Sovetunio

eksa ŝtato (1922–1991) en Eŭropo kaj Azio
Sovetunio
Sovetunio
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Sovetunio en Vikipedio
Commons-logo.svg Sovetunio en Komunejo
Commons-logo.svg Sovetunio en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Sovetunio en Vikivortaro
Wikinews-logo.svg Sovetunio en Vikinovaĵoj

Sovetunio estis la lando en Eŭrazio, ekzistanta en 1917-1991.

CitaĵojRedakti

Zbigniew BrzezińskiRedakti

 
« [aŭtune 1989 al demando ĉu Sovetunio ekzistos en 2001] Ne. Estos io tute alia. Rapideco de la ŝanĝoj, ilia skalo kaj profundeco estas tiaj, ke ni devas ĉesi pensi en kutimaj terminoj. »
— Zbigniew Brzeziński
 
« [pri la Dua mondmilito] …malvenko de Germanio estis definita precipe de du ekstereŭropaj venkintoj — Usono kaj Sovetunio… »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« En la fina jaro de la 20-a jarcento la eŭropanoj kaj unuavice la francoj pompe deklaris, ke Eŭropo en plej proksima tempo ekhavos “sendependajn eblecojn en la kampo de la tutmonda sekureco”. Sed, kiel baldaŭ montris la milito en Afganio, tiu promeso estis simila al la fama sovetia kredigo pri historia venko de la komunismo, “montriĝanta ĉe horizonto”, do ĉe la imagita linio, foriĝanta dum proksimiĝo al ĝi. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Inter Sovetunio fine de ĝiaj tagoj kaj Usono komence de la 21-a jarcento vere videblas maltrankviliga simileco. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« [pri Hitlero] La unua eraro estis, konkerinte Eŭropon, sed ankoraŭ militante kontraŭ Britio, ataki Sovetunion, kaj la dua — deklari militon kontraŭ Usono, sen eliri el morta batalo kontraŭ Sovetunio kaj Britio. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

David C. EngermanRedakti

 
« Raymond A. Bauer kaj aliaj gvidantoj de enketa projekto, kiel antropologo Clyde Kluckholn kaj sociologo Alex Inkeles, en libro “Kiel funkcias sovetia sistemo” [1956] insistis ke Sovetunio de la vidpunkto de socia organizado “similas al [...] grandskala industria socio de la Okcidento”. Konstatinte “grandan elreviĝon”, ili tamen agnoskis ankaŭ ĉeeston de “tre eta malkontento kaj eĉ malpli grava aktiva popozicio”. »
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [ Barrington Moore Pli Juna en 1956] [...] asertis ke Sovetunio tute certe ekiris la vojon de teknika racieco [...] la teknikan raciecon Moore traktis kiel internan bezonon, ne kiel kontraŭstaron al la plu ekzistanta regado de la partio. Prioritatoj de la partia elito povas ŝanĝiĝi, sed la partio mem neniukaze rezignos je la potenco»
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [en la 1960-aj jaroj] Brzeziński prognozis “komencon de sterila burokrata fazo”, tio estas de stagnado. Same kiel en siaj fruaj verkoj, Brzeziński ligis malboniĝantan kvaliton de la sovetia estraro kun malboniĝo de perspektivoj de la ŝtato kiun ĝi gvidas. »
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Fine de la 1960-aj jaroj Brzeziński [...] insistis ke iuj ajn socia-ekonomiaj ŝanĝoj nur kontribuos al malkonstruado, do al malaltiĝo de efikeco kaj al disfalo de la sovetia politika sistemo, ne al ĝia transformado. »
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Erich FrommRedakti

