Principo
Aliaj projektoj
Principo en Vikipedio
Principo en Komuneja kategorio
Principo en Vikivortaro

Principo estas fundamento, origina elemento kaj fonto aŭ ĝenerala regulo, rigardata kiel gvidilo de konduto.

Citaĵoj

redakti
 
« ...la kernaj konvinkoj kaj principoj de la homo, speciale tiuj moralaj, komencas malmoliĝi kaj duriĝi ĝis, je la aĝo de proksimume 50 jaroj, komenciĝos la periodo de maltoleremo kaj fanatikeco. Kvazaŭ ekzistado de tiuj principoj iĝis minacata kaj pro tio estiĝis neceso elstarigi ilin laŭeble pli. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
 
« Mi ne ŝatas principojn. Mi preferas antaŭjuĝojn. » « I don't like principles. I prefer prejudices. »
— Oscar Wilde
 
« Mi ŝatas homojn pli ol principojn, kaj mi ŝatas homojn sen principoj pli bone ol iu alia en la mondo » « I like persons better than principles, and I like persons with no principles better than anything else in the world. »
— Oscar Wilde
 
« Ne kredu ion simple ĉar vi aŭdis ĝin. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas elparolata kaj oni diras ĝin multflanke. Ne kredu ion simple ĉar ĝi estas skribita en viaj sanktaj libroj. Ne kredu ion simple pro la aŭtoritato de viaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Ne kredu en tradicioj simple ĉar ili estas transdonitaj de generacio al generacio. Sed post observado kaj analizo, se vi trovas ke io agordas kun racio kaj kondukas al bono kaj al profito por ĉiu kaj ĉiuj, tiam akceptu ĝin kaj vivu laŭ tiu principo. »
— Sidarto Gotamo
 
« Mi ne estas tiaulo, kiu konsideras, ke voĉdonado povas solvi principan demandon. »
— Vortoj de Kamarado E. Lanti p. 95
 
« Mi volas morti sklavo de la principoj. Ne de la viroj. » « (hispane) Quiero morir siendo esclavo de los principios, no de los hombres. »
— Emiliano Zapata
 
« Mi ĉiam subtenis mezurojn kaj principojn kaj ne virojn. Mi agis sentime kaj sendepende kaj mi neniam pentos pro mia kurso. Mi preferus esti politike enterigita ol esti hipokrite eternigita. » « (angle) I have always supported measures and principles and not men. I have acted fearless and independent and I never will regret my course. I would rather be politically buried than to be hypocritically immortalized. »
— Davy Crockett
 
« La vera kaj plej bona maniero lerni ajnan Arton, estas ne vidi multajn Ekzemplojn faritajn de alia Persono, sed posedi unue kelkajn el la Principoj de ĝi, kaj poste familiarigi ilin, ekzercante sin en la Praktiko. Ĉar estas nur Praktiko, kiu faras Homon perfekta en io ajn. » « (angle) The true and best way of learning any Art, is not to see a great many Examples done by another Person, but to possess ones seIf first of the Principles of it, and then to make them familiar, by exercising ones self in the Practice. For it is Practice alone, that makes a Man perfect in any thing. »
— Brook Taylor
 
« Ĝi estas paradoksa sed profunde vera kaj grava principo de vivo, ke la plej verŝajna maniero atingi celon estas celi ne tiun celon mem sed iun pli ambician celon preter ĝi. » « (angle) It is a paradoxical but profoundly true and important principle of life that the most likely way to reach a goal is to be aiming not at that goal itself but at some more ambitious goal beyond it. »
— Arnold Toynbee
 
« Nia sistemo supozas, ke ekzistas iuj principoj pli gravaj ol la tempoj de la tempo. » « (angle) Our system presumes that there are certain principles that are more important than the temper of the times. »
— Anthony Kennedy
 
« Homo devas esti tro stulta, kaj ankaŭ senkaritata, kiu kredas, ke ne ekzistas virto krom sia propra flanko, kaj ke ne ekzistas homoj tiel honestaj kiel li mem, kiuj eble diferencas de li laŭ politikaj principoj. » « (angle) A man must be excessively stupid, as well as uncharitable, who believes that there is no virtue but on his own side, and that there are not men as honest as himself who may differ from him in political principles. »
— Joseph Addison
 
« Eble ŝajnas stranga principo eldiri kiel la unuan postulon en Malsanulejo, ke ĝi ne damaĝu la malsanulojn» « (angle) It may seem a strange principle to enunciate as the very first requirement in a Hospital that it should do the sick no harm. »
— Florence Nightingale
 
« Unueco kaj kunlaboro en milito evidente multigas la potencon de la individuo miloble. Ĉu estas la ombro de kialo, ke ili ne devas produkti egalajn efikojn en paco; kial la principo de kunlaboro ne devas doni al homoj la samajn superajn potencojn kaj avantaĝojn (kaj multe pli grandajn) en la kreado, konservado, distribuado kaj ĝuado de riĉeco? » « (angle) Union and co-operation in war obviously increase the power of the individual a thousand fold. Is there the shadow of a reason why they should not produce equal effects in peace; why the principle of co-operation should not give to men the same superior powers, and advantages, (and much greater) in the creation, preservation, distribution and enjoyment of wealth? »
— Robert Owen
 
« Devigita unuformeco konfuzas civilan kaj religian liberecon kaj neas la principojn de kristanismo kaj civitaneco. Neniu devas esti devigita adori aŭ konservi kultadon kontraŭ sia volo» « (angle) Enforced uniformity confounds civil and religious liberty and denies the principles of Christianity and civility. No man shall be required to worship or maintain a worship against his will. »
— Roger Williams
 
« Dum la larĝaj principoj de demokratio estas universalaj, restas la fakto, ke ilia apliko konsiderinde varias... Ni estas ĉe la komenco de la vojo, ĉe la komenco mem. Ni ankoraŭ havas longan vojon por iri. »
— Boutros Boutros-Ghali
 
« Jen mia unua principo de ekstera politiko: bona registaro hejme. » « (angle) Here is my first principle of foreign policy: good government at home. »
— William Ewart Gladstone
 
« Popolo, kiu taksas siajn privilegiojn super siaj principoj, baldaŭ perdas ambaŭ. » « (angle) A people that values its privileges above its principles soon loses both. »
— Dwight D. Eisenhower