Nord-Vjetnamio

eksa komunisma ŝtato (1945–1976)

Nord-Vjetnamio (oficiala nomo: Vjetnama Demokratia Respubliko) estis lando, kiu ekzistis dum 1945–1975 en Azio.

Nord-Vjetnamio
Nord-Vjetnamio
Nord-Vjetnamio
Aliaj projektoj
Nord-Vjetnamio en Vikipedio
Nord-Vjetnamio en Komuneja kategorio

Henry Kissinger redakti

 
« Aviadaj operacoj kontraŭ Nord-Vjetnamio, konceptitaj por krei konstante kreskantan doloron, evidentiĝis nekonvinkaj, ĉar transporta sistemo de Nord-Vjetnamio troviĝis en tro primitiva rudimenta stato, do ne eblis detrui ion kaj ĝi havis neniun signifon, do ne povis iĝi dolorpunkto. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [dum la Vjetnama milito] Vera elekto, kiun devis fari Usono, estis ne inter la venkokompromiso, sed inter la venko kaj malvenko. Diferenco inter la nordvjetnamanoj kaj usonanoj konsistis en tio, ke Hanojo ĝuste komprenis kio efektive okazas dum nek Lyndon B. Johnson, nek liaj moderaj kritikantoj kapablis igi sin akcepti realan staton de la aferoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Otto von Bismarck foje diris ke germana unueco neniam okazos per intertraktoj, sed sole per “sango kaj fero”, kio precize kongruis kun la vidpunkto de Hanojo pri la vjetnama unueco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [dum la Vjetnama milito] …limo de elteneblo de Hanojo estis oble pli alta ol tiu de Vaŝingtono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] Plezuro de paca laboro tute ne allogis harditajn veteranojn de francaj solulaj prizonĉeloj kaj jardekoj da partizanaj bataloj. Usona versio de reformoj elvokis ĉe ili malestimon. Dum sia tuta vivo ili luktis kaj suferis nur por krei la unuecan komunistan Vjetnamion kaj seniĝi je eksterlanda influo. Ilia sola profesio estis revolucia milito. Se Usono estus serĉinta tra la tuta mondo, ĝi ne trovus pli malobeeman malamikon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ redakti