« (angle) Political leaders are never leaders. For leaders we have to look to the Awakeners! Lao Tse, Buddha, Socrates, Jesus, Milarepa, Gurdjiev, Krishnamurti. »
« Same kiel ne eblas eviti devigadon al kultura laboro, ne eblas ankaŭ eviti dominadon de malplimulto super la amasoj, ĉar la amasoj estas malkleraj kaj mallongvidaj, ili ne ŝatas rezigni je pasioj, ne aŭskultas la argumentojn pri neevitebelo de tiu rezigno kaj individuaj reprezentantoj de la amasoj stimulas unu la alian al plena manko je limigoj kaj malprudeco. Nur danke al influo de ekzemplodonaj individuoj, agnoskataj de ili kiel gvidantoj, ili ebligas inklinigi sin al streĉa laboro kaj memrezigno, de kio dependas ekzistado de la kulturo. »
« Oni povas diri ke granda homo estas la aŭtoritato, por kiu homoj faras multon, kaj ĉar granda homo agas pro sia simileco al figuro de la patro, do ni ne rajtas miri, se en la amasa psikologio ĝi havas rolon de Supermio. »
« Unu el la ĉefaj trajtoj de la vera gvidanto estas kapablo kaŝi de siaj adeptoj kruelan realon de la morto aŭ de la murdo helpe de iluzio de partopreno en la grandioza spektaklo: en solena, gaja aŭ drama prezentaĵoj. »
« Manko de Trockij kiel gvidanto estis tio, ke li ne kreis aŭ ne povis krei aparaton de kapablaj kaj fidelaj asistantoj. Li ne estis alvokanta personajn simpatiojn, kaj se elvokanta, do ne povis deteni ilin. »
« La malkontentuloj sekvas sian gvidanton ne tiom pro tio, ke ili kredas ke li kondukas ilin al la Promesita Lando, kiom pro tio ke ili kvazaŭ sentas, ke li kondukas ilin for de la malamataj “mi”. Fordono de si al la gvidanto estas ne rimedo por atingi la celon, sed plenumo de la deziro. Kien oni kondukas ilin estas la afero duaranga. »
« En pli aŭ malpli liberasocio la gvidanto povas deteni la potencon super la popolo nur se li blinde kredas je la saĝeco kaj bonkoreco de la popolo… Li devas scii, kiel diris iu, kien iras la popolo por gvidi lin… Tute aliel statas la aferoj tie, kiel la gvidanto povas apliki kruelon kaj perforton. Tie, kie la gvidanto povas postuli blindan obeon kiel ekzemple en la amasamovado — li povas agadi laŭ senerara teorio, ke ĉiuj homoj estas malkuraĝuloj kaj traktante ilin laŭe li ricevos necesan por li rezulton. »
« Nek Woodrow Wilson, nek liaj postaj adeptoj, ĝis la nuntempaj, iam deziris kompreni ke ĉe la eksterlandaj gvidantoj, edukitaj je malpli altaj principoj, pretendo de Usono pri altruismo kaŭzas certan aŭreolon de neprognozeblo. »
« Sub influo de emocioj de momento kaj pro kompleta manko de kompreno de psikologio de la aliaj, la germanaj gvidantoj post Bismarck kombinis furiozon kun maldecidemo, metante la landon unue je izolado, kaj poste je la milito. »
« Kiam politikaj gvidantoj faras decidojn, spionservoj klopodas serĉi pravigojn por tiuj ĉi decidoj. Amasa literaturo kaj filmoj ofte prezentas tute kontraŭan bildon – kreantojn de politika kurso kiel senvolajn ilojn en la manoj de spionaj ekspertoj. En reala mondo pritaksoj de spionservoj plej ofte sekvas politikajn decidojn, ne direktigas ilin. »
« La granda gvidanto devas esti ankaŭ edukisto, pleniganta abismon inter siaj imagoj pri estonteco kaj bone konata kaj kutima nuntempo. Sed li devas ankaŭ esti preta iri sola por ke la socio poste sekvu vojon elektitan de li. »
