-a [1903]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Citaĵo el: Heiden Konrad. Der Fuehrer. 1944. p. 30.