Subevoluintaj landoj

(Alidirektita el Evoluonta mondo)
Subevoluintaj landoj
Subevoluintaj landoj
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Subevoluintaj landoj en Vikipedio
Commons-logo.svg Subevoluintaj landoj en Komuneja kategorio

Subevoluintaj landoj estas landoj, kiuj grave postrestis en la ekonomia kaj socia evoluo.

CitaĵojRedakti

 
« Reduktado de troa konsumado en la industrie evoluintaj landoj estas nepraĵo, se ili volas hlepi al la industrie subevoluintaj landoj, kaj ili devas voli helpi al ili se ili strebas konservi la pacon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Zbigniew BrzezińskiRedakti

 
« Do oni devas nek bridi, nek pacigi Ĉinion. Ĝin necesas trakti kun estimo kiel la plej grandan evoluontan ŝtaton en la mondo kaj — almenaŭ ĝis nun — kiel sufiĉe sukcesan… Do estus racie akcepti Ĉinion kiel anon de la “granda sepopo”… »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Sekvante internajn politikajn konsiderojn, Usono sinsekve konservadis altajn protektismajn barierojn por agrikulturaj produktoj kaj faris striktajn kvotojn por importo de ŝtalo kaj teksaĵoj el pli malriĉaj landoj, despere klopodantaj eniri la usonan merkaton. La evoluontaj landoj daŭre petas Usonon malaltigi la komercajn barierojn, sed al ili mankas fortoj por esti aŭditaj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Samuel P. HuntingtonRedakti

 
« Je pli alta nivelo konfliktoj inter malriĉaj kaj riĉaj estas malpli probablaj, ĉar, escepte de specialaj cirkonstancoj, al malriĉaj landoj mankas politika unueco, ekonomia potencialo kaj milita povo por defii riĉajn ŝtatojn… internacia klasa milito inter la malriĉa Sudo kaj la prospera Okcidento estas same malproksima de realo kiel la harmonia mondo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Diferencoj je bonstato povas kaŭzi konfliktojn inter socioj, sed kiel montras faktoj, tio okazis precipe tiam, kiam riĉaj kaj pli povaj provas konkeri aŭ kolonii pli malriĉajn kaj patriarkecajn landojn. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …milita potencialo, konsiderante armilojn de amasa detruado, kreskas tutmonde. Dum landoj evoluas ekonomie, ili kreskigas produktadon de armiloj. Inter 1960 kaj 1980 ekzemple nombro de landoj — membroj de la tria mondo, produktantaj ĉasaviadilojn, kreskis de unu ĝis ok, tankojn — de unu ĝis ses, helikopterojn — de unu ĝis ses kaj taktikajn misilojn — de nulo ĝis sep. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry KissingerRedakti

 
« Stalin eble havis nebulan imagon pri la vera povekvilibro kaj pro tio reagis al la usona kreskado de la milita potencialo dum la periodo de la Korea milito per “paca diplomatia noto” de 1952. En la terura transira periodo post la morto de Stalin liaj posteuloj malĝuste traktis propran kapablon al postvivado sen ekstera defio kiel pruvon de malforteco de la Okcidento. Kaj ili trompis sin konsiderante gravaj iujn sovetiajn atingojn en la evoluonta mondo. Nikita Ĥruŝĉov kaj liaj posteuloj konkludis ke ili sukcesos superi la tiranon. Anstataŭ ol kvereligi la kapitalistan mondon, kio estis la ĉefa strategio de Stalin, ili preferis venki ĝin per ultimatoj pri Berlino, lokado de misiloj en Kubo kaj aventurismo en la tuta evoluonta mondo. Tiu ĉi peno tamen tiomgrade superis la sovetiajn eblecojn ke transformis la stagnadon je la disfalon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Stalin neniam riskis sovetian aŭtoritaton en la “tria mondo”. Li opiniis ke tiuj teritorioj troviĝas for de lia lando kaj estas tro malstabilaj, gvidantoj de tiuj landoj estas malfacile kontroleblaj kaj Sovetunio estis ankoraŭ ne sufiĉe forta por engaĝiĝi je aventuroj en malproksimaj distancoj – kvankam eble kun tempopaso kresko de sovetia milita povo povus ŝanĝi lian aliron. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« ...la tutmondiĝo portas riskon de tio, ke la evoluontaj landoj komencos evoluigi dunivelan ekonomion. Eble 20% de ilia ekonomio iĝos parto de la internacia sistemo kaj tio estos plej ofte elementoj de grandaj plurnaciaj kompanioj. La aliaj — kaj verŝajne plejparto de la loĝantaro — restos for de la procezo, ne ricevinte aliron al la enspezoj, laboro kaj eblecoj, kiujn donas la tutmondiĝo. Tia ambigueco kaŭzas malkontenton, negativan rilaton al Usono kaj sociajn tumultojn, speciale se kaze de ekonomia recesio la usona ekonomio falas pli ol oni prognozis. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« [pri reformoj sugestataj de evoluintaj landoj al tiuj evoluontaj] Tamen subtenantoj de nova aliro ofte evidente forgesas historiajn lecionojn, kiuj montras ke por efektivigo de reformoj necesis en iliaj propraj landoj pluraj jardekoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Kompanioj de la evoluontaj merkatoj kadre de internacia konkurenco alfrontas du perspektivojn — suferi malvenkon aŭ iĝi parto de internacia korporacio. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Dume la ekonomio de la tipa evoluonta lando duiĝas: unu grupo de entreprenoj integriĝas je la tutmonda ekonomio, plejparte regata de internaciaj korporacioj; la aliaj, fortanĉitaj de la tutmondiĝo, dungas multe da laborfortoj laŭ plej malalta prezo kaj sen iuj ajn sociaj perspektivoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Ekzistas danĝero de formiĝo de konstanta malalta klaso mondskale, speciale en la evoluontaj landoj, kio ege malfaciligos eltrovon de politika interkonsento sur kiu sin bazas interna stabileco, internacia paco kaj tutmondiĝo»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Eĉ se plurflanka internacia komerco estos rapide evoluanta, la gvidantoj de la industria mondo ne devas preteratenti politikan defion. Ili devas memori kiom multaj jardekoj necesis por ke la usona modelo poiomete akiru la nunajn formojn. Tio kio efikis en Usono, ne povas esti ripetita en la tuta evoluonta mondo ekzakte kaj certe ne kun tia rapideco por preventi inversan politikan reagon direktitan kontraŭ la tutmondiĝo»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Marshall McLuhanRedakti

 
« Rilate temperaturon de komunikiloj, subevoluintaj landoj estas malvarmaj kaj ni estas varmaj. “Ĝisosta urbano” varmas kaj kamparano malvarmas. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Hodiaŭ Rusio montris, malsame ol la malsukcesinta tion montri Romio, ke militismo mem estas la ĉefa vojo de teknika klerigado kaj akcelado de subevoluintaj regionoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Vidu ankaŭRedakti