 
« Malgraŭ malprivatigo de produktadaj rimedoj, la vortosocialismo” iĝis en Rusio falsa, ĉar tie vastajn amasojn de loĝantaro manipulas ĉiopova burokrataro; eĉ se tia sistemo de administrado kapablas agi je ekonomiaj interesoj de plejparto de la popolo, ĝi neeviteble malhelpas evoluon de libereco kaj individuismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉe certaj kondiĉoj [Sovetia] Rusio eble povus vivi sen teroro, sed ĝi certe ne povis ekzisti sen sistemo de totala burokratigo, tio estas sen fremdiĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive malegaleco de enspezoj en [Sovetia] Rusio estas oble pli granda ol en UsonoBritio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …malestimo al individuo kaj liaj homaj ecoj en [Sovetia] Rusio estas oble pli forta ol en iu ajn kapitalisma lando. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric HofferRedakti

 
« Sin bazi sur atestoj de la sentoj kaj racio estas herezo kaj perfido. Kontraŭvole oni ekpensas, kiom multe da malkredo necesas por ekkredi. Tio, kion ni komprenas kiel blindan kredon, estas subtenata per sennombraj malkredoj. La fanatikaj japanoj en Brazilo dum jaroj rifuzadis kredi, ke Japanio malvenkis. La fanatika komunisto rifuzas kredi al iu ajn malbona por Rusio sciigo, li eĉ rifuzas kredi al propraj okuloj, kiam li propraokule vidas kruelan mizeron en la sovetia Promesita Lando»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Tuj post la “homo de la vorto” ricevis agnoskon flanke de la potenculoj, li kutime trovas bombastajn argumentojn por stariĝi ĉe la flanko de la fortuloj kontraŭ la malfortuloj. Lutero, unue defiinta la regantan eklezion kaj kunsente parolinta pri la “malriĉa, sentitola popolo”, poste, kiam li unuiĝis kun germanaj princetoj, deklaris: “Dio preferus ekzistadon de la registaro, eĉ de la plej aĉa, ol permesi al la amaso diboĉi, kiel ajn ĝi estu prava pri tio”. Bourke, kiun aŭspiciis lordoj kaj aristokratoj, parolis pri la “porka plebaro” kaj rekomendis al la malriĉuloj “paciencon, laboron, ŝparemon kaj religion”. La dorlotitaj per gloro kaj flato “homoj de la vorto” en la bolŝevisma Rusio, kiel antaŭe en la Nazia Germanio, ne sentas bezonon stariĝi ĉe la flanko de la persekutatoj kaj teroratoj kontraŭ senkompataj gvidantoj kaj ilia sekreta polico»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kaj ĉe la bolŝevisma, kaj ĉe la nazia reĝimoj haveblas fajna kompreno de graveco de la rilatoj inter la “homoj de la vorto” kaj la ŝtato. En la bolŝevisma Rusio verkistoj, pentristoj, sciencistoj ĝuas privilegiojn de la reganta tavolo. Ili ĉiuj estas superaj ŝtatoficistoj. Cetere ili devas sekvi la partian linion, sed tio estas nura disciplino, al kiu subiĝas la tuta elito. Kio koncernas Hitleron, do li havis diable realisman planon: ĉiujn sferojn de la scio fari monopolo de la elito, kiuj devos regi lian mondan imperion; la restajn sennomajn amasojn Hitlero planis teni duonedukitaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Henry KissingerRedakti

