Sir Winston Leonard Spencer CHURCHILL [ĉerĉil] (naskiĝis la 30-an de novembro 1874, mortis la 24-an de januaro 1965) estis ĉefministro de Britio de 1940 ĝis 1945 (dum la Dua mondmilito), kaj de 1951 ĝis 1955. Kune kun Stalino kaj Franklin D. Roosevelt, Churchill konstruis la politikan ordon de la postmilita mondo.
« Kuraĝo estas kio oni prenas por stari kaj paroli; kuraĝo ankaŭ estas kio oni bezonas por sidiĝi kaj aŭskultu. »
« Courage is what it takes to stand up and speak; courage is also what it takes to sit down and listen.[1]»
« Neniam en la kampo de homaj konfliktoj tiom multaj homoj ŝuldis tiom multe al tiom malmultaj. »
« Never in the field of human conflict was so much owed by so many to so few.[2]»
« Tio nun ne estas la fino. Ĝi eĉ ne estas la komenco de la fino. Sed ĝi eble estas la fino de la komenco. »
« Now this is not the end. It is not even the beginning of the end. But it is, perhaps, the end of the beginning.[3]»
« Demokratio estas la plej malbona formo de regado, krom ĉiuj aliaj, kiuj estis provitaj. »
« Democracy is the worst form of government, except all the others that have been tried.[4]»
« Mi povas oferti nenion krom sango, peno, larmoj kaj ŝvito. »
« I have nothing to offer but blood, toil, tears and sweat.[5]»
« Ni batalos sur la plaĝoj, ni batalos sur la alteriĝejoj, ni batalos en la kampoj kaj la stratoj; neniam ni kapitulacos. »
« We shall fight on the beaches, we shall fight on the landing grounds, we shall fight in the fields and in the streets, we shall fight in the hills; we shall never surrender.[6]»
« Hundoj subrigardas nin, katoj superrigardas nin. Donu al mi do porkon! Li rigardas rekte niajn okulojn kaj traktas nin kiel egalulojn. »
« Dogs look up to you, cats look down on you. Give me a pig! He looks you in the eye and treats you as an equal. »
« Estas bona afero por malklera viro legi citaĵlibrojn. Famaj Citaĵoj de Bartlett estas admirinda verko, kaj mi atente studis ĝin. La citaĵoj, gravuritaj sur la memoro, donas al vi bonajn pensojn. Ili ankaŭ instigas vin legi la aŭtorojn kaj serĉi pli. »
« (angle) It is a good thing for an uneducated man to read books of quotations. Bartlett's Familiar Quotations is an admirable work, and I studied it intently. The quotations when engraved upon the memory give you good thoughts. They also make you anxious to read the authors and look for more. »
« Ni sekvas la leĝon de la naciaj interesoj, ne simple iun trukon kaŭzitan de hazardaj cirkonstancoj aŭ simpatioj aŭ antipatioj aŭ iuj ajn aliaj sentoj. »
« Kiom ajn memfida aspektus Winston Churchill, li sciis – pli bone ol liaj usonajamikoj, kiuj plu kredis ke Britio povos memstare garantii eŭropanpovekvilibron – ke la rolo, kiun lia lando ludos en la milita tempo, estos la lasta rolo de la vere sendependa tutmonda potenco. Do por Churchill ne ekzistis pli grava aspekto de diplomatiaj rilatoj inter la aliancanoj ol kreado de ligoj de amikeco kun Usono tiom fortaj, ke Britio ne restu sola en la postmilita mondo. »
« [pri rilato de Franklin D. Roosevelt al Winston Churchill] Li konsideris Churchill kamarado de la milita periodo; Stalinon li konsideris partnero pri konservado de la postmilita paco. »
« [pri deziro de Winston Churchill intertrakti kun Sovetunio en la 1950-aj jaroj] Usonaj gvidantoj aljuĝis deziron de Winston Churchill intertrakti al proksimiĝanta maljunula demenco. Efektive Churchill estis absolute sinsekva en siaj agoj, insistante je intertraktoj same dum la milito kaj tuj post ĝia fino, kaj ankaŭ en la periodo kiam unuafoje estis vortumita politiko de detenado… »
« [pri ideala politikisto] La rusiajpolitikistoj havas du ĉiamajn respondojn: liberaloj diras Churchill, ŝtatistoj — Stolipin. Kio necesas esti por Stolipin-on nomi sia idealo? La homon, kiu subpremis la tutan politikan liberecon komplete kaj enkondukis milit-juĝejojn? »
« Российские политики имеют два стандартных ответа: либералы говорят «Черчилль», государственники — «Столыпин». Кем вообще надо быть, чтобы Столыпина называть своим идеалом? Человека, который задавил всю политическую свободу вообще и ввел военно-полевые суды? »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Sobesednik.ru la 29-an de oktobro 2018][7]
« Winston Churchill ĉiam parolas kaj Stalin simple gruntas, sed almenaŭ oni scias kion li deziras diri. »
« Mi petegas vin, ne petu min lasi la usonajn trupojn en Francio. Mi simple ne povas tion fari! Mi devos revenigi ilin hejmen. Kiel mi proponis antaŭe, mi kondamnas kaj kontraŭas aŭspiciadon de Belgio, Francio kaj Italio. Vi efektive devas memstare eduki kaj puni proprajn idojn. Konsiderante la fakton ke estonte ili povos iĝi via apogo, vi almenaŭ devas pagi ilian edukadon nun! »