Woodrow Wilson

prezidento de Usono (1913–1921)
Woodrow Wilson
Thomas Woodrow Wilson, Harris & Ewing bw photo portrait, 1919.jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komunejo
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio

Woodrow Wilson (1856-1924) estis usona politikisto, prezidanto de Usono de 1913 ĝis 1921.

Pri liRedakti

Henry KissingerRedakti

 
« Richard Nixon ofte uzis la kutiman Wilson-retorikon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tute neimageble, sed la prezidanto plej adorata de Richard Nixon – kvankam liaj propraj principoj estis sufiĉe malproksimaj de wilsonismo – estis ĝuste Woodrow Wilson. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĝis la komenco de la 20-a jarcento izolismaj tendencoj dominis en la usona ekstera politiko. Kaj poste du faktoroj lanĉis Usonon sur orbiton de la internaciaj aferoj: ĝia rapidege kreskanta povo kaj poioma kolapso de la internacia sistemo, kies centro estis Eŭropo. Oficperiodoj de du prezidantoj markis siaspecan limon de tia evoluo de la aferoj: Theodore Roosevelt kaj Woodrow Wilson. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Theodore Roosevelt estis sperta analizisto rilate la povekvilibron. Li insistis je internacia rolo de Usono pro tio, ke tion postulis ĝiaj naciaj interesoj kaj ĉar tutmonda povekvilibro, laŭ lia opinio, estis neimagebla sen la usona partopreno. Por Woodrow Wilson kiel pravigo de la internacia rolo de Usono servis mesiismo: Usono havis devon ne nur subteni la povekvilibron, sed ankaŭ disvastigi siajn principojn tra la mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Theodore Roosevelt-on oni memoros pro liaj atingoj, sed nome Woodrow Wilson formis la usonan pensadon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Woodrow Wilson komprenis ke la intuicia izolismo de Usono povas esti superita nur per alvoko direktita al ĝia kredo je unika naturo de la idealoj de la lando. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Fakte akcento de la politiko de Woodrow Wilson havis karakteron tute kontraŭan al izolismo. Wilson promociis ne retiriĝon de Usono el la ekstera mondo, sed universalan aplikon de ĝiaj valoroj kaj post certa tempo sindevigon de Usono pri ilia disvastigado. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nek Woodrow Wilson, nek liaj postaj adeptoj, ĝis la nuntempaj, iam deziris kompreni ke ĉe la eksterlandaj gvidantoj, edukitaj je malpli altaj principoj, pretendo de Usono pri altruismo kaŭzas certan aŭreolon de neprognozeblo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …Theodore Roosevelt… estis politikisto-batalanto. Woodrow Wilson ja estis profeto-pastro. Ŝtataj agantoj, eĉ estante batalantoj, koncentras sian tutan atenton je la mondo, en kiu ili vivas. Profetoj ja konsideras “realan mondon” kiel la mondon, kiun ili deziras krei. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Laŭ opinio de Woodrow Wilson mankis grava diferenco inter libereco por Usono kaj libereco por la tuta mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri kiel Woodrow Wilson engaĝigis Usonon en la Unua mondmilito, libere traktante vortojn de George Washington] Kian teruran memfidon necesas havi por ricevi aprobon de monda interveno malgraŭ severega malpermeso de unu el la patroj-fonditoj pri enmiksiĝo je fremdaj aferoj, kaj por ellabori filozofion de neŭtraleco, kiu faris neevitebla aliĝon al la milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La 22-an de januaro 1917 antaŭ aliĝo de Usono al la milito Woodrow Wilson anoncis kiel sian celon atingi “pacon sen venko”. Tamen tio, kion Wilson proponis post la aliĝo de Usono al la milito evidentiĝis paco, kiun eblis atingi nur per kompleta venko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tio, kion Woodrow Wilson supozis sub “komunumo de fortoj” estis tute nova koncepto, kiu poste iĝis konata kiel la koncepto de “kolektiva sekureco”… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Por laŭleĝigi tiun ĉi konsenton Woodrow Wilson proponis ideon de establo de la Ligo de Nacioj, institucio de pure usona tipo. Sub gvido de tiu ĉi tutmonda organizaĵo la forto devis cedi al moralo kaj forto de armilo – al ordono de publika opinio. Wilson estis ĉiam substrekanta ke se publiko estus sufiĉe informita, la milito neniam okazus, ignorante ardajn manifestaciojn de ĝoja jubilado kaj senpeziĝo, per kiuj estis bonvenigata en ĉiuj ĉefurboj la komenco de la milito, inkluzive la ĉefurbojn de la demokratiaj Britio kaj Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Wilsonismo enkorpigis en si la ĉefan dramon de Usono sur la monda scenejo: la usona ideologio iusence estis revolucia dum la usonanoj mem hejme konsideris sin homoj, sufiĉe kontentaj je status quo. La usonanoj, emaj al transformado de eksterpolitikaj aferoj al lukto inter bono kaj malbono kutime sentas sin malkomforte kiam ili devas alfronti kompromisojn, same kiel kaze de partaj kaj nekonvinkaj rezultoj. La fakto ke Usono evitas serĉadon de grandskalaj geopolitikaj transformadoj ofte asocias ĝin kun defendado de teritoria kaj foje ankaŭ politika status quo. Kredante je la ordo bazita sur leĝoj, ĝi apenaŭ kapablas interpacigi kredon je pacaj ŝanĝoj kaj la historian fakton ke preskaŭ ĉiuj gravaj ŝanĝoj en la historio estis ligitaj al perforto kaj renversoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] De vidpunkto de Usono ne memdeterminado kaŭzis militojn, sed ĝia manko; ne manko de povekvilibro naskis malstabilecon, sed strebo atingi ĝin. Woodrow Wilson proponis kiel fundamenton de paco la principon de kolektiva sekureco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Fakte ideoj de Woodrow Wilson transformiĝis je institucioj, ekvivalentaj al monda registaro, al kio la usona popolo estis preta eĉ malpli ol al plenumo de funkcio de la tutmonda polica forto. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …Wilson-escepteco starigis tiajn kriteriojn, kiujn neniu internacia ordo povus realigi, kaj tio faris elreviĝon parto de ĝia ekzistado mem. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭRedakti