Pastro

homo kiu faras la ritojn de iu religio

Pastro estas homo elektita aŭ agnoskita de eklezia hierarkio aŭ de religia komunumo, por plenumi la ceremoniojn de kulto: katolika, protestanta, budhana pastro.

Pastro
Pastro
Pastro
Aliaj projektoj
Pastro en Vikipedio
Pastro en Komunejo
Pastro en Komuneja kategorio
Pastro en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Sperto de kuracado de mense malsanaj pastroj montras ke en momento de atingo de la pinto de religia ekstazo nemalofte okazas refleksa ejakulo. Normala orgasma kontentiĝo estas anstataŭigata per ĝenerala fizika ekscitiĝo, kiu ne koncernas generilojn kaj kvazaŭ senintence, malgraŭvole, kaŭzas malŝarĝiĝon. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« [pri religiemaj homoj] Necesas agnoski ke ilia vera esenco estas profunda konvinkiteco. Ilia kredo efektive havas realan bazon, kiun formas nervaj tokoj en la korpo kaj atingeblaj statoj de ekstazo. Ĉe viroj kaj virinoj el malriĉaj socitavoloj religia sento havas absolute aŭtentikan karakteron. Tiu ĉi sento perdas sian aŭtentikecon nur se ĝi neas kaj kaŝas de si sian fonton kaj nekonscian strebon al plezuro. Tiel ĉe pastroj kaj religiemaj homoj formiĝas psikologia strukturo al kiu propras elpensita bonkoreco»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Pastroj kaj politikistaj gvidantoj neniam predikas dubemon. Ili ja bezonas kredantojn. Nia Asocio estas nek eklezio nek partio, tial estu al SAT-anoj permesite dubi»
— Vortoj de Kamarado E. Lanti
 
« Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ne la sacerdoto sed la konfesado absolvas nin. » « It is the confession, not the priest, that gives us absolution. »
— Oscar Wilde
 
« Agnoskite ke estas multaj stultaĵoj en la regularo de la Eklezio. Sed ĝi volas regi, kaj por tio ĝi bezonas fermitkapan homamason, kiu kaŭras kaj emas lasi sin regi. La altaj, bonpagitaj klerikoj timas nenion pli ol la klerigo de la malaltaj socitavoloj.Ĝi ankaŭ maljuste retenis aliron al la Biblio kiom eble plej longe. » « Es ist gar viel Dummes in den Satzungen der Kirche. Aber sie will herrschen, und da muß sie eine bornierte Masse haben, die sich duckt und die geneigt ist, sich beherrschen zu lassen. Die hohe, reich dotierte Geistlichkeit fürchtet nichts mehr als die Aufklärung der unteren Massen. Sie hat ihnen auch die Bibel lange genug vorenthalten, solange als irgend möglich.[1] »
— Johann Peter Eckermann

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Gespräche mit Goethe,(Konversacio kun Goethe) Leipzig, Band 1 und 2: 1836, Band 3: 1848, S. 797