Animo (greke: ψυχή psihi, latine anima, hebree נשמה neŝome) laŭ iuj religioj aŭ filozofioj, estas la supozita substanco kiu pluvivas kiam ĉesas procezoj de la materia korpo, kaj produktas la psikan aktivojn kaj estigas la vivajn movojn de la organismo.
« [pri nuntempa animo] Al ĝi aplikeblas la vortoj, diritaj de regento pri la juna Ludoviko la 15-a: “Haveblas ĉiuj talentoj krom unu — kapablo uzi ilin”. »
« Jam tempas skizi per la unuaj du linioj psikologian bildon de la hodiaŭa amasahomo: tiuj du trajtoj estas — senhalta kresko de vivbezonoj kaj sekve senbrida ekspansio de la propra naturo kaj — due — denaska sendankemo al ĉio, faciliganta lian vivon. Ambaŭ trajtoj kreas tre konatan animan bildon — tiun de dorlotita infano. »
« Ni estas unuavice tio, kion faras el ni la mondo, kaj la ĉefaj trajtoj de nia animo estas stampitaj sur ĝi de ĉirkaŭaĵo. Tio ja ne mirindas, ĉar vivi signifas enviviĝi en la mondon. »
« …nemalhavebla rajto pri propra opinio sen iuj ajn antaŭaj penoj por krei ĝin, ĝuste atestas tiun absurdan staton de homo, kiun mi nomas “amasa indigno”. Tio estas hermetikeco, enfermiĝo de animo. Ĉi-kaze — hermetikeco de konscio. »
« [pri la amasa homo] Natura anima hermetikeco senigas lin je la ĉefa kondiĉo, necesa por eksenti sian nekompletecon — je ebleco kompari sin al la aliaj. Kompari signifus por momento seniĝi je si mem kaj enkorpiĝi en aliulon. Sed la ordinara animo ne kapablas al transformiĝo — por ĝi tio estas, ve, la truko tro komplika. »
« Viva korpo estas ne nur integriĝo de membroj kaj karno, sed ĝi estas la loĝejo de la animo, kiu potenciale havas perfektan percepton, perfektan scion, perfektan potencon kaj perfektan feliĉon. »
«Mi estas neperfekta en multaj aferoj, tamen mi volas ke miaj fratoj kaj parencoj konu mian naturon, por ke ili povu percepti la deziron de mia animo.»
«Neniu maljuniĝas nur post kelkaj jaroj. Ni maljuniĝas forlasante niajn idealojn. Jaroj eble sulkigas la haŭton, sed rezigni pri entuziasmo sulkigas la animon.»
« (angle) Nobody grows old merely by a number of years. We grow old by deserting our ideals. Years may wrinkle the skin, but to give up enthusiasm wrinkles the soul. »
« Mi eble ne povos diri ĉion, kion mi pensas; sed mi ne diros ion, kion mi ne pensas. Mi preferus milfoje esti libera animo en malliberejo ol esti sikofanto kaj timulo sur la stratoj. »
« (angle) I may not be able to say all I think; but I am not going to say anything that I do not think. I would rather a thousand times be a free soul in jail than to be a sycophant and coward in the streets. »