Berlina krizo (1961)

Berlina krizo okazis pro ultimato sendita en 1958 de Nikita Ĥruŝĉov kaj rilata al statuso de Okcidenta Berlino.

Berlina krizo (1961)
Berlina krizo (1961)
Berlina krizo (1961)
Aliaj projektoj
Berlina krizo (1961) en Vikipedio

Citaĵoj

redakti

Henry Kissinger

redakti
 
« La ŝtatestra renkontiĝo en Ĝenevo en 1955 iĝis deirpunkto de ĉiuj ĉi aventuroj. Laŭvoje el Ĝenevo hejmen, Nikita Ĥruŝĉov haltis en Orienta Berlino, kie li agnoskis suverenecon de la orientgermana komunista reĝimo. Tio estis la paŝo, kiun evitis Stalin. Por la resta periodo de la Malvarma milito afero de unuiĝo de Germanio malaperis el internacia agendo, ĉar Moskvo transigis ĝin al kompetenco de intertraktoj inter la du germanaj ŝtatoj. Kaj ĉar politika pezo de tiuj ĉi ŝtatoj estis nekomparebla kaj neniu el ili planis fari suicidon, la unuiĝo povis okazi nur kadre de politika kolapso de unu el ili. Do la Berlina krizo en 1958-1962 estis naskita de Ĝenevo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nikita Ĥruŝĉov elektis lokon de atako ege majstre. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Konsiderante katastrofajn sekvojn de la nuklea milito, malnova slogano “pour quoi mourir pour Danzig? [Por kio morti por Danzig?], ludinta grandan rolon en senmoraligo de Francio en 1940, sendube paliĝus kompare al pli indigna slogano: “Por kio morti pro transita stampaĵo?” »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Charles de Gaulle reagis kun propra al li kuraĝo. Francio permesos ke Germanio havu militan kaj ekonomian povon kaj eĉ permesos ĝian superecon en tiuj sferoj, kaj ankaŭ subtenos unuiĝon de Germanio interŝanĝe de agnosko de Francio fare de Bonno kiel politika gvidanto de Eŭropo. Tio estis malvarma kalkulo, ne granda pasio; Charles de Gaulle sendube mortis kun la sento de plenumita devo, ĉar dum lia vivo Germanio ne unuiĝis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Malkapablo de Nikita Ĥruŝĉov insisti je postuloj, kiujn li mem starigis, savis la Nordatlantikan aliancon de eventuala plej granda krizo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sed kiam ŝajnis ke la Berlina afero trankviliĝas, la administracio de John F. Kennedy faris malsukcesan provon renversi Fidel Castro per albordiĝo en la Golfo de Porkoj kaj ĝia maldecidemo rilate Laoson evidente konvinkis Nikita Ĥruŝĉov ke Kennedy estis neserioza malamiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Mirindas ke ĝuste kiam sovetia sukceso ŝajnis neevitebla, Nikita Ĥruŝĉov ŝanĝis antaŭan kurson. Provante per unu ago fari trarompon kiun li ne sukcesis fari en la lastaj tri jaroj, Ĥruŝĉov lokis en Kubo sovetiajn mezdistancajn misilojn. Evidente Ĥruŝĉov esperis ke se li sukcesis je tiu aventuro, liaj pozicioj dum eventualaj intertraktoj pri Berlino estos dominantaj. Pro la sama kialo John F. Kennedy ne povis lasi sovetian strategian povon disvastiĝi en la okcidenta hemisfero. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Okcidento estis bonŝanca ke Nikita Ĥruŝĉov supertaksis siajn eblecojn, ĉar la Nordatlantika alianco estis proksima al disfalo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Komuna rezulto de fiasko de iniciatoj de Nikita Ĥruŝĉov pri Berlino kaj Kubo konsistis en tio, ke Sovetunio neniam denove riskis rekte defii Usonon, escepte de mallonga periodo de la kurta militeksplodo en Proksima Oriento en 1973. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Se Berlino estos perdita, mia politika pozicio tuj perdos ĉiujn bazojn. Al la potenco en Bonno venos socialistoj. Ili proponos rektajn interkonsentojn kun Moskvo kaj tio signifos la finon de Eŭropo»
— Konrad Adenauer, dum renkontiĝo kun okcidentaj ŝtatestroj [decembro 1959]
 
« Krude dirite, sur la piedo de Usono en Eŭropo haveblis doloriga kalo, sur kiun ni ĉiam povis surpaŝi depende de niaj bezonoj kaj premi: ligo de okcidentaj potencoj, niaj eksaj aliancanoj, tra teritorio de GDR kun Okcidenta Berlino»
— Nikita Ĥruŝĉov, Rememoroj [1970-1974]

Vidu ankaŭ

redakti