Armand Jean du Plessis de Richelieu

Armand Jean du Plessis de Richelieu (1585 — 1642) estis franca kleriko, nobelo kaj ŝtatestro.

Armand Jean du Plessis de Richelieu
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« La homo estas senmorta, saviĝo de animo atendas lin poste. La ŝtato ja ne havas senmortecon, ĝi povas saviĝi nun aŭ neniam. »
— Armand Jean du Plessis de Richelieu

Pri li redakti

Henry Kissinger redakti

 
« Armand Jean du Plessis de Richelieu estis la patro de la moderna ŝtata sistemo. Li deklaris la principon de raison d'État kaj senlace realigis en praktiko koncepton de defendado de naciaj interesoj je la bono de sia lando. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri kontraŭstaro de la Habsburgoj kaj Francio] La regantoj el la Habsburgoj estis homoj principaj. Ili neniam faris kompromison malgraŭ propraj konvinkoj, nur kaze de malvenko. Pro tio ekde la komenco de tiu ĉi politika odiseado ili estis tute sendefendaj kontraŭ senkompataj maĥinacioj de la kardinalo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Armand Jean du Plessis de Richelieu] Li timis unuiĝintan Centran Eŭropon kaj malebligis ke tio okazus al ĝi. Probable li prokrastis unuigon de Germanio kiel la unueca ŝtato por preskaŭ du jarcentoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Armand Jean du Plessis de Richelieu kreis obstaklojn por la Habsburgoj kaj la Sankta Romia imperio estis dividita inter pli ol 300 suverenoj, ĉe tio ĉiu el ili rajtis efektivigi sendependan eksteran politikon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Se Armand Jean du Plessis de Richelieu estis komprenanta ke la malforta Centra Eŭropo estas ŝlosilo al sekureco de Francio, do politiko de Napoleono, stimulata de soifo de gloro, estis koncentrita je periferio de Eŭropo, la sola loko kie eblis efektivigi akirojn kun minimuma risko. Kaj kiam pezocentro de la eŭropa politiko ŝoviĝis direkte al Germanio, Francio trovis sin soleca. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Je la persono de Otto von Bismarck la Habsburgoj alfrontis la saman defion, kiun prezentis al ili Armand Jean du Plessis de Richelieu – politikon foran de iu ajn sistemo de valoroj krom la gloro de sia propra ŝtato. Kaj ĝuste same kiel tio estis kun Richelieu, la Habsburgoj ne sciis kiel trakti tion kaj eĉ kiel kompreni naturon de tia politiko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin, granda ideologo, efektive ne metis sian ideologion je la servo al reala politiko. Armand Jean du Plessis de Richelieu aŭ Otto von Bismarck havus neniujn problemojn pri kompreno de lia strategio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ redakti