Judoj

(Alidirektita el Judo)
Judoj
Judoj
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Judoj en Vikipedio
Commons-logo.svg Judoj en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Judoj en Vikivortaro

Judoj estas la etno kiu tradicie parolis la hebrean kaj sekvis judismon.

Thomas SzaszRedakti

 
« Ideo pri speciala danĝero de la judoj por la socio evoluas kune kun historiaj ŝanĝoj en la sferoj, kiujn aprezas tiu socio. En la Mezepoko la judo estis perfidulo de kristanismo: oni opiniis ke liaj prauloj murdis Jesuon kaj li plu neas la veran kredon kaj povon de la eklezio. En la nuntempa mondo la judo estas perfidulo de la patrujo kaj de dominanta politika ideologio. Dreyfus simbolas la judon kiel perfidulon de la nacio. Ekde la tempo de la rusa revolucio la judo estas prototipo de la malamiko de komunismo kaj kapitalismo. En la Okcidento la komunisman ideologion oni konsideras kreaĵo de judoj kaj Markso kaj Trockij servas tie kiel ĝiaj ŝlosilaj simboloj. En la Oriento la kapitalisman ideologion oni konsideras kreaĵo de judoj kaj Rotschild kaj aliaj “judaj bankistoj” estas konsiderataj ĝiaj simboloj. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Nuna tendenco, ekzistanta en Okcidenta Germanio — klarigi antisemitismon kaj naziismon per mensa malsano — tre malmulte diferenciĝas de antaŭa tendenco klarigi kapitalismon kaj komunismon per la judoj. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« [pri persekutado de judoj, nigruloj kaj herezuloj] En ĉiuj ĉi situacioj viktimo estis persekutata ne pro tio, ke ĝi estis danĝera aŭ aĉa. Pli verŝajne persekutanto deklaris ĝin danĝera aŭ aĉa por pravigi sian agreson per neceso de memdefendo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« En Mezepoko dio de la eŭropano estis kristana kaj lia diablo estis la judo. En la nuntempa socio fonto de grupa sekureco ŝoviĝis de dio kaj papo al la nacio kaj gvidanto, de religio — al scienco. Rolo de simboloj de danĝero transiris de sorĉistino kaj judo al perfidulo kaj frenezulo. La judo restas pekokapro ne pro tio ke li estas Antikristo, sed pro tio ke oni antaŭdifinis lin kiel perfidulon (kiel kaze de la franca antisemitismo en la epoko de la Dreyfus-afero) aŭ alskribis al li higienan minacon (kiel kaze de la nuntempa germana antisemtimismo). Same kiel antaŭe, heroece batalante kontraŭ la Aliulo kiel Simbola Krimulo, la virtulo konsideras sin la Bonkorulo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Eble cionismon necesas trakti, same kiel multajn aliajn movadojn, kiel kolektivan neadon fare de la judoj de ilia rolo de pekokapro, simile al tio kiel konvertiĝo al kristanismo povis esti ĝia individua neado. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Elias CanettiRedakti

 
« [pri la judoj] …inter la antikvaj popoloj ili estas la sola, kiu tiom longe vagadas. Al ili estis donite plej multe da tempo por senspura malapero kaj tamen ili ekzistas kaj ili pli multas ol iam ajn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kiel objekton por kontentigo de tiu ĉi bezono dum la inflacio en Germanio Hitlero elektis la judojn. Ili estis kvazaŭ kreitaj por tio: ili havas aferojn pri mono, ili bone oirentiĝas pri translokado de la monamasoj kaj ŝanceliĝoj de la kurzoj, ili estas bonŝancaj spekulantoj, ili amasiĝis en la borsoj, kie ilia tuta konduto kaj aspekto tiom draste kontrastas kun la armea idealo de la germanoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Rilate la judojn nacional-socialismo ekzakte reproduktis procezon de la inflacio. Komence oni atakis ilin, reprezentante ilin kiel aĉajn kaj danĝerajn homojn, aljuĝante al ili malamikajn intencojn; la procezo de senvaloriĝo iris plu; ĉar la propraj ne sufiĉis, oni komencis kolekti la judojn el la konkeritaj landoj; finfine oni laŭvorte transformis ilin je lokustoj, kiujn eblas senpune ekstermi milionope. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Eric HofferRedakti

