« Usono ne povas subteni Baraton kontraŭ Pakistano, nek kontraŭ Ĉinio, sen pagi neakcepteble altan strategian prezon aliloke: en Afganio, se ĝi elektos la kontraŭpakistanan kurson, aŭ en Fora Oriento, se temos pri la kontraŭĉina alianco. Pro ĉiuj ĉi internaj kaj eksteraj faktoroj Barato nur en limigita kadro povas esti aliancano de Usono en longdaŭra politiko de formado — jam sen paroli pri perforta starigado — de pli stabila sistemo de rilatoj ene de la Tutmonda Balkanio. » |