 
« La eksa Sovetunio estis milita superpotenco kaj samtempe ekonomia nano. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ekde la tempo de la Franca revolucio sur horizonto de la eŭropa diplomatio aperis nenio eĉ proksimume simila al Sovetunio. Unuafoje dum pli ol 100 jaroj unu el landoj oficiale dediĉis sin al faligo de la ekzistanta ordo. Francaj revoluciuloj strebis ŝanĝi karakteron de la ŝtata sistemo; bolŝevistoj, farinte plian paŝon, proponis neniigi la ŝtaton mem. Tuj post kiam la ŝtato malaperos, laŭ vortoj de Lenin, ne plu necesos diplomatio, nek ekstera politiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Principo de kunekzistado estos jen kaj jen proponata de Sovetunio dum sekvaj 60 jaroj, ĉe tio reago de la kontraŭa flanko restos konstanta: demokratiaj landoj ĉiufoje bonvenigos proklamon de principo de paca kunekzistado fare de Sovetunio kiel signon de transiro al konstanta paca politiko. Tamen komunistoj siavice ĉiam pravigis periodojn de paca kunekzistado per tio, ke proporcio de la fortoj nuntempe malfavoras al konfrontiĝo. De tio sekvis kompreneble konkludo, ke se tiu proporcio de la fortoj ŝanĝiĝos, do ŝanĝiĝos ankaŭ fideleco de bolŝevistoj al la principo de paca kunekzistado… Piko de tia politiko estis certe la pakto inter Hitlero kaj Stalino en 1939. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉiaj intertraktoj kun la sovetiaj diplomatoj transformiĝis je elprovado de eltenemo; ne eblis atendi iujn ajn cedojn ĝis la estro de la sovetia delegacio konvinkiĝis persone – kaj speciale ĝis li konvinkis tiujn, kiuj legis liajn telegramojn en Moskvo – ke estas atingita la lasta limo de flekseco de la alia flanko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sovetiaj intertraktantoj – kaj Andrej Gromiko estis la vera majstro de la ludo – sciis brile lacigi la oponantojn, kiuj estis ŝarĝitaj je firmaj ideoj kaj trafitaj de senpacienco atingi solvon de problemo. Aliflanke, ili havis kutimon ne vidi arbaron malantaŭ la arboj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [opinio de H. Freeman Mattews en 1946] Usono, kiel li asertis, dominas en la maroj kaj aero, Sovetunio ne havas egalulojn surtere. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pozicio de Usono rilate Sovetunion] Ĝis Sovetunio estis konservanta sian ideologion, intertraktoj estis konsiderataj sensencaj. Post ŝanĝo de kurso solvo estus atingita aŭtomate. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« El miloj da artikoloj, verkitaj post la fino de la Dua mondmilito, “La fontoj de sovetia konduto” de George F. Kennan, estas tute speciala fenomeno. Tiu verkita je klara lingvaĵo, plena je arda argumentado literatura adaptaĵo de la Kennana “Longa telegramo”, levas demandojn rilatajn al la sovetia defio ĝis nivelo de filozofio de historio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Aserto pri morala identeco de la usonaj kaj sovetiaj agoj iĝis karaktera trajto de radikala kritiko dum la tuta periodo de la Malvarma milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri deziro de Winston Churchill intertrakti kun Sovetunio en la 1950-aj jaroj] Usonaj gvidantoj aljuĝis deziron de Winston Churchill intertrakti al proksimiĝanta maljunula demenco. Efektive Churchill estis absolute sinsekva en siaj agoj, insistante je intertraktoj same dum la milito kaj tuj post ĝia fino, kaj ankaŭ en la periodo kiam unuafoje estis vortumita politiko de detenado… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nova ŝtata sekretario de Dwight D. Eisenhower, John Foster Dulles traktis konflikton OrientoOkcidento kiel moralan problemon kaj strebis eviti intertraktojn pri preskaŭ ĉiuj aferoj ĝis okazos radikala transformiĝo de la sovetia sistemo… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri rifuzo de Dwight D. Eisenhower intertrakti kun Sovetunio en 1953] Intertraktoj ne necesis, kiel diris Dwight D. Eisenhower, venis tempo de ne vortoj, sed agoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La komunistaj gvidantoj povis babiladi pri objektivaj faktoroj iom ajn multe, sed la fakto restas klara: la solaj revolucioj, okazintaj en evoluintaj landoj, okazis nur ene de la komunista influsfero. En longdaŭra perspektivo Sovetunio estus pli sekura kaj ekonomie pli forta, se ĝi ĉirkaŭus sin en Orienta Eŭropo per registaroj de la finna tipo, ĉar tiukaze ĝi ne bezonus preni sur sin respondecon pri interna stabileco kaj ekonomia progreso de tiuj ĉi landoj. Anstataŭe realigado de imperiisma politiko en Orienta Eŭropo elĉerpadis sovetiajn resursojn kaj timigadis la okcidentajn demokratiojn, sen fortikigi la sovetian povon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sufiĉe interesa estas ke gvidantoj, unue komprenintaj eblecojn kiuj fontis