 
« Judo per ardaj klopodoj penis pruvi valorecon de sia persono kaj en materialaj atingoj, kaj en la krea laboro. Cetere per siaj propraj klopodoj li povis krei unu etan similaĵon de kolektiveco, nome la familion — kaj li uzis tiun ĉi eblecon kiom ebligis la fortoj. Sed tiun ĉi solan rifuĝejon de la eŭropa judo forbruligis Hitlero en la koncentrejoj kaj gaskameraoj. Jen kial hodiaŭ pli ol iam ajn la judo, speciale en Eŭropo, prezentas la idealon de potenciala novkonvertito. Kaj ŝajnas simple providenca, ke cionismo okazis esti submane ĉe la judo en lia nigra horo por preni lin je siaj kolektivaj brakumoj kaj kuraci de individua izoliteco. Israelo estas efektive malofta rifuĝejo: tio estas domo kaj familio, sinagogo kaj kongregacio, nacio kaj revolucia partio — ĉio kune. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La ortodoksa judo sentas sin malpli malkontenta ol emancipita judo. Nigrulo en la Sudo en atmosfero de segregacio sentas sin malpli malkontenta ol nigrulo en la Nordo, kie mankas segregacio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« …la mezepoka geto estis por la judoj pli fortikaĵo ol malliberejo: sen sento de forta unueco kaj specifeco, kiujn donis al ili la geto, la judoj ne povus elteni perforton kaj humiligon de tiuj mallumaj jarcentoj. Kiam la mezepoko revenis por mallonga jardeko en nia tempo, ĝi trovis la judon sen malnovaj protektiloj kaj dispremis lin. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Tiuj, kiuj ne havas esperon, estas dividitaj kaj pelataj al ekstrema egoismo. Komuna suferado per si mem, kiam ĝi ne estas akompanata de espero, ne unuigas kaj nek elvokas reciprokan kunsenton. Judoj en la egipta sklaveco estis “fiularo de arogantuloj kaj klaĉuloj” kaj por ilin unuigi Moseo devis doni al ili esperon pri la Promesita Lando»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La amasaj movadoj povas aperi kaj disvastiĝi sen kredo je dio, sed sen kredo je diablo — neniam! Forto de la amasa movado kutime estas proporcia al brileco kaj konkreteco de ĝia diablo. Kiam oni demandis Hitleron, ĉu li opinias ke la judoj devus esti ekstermitaj, li respondis: “Ne… Tiam ni devus inventi la judon. Tre gravas havi konkretan malamikon, ne nur abstraktan”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« …la ideala diablo estas eksterlandano. Por prezenti hejman malamikon kiel diablon necesas alskribi al li eksterlandan devenon. Al Hitlero estis nemalfacile alglui al la germanaj judoj etikedon de eksterlandanoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Zbigniew BrzezińskiRedakti

 
« [en Usono] …la juda, greka kaj armena lobioj estas la plej efike organizitaj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« La unua provo en 1928 elekti kiel prezidanton de Usono katolikon fiaskis pro evidentaj antaŭjuĝoj, sed la dua — en 1960 — sukcesis. En la 1930-aj jaroj judoj jam eniris la prezidantan kabineton, sed komence ili klopodis ne akcenti sian judan devenon. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Vastasence hodiaŭ la plej aktivaj, influaj kaj riĉaj etnaj lobioj [en Usono] kun eksterpolitika aktiveco estas la juda, kuba, greka kaj armena»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Naturaj kontraŭuloj de la usona juda komunumo — naftaj kompanioj kaj islama komunumo — ne povas rivali kun ĝi. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Arabdevenaj usonanoj ofte plendas ke en lastaj jaroj en tiuj sekcioj de la Konsilio pri Nacia Sekureco, la Ŝtata Departemento kaj la Ministerio pri Defendo, kiuj estas ligitaj al Proksima Oriento, superajn postenojn okupas usonaj judoj dum aliro de la arabdevenuloj estas praktike fermita. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Desmond TutuRedakti

