Religio

sistemo de ideoj kaj praktikoj
Religio
Religio
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Religio en Vikipedio
Commons-logo.svg Religio en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Religio en Vikivortaro
Wikinews-logo.svg Religio en Vikinovaĵoj

Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu celas rilatigi homojn al ia ĝenerala ordo de ekzisto.

Citaĵo
« Ĉiuj atakoj kontraŭ arkaiĝintaj ritoj, pri kiuj rakontas la historio de la religio, estas protesto de la amaso, kiu volas senti sian kreskon, kontraŭ trudataj al ĝi limoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La amaso, kiu ne peziĝas, malsatas. Ekzistas rimedoj, ebligantaj elteni malsaton; per speciala lerteco pri ilia eltrovado distingiĝas la religioj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri religioj] Kion ili bezonas estas ne la amaso, sed ĝia kontraŭo — obeema paŝtataro. Ili komparas la kredantojn kun ŝafoj kaj laŭdas pro la obeemo. De la plej grava eco de la amaso, nome — de ĝia rapida kresko, la religioj komprete rezignis, kontentiĝante anstataŭe je ŝajnigado de egaleco de ĉiuj kredantoj (pri kio cetere ili insistas ne tre forte), certa grado de ilia proksimeco (ne transiranta cetere certajn limojn) kaj definiteco de la direkto. La celon ili preferas loki je tre granda distanco — je transa mondo, kiun la homo ne povas trafi tuj, ĉar li ankoraŭ vivas, kaj rajton pri kiu necesas meriti kontraŭ prezo de grandaj penoj kaj humiliĝo. Poiomete la direkto iĝas pli grava ol la celo. Ju pli malproksimas la celo, des pli da ordo necesas dum movado al ĝi. Je loko de ŝajne neapartigebla de la amaso principo de la kresko stariĝas io tute alia — principo de ripetado»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ĉiuj subite malpermesataj religioj venĝas per siaspeca laikiĝo. En neatendita kaj pova eksplodo de barbareco komplete ŝanĝiĝas karaktero de iliaj kredoj, kaj al la kredantoj mem naturo de la ŝanĝoj nekompreblas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« …per imagoj de nevideblaj amasoj plenas la konscio de la kredantoj. Ĉu temas pri la mortintojsanktuloj, ili ĉiam estas imagataj kiel grandaj, dense kunpremitaj grupoj. Oni povas eĉ diri, ke la religioj komenciĝas de tiuj nevideblaj amasoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« En la superaj religioj en la komunio estas enplektita nova motivo — la ideo de multiĝo de la kredantoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La kvieta grego estas la grego en la stato de atendado… Nome tiaspeca kvieto kaj atendado karakteras al religioj, kie haveblas kredo je la transa mondo. Do ekzistas homoj, kiuj sian propran vivon uzas kiel rimedon garantii pli bonan postmortan ekzistadon. Sed la plej brila ekzemplo de la kvieta grego estas la komunio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La historio pri la ĉasanta grego, kiu iras kontraŭ specifa besto kaj erare anstataŭ la besto mortigas la plej bonan ĉasiston, renkontiĝas tra la tuta mondo. Ĝi finiĝas per plorado pri la mortinto; la ĉasanta grego ĉi tie transiras je la priploranta grego. Tiu transformiĝo formas la koron de multaj gravaj kaj disvastiĝintaj religioj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« …ekzistas religioj de la ĉasado kaj milito, multiĝo kaj ploro»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ĉe la historiaj nacioj de tia speco la milito iĝis la sola rimedo de multiĝo. Ĉu temas pri rabado de la aĵoj necesaj por la vivo, aŭ pelado de loĝantoj je sklaveco — ĉiuj aliaj, pli toleremaj formoj de la multiĝo estis forĵetitaj kaj ekkonsideritaj maldignaj. Formiĝis io simile al la ŝtata milita religio, celanta al la rapida multiĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« ...la religioj de la priploro necesos por anima bonfarto de la homo ĝis kiam li ĉesos kolektiĝi en la gregoj por la mortigado»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La plej grava el la religioj de la priprolo estas kristanismo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« El