el la ĉino-sovetia disiĝo, estis du “veteranoj de la eŭropa diplomatio” – Konrad Adenauer kaj Charles de Gaulle»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum longa tempo usonaj politikistoj, blindigitaj de ideologiaj antaŭjuĝoj, ne povis kompreni ke la sovetio-ĉina disiĝo prezentis strategiajn eblecojn por la Okcidento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Printempe de 1969 okazis serio da konfrontiĝoj inter ĉinaj kaj sovetiaj trupoj en fora parto de la ĉino-sovetia limo laŭlonge de rivero Ussuri en Siberio. Pro sperto de du pasintaj jardekoj Vaŝingtono unue ne dubis ke tiuj konfrontiĝoj estis provokitaj de la fanatika ĉina gvidantaro. Sed nome pezega sovetia diplomatio dubigis pri tio. Ĉar sovetiaj diplomatoj komencis prezentadi detalajn atestojn de la sovetia versio de la eventoj al Vaŝingtono kaj interesiĝis pri tio kiel Usono rilatos al eskaliĝo de tiuj ĉi konfrontiĝoj. La senprecedenca sovetia preteco konsulti Vaŝingtonon rilate la aferon pri kiu Usono ne montris specialan zorgiĝon, igis nin demandi nin, ĉu tiuj ĉi prezentadoj ne estas preparado de grundo por la sovetia atako kontraŭ Ĉinio. La suspektoj nur fortiĝis kiam esplorado de la afero fare de la usona spionservo, al kiu ĝin stimulis la sovetiaj prezentadoj, montris ke la konfrontiĝoj ĉiam okazis proksime al grandaj sovetiaj bazoj de milita provizado kaj for de la centroj de ĉinaj vojoj – tia skemo kongruis al la ideo ke la agresinto efektive estis ĝuste la sovetiaj trupoj. Plia konfirmo de tiu ĉi konkludo iĝis la fakto de senprecedenca koncentriĝo de sovetiaj trupoj laŭlonge de la tuta sovetio-ĉina limo 650 km longa, kies nombro en mallonga periodo superis 40 diviziojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Debatoj pri homaj rajtoj komenciĝis de alvokoj al Usono premi por plibonigi traktadon de la sovetiaj civitanoj, sed poiomete transformiĝis je strategio pri organizado de internaj politikaj ŝokoj en Sovetunio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiel objekto de diplomatiaj intertraktoj la juda elmigrado el Sovetunio aperis danke al la administracio de Richard Nixon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En oktobro 1972 Henry M. Jackson proponis amendon, malpermesantan doni statuson de la plej favorata nacio al ĉiu ajn lando kiu artefarite limigus la elmigradon. Tio estis taktike brila paŝo. Statuso de la plej favorata nacio sonas oble pli grave ol ĝi efektive estas. Ĝi signifas nur mankon de diskrimnacio; tiu ĉi statuso donas neniujn specialajn privilegiojn, sed ĝi simple donas al sia posedanto privilegiojn kiujn havas ĉiuj landoj kun kiuj Usono havas normalajn komercajn rilatojn (tiutempe ili nombris pli ol 100). Statuso de la plej favorata nacio asistas al evoluo de normala komerco surbaze de komerca reciprokeco. Konsiderante staton de la sovetia ekonomio volumeno de tia komerco, kiel oni atendis, ne povus esti pli granda. Danke al la Jackson-amendo oni sukcesis atingi tion ke la sovetia elmigra praktiko iĝis objekto de ne malkaŝa diplomatia agado, sed de leĝofara agado de la usona kongreso»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En iu momento komence de la 1980-aj ŝajnis ke komunismo akcelis sin kaj ŝajne estis preta forigi ĉion de sur sia vojo; kaj en sekva momento destinita de la historio komunismo komencis disfali. Dum jardeko ĉesis ekzisti orbito de la orienteŭropaj satelitoj kaj la sovetia imperio disfalis je partoj, perdinte preskaŭ ĉiujn rusajn akirojn ekde la tempo de Petro la Granda. Neniu mondpotenco disfalis ĝis tia grado komplete kaj tiom rapide sen malgajni militon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri deklaro de Miĥail Gorbaĉov en 1988] En programa parolado en Unuiĝintaj Nacioj la 7-an de decembro li anoncis samtempan redukton [de sovetiaj armitaj fortoj] je 500 mil homoj kaj 10 mil tankoj, inkluzive duonon de la tankoj kontraŭstarintaj al NATO… Tamen unuflankaj reduktoj de tia skalo atestas esceptan certecon pri si mem aŭ esceptan malfortecon. En tiu etapo de la evoluo certeco apenaŭ estis propra al Sovetunio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri intertraktoj de Miĥail Gorbaĉov kun Ĉinio en 1986] Ĉinaj gvidantoj starigis tri kondiĉojn de plibonigo de la rilatoj: ĉesigo de la vjetnama okupacio de Kamboĝo; foriro de la sovetiaj trupoj el Afganio; kaj retiriĝo de la sovetiaj trupoj de la ĉino-sovetia limo. Tiuj kondiĉoj ne povis esti plenumitaj tuj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Miĥail Gorbaĉov komenis de konvinko, ke la reformita komunista partio povos movi la sovetian socion al la moderna mondo. Sed li malsukcesis kompreni ke komunismo estas problemo, ne solvo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Mark KramerRedakti