«Britoj neniam kundividis usonan vidpunkton pri la homo kiel perfekta kreaĵo kaj tute ne emis propagandimoralajn principojn. De sia filozofia vidpunkto britaj gvidantoj plejparte sekvis opiniojn de Thomas Hobbes. Atendante de la homo plejan malbonon ili malofte estis elreviĝintaj. En ekstera politiko Britio ĉiam emis al apliko de oportuna por si mem formo de morala egoismo: kio estas bona por Britio, tio estis konsiderata ankaŭ bona por la tuta mondo. »
« Gvidantoj de la tiel nomataj liberigaj movadoj kutime estas ne demokratoj; ili dum multaj jaroj da ekzilo kaj malliberigo estis subtenantaj sin per imago pri estontaj ŝanĝoj kiujn ili realigos post enpotenciĝo. Rezignacio malofte estas ilia karaktera trajto; se estus tiel, ili simple ne estus revoluciuloj. Kreado de registaro, kies gvidanto estus ŝanĝebla prezentiĝas por plejparto el ili logika kontraŭdiro. Gvidantoj de lukto por sendependeco strebas esti herooj kaj herooj plej ofte ne estas afablaj akompanoj. »
«Regado de grandega ŝtato similas al stirado de supergranda cisternoŝipo, centmilojn da tunoj peza kaj havanta turnoradiuson kiu superas dekojn da kilometroj. Ĝiaj gvidantoj devas ekvilibrigi influon, kiun ili planas fari al la ekstera mondo, kaj moralan nivelon de propra burokrataro. »
« [pri nuntempo] Studadon de historio kaj filozofio, sciencoj plej rilataj al perfektigado de la arto gvidi la ŝtaton, oni traktas disdegne ĉie aŭ traktas ĝin tiom utilece, ke ili povas servi nur kiel helpilo al tio, kio estas konsiderata racio. La gvidantoj famiĝas, uzante kaj manipulante humoron de la momento. Ili difinas siajn celojn, pli ofte konsultante fokusajn celgrupojn, ol gvidataj de propra percepto. Ili vidas estontecon kiel projekcion de io kutima. »
« Ju pli senhelpa iĝas “amasa individuo” (danke al sia edukado), des pli klare manifestiĝas lia identiĝo kun führer kaj des pli profunde infana bezono je protekto sin kaŝas en la sento de lia unueco kun führer. Tiu ĉi emo al identiĝo konsistigas psikologian bazon de nacia narcisismo, do de memfido de aparta homo, kiu asociiĝas kun “grandeco de la nacio”. Etburĝa individuo sentas sin en führer, en aŭtoritata ŝtato. Danke al tia identiĝo li sentas sin defendanto de “nacia heredaĵo” kaj de la “nacio”. Tiu ĉi sento malebligas al li malestimi la “amasojn” kaj kontraŭstarigi sin al ili kiel individuon. Teruro de lia materiala kaj seksa stato estas tiom ŝirmata de altiga ideo de aparteno al la raso de mastroj kaj de ekzistado de elstara führer, ke kun tempopaso li komplete perdas komprenon de la tuta mizereco de sia blinda fideleco. »
« [...] alta grado de identigo kun führer kaŭzis gravajn sekvojn, ĉar ĝi kaŝis realan pozicion de la homo kiel malmultsignifa reprezentanto de la amasoj. Malgraŭ vasala stato, ĉiu nacional-socialisto sentas sin “eta Hitlero”. »
« [...] transiro de potenco kaj de materialaj valoroj de demokratiaj gentoj al aŭtoritata familio de gvidanto okazas ĉefe helpe de subpremado de la seksaj streboj de la popolo. Do la seksa subpremado transformiĝas je grava faktoro de divido de la socio je klasoj. »