Rideto estas trajtomovoj de tiu, kiu ridetas, do malstreĉas la vizaĝajn trajtojn, kun ioma disiĝo de la lipoj kaj malvastiĝo de la okuloj, por esprimi ordinare afablajn sentojn.
« …jam en la frua etapo de edukado oni instruas infanon montri sentojn, kiuj tute ne estas liaj sentoj. Oni instruas lin ami la homojn (nepre ĉiujn), oni instruas esti nekritike amikeca, rideti ktp. Sed dum la edukado infanaĝe la homo estas “ŝlifita” ne komplete, do poste socia premo kutime kompletigas la aferon. Se vi ne ridetas, do oni diras pri vi ke vi estas “ne tre afabla homo”, sed vi devas esti sufiĉe afabla por vendi siajn servojn kiel vendisto, kelnero aŭ kuracisto. Nur tiuj, kiuj troviĝas je la pleja supro de la socia piramido kaj tiuj, kiuj estas en la pleja malsupro — kiu vendas nur sian fizikan laboron — povas ebligi al si esti ne speciale “afablaj”. Amikeco, gajeco kaj ĉiuj aliaj sentoj, kiuj esprimiĝas en rideto, iĝas aŭtomata respondo; oni ŝaltas kaj malŝaltas ilin kvazaŭ elektran lampon. »
« En niaj tagoj ni alfrontas la homon, kiu agas kaj sentas kiel aŭtomato, li neniam sentas travivaĵojn kiuj efektive estus liaj propraj; li sentas sin ĝuste tia kie, laŭ lia opinio, lin konsideras la aliaj; lia artefarita rideto anstataŭis sinceran ridon kaj sensignifa babilado anstataŭis konversacion; li havas mornan senton de senespero anstataŭ vera doloro. »