 
« Kiun ajn utilecan rolon ludus idea modelo de totalismo en analizo de diktaturo de Stalino, tiu modelo montris sin malkonvena dum esplorado de la post-Stalina epoko. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [Zbigniew Brzeziński skribis en 1969] Bolŝevistoj kaptis la potencon kun ideologio, prognozanta morton de la ŝtato, sed efektive la sovetia reĝimo ekde siaj fruaj tagoj ekkonstruis komplikan burokratan sistemon. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [Zbigniew Brzeziński skribis en 1969] Laŭ lia opinio, unikeco de Sovetunio konsistis en tio ke ĝin regis “burokrata estraro ekde la supro ĝis la pleja malsupro”, kio manifestiĝis en “tro centralizita kaj strikte ĥirerarĥia burokrata organizado”, kiu “ĉiam pli ŝtoniĝis, spertis politikan korupton dum la jaroj de monopola regado kaj aspektis oble pli fermita ol tio estas kutime, sekvante doktrineman tradicion, paŝon post paŝo transformiĝanta je rito”. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [Zbigniew Brzeziński skribis en 1969] [...] inter “ŝlosilaj grupoj” de Sovetunio, kies “kreskanta sinvalorigo” prezentis longdaŭran minacon al la reĝimo, estis “nerusaj etnoj”. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [...] rilate Sovetunion, Zbigniew Brzeziński opiniis ke totalisma periodo tie daŭris de 1929 ĝis 1953. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Zbigniew Brzeziński agnoskis “unikan atingon” de KPSU ke ĝi “transformis la plej revolucian doktrinon de nia epoko je teda ortdoksa socia-politika instruo”. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Priskribinte la plej gravajn problemojn de Sovetunio, Zbigniew Brzeziński listigis kvin “alternativajn vojojn” aŭ “variantojn de evoluo” de Sovetunio:
1. Oligarĥia ŝtoniĝo;
2. Plurisma evoluo.
3. Teknologia adaptado.
4. Militema fundamentismo.
5. Politika disfalo [...] Brzeziński asertis ke “sovetia estraro ekstrebos al ekvilibro inter la unua kaj dua variantoj, do Politburoo de KPSU provos konservi status quo ĝenerale, sed provos starigi ĉe ŝlosilaj postenoj en la partia aparato teknikajn ekspertojn, kreante tiel “novan tipon de “teknikeca komunismo”. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Kiam Brzeziński nur ekstudis Sovetunion komence de la 1950-aj jaroj, ŝajnis ke la sovetia reĝimo estas eterna. Danke al sia venko super Germanio en la Dua mondmilito Sovetunio havis grandan aŭtoritaton en la mondo [...] Ĝenerale Sovetunio laŭ sia povo estis konsiderata konkuranto egala al Usono»
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Andrej MovĉanRedakti