 
« En nia lukto kontraŭ apartismo, la grandaj apogantoj estis judoj. Ili kvazaŭ instinke devis esti je la flanko de la senrajtigitaj, de la senvoĉaj, luktante kontraŭ maljusteco, opreso, kaj malbono. Mi daŭre forte sentas kune kun la judoj. Mi estas patrono de Holokaŭsto-muzeo en Sud-Afriko. Mi kredas ke Israelo rajtas je sekuraj landlimoj. Malpli komprenebla, ne justigita, estas tio kion ĝi faris al alia popolo por garantii sian ekziston. Mi tre profunde afliktiĝis dum mia vizito al la Sankta Lando; ĝi tiom memorigis min pri kio okazis al ni nigruloj en Sud-Afriko. » « In our struggle against apartheid, the great supporters were Jewish people. They almost instinctively had to be on the side of the disenfranchised, of the voiceless ones, fighting injustice, oppression and evil. I have continued to feel strongly with the Jews. I am patron of a Holocaust centre in South Africa. I believe Israel has a right to secure borders. What is not so understandable, not justified, is what it did to another people to guarantee its existence. I've been very deeply distressed in my visit to the Holy Land; it reminded me so much of what happened to us black people in South Africa. »
— Desmond Tutu
 
« Homoj timas en ĉi tiu lando diri ke malbono estas malbono, ĉar la juda kampanjistaro estas potenca, potencega. Nu, do kio? Ĉi tio estas la mondo de Dio! Ni vivas en morala universo. La apartisma registaro estis potencega, sed hodiaŭ ĝi ne plu ekzistas. Hitler, Mussolini, Stalin, Pinochet, Milošević, kaj Idi Amin estis ĉiuj potencaj, sed fine ili mordis la grundon.[1] » « People are scared in this country, to say wrong is wrong because the Jewish lobby is powerful — very powerful. Well, so what? For goodness sake, this is God's world! We live in a moral universe. The apartheid government was very powerful, but today it no longer exists. Hitler, Mussolini, Stalin, Pinochet, Milošević, and Idi Amin were all powerful, but in the end they bit the dust. »
— Desmond Tutu

Albert EinsteinRedakti

 
« Se mia teorio de relativeco montriĝos prava, germanoj diros ke mi estas germano kaj francoj ke mi estas mondcivitano. Sed se ĝi montriĝos malprava, francoj diros ke mi estas germano kaj germanoj ke mi estas judo. » « Wenn ich mit meiner Relativitätstheorie recht behalte, werden die Deutschen sagen, ich sei Deutscher und die Franzosen, ich sei Weltbürger. Erweist sich meine Theorie als falsch, werden die Franzosen sagen, ich sei Deutscher, und die Deutschen, ich sei Jude. »
— Albert Einstein
 
« Okupemo pri lernado por ĝi mem, kvazaŭ-fanatika amo de justeco, kaj deziro por persona sendependeco — jen la eroj de la juda tradicio kiuj instigas min danki al miaj bonŝancigaj steloj ke mi al ĝi apartenas. »
— Albert Einstein

Aliaj aŭtorojRedakti

 
« La juda vorto por la nocio “bona” origine signifis “manĝebla”. »
— Jane Ellen Harrison, Epilegomena to the Study of Greek Religion [1921]
 
« Grandeco ne ekzistas en naturo de la ino kaj la judo, nek la grando de moralo, nek la grando de malico. En arja viro, la bonaj kaj malbonaj principoj de Kanta religia filozofio ĉiam ĉeestas, ĉiam en lukto. En la judo kaj la ino bono kaj malbono preskaŭ ne distingeblas unu de la alia ... Ne estus malfacile krei grundon por aserto ke judoj estas tiom multe pli plenaj je ineco ol arjoj, ke eĉ la plej iĉa judo estas pli ina ol la plej ina arjo. »
— Otto Weininger
 