islamo, en kies karaktero senerare videblas la milita religio, danke al skismo naskiĝis la religio de la priploro, la plej koncentrita kaj klare esprimita el ĉiuj ekzistantaj — la ŝijaismo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri Aŝuro] Pli granda koncentriĝo je la ploro ne ekzistas en iu ajn alia kredo. La ploro ĉi tie estas la plej supera religia merito, multoble pli grava ol iu ajn alia bona ago. Sufiĉe pravigeblas ĉi-kaze paroli pri la religio de la ploro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri Germanio post la Versajla traktato] Malpermeso de la armeo estis kiel malpermeso de la religio. La kredo de la patroj estis ofendita, restarigi ĝin estas sankta devo de ĉiu viro. Sur tiun ĉi vundon falis la vorto “Versajlo” ĉiufoje kiam ĝi estis prononcata; danke al ĝi la vundo restis freŝa, sangofluis kaj ne resaniĝis. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ju malpli da kaŭzoj homo havas por paroli pri sia propra supereco, des pli li pretas aserti, ke superecon havas lia lando, lia religio, lia raso aŭ lia “sankta afero”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Certeco pri si mem povas esti limigita, sed kredo je sia lando, je sia religio, raso aŭ je sia “sankta afero” devas esti totala kaj senkompromisa. Neplena transformiĝo ne povos elpremi el ni kaj forigi nian “mi”, kiun ni volas forgesi. Certeco pri tio, ke ni akiris ion tian por kio indas vivi ne povas esti se ni ne pretas por tio fordoni nian vivon. Nia unua vivo estis nekorekteble fuŝita aŭ kvazaŭ preterlasita, kaj ni devis trovi iun alian vivon — preteco ja morti por tiu ĉi alia, elektita vivo nur pruvas pravecon de nia elekto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« …a) ĉiuj amasaj movadoj konkurencas unu kontraŭ alia, kaj se unu el ili kolektas pli da adepotj, do la aliaj ricevas malpli; b) ĉiuj amasaj movadoj estas reciproke anstataŭeblaj, unu movado povas facile transformiĝi je alia: religia movado povas transformiĝi je la naciisma aŭ je sociala revolucio; la sociala revolucio — je batalema naciismo aŭ je religia movado; naciisma movado povas transformiĝi je la religia aŭ je la sociala revolucio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La amasa movado laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri. Eliro de la judoj el Egiptio estis kaj sklavribelo, kaj religia movado, kaj la nacia. La batalema naciismo de la japanoj laŭ sia esenco estas revolucia. La Franca revolucio estis la nova religio de tiu tempo: ĝi havis dogmojn, sanktajn revoluciajn principojnLibereco kaj la sankta Egaleco; ĝi havis “siajn religiajn ritojn, kiuj laŭsence estis aliformiĝo de katolika diservo, ligita al la civilaj festoj. Ĝi havis siajn sanktulojn, siajn heroojn kaj martirojn de libereco”[1]. Kaj samtempe la Franca revolucio estis ankaŭ la nacia movado. En 1792 la Leĝodona Kunsido eldonis dekreton pri tio, ke la altaroj ĉie devas esti starigataj kun nepra surskribo: “La civitano naskiĝas, vivas kaj mortas por la Patrujo”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Cionismo estas kaj la nacia movado, kaj la sociala revolucio. Por la ortodoksa judo tamen cionismo estas ankaŭ la religia movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tasko de ĉesigo de unu amasa movado povas esti solvita danke al anstataŭigo de ĝi per alia amasa movado. La sociala revolucio povas esti haltigita per subtenado de religia aŭ nacia movado. Ekzemple en landoj, kie katolikismo denove iĝis spirita amasa movado, ĝi kontraŭas disvastiĝon de komunismo. En Japanio naciismo ensorbis ankaŭ ĉiujn movadojn de la sociala protesto. En nia Sudo [Usono] movado de rasa solidareco efikas kiel preventa ago kontraŭ la sociala eksplodo. Simila situacio videblas ankaŭ inter la francoj en Kanado, kaj inter la buroj en Sud-Afriko»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Foje malfacilas diri, kie finiĝas amasa migrado kaj kie komenciĝas amasa movado kaj kiu el ili estis la unua. Transloĝiĝo de la judoj el Egiptio evoluis je la religia kaj nacia movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĉia amasa movado, atinginta potencon, proponas sian propran esperon — sian sorton de opiumo por bridi senpaciencon de la amasoj, por ke ili akceptu sian sorton. Stalinismo estas la sama opiumo por la popolo kiel la dominantaj religioj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam influo de eklezio, iam totala, malfortiĝas, kristaliĝas novaj religiaj movadoj. H. G. Wells rimarkas, ke en la epoko de la Reformacio homoj “kontraŭis ne tiom la potencon de la eklezio, kim ĝian malfortecon… Iliaj elpaŝoj kontraŭ la eklezio same interne kaj ekstere de ĝi estis direktitaj ne al seniĝo je la religia kontrolo, sed inverse, al starigo de pli kompleta kontrolo”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Arda patriotismo, same kiel la religia, kaj la revolucia entuziasmoj, ofte servas kiel rifuĝejo de la riproĉoj de la konscienco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kontraŭo de la religia fanatikulo estas tute ne fanatikulo-ateisto, sed facilanima cinikulo, kiu tute fajfas ĉu ekzistas dio aŭ ne. Ateisto estas la homo religiema. Ateismo por li estas nova religio, je kiu li ekkredis. Ateisto estas la homo pia kaj devota. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Alta religio]neeviteble naskas ĉe la homo fortan kulposenton. Neeviteblas konflikto inter la alta spirito de tiu ĉi religio kaj malperfekteco de la kredanto en la vivo. Estas logike, ke la kulposento helpas al malamo kaj senhonta malico. Do okazas: ju pli alta kaj pura estas la kredo, des pli malica estas malamo, naskata de tiu ĉi kredo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kun apero sur scenejo de la “homo de la ago” eksploda forto de la movado balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj reguloj. La religia movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en la eklezia hierarĥio kaj ritoj; la revolucia — en organoj de atenta gardado kaj administracio; la naciisma — en registaraj kaj patriotismaj institucioj. Establado de la eklezio signifas finon de la edifa spirito; organoj de la venkinta revolucio likvidas revolucian spiriton kaj revolucian metodon; registaraj institucioj finas la ŝovinisman batalemon. La institucioj frostigas la formojn por unueca agado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tie, kie unueco kaj sinofero necesas por normala funkciado de la socio, ĉiutaga vivo verŝajne estos “religiita” (ordinaraj aferoj estos transformitaj je la “sankta afero”) aŭ militigita»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« En la okuloj de la homo kredanta, homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman karakteron kaj pro tio povas esti facila predo de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte malamas unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran estimon. Hitlero konsideris la bolŝevistojn egalaj al si kaj ordinis la eksajn komunistojn tuj anigi al la nazia partio. Stalin siavice konsideris la naziojn kaj japanojn la solaj estiminduloj. Eĉ la religiaj fanatikuloj kaj la batalemaj ateistoj traktas unu la alian kun estimo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĉe la manko de volo al povo (sufiĉe malfortiĝinta) kaj volo al scio (sufiĉe problema) hodiaŭ ĉie restas nur volo al spektaklo kaj kun ĝi obstina deziro konservi fantomojn kaj fikciojn (tia estas la sorto de la religioj, je kiuj jam neniu kredas: ili konserviĝas forme de nerealigitaj praktikoj). »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
Citaĵo
« Inter religio de la popolo unuflanke kaj lia vera vivmaniero aliflanke ĉiam ekzistas rilato de rekompenco; alikaze la religio havus nenian praktikan sencon»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Destino de la religiaj simboloj estas doni sencon al la homa vivo»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Ekzistas teorio, lau kiu se iu iam malkovros, ĝuste por kio utilas la universo kaj kial ĝi ekzistas, ĝi tuj malaperos kaj anstataŭiĝos de io eĉ pli bizara kaj neklarigebla.

