Sango

organika likvaĵo, kiu transportas nutraĵojn tra la organismo

Sango estas likvo fluanta en la arterioj, vejnoj, kapilaroj (ks vaskuloj) de animaloj, ruĝa ĉe la vertebruloj, portanta i.a. la nutrajn substancojn, oksigenon kaj la forĵetaĵojn de la ĉeloj.

Sango
Sango
Sango
Aliaj projektoj
Sango en Vikipedio
Sango en Komunejo
Sango en Komuneja kategorio
Sango en Vikivortaro


Citaĵoj

redakti

Zamenhofa proverbaro

redakti
 
« Sango bolas, juneco petolas. »
 
« Sango komuna reciproke sin altiras. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Sango bolas, juneco petolas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas. »
— Zamenhofa proverbaro

José Ortega y Gasset

redakti
 
« ...la ŝtato estiĝas kiam la homo strebas eliri el tiu natura socio, en kiu tenas lin sangaj ligoj. Parolante pri sango, ni parolas ankaŭ pri aliaj naturaj ligoj — ekzemple pri lingvo. Ekde komenco la ŝtato baziĝas sur miksado de sangoj kaj lingvoj. La ŝtato estas supero de ĉia natura unuiĝo. Ĝi estas mestizo kaj poligloto»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« La ŝtato unuavice estas laborplano kaj kunlabora programo. Ĝi kunigas homojn por komuna afero. La ŝtato estas ne unueco de lingvo aŭ sango, teritorio aŭ vivmaniero. Ĝi havas nenion materian, inercian, antaŭan kaj limigitan. Tio estas pura dinamismo — volo pri la komuna afero — kaj pro tio la ŝtata ideo havas neniujn naturajn limigojn. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« ...ne sango kaj lingvo kreas nacian ŝtaton inverse, ĝi similigas sangoenhavon kaj artikulacion de la sonoj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Ĉe la novaj popoloj bildo de la ŝtato perdis materiecon. Se tio estas programo de komuna afero, do ĝi esprimiĝas en pura dinamismo — en agado, en komuneco de la agoj. Pro tio efika forto de la ŝtato, politika subjekto iĝas ĉiu, kiu taŭgas al la afero kaj estas fidela je ĝi, dum sango, lingvo, geografia kaj socia apartenoj iĝas duarangaj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)