« Dum la judo ne estas fariĝinta la estro de la ceteraj popoloj, li vole nevole devas paroli iliajn lingvojn, sed tuj kiam ili estus liaj servistoj, ili ĉiuj devus lerni universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per tiu ĉi rimedo la judo povus pli facile regi ilin! » « Solange der Jude nicht der Herr der anderen Völker geworden ist, muß er wohl oder übel deren Sprachen sprechen, sobald diese jedoch seine Knechte wären, hätten sie alle eine Universalsprache (z.B. Esperanto!) zu lernen, so daß auch durch dieses Mittel das Judentum sie leichter beherrschen könnte! »
— Adolf HitlerMein Kampf; trad. fragmento en La Progreso, 5.05.1933
 
« Juda viro kun vivantaj gepatroj estas dekkvin jaraĝa knabo, kaj restos dekkvin jaraĝa knabo ĝis ili mortos! » « A Jewish man with parents alive is a fifteen-year old boy, and will remain a fifteen-year old boy until they die! »
— Philip Roth, Portnoy's Complaint (1967
 
« Nia klano Batěk estis ĉiam al la judoj justa. Supozeble estas tiel ĉar inter miaj antaŭuloj, kiel mi ĝis nun konvinkiĝis, fluas eĉ ne guto da juda sango. Mi mem konsideras la nacion judan la plej granda el ĉiuj nacioj en kaj la bona kaj la malbona sencoj. Ĝi estas same nacio de genioj, kiel nacio de krimuloj. Ĝi estas nacio vere granda. […] Estas vere, ke judoj disvastigas en Moravio kaj Silezio la brandan peston, sed same ĉe nia liberiĝo estis judoj. Inĝ. Fleischner, D-ro Kohn kaj prof. Velemínský akiris al si grandajn meritojn. La plej grandaj genioj de la mondo estas judoj, komencante de Jesuo kaj Baruĥ Spinozo kaj finante per Zamenhofo kaj Ejnŝtejno»
— Alexandr Sommer Batěk, Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924[2]
 
« Se la judo ne ekzistus, la antisemito inventus lin. » « Si le Juif n'existait pas, l'antisémite l'inventerait. »
— Jean-Paul Sartre, Réflexions sur la question juive
 
« Mi abomenas: ludeman judon, radikalan ĥoĥolon kaj ebrian germanon. » « Мне противны: игривый еврей, радикальный хохол и пьяный немец. »
— Anton Ĉeĥov, Noticoj [1891-1904]
 
« La adeptoj [de faŝismo] devas senti sin humiligitaj per la trudpompaj mono kaj forto de siaj malamikoj. Kiam mi estis knabo, oni instruis al mi pripensi la anglojn kiel la kvinfojtage manĝantan popolon. Ili pli ofte manĝis ol la malriĉaj sed sobraj italoj. Judoj estas riĉaj kaj helpas unu la alian per sekreta reto de reciproka asistado. Tamen, la adeptoj devas esti konvinkitaj, ke ili povas subigi la malamikojn. Tiel, per konstanta movado de la retorika fokuso, la malamikoj estas samtempe tro fortaj kaj tro malfortaj. » « The followers [of fascism] must feel humiliated by the ostentatious wealth and force of their enemies. When I was a boy I was taught to think of Englishmen as the five-meal people. They ate more frequently than the poor but sober Italians. Jews are rich and help each other through a secret web of mutual assistance. However, the followers must be convinced that they can overwhelm the enemies. Thus, by a continuous shifting of rhetorical focus, the enemies are at the same time too strong and too weak. »
— Umberto Eco

Vidu ankaŭRedakti

Referencoj

  1. Redaktante kaj represante ĉi tiun prelegon en kolekto, Tutu anstataŭigis la vortojn "juda kampanjistaro" per "por-Israela kampanjistaro."
  2. Sommer Batěk, Alexandr (1925). Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924 (450 p.) (en la ĉeĥa), Praha: B. Kočí, p. 291–292 (jaro 1918).