 
« Rimarkindas ke Sovetunio fine de la 1980-aj jaroj havis proksimume 13-14% parton de rento en MEP — iom pli ol nivelo de koloraj revolucioj» « Интересно отметить, что СССР в конце 1980-х годов имел примерно 13-14%-ную долю ренты в ВВП — чуть выше уровня цветных революций. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]

Aliaj aŭtorojRedakti

 
« La tiel nomata eŭropa povekvilibro ĝis nun funkciis kontraŭ ne nur Germanio, sed ankaŭ kontraŭ Sovetunio. Do Sovetunio aplikos ĉiujn rimedojn por preventi restarigon de la antaŭa povekvilibro en Eŭropo.
Komento de Henry Kissinger: En diplomatia lingvaĵo esprimo “ĉiuj rimedoj” kutime inkluzivas minacon de milito. »
— Stalin, al Stafford Cripps [Julio 1940]
 
« Germanio por ni estas la plej grava lando en Eŭropo ne nur pro nia komerco kun ĝi, sed ankaŭ pro tio ke ĝi estas ŝlosilo al situacio en Rusio. Helpante al Germanio, ni povas ĉe nunaj cirkonstancoj estigi akuzojn kontraŭ ni pri perfido de Francio; sed se Francio estis nia aliancano, tia akuzo ne povas esti farita. »
— Noticoj de la registaro de Britio. La 10-a de januaro 1922.
 
« [pri la Sueza krizo] Hodiaŭ en la mondo estas nur du grandaj potencojUsono kaj Sovetunio… ultimato starigis Brition kaj Francion je iliaj lokoj kiel ŝtatoj ne grandaj, nek fortaj. »
— Anŭar al-Sadat [la 19-an de novembro 1956]
 
« Sovetunio kiel ŝtatego ne povas resti for de la grandaj aferoj en Eŭropo kaj Azio»
— Vjaĉeslav Molotov, al Hitlero [Novembro 1940]
 
« Ni devas firme trakti la rusojn. Ili ne scias kiel konduti. Ili similas al elefanto en telerbutiko. Ili aĝas nur 25 jarojn. Ni aĝas jam pli ol 100 kaj britoj estas kelkajn jarcentojn pli aĝaj. Ni devas instrui ilin kiel konduti. »
— Harry S. Truman, [1945]
 
« La nuna pola ŝtato estas kreaĵo de Antanto. Ĝi estis kreita por forigi premon, kiun antaŭe okazigis Rusio sur la orientajn limojn de Germanio. Lukto de Sovetia Rusio kontraŭ Pollando frapas ne nur tiun lastan, sed unuavice la Antanton – Francion kaj Brition. Se Pollando falos, do la tuta sistemo de la Versajla traktato ekŝanceliĝos. El tio tute evidente sekvas ke Germanio estas tute ne interesita helpi al Pollando je ĝia lukto kontraŭ Rusio. »
— Hans von Seeckt [1920]

Vidu ankaŭRedakti