Aleksandr Gorĉakov

Aleksandr Gorĉakov (naskiĝis la 15-an de julio 1798 — mortis la 11-an de marto 1883) estis rusia diplomato, ministro pri eksteraj aferoj (1856—1882), kanceliero de la Rusia imperio (1867—1883).

Aleksandr Gorĉakov
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Mi ne deziras estingiĝi kiel lampo. Mi deziras subiri kiel suno»
— Aleksandr Gorĉakov, dum la Berlina kongreso [1878]

Pri la aŭtoro redakti

Henry Kissinger redakti

 
« Same kiel usonanoj, rusoj konsideris sian socion escepta. Renkontante nur nomadajnfeŭdajn sociojn, ekspansio de Rusio direkte al Meza Azio havis plurajn trajtojn de la usona ekspansio okcidenten, kaj se rememori citaĵon de Aleksandr Gorĉakov, do rusa pravigado de la ekspansio estis analoga al usonaj fundamentadoj de sia propra “manifesto de destino”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la 19-a jarcento] El ĉiuj eŭropaj potencoj nur Britio estis zorgita pri la situacio en Meza Azio. Dum la rusa ekspansio antaŭeniĝis ĉiam pli suden direkte al Barato, protestoj de Londono estis rifuzataj de kanceliero princo Aleksandr Gorĉakov, kiu ofte eĉ ne imagis kion faras rusiaj trupoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nek la imperiestra, nek la komunista Rusio naskis grandan ministron pri eksteraj aferoj. Tiaj ekzemple ministroj pri eksteraj aferoj kiel Nesselrode, Gorĉakov, Girs, Lamsdorf aŭ eĉ Gromiko, estis preparitaj kaj kapablaj homoj, sed ili ne havis rajtojn plani longdaŭran politikon. Ili estis iom pli ol servistoj de malkonstanta kaj facile emociiĝanta reganto, pri kies bonvolemo ili devis konkuri. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]