Ekzistas alia teorio, laŭ kiu tio jam okazis. »
 « There is a theory which states that if ever anyone discovers exactly what the Universe is for and why it is here, it will instantly disappear and be replaced by something even more bizarre and inexplicable.

There is another theory which states that this has already happened. »
— Douglas Adams, The Restaurant at the End of the Universe
Citaĵo
« La popolo sendube havus la neordinare mallarĝajn animojn kaj senutilajn instinktojn de la burĝaro, se ili ne elprovus sian bezonon eliri. Sed por eliri ekzistas nur tri rimedoj, el kiuj du estas fantaziaj kaj la tria reala. La unuaj du estas la drinkejo kaj la preĝejo, diboĉo korpa aŭ diboĉo mensa. La tria estas socia revolucio. »
— Miĥail Bakunin
Citaĵo
« Preĝi: Peti ke la leĝoj de la universo estu nuligita favore al ununura petanto agnoskante sian malmeriton. » « The Devil's Dictionary 1911 »
— Ambrose BIERCE
Citaĵo
« Religie, seksume, televide narkotita,

vi tiel saĝa, senklasa, libera sin vidas,

sed ol servutulo vi ne estas plia. »
 « Keep you doped with religion and sex and TV

And you think you're so clever and classless and free

But you're still fucking peasants as far as I can see. »
— John Lennon, "Working Class Hero"
Citaĵo
« Konvencio ne estas moralo. Fariseismo ne estas religio. Ataki la unuajn ne signifas neniigi la duajn. » « Conventionality is not morality. Self-righteousness is not religion. To attack the first is not to assail the last. »
— Charlotte Brontë, Jane Eyre, 1847
Citaĵo
« La religio[...] estas la opio de la popolo. » « Die Religion[...] ist das Opium des Volkes. »
— Karl Marx, Zur Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie
Citaĵo
« Indas memori, ke la priskribo de Marx de religio kiel opio de la popolo estas ofte misinterpretata— opio, dum la tempo kiam Marx verkas, ne nur estis konata kiel dependiga drogo, sed kiel dolorhelpilo, konsolo kiam la laboro de pluvivado iĝis netolerebla. » « It's worth remembering that Marx's description of religion as the opiate of the masses is often misinterpreted— opium, at the time when Marx was writing, was not just known as an addictive drug, but as a painkiller, a solace when the work of survival became unbearable. »
— Laurie Penny, Life-Hacks of the Poor and Aimless
Citaĵo
« Religio estas io kiu restas de la infaneco de nia inteligenteco; ĝi malaperos laŭmezure kiam ni alproprigas racion kaj sciencon kiel gvidlinioj. » « Religion is something left over from the infancy of our intelligence; it will fade away as we adopt reason and science as our guidelines. »
— Bertrand Russell
Citaĵo
« Arto kaj religio unue; poste filozofio; laste scienco. Tio estas la ordo de la grandaj fakoj de la vivo, tio estas ilia ordo de graveco. » « Art and religion first; then philosophy; lastly science. That is the order of the great subjects of life, that's their order of importance. »
— Muriel Spark, "The Prime of Miss Jean Brodie" Ch 2,p. 33
Citaĵo
« Kaj virto kaj religio estas submetitaj al la decidoj de gusto. » « Virtue as well as religion, has been subjected to the decisions of taste. »
— Mary Wollstonecraft, "A Vindication of the Rights of Woman" Ch 4 p. 90
  1. Citaĵo el: Carl L. Becker. The Heavenly City of the Eighteenth-Century Pholosophers. 1932. p. 133.