« La religia “renaskiĝo”, kies atestantoj ni estas en niaj tagoj, estas verŝajne la plej forta bato kontraŭ monoteismo, kiu iam ajn estis farita. Ĉu povas esti malpieco pli granda ol paroli pri la “Homo supre”, instrui preĝi pri kiel fari dion sia partnero je komerco, “reklami” religion helpe de metodoj kaj alvokoj, per kiuj oni kutime reklamas sapon? »
« La fremdiĝinta kaj profunda nekontentiga karaktero de la laboro kaŭzas du sekvojn: unue — la idealon de la kompleta pigreco, due — la kaŝitan, kvankam ofte nekonscian, malamikecon rilate la laboron kaj ankaŭ ĉion kaj ĉiujn ligitajn al ĝi. Disvatiĝintan inklinon al la stato de la kompleta pigreco kaj pasiveco nemalfacilas rekoni. Nia reklamo sin turnas al ĝi eĉ pli ofte al al la sekso. »
« Reklamo kaj propagando akiras sian plenan grandecon ekde la Oktobra revolucio kaj de la monda krizo de la 1929-a jaro. Ambaŭ estas lingvoj de la amasoj, naskitaj de amasa produktado de ideoj aŭ varoj, do iliaj registroj, unue disaj, inklinas al poioma interproksimiĝo… Tiu konverĝo difinas naturon de la socio, nia socio, en kiu ne plu ekzistas diferencoj inter la ekonomia kaj la politika, ja ĉie regas la sama lingvo, tia socio, en kiu la politika ekonomio laŭvorte realiĝis plenforte. »
« …reklamo estas ne tio, kio vivigas aŭ ornamas murojn, ĝi estas tio, kio forviŝas la murojn, forviŝas la stratojn, fasadojn kaj la alian arkitekturon, forviŝas iun ajn fundamenton kaj iun ajn profundon, kaj nome tiu neniigo, tiu resorbo de ĉio, kio estas sur surfaco (ne gravas, kiaj signoj tie cirkulas), sinkigas nin en tiun ŝokan, superrealan eŭforion, kiun ni ne interŝanĝus kontraŭ io ajn alia kaj kiu estas malplena kaj senapelacia formo de la tento. »
« …ni observas hodiaŭ kiel ĉiu aĵo per reklamo, amaskomunikiloj kaj bildoj ricevas sian simbolon. Eĉ la plej banala kaj malĉasta vestiĝas je estetiko, je kulturo kaj strebas iĝi muzea posedaĵo. »
« La sama febreco, la sama frenezo, la sama ekstremo. Reklama eksplodo de la arto estas rekte ligita al malkapablo de iu ajn estetika pritakso. Kosto kreskas kiam mankas juĝo pri ĝi. Ni ĉeestas ĉe ekstazo de valoro. »
« …hodiaŭ ni strebas ne nur al la sano, kiu estas stato de la organika ekvilibro, sed precipe al efemera, higiena, reklama aŭreolo de la korpo, do la perfekteco oble pli gravas ol la nura ideala stato. Kio rilatas al la modo kaj ekstera aspekto, ni soifas tute ne belecon aŭ ĉarmecon, ni deziras maskon.
Ĉiu serĉas sian maskon. Ĉar ne plu eblas kompreni la sencon de la propra ekzistado, restas nur elmontri sian eksteraĵon, sen zorgi nek pri esti vidita, nek eĉ pri esti. La homo diras al si ne: mi ekzistas, mi estas ĉi tie, sed: mi estas videbla, mi estas bildo, rigardu ja, rigardu! Tio estas eĉ ne ĝua sinrigardado, tio estas supraĵa komunikemo, speco de reklama simplanimeco, kie ĉiu iĝas impresario de sia propra bildo. »
« Reklamaj afiŝoj (kaj informoj pri situacio en valorpaperaj merkatoj) estas la fundamento, sur kiu kuŝas la gazetaro. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Por kreado de reklama afiŝo estas uzataj pli da peno kaj penso, inteligento kaj arto ol por kreado de iu ajn teksta elemento de gazeto aŭ revuo. Anoncoj estas novaĵoj. Kio estas fuŝa en ili estas ke ili estas ĉiam bonaj novaĵoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Disponante enormajn buĝetojn, komercaj artistoj iris direkte al transformado de la reklama anonco je ikono… Do en la reklamaj anoncoj manifestiĝas tendenco foriri de konsumista bildo de la produkto direkte al la krea imago de la procezo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Reklamaj anoncoj ŝajne funkcias surbaze de tre avangarda sperto, laŭ kiu iu ajn malgravaĵo kaj iu ajn specimeno en brua kaj troa skvalo de ripetado estos ĉiam konfirmantaj sin mem. Reklamo kondukas la principon de ĉionvora bruo je stabila nivelo de admono. Ĝi plenforte similas al la proceduro de cerbolavado. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Reklamaj anoncoj ne estas destinitaj por konscia konsumado. Ili estas konceptitaj kiel subsojlaj piloloj por nekonscio, kies destino konsistas en hipnota efiko, speciale al sociologoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Ĉar en la afero de produktado de reklama anonco por tiu aŭ alia linio de konsumistaj varoj kunlaboras lertaj kaj sagacaj teamoj de talentuloj, evidentas ke ĉiu akceptebla afiŝo estas energia dramigo de la komuna sperto. Neniu grupo da sociologoj povas konkuri kun reklama teamo pri kolektado kaj pritraktado de utilaj sociaj datumoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Tiuj, kiuj pasigis tutan vivon en lukto kontraŭ “mensoga kaj erariga reklamo”, estas por reklamistoj sama donaco kiel abstinentuloj por bierfaristoj, kaj moralajcenzoroj por libroj kaj filmoj. La protestantoj estas plej bonaj spektantoj kaj akcelantoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Iutage historiistoj kaj arkeologoj malkovros, ke reklamaj anoncoj de nia tempo estas la plej riĉaj kaj fidindaj ĉiutagaj speguliĝoj el ĉiuj, kiujn ĝis nun produktis la socio rilate sian vivocirklon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]